La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

El mia buduaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Hetajro versas


majo 2009
esperanto.net/literaturo/uea/urbanovarec.html

Tri poemarojn de Eli Urbanová (Ĉeĥujo,1922) oni konis ĝis la apero en 1995 de ŝia pasie membiografia romano "Hetajro dancas": "Nur tri kolorojn" (1960), "El subaj fontoj" (1981) kaj "Verso kaj larmo" (elektitaj poemoj, 1986). Pri la romano oni abunde parolis i.a. pro la ricevo de la OSIEK-premio, tamen eble ne ĉiuj atentis ke de tiam sekvis 5 pliaj poemaroj: "Vino, viroj kaj kanto" (1995), la dulingva ĉeĥa-esperanta "Peza vino" (1996), "El mia buduaro" (2001), la aŭtor-intence karierferma "Rapide pasis la temp’ " (2003) kaj la definitive antologia "Prefere ne tro rigardi retro" (2007). Mi devas nun prezenti la tri lastajn, eldonitajn jam en la nova jarmilo.

Kiel en ĉiuj verkoj de Urbanová, ankaŭ en "El mia buduaro" ĉeftemas la triopo Amo, Amoro kaj Poezio. Ofte tio konkretiĝas en rimajn versaĵojn pri unuopaj viroj, amataj aŭ amitaj de ŝi. Urbanová ja evitas la maŝinan, martelan parnasismon de kelkaj nuntempaj rusaj versistoj; tamen, se diri la veron, ŝi ne sukcesas atingi poezie imponajn altojn (aŭ profundojn) kaj foje la rezulto apenaŭ distingeblas de silabmezurita prozo kun rimoj. Mi trovas pli interesaj la prozajn partojn (kvazaŭ postĉapitre al "Hetajro dancas"), la poemojn represitajn el "Nur tri kolorojn" kaj poemojn kiel "Homoj", verkita pro instigo de Marjorie Boulton ("Mi ŝatus legi de vi pli universalan temon"), kun modela komenco:

Estas la urbo kiel maro
kaj homoj sur la trotuaro
kiel marondoj...

Homoj sennombraj... Kelkaj belaj!
Homoj kun siaj bagatelaj
zorgoj kaj ĝojoj...

Similan impreson mi havas pri "Rapide pasis la temp’ ", ankaŭ koncerne la prozajn erojn, el kiuj elstaras pro sia intereso la librofina "Letero al komencantaj poetinoj". Laŭlonge de la jaroj Urbanová versadis, insisteme kaj in-sisteme, pri sia vivo ama kaj amora, t.e. pri la vivo mem, kaj ĉiu nova verso rolis kiel nova, plia paĝo de ŝia membiografio. Nu, en tiu ĉi poemaro, escepte de "Nokta papilio" kaj "Amsezonoj" (kun tro da elizio por mia gusto), sendube la poemoj teĥnike plej bonaj estas tiuj verkitaj inter 1951 kaj 1958, kiel "Barkarolo" aŭ "Luna nokto".

Fine, "Prefere ne tro rigardi retro" proponas pecojn el la pli fruaj kolektoj, antologie. Iom surprize, poemoj legeblaj kvazaŭ prenite el "Verso kaj larmo" aŭ "Peza vino" venas fakte el ŝia unua poemaro, "Nur tri kolorojn", kies legadon mi emfaze rekomendas. Des pli ĉar ĝi, en la perfekta eldono de Juan Régulo kiel Beletra Kajero de Stafeto en 1960, ankoraŭ aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, daŭre kaj freŝvoĉe prezentante la kulminon de ŝia kariero poezia.

Jorge Camacho

Plumfrukto de erotika poetino


esperanto.net/literaturo/lg/miabuduarrec.html
Ŝi nomas sin erotika poetino skribante konkretajn travivaĵojn. Klare, la titolo supozigas ke temas pri eventoj tute privataj; buduaro ja estas "eleganta saloneto, kie monduma virino vestis sin kaj akceptis intimajn amikojn". Sed ne nur erotika estas la enhavo, ankaŭ aliaj karakterizoj ricevas ŝancon, kiel kutimas en pli fruaj verkoj. Senprudece ŝi malfermas la pordon de sia buduaro al ni, legantoj, por ke ni partoprenu en ŝiaj revoj, deziroj kaj feliĉo. Jen kuraĝa decido se konsideri ke ne ĉiuj komprenos tian malkaŝon.

La libreto konsistas el du partoj. La unua, Virkato, aferas specife pri amo. Tra la poemoj altemas spriteco, melankolio, sinkono, pri kiuj ekzemploj atestas. Post priskribo de tiu ĉambreto, instalita per valora meblaro kaj artaĵoj, evidentiĝas ke "por li ne gravas la kulisoj, ŝrankon li vendus en bazaro - el la antikva buduaro malgraŭ mia aĝo iĝos nudista plaĝo". La spertulino konas, komprenas, foje indulgas virojn. Tamen ŝi ne lasas sin moki senpune; iam ne akceptante maljustan ŝuldon la honorofendita virino malestime "ĵetas pro abomeno tri milojn en kamenon", vidu stofon en La temo Beran. Matura aĝo alportanta iom da nostalgio kaj patino al sentoj, konsciigas ke ami estas arto.

Por si mem, al Eli plaĉas la metaforo de la saliko. Bezonas konfidence interparoli kun 'Eli, la saliko' amikoj genia, intelekta, erudita. Pli korŝire ŝi priploras la memoron de Ernesto, sia granda amo forpasinta.

En Hetajro dancas jam aperis poemo, nomita Saliko, ĝi nun troviĝas ankaŭ en la dua parto, laŭ instigo de hungara konato Ervin FENYVESI: "Kiun vian poemon vi speciale ŝatas?". Fakte, tiu dua peco Demandoj rekte sur la korpon, pritraktas plurajn aliajn petojn fare de amikoj ĉie en la mondo. Kiel Ed BORSBOOM iam rimarkigis: "Eli, vi preskaŭ ne uzas la apostrofon!". Tuj ŝi komponis: Hundetoj, 56-versaĵrakonto, brile uzante apostrofojn! Pli universalan temon ŝatus Marjorie BOULTON, do naskiĝis Homoj, "al kiu ligas min kompato".

Sentemo, humuro, pripenso, sincero eligas de la tuta plumfrukto.

La aŭtoro ricevis en julio 2001 prave la OSIEKpremion. Estas konate ke la lingvo de nia laŭreato ĉiam fluas; plezurigas legi kaj relegi ankaŭ ĉi tiun poemaron.

Interesitoj riĉigu sian kolekton per valora verko.

Gerrie van Geffen

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.