La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Durankulak

  • Verkinto: Sabira Staahlberg
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€8.70
  • Eldonjaro: 1998
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Durankulak, eta urbeto sur la limo inter realo kaj sonĝo, estas vizitata de japana turisto kun granda dorsosako kaj sekreta misio. Lin atendas eksterordinaraj travivaĵoj, plurajn el kiuj ne eblas klarigi racie. La urbo vivas sian propran vivon kun marĉkoboldoj, parolantaj hundoj kaj mulao.
  • Specimeno: Durankulak estas blua urbo. Ĉiuj domoj farbumas intense blue, kvazaŭ la homoj perceptus sole tiun nuancon. Sed la stratoj estas flavaj; parte pro la flava tero, kiun portas stepaj ventoj, kaj parte, ĉar la ŝtonoj estas flavaj kiel la suno, kiu somere origas la pavimojn. En la urbo ekzistas ankoraŭ blanko. Ĝi lumas okulŝire de la fenestrokadroj kaj tegmentoj, kiujn la homoj ĉiutage purigas. Blankigas, pli ĝuste dirite, ĉar ili estas purema popolo. Durankulak troviĝas tuj antaŭ la limo. La limon neniu transpaŝas, ĉar estas neeble iri al la alia flanko de ĝi. Neniu scias kial. Eĉ ne necesas limgardejo. Tion decidis la registaro en la fora ĉefurbo antaŭ multaj jaroj. Aŭ ĉu iam estis tie gardejo? Neniu scias. Ili nur scias, ke ekzistas nenio plu post Durankulak. Sole stepo senlima, vasta. Kaj de la stepo venas nur flavaj ventoj. (p. 8)
  • Paĝoj: 80
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 200 mm
  • Pezo: 92 g
  • ISBN: 954-9637-02-6
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Durankulak


n-ro 245, majo 2001

Sabira Ståhlberg: Durankulak; eld. Bambu, Varna, 1998, 80 p.

L. Frank Baum: La Mirinda Sorĉisto de OZ; eld. Bero, Berkeley, 2000; 146 p. [okaze de 1' 100-jariĝo de 1' originalo]

Jen du verkaĵoj kiuj unuflanke neniel similas sed aliflanke preskaŭ identas: ambaŭ kaptas unuavice la imagopovon, ĉar ili ne pentras reale rekoneblan mondon aŭ regionon male, ili mistifikas nin: ili forkaperas nin al sonĝomondo. Tie, kiel sciate, ja estas traviveblaj ĉiuspecaj aventuroj kiujn neniu normalo realigus: remburita pajlofiguro povas fariĝi via vojaĝkompano, same kiel timema leono kiun eĉ la propra ombro vekriigus; trans urbojn kaj regionojn vi povas flugi balone; aŭ renkontiĝi kun diskuto pri la lingvo de hundoj aŭ hienoj; aŭ timi pri koto-koboldoj aŭ ruĝa monstro...

Amiko Camacho pravas, kiam en Fonto 241 li nomis Durankulak "literaturo por infanoj aŭ gejunuloj, aŭ, eble pli precize, kvankam ŝajnparadokse, poradolta infanliteraturo". La juĝon persone mi iom etendus ankaŭ al La Mirinda Sorĉisto de OZ.

Mi sincere tre ĝojas ke nialingve ili ekzistas; multlingve, ja eble ĉiulingve ekzistas tia speco de literaturo: senprobleme frandebla dum busvojaĝo, amuze distra sed ne tro postulema de via atentemo; bonstile verkita sed ne tro ekstravaganca, nek piĉ-isma nek ŝulceca: en bone klasika stilo sen ĝeno aŭ penigo.

La Sorĉisto de OZ internacie famas - kaj tute prave! Ne temas, eble, pri grandioza fabulo, sed tion mi jam diris; sed la verko ja havas ion logan, kio eĉ postlegade plu daŭras - ankaŭ pro la karakterizaj ilustraĵoj, kiujn feliĉe kunportas ankaŭ la Esperanta versio.

Pri Durankulak ni eĉ povas iom fieri: ĝi ja estas originalaĵo, nepre ne sub la kutima nivelo de tiu ĉi ĝenro. Do, bone por pigraj horetoj! sed eĉ por relegado kun plezur'.

