La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanta versado

  • Verkinto: Jaroslav Krolupper
  • Speco: originala verko, poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €3.82
  • Eldonjaro: 2011
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Modesta libreto, ampleksanta ĉirkaŭ kvindek poemetojn, kiujn oni legas kun komprenema rideto, memorante proprajn vivospertojn, eĉ angorojn: sopiro, soleco, maljuniĝo, pento, konsolo, sorto, ĝojo, modesta fiero, nova espero, adorado kaj disreviĝo.
  • Specimeno:

    Mi ŝin trovis sanktbildeto
    tre simila al Madon'
    Dibenata silueto
    ekflorinta el burĝon'

    Atendita amstafeto
    kun lilio sur blazon'
    Mi ŝin trovis sanktbildeto
    tre simila al Madon'

    Sekretiĝas alfabeto
    de la amo sub glorkron'
    Malfacile por poeto
    ĝin akiri al dispon'
    Mi ŝin trovis sanktbildeto
    tre simila al Madon'

  • Paĝoj: 56
  • Larĝo: 110 mm
  • Alto: 165 mm
  • Pezo: 56 g
  • ISBN: 978-80-87169-22-3
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Versaĵoj elverŝitaj


2013/02, p. 24

La modesta libreto de versaĵoj – Esperanta versado – alvenas aranĝite kvazaŭ lernolibro: „Kiel fabriki poemon”. Nome la poemoj estas ordigitaj laŭ la versformoj. Jen, laŭ la recenzanto, iomete stranga prezentado. Entute, la formo kaj la rimstrukturo de la poeziaĵoj laŭŝajne estis por la aŭtoro pli gravaj ol la enhavoj. Jen tipa ekzemplo.

Kato

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato
eĉ amato de edzino

Ŝi nun zorgas nur pri kato
Li rigardas katon rato
kaj restadas en kantino

Unua kritiko – ĉiuj verkoj de la aŭtoro estas sen iu ajn interpunkcio. Tio vere ne ĉiam tre helpas.

Dua kritiko – la lingvaĵo ne estas ĉiam tuj komprenebla. Ekzemple supre la frazo: „Li rigardas katon rato”. Kutima kun la verbo „rigardi” estas la uzado de „kiel” plus akuzativo. Alivorte: „Li rigardis katon kiel raton”. Sed „rigardi katon rato” iel stumbligas la leganton.

La tria kritiko rilatas la enhavon. Se „Li” ne plu estus la ĉefpersono hejme, evidente „Li” diboĉus en drinkejo kaj ne simple restadus en kantino. Kaj entute, kio estu kantino? Hodiaŭ plej ofte jen speco de manĝejo en uzino, ktp. Do jen tre lama fino.

La evidenta problemo por la aŭtoro estis trovi taŭgan rimon por „edzino”. La nuna rezulto impresas tre konstruita kaj la enhavo laŭe suferas. Do ŝajnas, ke la poemeto tre bondirekte komenciĝis, sed finiĝas iel fuŝe. Do ni iomete reverku la duan strofon de la poemeto kaj aldonu iom da interpunkcio por plibonigi la legeblon.

Kato la dua

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato,
eĉ amato de l' edzin'.

Ŝi nun zorgas nur pri kato.
Li ĝin, tamen, taksas rato
kaj fuĝemas al kazin'!

La poemo ankaŭ en tiu ĉi modifita formo plu restas pli rimaĵo, ol mondskua poeziaĵo, sed la recenzanto, kontraste al la aŭtoro, ne celis publikigi poemaron. Multaj el la poemoj en la kolekto estas „videble” mulditaj al la celata versformo iugrade koste de la enhavo. La lerto de poeto konsistas el ĝuste la malo. La leganto ne rimarku la malfacilecon de lia metio.

Plia kritiko trafu alian stilaĵon de la aŭtoro. Tre ofte li ripetas specifan linion du aŭ tri fojojn, do po unu fojon en ĉiu strofo de la poemo. La recenzanto konkludis, ke la aŭtoro volis iel ŝpari – kvazaŭ ĉiu plene nove elpensita linio kostus monon kaj ripetado de jama linio estus iel pli malmultekosta. Jen ekzemplo:

Madono

Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'
Dibenata silueto
ekflorinta el burĝon'

Atendita amstafeto
kun lilio sur blazon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Sekretiĝas alfabeto
de la amo sub glorkron'
Malfacile por poeto
ĝin akiri al dispon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Kvin el la poemoj ricevis premion kaj oni atentigas pri tio rekte sub la premiitaĵo. Tio estas des pli bona, ĉar, tute honeste, aliokaze la recenzanto el propra mensa forto tute ne kapablus ekkoni la specialan premiindan kvaliton de la respektiva verketo. La recenzanto por si, tute private, eĉ konkludis, ke en la poeziaj konkursoj de Esperantujo ne troviĝas multe da talentuloj, se jen jam la pintaj rezultoj.

