La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

En la serĉado de la mondolingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj

  • Verkinto: Aleksandr Duliĉenko
  • Tradukinto: A. Korĵenkov
  • Originala lingvo: rusa
  • Speco: movado
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.50
  • Priskribo: La aŭtoro provas respondi al pluraj demandoj troviĝantaj en la fokuso de la nuntempa interlingvistiko.
  • Paĝoj: 159
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2006
  • Recenzo:
    • De Andreas Kuenzli: Ĉu simpla interlingvistiko por ĉiuj ?
    • De Don Harlow: Recenzo: En la sercxado de la mondolingvo
    • De Liu Haitao: Scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj!
    • De Pronomo: En la serĉado de mondolingvo
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu simpla interlingvistiko por ĉiuj ?


226/2007

Kiom da lingvoj ekzistas?

Kiel la aŭtoro enkonduke emfazas, la homa lingvo estas unu el la mirakloj de la mondo. Laŭ klasika prezentomaniero, la fenomeno de la multlingveco sur la tero formiĝis per la legendo pri la Babelturo, kiu kompreneble ne mankas ankaŭ en la teksto de la recenzenda libro de Duliĉenko. Neniu povas hodiaŭ fiksi la ekzaktan nombron da lingvoj. Verŝajne temas pri nombro inter 5000 kaj 6000, sole en Hindio oni registris 1652 pecojn, dum en la mondo ekzistas ĉ. 2500 popoloj; sed ĉirkaŭ duono da lingvoj de la tero ĝis nun restas nestudita, precipe en Afriko kaj Papuo-Nov-Gvineo. Sekve senlimaj estas la perspektivoj de lingvistiko; oni malkovras novajn lingvojn, sed lingvoj ankaŭ malaperas. Fakte nur ĉ. 300 lingvoj en la mondo estas literaturaj, dum miloj da ceteraj eĉ ne havas skribon.

Kiel konate, religio traktis multlingvecon kiel punon de dio, kaj dum jarcentoj multlingveco estis perceptata kiel io ĝena, kion oni akceptis kiel donitan. Laŭ aktualaj sciencaj konceptoj la multecon kaj diversecon de la lingvoj oni devas trakti kiel fenomenon dialektikan, nome unuflanke ĝi buntigas la mondon, aliflanke ĝi disigas la popolojn kaj funkcias kiel obstaklo en internacia komunikado. En tiu senco, lingvo povas servi aŭ kiel ponto aŭ funkcii kiel muro aŭ bariero.

Lige kun la multeco de lingvoj, Duliĉenko alparolas ankaŭ gravan temon, nome la informlavangon, kiu kaŭzis informan krizon, precipe en scienco kaj tekniko, libroproduktado kaj gazetaro. Paradokse estas, ke ĉe granda kresko de la amplekso, nombro kaj kvalito de la scienc-teknika informado, samtempe malkreskas relative la informiteco de la ekspertoj pri iliaj fakoj. Tradukado estas, ekzemple en Eŭropa Unio kaj en internaciaj organizaĵoj, multegekosta laboro.

Ankoraŭ eta rimarko interkrampe (p. 15): Por eviti kutiman miskomprenon, kiu regas, estas, ke svisoj uzas kvar lingvojn – la germanan (en Alemanio), francan (en Romandio), italan kaj romanĉan (en Tiĉino kaj Grizono. Fakte la svisa nacio ja uzas tiujn kvar lingvojn, sed anoj de la unuopaj lingvoregionoj aplikas unuavice aŭ la germanan, aŭ la francan, aŭ la italan, aŭ la romanĉan. Ofte germanlingvanoj konas (sufiĉe bone) la francan, franclingvanoj la germanan, ĉar tiuj lingvoj estis instruataj en la baza lernejo; la itala lingvo estas, krom ĉe la itallingvanoj mem, averaĝe malbone konata far la anoj en aliaj lingvoregionoj, dum la romanĉan parolas relative malmultaj romanĉoj, kiuj loĝas, krom indiĝene en iuj valoj de Grizono, precipe dise tra Svislando, precipe en la zuriko aglomeracio*. Ĉe la flegado de la (kvankam daŭre valida) mito, aŭ eĉ dogmo, pri la kvarlingva Svislando, ne necesas forgesi la 20 procentojn da ne-svisaj kunloĝantoj, kiuj parolas en babilone simila bunteco da lingvaro, ĉefe slava, portugala, turka, hispana, tamula, araba k.m.a. Laŭdire en la stacidoma bufedo de Zuriko estas parolataj pli ol 150 lingvoj.

