La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Duamana traduko por la Rusa Caro
Pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en "Vesti-Kuranty"

  • Verkintoj: Ingrid Maier, Wouter F. Pilger
  • Speco: scienco
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.21
  • Priskribo: Filologia detektivaĵo: kiel la Pactraktato inter la Nederlandoj kaj Hispanio (1648) estis tradukita el la hispana, tra la Nederlanda, en la Rusan?
  • Paĝoj: 95
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • ISBN: 9070074427
  • Notoj: Parte en la Rusa, Nederlanda kaj Hispana; resumoj en la Rusa, Nederlanda, Germana, Angla. Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Atrakcio por lingvoŝatantoj?


2008/03, p. 21
monato.be/2008/009292.php -

Mi havas pasivan konon de la hispana kaj nederlanda, sed la rusa estas mia gepatra lingvo. Jen unuafoje en mia vivo mi renkontis libron kun kombino de tiuj ĉi tri kaj Esperanto aldone.

La aŭtoroj mencias, ke ili ambaŭ de junaĝo parolas Esperanton. Kaj ili prave supozas, ke inter esperantistoj ekzistas homoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj, pri ties internacia uzo kaj diversaj aspektoj. Tial ili verkis libron pri siaj lingvistikaj esploroj, esperante ke ni kunsentos ilian fasciniĝon pri lingva tempoekskurso.

Temas pri la epoko antaŭ la fama rusa caro Petro la Granda. Vesti-kuranty estas la nomo de la unuaj mane skribitaj rusaj gazetoj, kiuj dum pli ol 100 jaroj estis farataj en la diplomatia kancelario en Moskvo. La gazetoj enhavis plejparte tradukojn de okcident-eŭropaj presitaj tekstoj. Ofte, la okcident-lingvaj fontoj (germanaj, nederlandaj, svedaj, latinaj k.a.) uzitaj en Moskvo estis siavice jam tradukitaj de aliaj lingvoj. Do, ŝancoj de fuŝa tradukado multobliĝis, ja tiam ekzistis nek vortaroj, nek norma ortografio, nek stabila gramatiko. Kaj la tradukataj tekstoj mem estis fojfoje apenaŭ kompreneblaj, kun amaso da latinaĵoj, kompost-eraroj kaj malfacile distingeblaj gotikaj literoj.

Unuvorte, tiu ĉi libreto esploras, ĉu la rusaj tekstoj estis fidindaj tradukoj.

Honeste dirante, mi ne povas aserti, ke la libro potence ekposedis mian tutan atenton kaj ke mi avide glutlegis ĝin. Tamen, samtempe oni ankaŭ devas agnoski, ke la enhavo de la libro tute ne estas ĝangalo de lingvistikaj terminoj kaj la teksto estas glate kaj agrable legebla.

La lingvistika parto estas antaŭklarigita per historia noto. Kun plezuro mi revivigis ion el la malmulto, kion mi ankoraŭ memoras pri la rusa historio el la lernejo. Eĉ pli interese estis legi pri la tiamaj Nederlandoj, ja la rusaj kaj nederlandaj rilatoj poste estis fame evoluigitaj fare de Petro la Granda. La Nederlandoj (los payses Vajos – „la landoj basaj”, pli-malpli la nunaj Nederlando, Belgio kaj norda Francio) estis liberema unio de provincoj en la 16a-17a jarcentoj. Kun la Provinco Holando ĉe la gvido, ili post plurjaraj bataloj abortigis la aneksajn pretendojn de la hispana reĝo. Finfine, pactraktato estis farita.

Kaj la Prokuro de la Hispanaj Senditoj, dokumento rilata al la pactraktato, estas en la fokuso de la aŭtora esploro.

Rimarkeble, la scio de la aŭtoroj pri la temo estas mirinda – mi apenaŭ kapablas legi la rusan tekston de pli ol tri jarcentoj de aĝo, des pli en la tiama skribo. Sed dum la legado mi tion ne sentis. Male, mi ĝuis, ke mi povis leĝere sekvi la aŭtoran interpretadon de ne tute facile rekoneblaj vortformoj. Ankaŭ la tiama nederlanda aspektas ekzotike, ekzemple: ende de ghene die daer van haren oorspronck hebben – kaj mi tion komprenis danke al la aŭtoroj! Mi ne scias, kiel tio aspektas por iu alia, sed por mi tio vere estis la ĝuo de la lingva tempoekskurso.

