La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperante kaj ekumene
Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperante kaj ekumene

Publikigita ĉe
SES informas 3/2005, p. 4-8
En la enkonduka ĉapitro oni trovas post la antaŭparolo de Reinhard Haupenthal «Biografian skizon pri A. Burkhardt» de lia filino Regina Lorösch (vidu «SES informas» 3/2004, paĝoj 36-37).

Teologio

La ĉapitron Teologio malfermas la altlerneja bibliotekisto Philippe Cousson per la demando : « Teologia dokumentado en Esperanto ? » Per statistiko li montras la relativan etecon de esperantaj publikaĵoj, ĉu strikte teologiaj ĉu ĝenerale por kredantoj kompare kun aliaj lingvoj. Poste sekvas priskribo de la diversaj klasifikoj de dokumentoj. Fine la aŭtoro pritraktas la rolon de la uzo de esperanto kaj la celojn de teologia dokumentado en nia lingvo, la prioritatojn kaj eblojn, konkludante per la demando al la leganto : « Kiun teologian dokumentadon ni volas kaj povos havi en Esperanto ? » Certe fakuloj kaj interesatoj respondos.
La pastro Bernhard Eichkorn prilumas per « Esperanto en la servo de la ekumena movado » la historion de tiu movado en ligo kun Adolf Burkhardt, kies laboron por diservaj kantlibroj (laste « Adoru », 2001) li ilustras per ekzemploj. Plue li citas lin pri la respektiva rolo de la angla kaj esperanto, kiujn Adolf Burkhardt lernis ambaŭ antaŭ 50 jaroj kaj same bone regis : « Kiam mi skribas artikolon en Esperanto, aŭ predikas sen manuskripto, mi certas ke ĉiumomente mi parolis ĝuste sen balbuti. En la angla mi neniam atingos ĉi senton pri hejmeco propra al denaska parolanto. »
La finna emerita docento por muzikscienco T. I. Haapalainen montras en « ‹ Mi ne komprenas… › – unu himnohistorio » la originon de finna diserva kanto. Post longa, preskaŭ detektiva serĉado evidentiĝas ke la teksto estis transprenita antaŭ jarcentoj el la nederlanda kaj malkovriĝas ke la melodio devenas de profana amkanto. Do la kulturaj interŝanĝoj kaj reciprokaj influoj estis ĉiam viglaj en la eŭropa historio.
Albrecht Kronenberger, ĉefkunlaboranto al « Adoru », ĉerpas el sia prediko de la jaro 2002 per « Kiu kantas, preĝas duoble ». Elirante de ĉi tiu germana proverbo li konstatas, ke kanto havas difinitan strukturon laŭ la leĝoj de poezio kaj muziko kaj li konkludas : « Kanti, do sin submeti al tiuj strukturoj, signifas ĉiam paŝi el la ĥaoso al ordo, konscie sin enordigi en la tutan kosmon, plifortigi la estetikan ĝuon kaj transpaŝi ĝin al ĝuo de Dio mem. »
Grava kunlaboranto per fortepianaj partituroj kaj aranĝoj al « Adoru » estis Ernst Leuze, iama eklezia muzikdirektoro. En « La stelo siringoviola – projekto pri la ekumena himnaro ‹ Adoru › » li klarigas per karakterizaj detaloj kaj ekzemploj kiamaniere li aranĝis la melodiojn de la kantoj por fortepiana akompano.
« Ĉu eblas studi religihistorion en Esperanto ? » Ĉu ekzistas sufiĉe da sanktaj skribaĵoj kaj sciencaj traktaĵoj en esperanto de kaj pri la mondaj religioj, ke eblus studi religihistorion per la internacia lingvo ? Al tiuj demandoj Leif Nordenstorm, doktoro pri teologio, bedaŭrinde devas konkludi per nea respondo.
La prezidanto de KELI (Kristana Esperantista Ligo), Jacobus Antonius Tuinder, en « Adolf Burkhardt : esperantista pastoro kun ekumena koro » analizas la ĉefelementojn kiuj modlis la jubileulon : Zamenhof, la evangelio kaj la muzoj. Li montras kiel ĉi tiuj influoj konkretiĝis en lia ekumena agado. Interalie rilate al KELI, kiun dum longaj jaroj pastro Burkhardt per sia organiza talento entuziasme kaj kompetente prezidis, la aŭtoro mencias ke « … por li estis granda sufero, ke nun tro stagnas la kristana esperanto-movado… pro plene ŝanĝiĝantaj tempoj kaj cirkonstancoj, inter kiuj la vasta sekulariĝo kaj ĉie videbla senekleziiĝo ŝlosilas. »