Lernado de fremdaj lingvoj

La plej tradicia rimedo por superi la lingvobarojn konsistas en la lernado kaj alproprigado de fremda(j) lingvo(j). Jes sed kiom da lingvoj homo povas alproprigi al si kaj ĉu tio dependas de aparta talento? Paul Ariste, la elstara, bedaŭrinde forpasinta lingvisto de la tartua universitato, kiu estas intervjuita en la libro de Duliĉenko, kredis, ke la homo povas aktive aŭ bonege posedi nur malmulte da lingvoj. Male lia samurba kolego Pent Nurmekund pensas, ke ĉiu homo povas lerni multajn lingvojn kaj por tio ne necesus specialaj kapabloj. Duliĉenko mem ne havas apartan respondon al tiu demando, sed tute prave konfirmas, ke la ekposedo de fremda lingvo, inkluzive de planlingvo kiel Esperanto, signifas grandan intelektan penadon, ĉar oni devas eliri ekster la kadron de sia propra lingvosistemo, kiu estis akirita en la infanaĝo. Transiri tiujn limojn estus malfacile. Tamen ĉiu homo kapablus superi la psikologian baron, kiu aperas ĉe la eniro en la sistemon de alia lingvo. Poste Duliĉenko klarigas la diferencon de multlingveco disde la poligloteco, kiu estas aparte interesa fenomeno. Fakte ekzistis kelkaj ekstreme poliglotaj homoj kiel la italo Mezzofanti, kiu konis laŭdire inter 70 kaj 114 lingvoj, aŭ liaj samlandanoj Trombetti kaj Tagliavini – la ĉi-lasta konis laŭdire pli ol 120 lingvojn. Fakte ankaŭ la germana pastoro Johann Martin Schleyer, inventinto de la planlingvo Volapük, asertis, ke li disponas pri konoj en 55 lingvoj (sed pri Schleyer sekvas poste…).

Artefariteco de planlingvoj

Parolante pri artefariteco de planlingvoj, oni ne forgesu, ke ankaŭ literaturaj lingvoj estis kreataj artefarite. Kiel Duliĉenko klarigas, la kreado de la literatura lingvo kaj ĝia enkonduko en diversajn sferojn de uzado apartenas al la lingvokonstruado aŭ lingvoplanado, kiu siavice estas parto de la sociaj kaj kulturaj taskoj de la socio. Same kiel la planado de literaturaj lingvoj ankaŭ la temo de la hibridaj kaj piĝinaj lingvoj estas studobjekto por interlingvistoj, kvankam nur marĝena. Kiam do aperas atakoj kontraŭ la hibrideco de Esperanto, necesas atentigi, ke ekzemple ankaŭ la angla lingvo pruntis la plimulton de siaj vortoj el aliaj lingvoj; iuj asertas, ke 75% (aŭ almenaŭ ĉ. 60%) de la angla vorttrezoro estas franc- kaj latin-devena. Similaj ekzemploj estas la korea kaj la japana lingvoj, kiuj pruntis grandan parton de sia vortaro el la ĉina kaj aliaj lingvoj. Do tute normala procezo.

La ideo de la artefarita planlingvo aperis kiam la homa menso perceptis la senlimecon kaj la diversecon de la lingvoj. Iuj utopiuloj grekaj (stoika skolo) kaj anglaj (Thomas Moore) antaŭvidis specialan artefaritan lingvon en siaj novaj ŝtatoj, la romiano Claudius Galenus, la germana abatino Hildegard von Bingen kaj la araba ŝejko Mohyieddin eĉ meditis pri la temo kaj kreis konkretajn provojn. Kiam en la 17-18aj jarcentoj la ideo de artefarita lingvo alprenis konkretajn formojn, ĝi fariĝis ankaŭ science konsiderebla tra la famaj filozofoj Bacon, Descartes, Lodwick, Wilkins, Comenius, Leibniz, Newton k.a. Ĉi tiuj famuloj opiniis, ke artefarita lingvo principe estas ebla – kaj necesa. Sed kiel filozofoj ili malmulte zorgis pri la socia flanko de la interhoma komunikado kaj sugestis precipe logikajn-raciismajn aŭ t.e. aprioriajn sistemojn, kies celo estas difini, helpe de reguloj, bazitaj sur rigoraj logikaj principoj, la rilatojn inter la objektoj de la mondo. Pro ilia abstrakteco tiuj ideoj praktike ne realiĝis. Sole Leibniz poste influis kibernetikon kaj la matematikajn lingvojn.