Jan Harselaar

Bombona brikabrako


n-ro 241, januaro 2001

En KEF 2000 (Kultura Esperanto-Festivalo, Helsinko 17-23.7.2000), Gonçalo Neves, en prelego pri recenz-arto, prezentis recenzon pri "Durankulak" (romaneto de Sabira Ståhlberg) fare de Humphrey Tonkin, kaj aperintan en "Esperanto", kiel ekzemplon de tio, kiel oni ne recenzu libron. La teksto de Tonkin, efektive, parolis nek pri la verko nek pri la aŭtorino, sed nur pri la pozitivege svagaj impresoj en la menso de Tonkin dum legado de la libreto (kaj ne nepre ĉi tial) en diversaj mondaj flug-maŝinoj kaj -havenoj. Miguel Fernández eĉ opinias, ke ĉi-kaze la legindo de la recenzo superis tiun de la originalo, en kiu li trovas la mankon, ke ĝi prias magian mondon (kiel Gabriel García Márquez pri Macondo en "Cent jaroj da soleco") per lingvaĵo absolute senmagia (malkiel GGM samromane).

Nu, okazas, ke, preparante min por KEF-prelegi pri nordiaj E-aŭtoroj, ankaŭ mi finlegis "Durankulak" en avioj de "Aer-Franc’" (oni permesu la strangan esperantigon). Kaj verŝajne mi legis alian libron ol Fernández, sed plencerte tute alian ol Tonkin.

Ĉar la fakto, ke iu verkis libron en "ĝusta" aŭ "korekta" esperanto, cetere tre flua kaj belsona, ne sufiĉas por nomi ĝin majstraĵo. Nek la cirkonstanco, ke aŭtoras ĝin virino, cetere sufiĉe finna, cetere sufiĉe juna, aldonas nek deprenas iom ajn je la beletra kvalito de la legaĵo. Malgraŭ pluraj paĝoj tre, tre bonaj, "Durankulak" fine montras klare sian karakteron: literaturo por infanoj aŭ gejunuloj, aŭ, eble pli precize, kvankam ŝajnparadokse, poradolta infanliteraturo.

Temas pri tre sukcesa ĝenro, al kiu apartenas titoloj tradukitaj al centoj de lingvoj de la mondo kaj eldonataj re kaj re en milionoj da ekzempleroj: "La eta princo", de Antoine de Saint-Exupéry; "La alĥemiisto", de Paulo Coelho; aŭ "Jonatano L. Mevo" (angle Jonathan Livingston Seagull; espereble "L." pensigas pri la apostrofita artikolo "L’"), de Richard Bach.

Ankaŭ "Durankulak" prezentas al ni mondon nerealan kun sonĝeska atmosfero, la vilaĝon Durankulak. Pri ĝi mi eksciis en KEF, danke al informo de Jouko Lindstedt, ke la nomo samnomas kun tiu de vilaĝo en Bulgarujo – tamen tio neniom rolas nek gravas en la verketo, sed ja male. Se etikedi ĝin du-vorte, Durankulak estas "bus-atingebla Ŝangrilao", laŭ la nomo de la netrovita urbo en himalaja kaŝvalo de olda holivuda filmo. Ĉar la aŭtorino parolas esperanton, sed ankaŭ la svedan, la finnan kaj eĉ la ĉinan, ni trovas en ŝia verko ĉapitrojn pri lingvoj, pralingvoj, mallingvoj, kaj eĉ pri la lingvo de hundoj kaj hienoj. Aliflanke, montriĝas tre interesa la figuro de la japano vizitanta Durankulakon, nome japano estiel universala nekomprenebla kaj nekompreniva fremdulo (ĉie krom en Japanujo): ĉu bildo same universaligebla? kion pensu pri ĝi niaj japanaj samlingvanoj?

Tamen Ståhlberg ne konstruas mondon, aŭ propran Makondon: ŝi nur ekkonstruas ĝin. Kaj poste, laŭlonge de la verko, ŝi komencas amasigi temojn plej diversajn, remburi la historion per epizodoj pli kaj pli ŝablonaj, kvazaŭ kompendio de ĉipaj fantastaĵoj (kotokoboldoj, miteska virina revolucio, la ruĝa monstro, la blankaj birdoj…). Oni aldonu al tio la konvenan dozon de rabatita psikologio, kiel en usonaj "manlibroj por sinhelpado", kaj la feliĉan finon, kaj jen furoraĵo, kiu nepre bone disvendiĝos. Kial? Simple tial, ke ĝi kontentigos (preskaŭ) ĉiujn…

En ordo. Francoj havas etan princon, brazilanoj retortulon, anglalingvaj – tedan mevon. Ni, en Esperantujo, fieru pri nia bombone brikabraka Durankulako… kaj bonan apetiton!