Esperantologio

La unua artikolo de la ĉapitro Esperantologio estas franclingva : « Naissance du CDELI » (Naskiĝo de CDELI, Centro de dokumentado kaj studo pri la internacia lingvo). Claude Gacond rakontas la naskiĝon en la sesdekaj jaroj de ĉi tiu institucio, kiu celas la arĥivadon kaj studadon de dokumentoj el ĉiuj planlingvoj, sed granda parto tamen estas esperantlingva. Jam en la kvindekaj jaroj Claude Gacond konstatis ke valora materialo laŭ vidpunkto de historiisto (libroj, revuoj, leteroj, ktp.) el bibliotekoj de individuoj aŭ lokaj grupoj perdiĝis post forpaso de la posedintoj. Por kolektado kaj arĥivado de tia materialo li trovis apogon de la tiama direktoro de la Urba Biblioteko de Ĉaŭdefono, Fernand Donzé. La komenco estis modesta – kelkaj bretaroj en koridoro kaj subtegmenta ejo vintre nehejtita – se oni komparas kun la nuna stato. Post kvinjara hezito ankaŭ SES subskribis en 1965 la statuton kaj konvencion de la biblioteko kaj transdonis siajn arĥivaĵojn al CDELI. Post la morto de Edmond Privat en 1962, Claude Gacond instigis la vidvinon Yvonne Privat heredigi la tutan bibliotekon de sia edzo – ne nur esperantlingvan – al la biblioteko de Ĉaŭdefono. Oni akceptis ĝin kiel valoran fondaĵon. Ek de 1965 Claude Gacond kaj volontuloj helpitaj de la bibliotekistino Suzanne Boichat komencis la katalogadon de la materialo. La iama direktoro de UEA, Hans Jakob en Ĝenevo, principe konsentis pri cedo de siaj arĥivaĵoj al CDELI, sed bedaŭrinde li grave malsaniĝis kaj ne plu povis subskribi la koncernan konvencion. Post la morto de Hans Jakob okazis aŭkcio de liaj arĥivaĵoj, ĉar lia filino deklaris sin neheredanto sekve de plendo kontraŭ Hans Jakob pri malbona administrado de UEA far profesoro Ivo Lapenna. Claude Gacond partoprenis ĉi tiun aŭkcion en la nomo de CDELI kaj kun apogo de la biblioteko. Fakte estis tuta aventuro kun multaj obstakloj, sed fine li sukcesis akiri tridekon da valoraj libroj – vera trezoro ! Dum vizito de Claude Gacond en Londono en la jaro 1972, profesoro Lapenna esprimis sian bedaŭron ke li ne subtenis la kreadon de CDELI kaj ke li dubis pri la honesteco de Hans Jakob. Intertempe CDELI akiris prestiĝan renomon kaj serĉistoj venas eĉ el foraj landoj por konsultado.
Geoffrey King, diplomita bibliotekisto en Londono, prezentas sur 27 paĝoj « Indekson por la ‹ Klasifo de esperantaj temoj › de Montagu C. Butler (1887-1970) » eldonita en la kvindekaj jaroj kaj la sola detale ellaborita fakklasifo pri esperanto laŭ la sistemo de Dewey.