Nur kelkaj finaj komentoj: – Kiam sur paĝo 14 mi stumblis je la siglo RGADA – nur kun peno mi konjektis, ke ĝi estas paŭso de la rusa siglo signifanta „rusia ŝtata arkivo de antikvaj aktoj”; – Nur en la finaj notoj mi eksciis, ke ie troviĝas tabelo de la antikvaj rusaj literoj – kial tion ne indiki ie pli frue en la teksto? – Kelkaj lingvaj specifaĵoj, kiel „atrakcia fonto”, „familiaraj kun la lingvoj”, „forĵuris la reĝon (ĉu abdikigis?)”, „du tradukistoj estis envolvitaj” (tre angle, ĉu ne?), – ne malhelpas komprenon kaj parolece variigas la tekstofluon.

Konklude, mi ne tre kredas, ke la libro estos absolute alloga legaĵo por tiuj, kiuj ne konas ĉiujn tri lingvojn, precipe la rusan – sed, ke ĝi estas inda frandaĵo por la vera lingvoŝatanto, pri tio mi estas tute certa.

Sergej Derevjannyĥ

Interesa por tradukistoj kaj lingvistoj


jan. 2004

Antaŭ Petro la Granda en la cara Rusio ne ekzistis presitaj eldonaĵoj. Sed la caro kun la kortego devis scii la eŭropajn novaĵojn kaj tion liveris la ambasadoj kaj specialaj senditoj. Oni skrupule tradukadis la tiamajn eŭropajn gazetojn kaj apartajn gravajn dokumentojn. Tiele ekzistis t. n. manskribita gazeto Vesti-Kuranty.

Nome traduko de la dokumento kaj ties analizo estas la bazo de ĉi libro. Temas pri Packontrakto inter Nederlando kaj Hispanio de la jaro 1648. La dokumento iris al la rusa lingvo tra la alia traduko hispana-nederlanda. La aŭtoroj analizis la tutan tradukvojon ne sen aventuraj momentoj, kio faras la sekan sciencan esploron fojfoje interesa.

Oni trovas altan teknikon de la ruslingva traduko. La aŭtoroj fojfoje eĉ konstatas, ke la rusoj plibonigis la nederlandan tradukon, forigante la evidentajn erarojn de la nederlandaj tradukisto kaj presisto.

La manskribita informilo por la cara kortego ĉesis ĉe la stabiliĝo de la unua rusa presita gazeto.

La libro povas esti interesa por tradukistoj kaj lingvistoj. Bedaŭrinde la bindo-tekniko eltenas nur kelkajn foliumadojn de la libro, poste iuj folioj povas eliĝi.

Anatolo Gonĉarov

Kvarlingve ĉirkaŭ la jaro 1648ª


2001: 8-9 (82-83).
esperanto-ondo.ru/R-pilger.htm

La verko

Temas pri traduko de politikaj aktualaĵoj (kutime gazetaj artikoloj, sed en la koncerna okazo, de broŝuro) kiajn faris por la Moskva registaro ties eksterlanda kancelario en la 17ª jc. Tekstologiaj studoj el la rusa historio maloftas en Esperantujo, tial mi volonte akceptis la proponon recenzi la verkon.

La studata dokumento rilatas al la Hispana-Nederlandaj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 1648ª, do temas pri Okcident-Eŭropaj realaĵoj; tamen la studo prezentas ankaŭ (kaj eĉ precipe) la Rusian fonon, la problemojn de tradukado en naciajn lingvojn (precipe en la rusan, sed ankaŭ en la Nederlandan) en epoko kiam la naciaj lingvoj ankoraŭ malhavis ellaboritan fakan terminaron politikan, kompareblan kun la tradicia faklingvo de la internacia juro (tiutempe, Latino). La dokumento estis originale verkita en la hispana lingvo; la rusa traduko estas farita el ĝia versio Nederlanda; tial la aŭtoroj parolas pri «kvarlingva ekskurso» hispana-Nederlanda-rusa-Esperanta.