Jorge Camacho

Serĉi sin mem en kultura kolizio

Sabira Ståhlberg verŝajne plej konatas pro sia romaneto aŭ rakonto Durankulak. Krome ŝi estis iama redaktoro de Kontakto, tradukis poemaron de Edith Södergran kaj monodramon pri ties vivo kaj poezio, kaj kontribuis per novelo en la kolekto Mondoj el 2001. Ŝi estas svedlingva finnlandanino, kiu restadis/vivis ankaŭ en Ĉinio kaj Bulgario.

Durankulak reale estas loko ĉe la Nigra Maro, la lasta bulgara vilaĝo antaŭ la limo de Rumanio. En la verko de Sabira Ståhlberg ĝi estas eĉ pli ĉelima loko, la lasta urbeto antaŭ senfina stepo, antaŭ la nenio. En tiu imagita kaj izolita loko ĉe la fino de l' mondo kaj de l' tempo ŝi scenigas kelktempan restadon de japana turisto. Li vojaĝis tien por serĉi raran birdon en marĉo, sed liaj spertoj tie temas pli multe pri rilatoj interhomaj kaj hominternaj.

La verko havas plurajn dimensiojn. Grandparte ĝi estas rakonto pri interkulturaj rilatoj, "kultura kolizio". Tiun temon la aŭtoro ankaŭ elstarigas meze de la libro:

Eble tion oni nomas kultura ŝoko. Ne povi adaptiĝi entute. Nur pensi pri la propra hejmo. (...)

Eble li postulas tro de si mem? Li postulas, ke li adaptiĝu. (...)

Li estas seniluziigita pri si mem. Ĉar li atendis, imagis, ke li povus fariĝi membro de ilia komunumo. (...)

Li restas observanto, nenio pli. Amare. (p. 41-42)

Tiu temo, kiun oni povus iom malrespekte nomi "la elreviĝo de turisto", estas tre sukcese kaj trafe traktita en kelkaj epizodoj, kie la vizitanto konfrontiĝas kun lokaj kutimoj. Kiel multaj aliaj vojaĝantoj, ankaŭ la japano en Durankulak "lernis (...), ke kiam iu diras al li ne foti, nepre okazos io fotinda" (p. 67). Sed la verko enhavas pliajn temojn. Oni trovas ankaŭ vojaĝon por serĉi la propran memon, en formo de sonĝoj aŭ aliaj psikaj travivaĵoj, kiuj leĝere odoras je "novepoka" psikologio. La plej grava eble okazas dum iu fajrofesto, kiam la japano renkontas sian internan Beston, parton de si mem kiun li normale ne agnoskas. Alia tia ero estas ĉapitro pri fremda infano kun ĵetkuboj (ja tre simbolporta ludilo), kiu donas mesaĝon al la Durankulakanoj. Bedaŭrinde, en ambaŭ okazoj oni povas kritiki, ke la mesaĝoj estas iom banalaj, kaj ke la ĉirkaŭa magiumado signifas pli da bruo ol da faro.

Kelkaj partoj de la rakonto estas tre humuraj, sed fojfoje la speco de humuro ŝajnas apenaŭ direktita al plenkreskuloj. Tio validas ekzemple pri sakranta mulao kiu perdis sian ŝuon (en la moskeo!). La plej frapa ekzemplo estas renkontiĝo inter la japano kaj amaso da "kotokoboldoj", kiu perfekte amuzus okjarulon. Nu, ankaŭ pliaĝulo ja povas ŝati koton, tamen ne tiom...

En alia ĉapitro ni renkontas ruĝan monstron, kiu komence ŝajnas havi karakteron tre similan al Morho en Muminvalo, sed finfine montriĝas esti... Ne, tion ne decas malkaŝi en recenzo! La leganto mem spertu!

Surpriza trajto komuna kun Muminvalo cetere estas, ke ankaŭ la loĝantoj de Durankulak vintrodormas sub tavolo da neĝo.

Troviĝas ankaŭ kelkaj paĝoj, kies rolo en la tutaĵo ŝajnas plene nekomprenebla. Tio validas ĉefe pri ĉapitro kvinpaĝa - en ĉi libreto tio estas sufiĉe ampleksa ero! - pri la loka lingvo de hundoj kaj hienoj. Male, antaŭas tiun parton interesa ero pri la perdita kaj ĉiam serĉata infana lingvo de la japano. Bedaŭrinde, tiu temo poste ne reaperas en la verko. Bona ideo, sed nesufiĉe ekspluatita!