Ĝis kiu grado estas pravigeble envicigi la kroatan klerigiston kaj tutslavan patrioton Juraj Križanić (1618-83), inter la origin(al)aj aŭtoroj kun la celo krei universalan planlingvon, eblas kontesti. Kvankam li ja evidente estis inspirita de iuj „interlingvistoj“ kiel Athanasius Kircher aŭ de Juan Caramuel y Lobkovitz, kiuj okupiĝis pri la ideo de cifera pazigrafio, Križanić restis unuavice la inventinto de komuna slava lingvo. Cetere Križanić ne restis la sola kun sia provo krei tutslavan aŭ interslavan lingvaĵon. Drezen menciis ankaŭ aliajn ekzemplojn. La plej aktuala kazo eble estas la projekto Slovio de la slovako Mark Hucko, kiun li elpensis antaŭ kelkaj jaroj.

Elstara temo estas ankaŭ la bildaj lingvoj, kiujn Duliĉenko detale traktas, do ekzemple la piktografioj, pazigrafioj, ideografioj. En tiu rilato la ekzemplo de la ĉina skribsistemo estas aparte interesa. Ĉar la ĉina ideografia sistemo fakte povas funkcii kiel eksterlingva skribo aŭ kiel skribo por diverslingvanoj (ĉinoj diversdialektaj, japanoj, koreoj kaj eĉ vjatnamanoj), alivorte: ĉar la ĉinaj ideogramoj havas semantikan karakteron, ili povas, en la ideala kazo, servi al la „internacia“ interkompreniĝo inter popoloj, kiuj uzas kaj komprenas samajn ideogramojn, eĉ se tute aliajn lingvojn. Ĉar tia skribsistemo kapablas rompi lingvajn barojn, aperis en Eŭropo unuafoje fine de la 17a jarcento la ideo de internacia uzado de la ĉina ideografio, kaj iu franco eĉ provis krei universalan lingvon surbaze de la ĉina skribsistemo. Kvankam pazigrafio estas realigebla kaj havas eksterordinaran kapaciton, ekzemple kiel matematikaj aŭ fizikaj simboloj, aŭ en informadiko, kompreneble oni baldaŭ rimarkis, ke pazigrafioj kiel ciferaj lingvosistemoj ne taŭgas por la internacia lingvokomunikado. Cetere en la kunteksto de ideografioj necesus mencii ankaŭ la stenografion, kiu en planlingvo estis aplikata precipe de volapükistoj, esperantistoj kaj idistoj, kiam tiu skribsistemo fariĝis populara.

Esperanto venkis kiel planlingvo

La 19a jarcento estis vera labirinto por universallingvaj eksperimentoj. Unu el la plej originalaj provoj estis la muzika lingvo Solresol, al kiu Duliĉenko dediĉas apartan ĉapitron. Fakte Solresol, elpensita de la franco Sudre en 1866, estas konsiderata kiel unika apriora lingvoprojekto, kiel montras la sekvaj lingvaj ekzemploj: doredo signifas tempon, doremi tagon, dorefa semajnon, doresol monaton, dorela jaron, doresi jarcenton ktp. La Franca Instituto en Parizo eĉ kvarfoje esploris la utilecon de tiu universala muzika lingvo, ĝia aŭtoro ricevis premiojn kaj eĉ vekis la intereson flanke de Napoleono III., Alexander von Humboldt, Victor Hugo k.a. Do tiu epizodo okazis antaŭ la apero de Volapük kaj Esperanto kaj almenaŭ konatigis gravulojn de la epoko kun la ideo de universala lingvo. Sed eĉ tiu iom sensacia agnosko ne helpis la ‘finan venkon’ de Solresol, ĉar al tiu lingvo mankis klaraj gramatikaj kaj semantikaj karakterizaĵoj, kiel estis tipe ankaŭ por ĉiuj aprioraj-filozofiaj projektoj de la 17-18aj jarcentoj. Dum en antaŭaj tempoj ĉefe filozofoj esprimis sin pri la problemo de la universala lingvo, en la 19a jarcento, kiam estis kreita la bazo por kompara-historia lingvistiko, ankaŭ iuj gravaj lingvistoj komencis atenti kaj studi tiun temon.

