La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Enkonduko en budhismon

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Priskribo tre bone farita


2003/02, p. 24
monato.be/2003/007929.html -

Ĝis nun en Esperanto haveblis malmulto pri budhismo, kaj eble nenio verkita de budhisto, sentendenca, kaj ne propagandanta specifan skolon. Yamaguti entreprenis forigi tiun mankon, kaj la rezulto estas tre havinda, por personoj, kiuj deziras informojn objektivajn pri la kredaro de tiu religio.

Ĉerpante el aro da historiaj religiaj dokumentoj (sutroj), li provas prezenti al ni la esencajn instruojn de budhismo, kaj ankaŭ konigi al ni la ĉefajn ellaboraĵojn, kiujn ili spertis en la manoj de la ĉefaj skoloj. Yamaguti ne estas naiva kredanto. Li, prezentinte al ni doktrinon aŭ legendon, plejofte indikas al ni la spiritan (metaforan) signifon de „faktoj”, kiujn estas tre malfacile akcepti kiel historiaĵojn. Tiel, li pli-malpli senmitigas la budhanan tradicion pri la fondinto, Ŝakja-munio, kaj plurajn kredaĵojn, kiuj ŝajnas kontraŭi la prainstruojn de Ŝakja-munio.

Yamaguti atentigas, ke komence, ĉar la novaj adeptoj de Ŝakja-munio estis hinduoj, ili ofte ne plene komprenis tion, kion li (malakceptinte la instruojn de hinduismo) strebis esprimi al ili. Tial ĉe la vulgara nivelo, enbudhismiĝis la hindua kredo pri reenkarniĝo, enkonduko de ia speco de atmano (individueco daŭra de persono, tio, kion ni nomas „senmorta animo, aŭ individua spirito”), emo identigi personan atmanon kun ia transcenda budho, trofacila transformo de la koncepto de nirvano en koncepton pri ia postmorta ĉielo, preĝado al la Budho, kc.

Yamaguti emfazas, ke la fundamenta doktrino de Ŝakja-munio estis la malpermanenteco de ĉio, la malstabileco de ĉio, la fluanta, ŝanĝiĝanta karaktero de ĉio. Pro tio, ne povas ia „atmano”, ĉu persona, ĉu transcenda, havi spertojn, ĉar la koncepto mem de la atmano kontraŭas la fundamentan veron, ke nenio estas senŝanĝa, alfidenda.

La celo de la budhaj instruoj ne estis liberigi nin el malbona mondo, sed liberigi nin el niaj iluzioj. Kio okazas postmorte? Ŝakja-munio, saĝe, ne diskutis tion, nek instruis pri ĝi, ĉar tia diskuto forlogus nian atenton, kaj forgesigus al ni nian veran bezonon, t.e. liberiĝi el niaj katenoj ligantaj nin al materialismo, teoriumado, senbaza kredo al ia esotera vero.

Plurloke Yamaguti mencias paralelajn konceptojn en la instruado de Jesuo, en la Biblio. Li trafe indikas plurajn trafajn konceptojn komunajn al Jesuo kaj al Ŝakja-munio; samtempe li atentigas, ke dum kristanoj adoras Jesu-Kriston, la fundamenta instruo de Ŝakja-munio estis adori neniun, ankaŭ ne lin mem.

Estus facile riproĉi ĉi tiun libron, pro tio, ke ĝi ne diskutas ion aŭ alion, aŭ tro rapide preteriras diversajn dubaĵojn. Kiom oni povas fari en 112 paĝoj?

Nepre adeptoj de la multaj budhanaj skoloj insistos, ke Yamaguti „misprezentas” iujn esencajn budhajn instruojn aŭ verojn aŭ spertojn. Tio signifas nur, ke ili pretendas scii la solan veron, kaj ke ĉiu alia instruo estas nepre falsa. Sed, kvankam sendube Yamaguti havas proprajn preferojn pri la centreco de iuj instruoj, aŭ pri la valido de aliaj instruoj, li sukcesas plejparte, klere, klare, kaj senpartie priskribi temon, kiun miskonas aŭ malkonas la plej multaj okcidentanoj.