Fakte, la karaktero de ĉi libro estas iomete neklara. Tutcerte ĝi ne apartenas al realisma tradicio, nek tute al fabela aŭ fantasta. La etaj ĉapitroj ofte havas ian filozofian nuancon, tamen trempitan en tute konkretajn, ĉiutagecajn eventojn. Iomete la verko similas librojn verkitajn same multe por infanoj kiel por plenkreskuloj, kiel la malfruaj verkoj pri Muminvalo (denove), Winnie-la-PuLa Eta Princo. Tamen, klare celita al adoltoj, ĝi ankaŭ pensigas pri la ŝajne simplaformaj monologoj de la azeno Platero de Jiménez, aŭ eble de la azeno M'Saud de Ribillard.

En unu ĉapitro ni spertas pacan revolucion de la virinoj en Durankulak, per kiu ili atingas plenan dignon kaj egalecon. Tiun atingon oni ne multe rimarkas en la ceteraj ĉapitroj, sed eble temis plej multe pri akiro de memrespekto en la propra konscio. Ĉi parto de la libro kondukis min al la penso, ke ĝi altgrade povas esti verko membiografia, en metafora formo, kompreneble. Nu, jen eble superflua interpreto, ĉar en metafora senco sendube ĉiu beletra verko estas iel membiografia...

La japano estas protagonisto kaj sola individueca figuro en la verko. La perspektivo estas "objektiva", de iu ekstera rakontanto, krom en iuj sonĝoj aŭ similaj scenoj. Legante la tekston oni tamen multe pli proksimas al la japano ol al la anonimaj Durankulakanoj. Troviĝas ankaŭ tre konciza kadra rakonto, kie aperas iu "mi", sed ĝia rilato al la vera rakonto ne tre evidentas al mi. Kompreneble, se legi membiografie, tiu mio estas Sabira, kaj Durankulak estas ŝia sopiro trovi sin mem, sed prefere mi lasu tion antaŭ ol mi trovos min kuŝanta sur la kanapo de d-ro Freud...

La stilo de Sabira Ståhlberg estas simpla kaj plaĉa, tre konvena al la speco de rakonto. Laŭ mia opinio ŝi trovis ĝuste agorditan tonon, kiu helpas kunteni ĉi verkon enhave ne tre koheran. Flue kaj facile ĝi legeblas, nek stumbligante nek tedante la leganton.

Ankaŭ el pure lingva vidpunkto la verko estas bona. Apenaŭ troveblas lingvaj eraroj (nu, "ruĝaj pantalonoj", p. 57, devus esti singulara!), sed eble ne malutilus ankoraŭ iomete da lingva polurado. Mi trovis manplenon da vortoj uzataj iom flanke de sia plej kutima rolo. Ekz. aperas "ŝoforo" (p. 60, = koĉero, veturiganto), "des pli" (p. 51 k.a., = eĉ pli) kaj "farbumas" (p. 8) ne en la senco atendita, do provizas per farbo, sed en la senco havas farbon/koloron. Krome Sabira Ståhlberg tre ŝatas la verbon porti. Jen oni portas donacon (p. 27, = donas), jen gastiganto kunportas la japanon (p. 28, = venigas kun si), plue "portas malbonŝancon diri ion malafablan" (p. 28, = alportas, kaŭzas), kaj kiam la mulao petas: "portu tiujn diablajn ŝuojn tuj" (p. 52), li ne volas diri surhavu, sed alportu.

Resume mi dirus, ke Sabira Ståhlberg per Durankulak donis al la Esperanta literaturo verkon ne tute koheran, sed tre plaĉan kaj valoran, eĉ preskaŭ unikan laŭĝenre, krom eble se kompari ĝin kun la jam menciita M'Saud.

Sten Johansson

La malfruo de flugo 267


aprilo 1999

La libron mi vidis sur la redaktora skribotablo. Eta libro blua. Verko de iu Sabira Ståhlberg, ĝis nun konata al mi ĉefe kiel talenta redaktorino de Kontakto kaj movada aktivulo. Kio povus esti? "Ĉu mi rajtas recenzi ĝin?" mi demandis. "Jes," respondis la redaktoro. La posta tago estis la tago de la Granda Vojaĝo, kiam mi forlasis Roterdamon por traflugi kiel blanka birdo la ĉielon -- al Londono, Novjorko, Hartfordo. La libreto dormis, glimis eĉ, en mia teko.