Per la lingvo Volapük dume venkis fine de la 19a jarcento la miksita tipo apriora-aposteriora en planlingvo. Ankaŭ Esperanto estis apartenigita al tiu miksita tipo, kvankam ĝi estas tamen multe pli aposteriora ol apriora. Kaj kompare kun la ŝlejera lingvo tiu de Zamenhof montris jam grandajn progresojn antaŭen al reale utiligebla planlingvo natura(lism)a en sia leksiko kaj severe logika (skemisma aŭ aŭtonoma) en siaj vortfarado kaj gramatiko. Ŝajnas, ke tiu estis la genia kompromiso, kiun Zamenhof eltrovis, allogis kaj realigis. Eĉ la postaj naturalistoj (Occidental, Interlingua k.a.) ne sukcesis vaste popularigi siajn lingvoprojektojn, kvankam ili konsideris ilin superaj al Esperanto. Supozeble tiuj lingvoj estis denove tro malfacile lerneblaj. Krome al ilia filozofio mankis la ‘interna ideo’ kaj Esperanto restis ilia plej forta konkurento. Do oni povas konkludi, ke Esperanto dume venkis en la planlingva debato, kvankam ĝi estas tre for de sia enkonduko en lernejojn aŭ internaciajn strukturojn. La frazo „la historio de la apero de Ido estas ne malpli drama ol la historio de la malapero de Volapuko“ (p. 111) estas tute trafa. Jes temas pri veraj psikologiaj dramoj, kiuj tiam okazis.

Kiel montras novaj planlingvaj proponoj kiel Eŭrolang kaj Eŭropanto, kiuj restos verŝajne efemeraj, ĉiukaze la diskuto pri la mondlingva problemo kaj la planlingva demando estos daŭrigita, pri kio Duliĉenko atentigas en siaj du plej lastaj ĉapitroj. Tiu debato okazas ne nur sine de kelkaj tute seriozaj cirkloj de interlingvistoj-esperantistoj, sed ankaŭ en gravaj internaciaj instancoj kiel Eŭropa Unio aŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj kadre de „eŭrolingvistko“. Sed tie elkristaliĝis fakte la angla-franca lingvorealeco pli kaj pli kun la evidente neevitebla dominado de la angla lingvo.

La morala tasko – kaj eble historia misio – de la esperantistoj estas atentigi pri la lingvoproblemo en la mondo kaj eble ankaŭ pri la hegemonio de aparte altrudiĝemaj nacilingvoj (kiel la angla). Dum estas verŝajne sensence kritiki la anglan kiel lingvon en si mem (kaj malamiki al ĝi), necesus kritike observi la cirkonstancojn de la mondvasta triumfo de la angla lingvo. Sed ĉar la Esperanto-movado difinas sin politike neŭtrala, per tiu ĉi intenco ĝi frontus neeviteblan dilemon. Dum la ideo de la neŭtrala universala lingvo supozeble restos konservita eterne, la demando, ĉu Esperanto estos konsiderata kiel tia ŝajnas al mi persone dubinda.

Pri la difinita artikolo

Eta rimarko pri la uzado de la artikolo „la“, kiu ĉiam estas tikla afero ĉe slavaj Esperanto-verkistoj kaj -tradukistoj. La tradukinto solvis la problemon laŭ jena fraz-ekzemplo: „En la 16a jarcento ĉi tion entreprenis // franca humanisto Guillaume Postel kaj // nederlanda filologo kaj // historiisto Joseph Justus Scaliger. Pri komparado de lingvoj okupiĝis ankaŭ // fama germana filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz. En la 18a jarcento // angla orientalisto William Jones en Hindio rimarkis, ke… Komence de la 19a jarcento verkoj de // dano Rasmus Rask, // ruso Aleksandr Vostokov, // germanoj Franz Bopp kaj Jakob Grimm kreis la bazon de kompara-historia lingvistiko“. Do oni tuj rimarkis, kie la difinita artikolo intence forestas, kien (ĉe //) ekzemple germano, franco aŭ sviso verŝajne estus metinta ĝin. Ĉar la rezigno pri la metado de la difinita artikolo en tiuj kazoj signifas ankaŭ kontribuon al la stila malpezigo de la teksto, oni certe povas havi komprenon por tiu solvo kaj eĉ nomi ĝin eleganta. Tamen en tiu ĉi sekva kazo la difinita artikolo sendube mankas: „// Nacia renaskiĝo en pluraj eŭropaj landoj en la 19a jarcento, celanta protekti sian nacian identecon kaj krei siajn proprajn lingvojn por kulturo kaj edukado, montris ke …“ (p. 87). Ankaŭ la uzado de la refleksivo „sia“ estas iom tikla afero, kiel ilustras la sekva dubinda ekzemplo: „Nur en la 15a jarcento en Koreio aperis sia propra skribo“ (p. 63). Sur p. 140 devus esti skribite „post la venko super komunismo“ aŭ simile, ĉar la parolturniĝo „venko de la komunismo“ povus esti miskomprenata, ke la komunismo venkis. Sed tiuj eroj estas bagatelaj.