Kristianismo kaj planlingvoj

Andreas Künzli, ĉefredaktoro de la « Svisa Planlingva Leksikono » (aperonta), pritraktas la temon « Kristianismo kaj planlingvoj en Svislando ». Enkonduke li ekzamenas la religiemon ĉe Schleyer kaj Zamenhof. Por Schleyer la kreo de Volapük estis kvazaŭ dia inspiro. La hilelismo-homaranismo de Zamenhof estis kritikata de diversaj flankoj, tamen lia humanisma idearo transvivis en la esperantismo kiel « interna ideo ». La traduko el la hebrea de la Malnova Testamento realiĝis ne nur pro la intenco disvastigi la internacian lingvon, sed ankaŭ atestas pri la religia intereso de Zamenhof. Menciindas ke ankaŭ al Volapük, Ido, Interlingua kaj Universal estis tradukitaj partoj de la Biblio. La kristanaj esperantistoj agadas en Svislando per la internaciaj asocioj IKUE (katolikoj) aŭ KELI (protestantoj). Pastro Wilhelm Flammer estis grava funkciulo de IKUE kaj organizis ties kongreson en 1966 en St.Gallen. Li estis ankaŭ dum du jaroj redaktanto de « Svisa Espero ». Svisa sekcio de KELI fondiĝis en 1951 kaj prezidis ĝin Fritz Liechti. De 1973 ĝis 1986 aperis « Kristana Bulteno » redaktita de Hans Wyss. – Agadis ankaŭ kelkaj profesiaj ekleziuloj kun la celo disvastigi la planlingvojn Volapük, Ido, Esperanto, Occidental aŭ Interlingua. Ekzemple la berna protestanta pastro Friedrich Schneeberger unue famiĝis kiel esperantisto kaj poste kiel idisto. Li partoprenis la unuan UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj eĉ prezidis la duan UK en Ĝenevo la venontan jaron. En 1908 li transiris al Ido kaj agadis vigle por ĉi tiu planlingvo. Menciindus pli detale ankaŭ Jules Gross (Volapük, Ido), Adolphe Creŭ (Esperanto, Ido, Occidental), Flurin Maissen (Occidental-Interlingue, romanĉlingvano), Paolo Castellina (Esperanto, Interlingua).
Leif Nordenstorm, sveda luterana pastro kaj iama redaktoro de « Kontakto », enketis pri la vivo de « Otto Zeidlitz (1860-1943), pastro, pedagogo kaj esperantopioniro ». La nomo de Zeidlitz aperas kiel tradukanto de poezioj respektive en la « Fundamenta Krestomatio » kaj la tiam unusola esperantorevuo de la mondo « Lingvo Internacia », de 1895 ĝis 1900 eldonita en Upsalo kaj presita en Luleå. Oni karakterizas lin kiel fortan personulon multtalentan, ne nur pedagogo kaj verkisto, sed ankaŭ bankisto, ekonomo, agrikulturisto, ktp. : interesaj biografiaj informoj pri esperantopioniro ĝenerale nekonata de la esperantistoj.
Bernhard Pabst, juristo pri internaciaj rilatoj, lingvisto kaj kunlaboranto al diversaj vortaroj, verkis 33-paĝan biografion pri « Marie Hankel (1844-1929), poetino, organizantino, feministino » kun detala kvarpaĝa bibliografio. Marie Hankel estis burĝa edzino de profesoro kaj vidviniĝis 29-jara. Konata kiel « la unua poetino de esperanto », ŝia rolo en la movado estis pli ampleksa : 61-jara ŝi lernis esperanton en 1905, korespondis kun Zamenhof instigante lin verki plenan gramatikon (kiu ne realiĝis, sed aperis la « Lingvaj respondoj ») kaj estis en la organiza komitato por la Dresdena UK (1908). En parolo dum la 6a UK en Vaŝingtono (1910) ŝi pledis por la balotrajto por virinoj. En la aĝo de 85 jaroj ŝi mortis en la Zamenhofa tago de la jaro 1929.
Annakris Szimkat, interalie arĥivisto, enkondukas al « Dokumentoj ĉirkaŭ la morto de unu biblioteko » pro likvido fare de la nazia reĝimo de la biblioteko de la renoma Esperanto-Instituto por la Germana Regno posedinta 3000 erojn. En 1936 la tiama prezidanto de ĉi tiu instituto, Albert Steche, sukcesis savi la valoran dokumentaron per transfero al la Prusa Ŝtata Biblioteko en Berlino.

