La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Eŭropa ideologio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu Eŭropa Unio havas estontecon?


esperanto.be/fel/mon/rec/eide.html

Zlatko Tiŝljar, fama instruisto de Esperanto, organizanto de la movado, ktp, ktp, verkis malgrandan, sed tre profundan eseon pri problemoj de Eŭropa Unio. Ĝi estas grava pro tio, ke li rigardas la problemojn deekstere (liaj propraj landoj Kroatio kaj Slovenio dume al EU ne apartenas), tamen spertoj (kaj negativaj, kaj pozitivaj) de iuj landoj, ankoraŭ troviĝantaj ekster tiu superŝtato, estas nepre konsiderendaj de ties ideologoj kaj gvidantoj.

Mi legis la libron, tuj post kiam mi aŭskultis en Moskva Domo de Sciencistoj prelegon de prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS San Marino kaj eŭropuniano, pri proksima temo (eŭropunia lingva politiko). Kaj estas interese, ke ĝeneralaj ideoj de Tiŝljar kaj Frank rilate la estontecon de Eŭropa Unio kaj ideologion necesan por tio estas tre proksimaj (kvankam, certe, ne identaj). Do, la libro kaj la prelego kompletigis unu la alian. Al mi, kiel eksa civitano de Sovet-Unio (unio ne plu ekzistanta) ­ kiam mi rigardas la Union nun nur establiĝantan, tiuj ideoj estas tre kompreneblaj kaj proksimaj. Sekve, oni nepre ne preterpasu la solvon, kiu devas fari EU-on vivkapabla.

Kion do diras Zlatko Tiŝljar? Mallonge dirite, li asertas, ke 1) ĉiu unuiĝo de homoj devas havi certan propran ideologion kaj sinidentigilon; 2) la ĉefa bazo de la nuna eŭropa ideologio estas demokratio de diversecoj: „la senco de Eŭropa Unio estas montri al la homaro, ke ĉiu homo daŭre havas plurajn identecojn kaj apartenas samtempe al samaj grupoj” (p. 37); 3) samtempe bazo por komuna identeco de eŭropanoj kiel tiaj estas tro malforta, ĉar forestas por ili la baza homgrupa identigilo: komuna lingvo.

Kiel esperantisto, Tiŝljar certas, ke tia lingvo povas plej facile fariĝi ĝuste Esperanto. Se EU perdos la ŝancon fari Esperanton komuna eŭropa lingvo-identigilo, ĝi ne longe vivos, ĉar nur komunaj ekonomiaj interesoj ne estas sufiĉaj por teni kune tiom grandan kaj diversecan aron da popoloj. „La elitoj gvidas la socion, kaj se iuj el la elitanoj ne estos kontentaj pro sia nekapablo uzi kontentige la ĉefan lingvon de sia nova superŝtato, ili daŭre influos al siaj popoloj produktante negativan etoson rilate EU-on kaj iom post iom kaŭzos la disfalon” (p. 65).

Do, esperantigo de EU devas fariĝi grava parto de la eŭropa ideologio. Ĉiu eŭropa esperantisto konsentos pri tio (eĉ tiu, kiu ne loĝas en EU-landoj, ĉar li ja revas, ke ankaŭ lia lando aliĝu ...). Do, Esperanto estas, verŝajne, la sola ŝanco por EU, kaj ankaŭ EU estas ŝanco por Esperanto. Sed estas nur unu dubo: ĉu la internacia lingvo, fariĝinte ies ŝtata lingvo (eĉ se de la superŝtato), ne perdos sian tutmondan rolon? Ĉu ĝi ne perdos allogecon por ekstereŭropanoj? Jes ja, por eŭropanoj ĝi restos neŭtrala, sed jam ne por ĉiuj ceteraj ... Estas la sola, sed grava mia dubo, por senrezerve aliĝi al la opinio de Tiŝljar (kaj de Frank). Tamen ja decidos, finfine, ne mi, kaj ne ili, sed ja la eŭropuniaj gvidantoj, elitoj ...

Aldone kelkaj vortoj pri la lingvaĵo de la libro. Ial Tiŝljar uzas kelkajn modern-angla-devenajn vortojn, ne troviĝantajn en la vortaroj. En iuj okazoj ili povas esti utilaj (vere, „resurso”; kial, tamen, ne „resurco”? ­ ne ĉiam kaj ne ĉie estas „riĉaĵo”), sed kial, ekzemple, la vorton „anarkiismo” anstataŭigi per „subsidiareco”? Kial ne uzi la etnonomon „eŭskoj” anstataŭ „baskoj”, se ne plaĉas (prave) la PIV-a „vasko”? Kial uzi monstraĵon „internet-reto”, kiam jam delonge oni vastege uzas la simplan terminon „interreto”? Eble ĉio tio estas pravigita per personaj meditoj de la aŭtoro, sed tiuokaze necesus klarigi tion al la leganto, kiel ĝis antaŭ nelonge oni sisteme faris en la libroj, donante sur la lastaj paĝoj listojn de uzataj neologismoj kaj nekutimaj signifoj de konataj vortoj.

Nikolao Gudskov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.