Librokritiko

Kompare kun iuj eŭropaj aŭ usonaj aŭtoroj, kiuj ĉefe ekspluatas okcidentajn fontojn por siaj studoj pri lingvofilozofiaj temoj, ĉar ili ne konas la rusan kaj aliajn slavajn lingvojn kaj pro tio ne povas malkovri la slavlingvajn fontojn, dank’ al sia rusa-sovetia-estona fono la internacie elstara slavisto Duliĉenko konsideras kaj povas kompari la situacion kaj en okcidento kaj en oriento. Tio sendube estas granda avantaĝo por la historio de interlingvistiko. Dank’ al liaj pli fruaj esploroj kaj kompilaĵoj oni estas sufiĉe bone informita pri la evoluo de interlingvistiko en Ruslando kaj Sovetunio. Tamen kelkaj kritikaj rimarkoj estas necesaj.

Unue (ĝenerala koncepto): Se la titolo estas „interlingvistiko por ĉiuj“ necesus pripensi, kiuj celpublikoj legos kaj uzos tiun ĉi libron: ĉu lernantoj, ĉu komencantoj de Esperanto, ĉu lertaj esperantistoj, ĉu fakuloj pri la temo ? Por iuj el tiuj celpublikoj la prezentitaj informoj povas esti novaj kaj interesaj, por aliaj ili povas esti jam konataj aŭ nesufiĉaj. Ĉu eble estus pli konvene verki didaktike pli taŭgan libron (kun ekzamen-demandoj kaj ekzercoj je la fino de ĉiu ĉapitro, ilustraĵoj, originalaj dokumentaj tekstoj akompanaj kaj interligitaj, taŭga grafika koncepto, ktp.) ? Aŭ ĉu la ideo de interlingvistika enciklopedi(et)o estus realigebla ? (Antaŭ multaj jaroj Kuznecov komencis verki tian). Urĝe bezonata estus la esperantlingva eldono de la signifa enciklopedia verko de Duliĉenko sub la titolo Internaciaj Helplingvoj (Tallinn 1990) en pli moderna vesto.

Due (temo-limoj): Nature la libro devis, nelaste ankaŭ pro komercaj kriterioj flanke de la eldonejo, resti multloke iom supraĵa, limiga kaj simpleca en la klarigoj, ĉar ĝi iĝus tro ampleksa. Sekve ne eblas mencii 1001 detalojn, despli se necesas koncentriĝi pri ĉefe lingvistikaj facetoj. Tiel estiĝis iusence ‘popularscienca’ verketo, surbaze de la ruslingva originalo (ankoraŭ ne eldonita). Sed klare evidentiĝas, ke skribi la historion de la planlingva movado estas pli malfacila tasko ol kredate, se oni volus konsideri ĉiujn gravajn momentojn (certe Drezen brile solvis sian taskon en sia Historio de la Mondlingvo de 1931, se oni pretervidas la ideologiajn kuriozaĵojn /kiuj estis normalaj por tiu epoko, sed iom absurde reaperis en la prilaborita reeldono de 1991/). Verkante libron pri interlingvistiko, unuavice necesas esti tre bone informata kaj dokumentata pri fakte ĉiuj esencaj aspektoj kaj tendencoj de interlingvistiko: kaj lingvistikaj-socilingvistikaj kaj lingvo-sociologiaj, kaj lingvofilozofiaj-lingvoplanaj-lingvopolitkaj, kaj histori(ografi)aj, do ni diru: kaj teoriaj kaj praktikaj. Ekzistas esence lingvistika-filologia flanko kaj esence historia-ideologia-socia kaj certe ankaŭ politika flanko de la temo, kiel aliaj studoj povis montri. En nia kunteksto la ĉefaj demandoj estas: kie en la pritraktado de interlingvistiko kaj de la historio de la planlingva movado estas kaj estu la limo inter la pure lingvistika traktado kaj la mencio de multaj aliaj aspektoj; kiuj aspektoj estu menciitaj kaj kiuj preterlasitaj kadre de tia libro? (kiel la biografia fono de Schleyer, la politika kunteksto en kiu la judo Zamenhof kreis sian lingvon, la homaranismo de Zamenhof, la deveno kaj vivo de von Wahl ktp. ktp.). Lige kun tio aperas neeviteble ankaŭ la demando: kiu verku kiamaniere reprezentan libron pri interlingvistiko ?