Interlingvistiko

La ĉapitron Interlingvistiko enkondukas la profesoro pri grafematiko kaj kompara ortografio Otto Back per « Lingvo-inventado en la Danuba monarkio ». En ĉi tiu regiono la volapükistoj estis multnombraj. Troviĝis poste ankaŭ adeptoj de Esperanto kaj Ido. Sed la plej grava kontribuo por evoluigo de planlingvoj estis tiu de la fervoja teknikisto Julius Lott (1845-1905), kiun oni rigardas kiel unu el la fondintoj de la « naturalisma skolo », pli precize « naturalisma okcidenteŭropa internaciisma », por kiu la vortprovizo havas prioritaton antaŭ la gramatiko (li kreis Mondolingue). Aliaj aŭtoroj klopodis simpligi la latinon kiel planlingvon, ankoraŭ aliaj prenis kiel bazon la romanidajn lingvojn aŭ kreis interslavan planlingvon.
La interlingvisto Detlev Blanke omaĝas per eseo pri la interlingvistikaj konceptoj kaj planlingvaj projektoj de Ernst Beermann (1853-1936). Tiu filologo naskiĝis en Erfurt kaj iĝis gimnazia profesoro por la latina, greka, germana kaj historio. Li studis la problemojn de mondolingvo, malkontentis pri Volapük, Esperanto kaj Ido kaj proponis la planlingvan projekton Novilatin. Unu el la interlingvistikaj principoj de Beermann estas, ke mondolingvo ne estu unu el la « naturaj » lingvoj por eviti la negativajn sekvojn de hegemonio : « La hegemonio de la angla lingvo estas kaŭzata per la potenco-pozicio de la angle parolantaj popoloj. Kiu povas aserti ke tio restos ĉiam la sama ? » (1890).
Constantine Dominte kaj Iosif Nagy, docentoj respektive pri rumanistiko kaj kemio, prezentas bibliografian skizon pri « Interlingvistiko kaj esperantologio en Rumanio ». Temas pri verkoj aperintaj en Rumanio en rumana, hungara, germana aŭ esperanta lingvoj kaj ampleksanta 22 paĝojn.
Reinhard Haupenthal en « La pastro de Litzelstetten » vive pentras per citoj el tiamaj dokumentoj kaj la taglibro de la pastro la katolikan medion kaj dekjaran fekundan periodon el la vivo de la aŭtoro de Volapük, Johann Martin Schleyer. De 1875 ĝis 1885 ĉi tiu oficis en vilaĝo proksime de Konstanco kaj tie havis ne nur la inspiron por kreo de Volapük, sed travivis ankaŭ kulminan vivperiodon kiel pastro, verkisto en la germana (poezioj, dramoj), muzikisto kaj redaktoro de revuoj en la germana kaj Volapük (« Volapükabled »).

Literaturscienco

Honorante Adolf Burkhardt en la parto Literaturscienco, Marjorie Boulton dediĉas studon al « Romanista koncepto de ideala kristana pastoro : Sinjoro Eden de Charles Reade (1814-1884) ». En sia romano « Neniam tro malfruas por ripari » Charles Reade – samtempulo de Dickens kaj Trollope, sed hodiaŭ forgesita verkisto – priskribas « bonan homon » en la angla kulturo dum la regno de Victoria : pastoron Francis Eden, kiu sentas sin devigata plenumi sian taskon en prizono kaj sukcesas tie ŝanĝi la drastan reĝimon tiuepokan – malgraŭ la malhelpo de etspirita kolego – kaj tiel morale kaj eduke helpi la kondamnitojn. En Eden oni vidas homon kun altaj kaj rigoraj idealoj, sed kun granda realismo pri la homaj malfortoj.
Carlo Minnaja, profesoro pri matematiko, eseisto, recenzisto kaj tradukisto, prezentas « La beletran faceton de la revuo ‹ Horizonto › dum la hispana periodo (1976-1980) ». Lia kontribuo ankaŭ aludas al la historio de la Neŭtrala Esperanto-movado ĉirkaŭ Ivo Lapenna ligita al ĉi tiu revuo ne nur movada sed ankaŭ beletra. Redaktis ĝin Inés Gastón kun la redakta komitato de Fernando de Diego, Juan Régulo kaj Jean Thierry. Kunlaboris en la literatura parto altnivele G. Waringhien, F. de Diego, I. Drawter, R. Haupenthal, M. Boulton kaj multaj aliaj ĉu originale ĉu traduke. Al la hispana periodo sekvis nederlanda, sed post la morto de Ivo Lapenna en 1987 la revuo ĉesis aperi.
En la lasta artikolo de ĉi tiu libro mi mem kontribuis per « Konciza historio de la presarto kun aparta konsidero al la Esperanto-literaturo » kaj prezentas kelkajn sciindajn historiajn faktojn pri presado laŭ teknika kaj arta vidpunktoj.
Koncerne la eksteran aspekton de « Esperante kaj Ekumene » la foto surkovrila impresas min pompe ceremonia, tamen la enhavo grandparte ne estas tia. Bedaŭrinde la ilustraĵoj de la libro ne ĉiam estas egale bonkvalitaj.

Richard Schneller

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.