Laŭ sia enhavo la verko estas solida studo tute fidinda, kiajn oni ne ofte trovas en Esperanto. La aŭtoroj konvinke demonstras ke la kvalito de la tradukoj de la eksterlanda kancelario estis surprize bona, ege pli bona ol ilia reputacio, kiun ili havis laŭ la atesto de Sobolevskij kaj aliaj aŭtoritatuloj:

«A.I. Sobolevskij, kolono de la rusa historia lingvistiko, karakterizis la tradukistojn en la Posol'skij prikaz jene:
“Kaj jen iuj tradukas el la pola tiel, ke ilia traduko estas nenio alia ol la pola teksto de la originalo, skribita per la rusaj literoj; … aliaj havas tian rusan lingvon, ke la leganto devas longe pripensi por diveni, kio estis skribita en la eksterlanda originalo.”
… La karakterizo fare de Sobolevskij stampis la opinion de pluraj generacioj de rusaj lingvistoj, ke la tradukoj faritaj en Posol'skij prikaz estas fuŝaj.»
Ni esperantistoj ofte okazas en la situacio kie mankas ellaborita faklingvo, tial ni pli bone povas kompreni kiom malfacila estis la tasko de la tradukistoj de la 17ª jc kaj aprezi ilian laboron.

Mi ne plu parolos pri tiu enhava flanko de la verko, kiu estas neriproĉinda; anstataŭe, mi kosideros la faklingvan aspekton; iom ironie, mi volas konsideri la verkon el la sama studpunkto, el kiu ĝi konsideras la tradukaĵon de la 17ª jc.

Terminoj historiaj

La recenzanto ne estas historiisto, kaj la tradicio de la historia terminaro estas eble eĉ pli malforta en Esperanto, ol en la rusa lingvo de la 17ª jc. Tamen laŭ la principoj de Esperanto en kelkaj okazoj mi preferus aliajn solvojn ol la adaptitaj en la recenzata verko.

Nederlando(j)

La aŭtoroj uzas la landnomon multenombre parolante pri tio kion ruse oni nomas «la historia Nederlando»; fakte temas jen pri
  1. la tuta regiono norden de Ardeno ĝis la Norda Maro (la nunaj Nederlando, Belgio kaj norda Francio; eblus diri «la granda Nederlando») — tiel ekz-e en la noto 7, pĝ 51;
  2. jen pri ties norda parto: «la Reĝo de Hispanio deklaras la Nederlandojn liberaj» (pĝ 57).
Tian distingon, eĉ nekompletan, malfacilas kohere elteni, kaj sporade aperas la ununombra «Nederlando» historia, ekz-e «Andries Winius forlasis Nederlandon en 1627» (pĝ 19); «gazetoj, alportitaj el Nederlando» (pĝ 57) ktp.

Nu, por la historia lando ekzistinta antaŭ la Monastera Traktato (1648) eblas uzi tradukitan nomon: «la Malaltaj Landoj»¹. Tiu nomo troveblas en la literaturo kaj donas pli rimarkeblan kontraston persistantan en la derivaĵoj: Malaltlanda, malaltlandano ktp.

La Nordan parton mi preferus nomi «[la respubliko de] la Unuiĝintaj provincoj» (Republiek der Verenigde Provincien).

Ŝtatoj kaj statoj

La recenzata verko koncernas la pactraktaton inter Nederlando kaj Hispanio, kaj de la Nederlanda flanko ĝin subskribis la reprezentantoj de la asembleo de la Unuiĝintaj Provincoj: Staten-Generaal. Kiel traduki tion en Esperanton?

Mirinde, sed en la lingvoj de la klasike feŭdismaj landoj (la angla, la franca, la germana) mankas preciza vorto por сословие — la socia stato (tiel ĝin nomis Zamenhof: «ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj»). PIV hezitas inter «la Tria Ordo» kaj «la Tria Stato» por le tiers état.

Fojfoje la regnestroj Franciaj kaj Burgundiaj kunvokis «ĉiujn tri statojn» — fakte, ties reprezentantojn. En la koncerna epoko tiaj asembleoj nomiĝis «États Généraŭ» (simile al la tiamaj rusaj Земские соборы). Tiun francan nomon la «Grand dictionnaire Français-Espéranto» (Paris 1992) sufiĉe logike tradukas per «Ĝeneralaj Statoj» — cetere, tute konforme al la historio: en la Latina titolo de la koncerna Traktato la partio Nederlanda estas nomita Domini Ordines Generales Provinciarum Unitarum Inferioris Germaniæ. Ĉi tie endas rimarkigi ke tiu francdevena nomo plu vivas en la Nederlanda, kaj ĝis nun la Nederlanda parlamento nomiĝas Staten-Generaal (kompreneble, nun kun egala reprezentado de la civitanoj; same malprave la leĝofara asembleo en Sovetio portis la nomon Soveto).