En la trajno al Amsterdamo mi malfermis ĝin. Durankulak -- mistera urbeto inter stepo kaj marĉo. Mi ensorĉiĝis. Mi ensorĉiĝis tiel ke la insistaj snufoj de la pala, malvarmumiĝinta junulino, kiu sidis en la trajno tuj apud mi (tro tuj), fariĝis magiaj muĝoj, la zumo de la trajno estis sovaĝa muziko, kaj la urĝaj sonoroj de la porteblaj telefonoj ŝajnis nur la harmonia bojado de Durankulakaj hundoj.

En la flughaveno Schiphol, mistera vento blovis trans la polderoj, skuante la teron kiel viŝtukon kaj la aviadilojn kiel vintrajn foliojn. Oni devis fermi la alteriĝejojn. Mi eĉ ne rimarkis la anoncon pri malfruo de flugo 267, tiel intense mi legis. Dum mi sidis tie sur la oranĝaj benkoj de British Airways, mi rimarkis, kvazaŭ tio estus tute normala, etan verdan virineton sur la atendeja tapiŝo. "Mi estas la muzo de Sabira," ŝi diris, kaj tuj komencis turniĝi en belstila, arte senarta danco. "Jes," mi respondis; "mi admiras tiun belan stilon. Temas pri vera literatura talento. Sed kiel tiuj diversaj rakontetoj kunligiĝos? Al kio kondukas ĉio ĉi?"

La tutan libron mi estis leginta tie en la atendejo, kontenta pri la stilo, sed sopira je pli da formo, pli da direkto -- kiam venis lasta anonco: "Flugo 267 pretas por akcepti pasaĝerojn. La Granda Vento pasis. Cetere, legu la libron de Sabira Ståhlberg." Mi trenis miajn sakojn al la aviadilo kvazaŭ en sonĝo. Pretere mi rimarkis ke la starovico antaŭ la deĵorpodio sin transformis en cirklon, kaj nun, lante sed ĉiam pli rapide, la pasaĝeroj komencis danci misteran, harmonian dancon. Ĉu Brigaduno venis al Schiphol? Ĉu tiu verda virineto nomiĝas Zelda? Aŭ ĉu nur temas pri nigrablankaj memoroj pri Melina Mercouri en krepuska greka vilaĝo? Poste, sekure ligita al mia aviadila sidloko, kiu transportis min fulmrapide al Hitro, la Londona flughaveno, mi tamen pli serioze meditis. Eble, Zelda kaj Sabira, vi pledas, en nia senradika mondo, por iu izolo, iu sento ke unu loko ne estas alia loko, ke pli gravas esti ano de komunumo ol ano de postmoderna tutmonda civito. Ho Schiphol, ho artefariteco! La polderoj dolĉe verdas sub la grizaj aviadilaj flugiloj.

Humphrey Tonkin

Vojaĝo al ni mem, al nia memo


n-ro 178/aprilo 1999

Estis unu el la lundoj de januaro ĉi-jare, kiam mi ekvojaĝis al tiu blua urbo Durankulak, de post kies limo ekzistas nenio. Mi simple sekvis japanon, kiu kun sia granda dorsosako (plena de vortaroj kaj fotilo) iremis tien por trovi, aŭ pruvi iun sciencan fakton. En Durankulak vivas tute nekutimaj homoj. Tie neniu demandas kial tio kaj tio ĉi okazas. Neniu konas alian lingvon, alian landon aŭ eĉ urbon. Ili ne scias pri scienco, literaturo, aŭ tiaj similaĵoj. Kaj tamen nenio mankas al ili. Ili nur travivas siajn vivojn, ĝuas kaj feliĉas.

Iutage aperis infano, kiu kantis kaj en kies okuloj speguliĝis ĉiu doloro kaj ĝuo de la mondo. Li portis mesaĝon al la loĝantaro de tiu fora urbo: "Memoru vian originon! Memoru de kie vi venis! Memoru, vi portas la memoraĵojn en vi!" De la infano mi lernis multon pri Mi.

Alitage virinoj de Durankulak decidis revolucii kontraŭ viroj kaj kontraŭ ĉiuj maljustecoj, kiujn ĝis nun ili spertis aŭ devis elteni... Kaj ili dancis al si la rajton decidi pri siaj propraj vivoj, sentoj, emoj, deziroj... La afero estis tiom surpriza kaj neatendita, ke la viroj simple akceptis ilian revolucion kaj neskribitan rezolucion... Kaj la venontan matenon nenio estis kiel antaŭe en Durankulak!