Donald Broadribb

Du verkoj pri budhismo

Enkonduko en budhismon. Yamaguti Sin’iti. JBLE. Nagoya. 2002. 112p. 21cm. ISBN 4 901 651 00 5.
Kelkaj faktoj pri la budhismo. Gunnar Gällmo. Religio. ESE. Stockholm: ESE. 2002. 77p. 21 cm. ISBN 9185288276.

Aperis du libroj pri budhismo. Ambaŭ estas verkitaj de budhanoj, kiuj en siaj libroj priskribas sian religion nek ĉefe propagandcele, nek teorie kaj science, sed de interne kaj kun engaĝiĝo. Ambaŭ libroj estas legindaj kaj por studantoj pri religio, kaj por personoj, kiuj havas ĝeneralan intereson pri religioj, dezirantaj lerni pli pri budhismo, kaj — kiel kristano mi povas nur supozi — por kredantaj budhanoj kiuj volas pliprofundiĝi en sia religio. Ambaŭ libroj dividiĝas en tri ĉapitroj, el kiuj la unua pritraktas Budhon (Ŝakja-munion) kaj lian vivon. Ambaŭ libroj finiĝas per glosaro. Neniu el la libroj temas pri diversaj skoloj budhismaj, pri ĝenerale popola budhismo aŭ pri budhismaj temploj kaj bildoj. Cetere la libroj estas tre malsamaj.

En Enkonduko en Budhismon, Yamaguti Sin’iti, mem ŝin-budhano, en sia dua ĉapitro en la bele presita libro traktas la fundamentajn ideojn de budhismo: laŭkondiĉa estiĝo, ateismo, malkonstanteco de fenomenoj, ĉio estas suferiga, malaprobo de atmano kaj metempsikozo, kontraŭ metafiziko, nirvano, ŝunjato, meza vojo kaj amo. Sub la rubriko heterodokso en budhismo, la verkinto traktas skolojn, kiujn li kontraŭas, ekz.: esoterismo kaj sinkretismo. En la lasta ĉapitro pri praktikoj por budhistoj, aparte interesa estas la parto pri “budhismo kaj socio”, kie la verkinto komparas la liberigan teologion kristanisman de la 1970-aj jaroj kun kelkaj tendencoj en moderna budhismo. En apendico legeblas multaj sanktaj frazoj.

Gunnar Gällmo, mem teravadano — theravadano laŭ la ortografio de Gällmo — en sia kelkaj faktoj pri la budhismo en la dua ĉapitro en la iom simple vinktita libro pritraktas la instruon budhisman (Dharmon). En sia tria ĉapitro li priskribas la instruataron (Sanghon), traktante la historion de hudhanoj ekde la komenco ĝis nun. Asoko kaj Olcott estis gravaj por disvastigi budhismon en Azio kaj en Eŭropo. Apartan atenton ricevas la budhismo dum la lastaj cent kelk jaroj. Gällmo multe interesiĝas pri terminoj budhanaj, kaj ne malofte diskutas ilin kaj proponas ne-PIV-ajn formojn.

Aparte interesa estas la sinteno al kristanismo de la verkintoj. Yamaguti inklinas atenti la similecojn inter budhismo kaj kristanismo; Gällmo inklinas atenti la malsimilecojn.

Esperanto riĉiĝis per du novaj legindaj libroj.

Leif Nordenstorm

Enkonduko en budhismon


Majo 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojmaj2018.html
Budhismo estas, kiel vi scias, unu el la universalaj religioj. Ĝi naskiĝis en la antikva Hindio kaj disvastiĝis en Azio, hodiaŭ eĉ en Eŭropo kaj Ameriko, kaj troviĝas ĉirkaŭ 300 milionoj da budhistoj en la mondo. Estas notinde, ke ĝia influo sur diversaj kulturaj fenomenoj estas multe pli granda, ol kiel supozigas la nombro de la budhismoj.
Hodiaŭ budhismo estas la ĉefa religio en jenaj landoj (aŭ regionoj): Japanio, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Vjetnamio, formoso, Sri-Lanko, Koreio, Laoso, Butano, Singapuro, Tibeto. (Ĉinio, kiu havas plej multe da loĝantoj en la mondo, iam estis la centro de budhismo, sed la Granda Kultura Revolucio detruis viharojn (= budhismajn templojn) kaj severe limigis religiajn agadojn.

Fiŝo (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.