Nu, ĉar la Okcidentaj lingvoj estas tiom malprecizaj, ne mirindas ke ankaŭ pri la senco de «États Généraŭ» oni ĉion konfuzis: la anglalingvanoj misnomas ilin «States-General», PIV kaj la recenzata verko, «Ĝeneralaj Ŝtatoj». (La germana laŭsence tradukas la francan nomon: «Generalstände», dum la Nederlandan nomon ĝi adaptas laŭ ties trompa formo: «Generalstaaten»; la rusa uzas ambaŭokaze «Генеральные штаты», en kiu «штаты» estas pruntvorto sen propra senco.)

Resume, mi opinias ke

  1. Kiam temas pri la realaĵo historia, ĝia nomo estu «ĝenerala statasembleo» (resp. «provinca statasembleo»). La nomo «Ĝeneralaj Ŝtatoj» estas galimatio. (En kelkaj verkoj de Nederlandaj esperantistoj, kaj interalie en la Nederlanda-Esperanta vortaro de Middelkoop, la ilialanda ĝenerala statasembleo de antaŭ 1796 nomiĝas laŭsence «Regna Delegitaro»¹, nomo tute klara kaj nekonfuzebla.)
  2. Kiam temas pri la parlamento de la post-Napoleona Nederlando, tute sufiĉas nomi ĝin parlamento (kaj la Nederlandaj esperantistoj ĝuste tiel faras¹).

Aliaj historiaĵoj

Jen estas kelkaj terminoj kies esperantigo ŝajnas akceptebla: Sed jen malpli bonaj: Jen kurioza malkoheraĵo (cetere, tradicia ĉe la okcidentanoj): la nomoj de la Okcidentaj regnestroj aperas en la formo asimilita (surbaze de la oficiala Latina tradicio): Karolo V, Filipo II; sed la nomoj de la rusaj caroj aperas en la vulgara formo neasimilita: Ivan IV, Fedor, Aleksej, Miĥail — kvankam la oficiala formo Slavona egale invitas al asimilado: Johano (Iоаннъ), Teodoro (Θеодоръ), Aleksio, Miĥaelo …

Paleografio

En la artikoloj de la Traktato oni vidas ankaŭ parojn el komunuza vorto kaj la koncerna Latina (jura) fakvorto. Tio povus indiki ke la nacilingva jura terminologio ne jam estis firme establita [pĝ 43].
La situacio bone konata al la esperantistoj; sed ankaŭ sufiĉe ofta kaj eĉ laŭmoda en la verkoj filologiaj. Tiel en la recenzata verko mem aperas la paro, aŭ eĉ triopo «скоропись (skoropis', rapidskribo)» por nomi la specon de manskribo de la rusa dokumento (ekz-e pĝ 63).

Kompreneble la nomoj nacilingvaj por diversaj skribmanieroj estas la plej preciza indiko, kondiĉe ke la leganto konas la realaĵon; ekz-e skoropis', ustav, Chancery Hand, Kufa skribo … Tio estas tre konforma al la filologia tradicio — kaj mirinde similas la manieron prezenti «la polan tekston de la originalo, skribante ĝin per la rusaj literoj», kiun Sobolevskij riproĉis al la mallertaj tradukistoj.

La precizajn nomojn oni certe bezonas, sed antaŭ ĉio utilus iu priskribo laŭ konataj nocioj paleografiaj: skribo monumenta/kodeksa/kancelaria; majuskla/minuskla; kursiva/duonkursiva/kaligrafia ktp. Bedaŭrinde la terminaro paleografia mankas en Esperanto.

Cetere, la broŝuro donas bonan materialon por la studoj paleografiaj, danke al la faksimilaĵoj de la tekstoj kaj riĉaj tiparoj uzitaj en kompostado.

Noto

¹ Pro tiu informo mi dankas al P. Peeraerts.

Sergio Pokrovskij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.