Venis la lasta tago por la japano: Besta Festo! La plej impresa kaj leciona por li kaj mi. Ni lernis pri la Besto, kiu vivas en ni ĉiuj, kaj ke ĝi bezonas zorgon, atenton. Kutime kiel homoj ni lernas kiel adapti nin al sociaj moroj, familiaj reguloj kaj religiaj pioj. Kaj tamen kiel Besto ni lernis kiel esti ni mem. Kiel esti: Mi!

Durankulak estas urbo de ni ĉiuj, nia nuna kaj praa urbo, nia nuna kaj praa mondo, kaj do la vojaĝo al Durankulak estas vojaĝo al ni mem, al nia memo kaj al niaj pasinta kaj nuna internoj, kie la tuta historio kaj spertoj de la homaro, de Adamo kaj Evo ĝis nun, kuŝas. Sed ĝi ankaŭ respegulas nian estonton.

Legante ĝin mi ofte memoris pri la verkoj de Gabriel Garcia Márquez, pri "Robajoj" de Omar Kajam, pri hajkoj de japanoj, ...kaj multaj aliaj. Kaj kun ĝi mi kaj la japano multe ridis kaj ploris.

Cetere, leganto ofte renkontiĝas kun metaforoj, ideoj, bildoj, kiuj foje miksite kun ironio riĉigas la enhavon de tiu (eble bedaŭre) malmult-paĝa kaj ĉarma (pro desegnoj fine de ĉiuj ĉapitroj) eldonaĵo de Bambu.

Scivolemo, fotemo, surprizoj, interesiĝo pri lingvoj kaj ĉio, trafe bildigas la nuntempan tipan japanon en eksterlando, kaj tio estas nur unu ekzemplo rilate al la ankaŭa amuza karaktero de la verko.

Por mi ĝi estis kvazaŭ fin- aŭ ĉef-verko de iu verkisto post multaj jaroj da verkado! Saluton al nia juna kaj nova talento en la esperanta literaturo, Sabira!

Reza Kheir-Khah

Durankulak


jan-feb 1999

Nur malofte aperas spektakle altkvalita literaturaĵo originala en Esperanto. Kvankam literaturo abundas en Esperanto, plejparte la kvalito de la originalaj verkoj estas tre malalta; ĝenerale ili estas ĉiurilate amatoraj kaj mallertaj. Esceptoj estas malmultaj: en la proza fako elstaras la romano de nia propra Aŭstralia Esperantista aŭtoro Trevor Steele, Sed nur fragmento. Iom surprize, ankaŭ legantoj de altkvalita prozo malmultas inter la Esperantistoj.

Laŭ la ĉiujaraj "furor-listoj" de verkoj venditaj de la Libroservo de U.E.A., nur kelkcent ekzempleroj de literaturaj verkoj ensume ĉiujare vendiĝas. Do eble ne mirigas ke tiel malofte profesikvalitaj verkistoj aperigas originalajn romanojn kaj novelojn en nia lingvo.

Sed ĉi tiu nelonga romano, Durankulak, estas miriga escepto. Se vi ĝuas legi altkvalitan prozon tamen perdos la oportunon aĉeti kaj legi ĝin, vin preterpasos unika literaturaĵo originala nia.

La etulo tuj antaŭ mi jam premas sian nazon kontraŭ la vitro de la kaso. Aha. Evidente eksterlandano. Kion li volas ankoraŭ, nun? Je tiu ĉi sezono la turistoj jam estas for. Nenio plu restas en la regiono por sperti. Nur pluvaĉas.

Kaj ĉiukaze, krom la belaj plaĝoj estas ne multo vidinda ĉi tie.

Li volas per buso veturi ien. Kien?

Mi ne povas imagi, ke mi ĝuste aŭdis.

Durankulak. Durankulak?

Li turnas sin, ricevinte bileton. Okulvitroj pendas, falontaj, sur la nazpinto. Nigra hararo strebas en ĉiujn direktojn. La dorsosakego svingiĝas sur lia dorso.

Aha, japano. Interesas. Li aĉetas bileton al Durankulak.

Durankulak estas fantazieca vilaĝo, situanta ĉe la ekstremo de lando nenomita, tuj inter la agroj kaj la senhoma sovaĝa stepo kie ŝajne abundas nur lupoj, kaj kiu estas ankaŭ la loĝejo de la Besto.