Evidente, en poemaro ne ĉiu poemo povos esti vera geniaĵo. Sed normalokaze en tia kolekto troviĝas almenaŭ unu poemo, kiu kvazaŭ ŝtormblove balaas onin rekte el onia brakseĝo. En tiu ĉi libreto la recenzanto plu serĉadas pri ĝi.

Pejno Simono

Ne ŝuldi al pura formala obeemo


junio 2011

Modesta libreto, ampleksanta ĉirkaŭ kvindek poemetojn, kiujn maljunulo legas kun komprenema rideto, memorante proprajn vivospertojn, eĉ angorojn: sopiro, soleco, maljuniĝo, pento, konsolo, sorto, ĝojo, modesta fiero, nova espero, adorado kaj disreviĝo:

Kvazaŭ trompiĝinta vi foriris frue
kiel frosto floron morto vin superis
Ne sufiĉis amo, kiun mi oferis
Mi pardonon petas de vi surgenue
(Adiaŭ, p. 25)

Kelkaj el la versaĵoj (Dank' al Dio; Adiaŭ; Danco; Vorto; Amdeklaro; Kial) aperis jam pli frue, eĉ gajnis premiojn en certaj literaturaj konkursoj. La sampaĝaj mencioj de tiuj meritoj iomete ĝenas la senantaŭjuĝan perceptadon de la prezentitaj versaĵoj. Pri premioj oni parolu, se necese, aliloke.

La plej okulfrapa specifaĵo estas la disdivido de la prezentataj tekstoj laŭ ilia aparteno al difinita verskombino kaj rimaranĝo: Soneto, Rondelo, Pantuno, Rispeto, Tercino. Tiujn fiksformajn poemojn Krolupper lerte komponas. Laiko je versformaj aferoj pli kaj pli ekkonas iajn avantaĝojn de la unuopaj formoj, prefere la rolon de la ripetadoj, ĉu de la samaj teksteroj, ĉu de la rimoj. Rondeloj ekzemple (Kalocsay uzis tiun formon en siaj rimportretoj) estas aranĝitaj laŭ la skemo ABbba — abAB — abbaA (majuskloj = la sama teksto; majuskloj = la sama rimo). Sed klarigoj koncerne la karakterizaĵojn de la unuopaj fiksformaj poemoj mankas (krom je rispetoj, p. 33), pro tio la leganto havu la Parnasan Gvidlibron ĉemane, kaj la interreto servu al li kiel konsilanto. La titolo Esperanta versado ja supozigis profundan enkondukon en la terenon!

La pli malpli konsekvenca apliko de fiksaj poemformoj ja povus delogi la poeton submeti la mesaĝon al la formo. Mi ne volas insisti pri tio, sed certa monotoneco ne estas evitebla, se tuta vico da Sonetoj traktas la diversajn kolorojn (Blanka soneto, Blua soneto; Flava soneto; Ruĝa soneto; Griza soneto) aŭ prikantas la jarsezonojn (Printempa soneto; Somera soneto; Aŭtuna soneto; Vintra soneto). Ĉu la aŭtoro jam konsciiĝis pri tia danĝero? Pro kio li aldonis du partetojn, nome Rimaĵoj kaj Fine (entute 12 paĝojn), en kiuj li listigas versaĵojn sendepende de ilia struktura ligiteco?

Sendube — pluraj versaĵoj (ĉirkaŭ 15 laŭ mia impreso kaj gusto) vere pliriĉigas la proprajn emociojn kaj pliprofundigas nian vivofilozofion. Mi citu nur el Pardonu (p. 24):

Pardonu ĉiuj, kiuj jam foriris
pardonu min pri tiu miskompren'
Jen, oni amon de mi petakiris
sed mi rikanis kiel arleken'

kaj Paska poemo (p. 32):

Ree sonas Pasiono
Ree homoj Paskon gloras
Kaj ĉe tio kunaktoras
kruco, najloj kaj dornkrono

Ree homoj Paskon gloras
Sed ĉi-jare sur dornkrono
sprosis, kreskas, jen — burĝono
Floraj nestoj ekfuroras.

Mi dezirus, ke la aŭtoro preparu novan eldonon de la titolo, kun enkonduka ĉapitro pri la diversaj poemformoj de li uzataj. Krome, mi rekomendus, ke la prezentotaj poemoj kaj versaĵoj estu ordigitaj laŭ iliaj temoj, mesaĝoj, ekkonoj, sugestoj, aludoj. Kaj, tute amike kaj sincere, mi konsilus al Jaroslav Krolupper, ke li trarigardu certajn kontribuojn por liberigi ilin de kelkloka tro banala balasto, ŝuldata al pura formala obeemo (pri la detaloj mi volonte interkonsentiĝus kun la aŭtoro de la Esperanta Versado).

Till Dahlenburg

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.