Unufoje jare haltas buso en Durankulak. Kutime ne pli. Nur iam antaŭ trideko da jaroj venis inspektoro de la ŝtata sanadministracio, kaj tiam haltis la buso duan fojon ĉe Durankulak. Pri tio oni parolis longe en la urbo. Eĉ nuntempe okazas, ke iu mencias la aferon, tiom eksterordinara ĝi estis...

En la printempo ĉi jare jam haltis la buso unu fojon ĉe Durankulak.

La tuta urbo venis por spekti...Se ne estas vojaĝantoj ĝis ĉi tie, la buso revenas pli frue, kvankam la reguloj postulas, ke ĝi veturu ĝis la fino. Sed la ŝoforo timas la stepon, kien li devas veturi por turni la buson: la vojo tro mallarĝas ĉe Durankulak. Feliĉe por li neniu scias, neniu kontrolas; ne ĉi tie.

Kiu mistero do sin kaŝas en Durankulak? Nu, nur ke ĝi estas ia Brigadoon, vilaĝo preskaŭ tutaparta de la cetera mondo, vilaĝo en kiu okazas tute ne anticipeblaj eventoj, vilaĝo en kiu la homoj estas...nu, ne elstare bonvolaj nek afablaj nek helpemaj, sed kies moroj postulas amikecajn agojn neatenditajn. Ekzemple, ke hotelgasto (maloftega evento!) ja estas gasto, do oni ne rajtas peti aŭ eĉ akcepti pagon! Vilaĝo en kiu ne nur la homa lingvo sed evidente ankaŭ tiu de la hundoj estas parenca al fora, fremda lingvo kiun indas priesplori kaj kies parencecon indas studi.

Kaj en Durankulak oni tradormas la vintron, samkiel sciuroj, tial la eksterlandano devas forlasi la vilaĝon por tiu periodo.

Nia Japana "turisto", tamen ne estas ordinara turisto, malgraŭ la fotilo pendanta de lia kolo kaj la frazlibro Japan-nacilingva kiun li konsultas konstante por sin duonkomprenigi. Li estas sciencisto, kiu serĉas foti tre unikan birdon, kiu ekzistas nur en (aŭ eble apud) Durankulak, kaj pri kies ekzisto tre dubas la specialistoj alilandaj.

Efektive ni trovas ke tiu unika birdo ja ekzistas, kvankam ĝia naturo estas ankaŭ eksterordinare unika, kaj la misio de nia Japana sciencisto nur parte plenumiĝas.

Ĉu komika romaneto, kiel supozigas kelkaj recenzintoj? Nu, ĝi ja havas sian komikan trajtaron, kaj verŝajne estus multe tro aŭdace flustri ke eble ĝi havas kaŝitan signifon.

Ĝi estas leĝera legaĵo, lingve bonega (ne tre ofta afero en nia literaturaĵaro originala!), stile tre plaĉa, bone presita (ankaŭ ne oftega evento Esperantista), modeste sed firme broŝurita...

Entute, se vin maltrafos ĉi tiu verko, al vi mankos tre ĝuplena literatura sperto.

Donald Broadribb

Durankulak

Post ĵusa finlego de Durankulak de Sabira Ståhlberg (Varna: Bambu, 1998; 78 p.), mi kontrolis la kvin recenzojn kiuj aperas ĉe retejo "Originala Literaturo Esperanta" de Sten Johansson. Tri personojn kaptis la ĉarmo de la kvazaŭfabelromaneto, Jorge Camacho esprimis cinikan sintenon pri ĝi, kaj Johansson konfesis skeptikon sed ankaŭ la ĉarmon de la verko. Mi mem trovis ĝin bonega literatura specimeno. La lingvaĵo kaj la etoso kaptis min. La absurdaj eventoj ne ĝenis min, kaj eventuale mi alkutimiĝis al la stranga mondo, kiun la ĉefrolanto, japana vizitanto, eniris. Do mi taksas la aferon sukceso.

Kiel kritikema homo, mi starigus la demandon: kiel mi taksu la aferon precize, se mi ekzamenus ĝin pli zorge kaj precize? Min sufiĉe plaĉas la ĝenerala etoso kaj humoro de la medio kaj eventoj. La ĝenerala efiko de mistero, duonsonĝa ekzisto, malorientiĝo, fremdeco kaj alkutimiĝo agrablas, sen penetra kritiko. Se mi penetre cerbumus, mi enketus pri la finfina mesaĝo au ideologio de la rakonto. Kia ĝia psikologia mesaĝo, filozofia starpunkto, subsurfaca kohero? Ĉu ĝi vere estas ĵongla miksaĵo nur pseŭdoprofunda?

Nu, mi ŝatas la malkoheron kiel mi trovas ĝin, ĉar la etoso kaj efiko pli imponas ol iu ideologio. Sed oni ja povus eltiri ideologian enhavon. Precipe, temas pri rilato inter eksterulo kaj komunumo, kun nostalgia etoso. La japano sopiras akcepton kaj finfine sorbiĝon en la fremdan komunumon, kiun li ne povas enpenetri. Durankulak estas mistera mirmondo, kaj post forlaso, la japano revas pri ĝi sopire. Nu, tia temo eventuale estas suspektinda kaj skeptikinda. Mi ne fidas homojn kiuj sopiras al tiaj komunumoj. Estas kvazaŭ sopiro al nekonscio, t.e. al senkritika akcepto de tradicio. Imponas min la mistero de la malfamiliara medio, ne la ĉarmo de tiu komunumo, kian mi tute ne sentas. La sento de nekonscio ne agrablas al mi, do la temo de komunumo kun fremdaj sed propraj tradiciaj moroj banalas.

Ĉu Durankulak esence temas pri "kultura kolizio" kaj ĉu referencas spertojn de esperantistoj? Ĉu Ståhlberg mem spertis tiel? Mi ne divenus la motivon de la verkinto, kaj mankas al mi iu tia sperto. (Miaj spertoj de fremdeco okazis inter tre diversaj eroj de la sama urbo. Ekzemple, en mia hejmurbo, fifama pri ĝia deprima tedeco, mi povus tamen en la sama tago klaĉi kun grupo de matematikistoj ĉe universitato kaj tamburi kun adeptoj de afrikaj religioj spertante ekstazajn trancojn.) La "kultura kolizio" de Durankulak estas universala fenomeno, spertebla kaj de ne-esperantistoj kaj esperantistoj. Ĉu esperantistoj spertas ĝin pli ofte au pli intense? Mi dubemas. (Mi devas konfesi, ke miaj spertoj kun esperantistoj kutime ne estas la plej mirindaj-kun kelkaj esceptoj. Mi ankaŭ memoras unu esperantistinon . . . ) Sed jes, la verko parte temas pri kultura kolizio-pliigante la sperton de diferenco kaj fremdeco per fabelaj, fantastaj elementoj. Kulturaj kutimoj estas kutime tiaj-ilin subtenas historiaj kaŭzoj, al kiuj fremduloj fremdas, kaj, ĉar la plejmulto de homoj ne estas kritikemaj, kutimoj persistas ne pro raciaj konsideroj. La japano en ĉi tiu rakonto volas aparteni-ankaŭ homa emo, bedaŭrinde.

Aliflanke, la fantasta elemento parte pravigas la sintenon de la japano. Li konkludas: "mia Durankulak." Nu, mi povus konkludi tion pri miaj propraj spertoj antaŭ du aŭ pli jardekoj, pri kiuj nur mi scias kaj pri kiuj neniu alia povus raporti. Oni havas tian rilaton al propra sperto kian aliaj nek konas nek komprenas. Sed oni povus reagi malsame al la cirkonstancoj de Durankulak, ĉar oni devas vivi propran vivon laŭ propra programo. Mi opinias, ke la sperto de la neordinara diferencigas individuon de ties medio, ne unuigas. (Rigardu mian recenzon anglalingvan de filmo "Groundhog Day Marmoto-Tago: La Problemo de Konscio".) Se vi vidus tion kion mi vidis dum vivtempo, ha, tio mirigus vin. Sed tiaj spertoj individuigas homon, ne engrupigas. Oni rajtas iel nostalgii pri propraj mirindaj spertoj, sed pri komunumo?-mi dubemas.

Kion diri pri la psikologiaj aludoj kaj simbolismo de la romaneto? Ĉu estas kohereco tie? Ĉu la rakonto estas efektive psikologia serĉo, enprofundiĝo? Mi ne povas respondi specife. Mi ne scias kion konkludi el la aventuroj de la japano. Fakte, mi plej emas akcepti la absurdaĵojn de tiu mirmondo ĉe la ĝenerala nivelo de mirsento, sen specifa kontrolanalizo. Tiel mi bezonas alpreni la sintenon nek de kredema akceptemo nek de cinikeco Camacho-a pri la ideologio de la rakonto.

(16-an & 18-an de januaro, kun redakto je 25-a de januaro 2004)
(c)2004 Ralph Dumain

Ralph Dumain

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.