Ekzemple necesas ne forgesi la gravegan rolon de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu estis fondita en 1908 nelaste kiel sekvo de la Ido-skismo, por la pluekzistado de la Esperanto-movado, kaj de la Universalaj Kongresoj, kiuj esence vivigas tiun movadon ĝis nun, ebligante ankaŭ interlingvistikajn agadojn kaj diskutojn en sia sino. Ŝajnas ankaŭ, ke la persekutoj de Esperanto sub Hitler, Stalin kaj aliaj diktatoroj devus, en taŭga kunteksto, esti menciita, ĉar tiu historia cezuro esence interrompis ankaŭ la planlingvistikan diskuton en la tiama tempo en la koncernaj landoj, precipe en Sovetunio mem.

Trie (fontoj, biografiaj indikoj, citaĵoj): Kvankam konceptita kiel sciencpopulara verko, ĝenerale forestas fontindikoj en la tuta teksto, tiel ke ne estas klare, kio originas de la aŭtoro mem kaj kio devenas de duagradaj fontoj kaj pri kiuj fontoj temas (ekzemple rilate al la aŭstra-hungara aŭ bosnia epizodo de Schleyer, p. 87, aŭ koncerne la lingvajn scenarojn prezentitajn en la plej lasta ĉapitro). Krom fontoj oni dezirus ankaŭ koni biografiajn indikojn, ekzemple pri Ĉeŝiĥin, Černuŝenko, Ĉiviliĥin, Zelenin, Vengerov, Miĥail Solovjov, Polivanov, Ĵirkov kaj aliaj tiaj homoj. Ĉi tiujn nomojn eble konas multaj rusoj, sed apenaŭ alilandanoj. Ĝenerale mankas interkrampe vivodatoj de la menciitaj homoj, kiujn indus aldoni. Estas ankaŭ iom danĝere eltranĉi izolitajn citaĵojn el la verkaro ekzemple de Drezen, Grigor'ev, Svadost k.a. sen konsideri la ideologian fonon de ilia pensado. Ĉar marksismo-leninismo iĝis eksmoda, oni ne povas simple forviŝi atentigojn pri ĝi en la koncerna kunteksto. Tio faras tro la impreson de purigado en historiografio (kio povus konduki al falsado de la historio). Do necesus entrepreni novajn studojn pri tiuj ‘eternaj ikonoj’ de la sovetia interlingvistiko kun la celo objektive nov-pritaksi la valoron de ilia rolo por interlingvistiko, el nuntempa vidpunkto.

Kvare (prioritataj nomoj, bibliografio): En aliaj enkondukaj libroj pri interlingvistiko oni vidis pli konvenajn bibliografiojn (ekzemple Kuznecov, Blanke). En la (tro minimumeca) bibliografio de la libro de Duliĉenko forestas la nemalatenteblaj kaj nepretervideblaj klasikaj esperantologiaj kaj interlingvistikaj kontribuaĵoj de Waringhien, Auld, Privat, Szerdahelyj, Manders, Lapenna, Tonkin, Silfer, Carlevaro, Piron, Wells, Bormann, Lins, Duc Goninaz, Ito Kanzi, Fiedler, Aleksandr S. Mel’nikov, k.a. Same rilate la ĉapitron pri Volapük komplete mankas la mencio de la verkaĵoj de Volapük-fakulo Haupenthal. Kun la konsekvenco, ke la teksto de la libro devas ‘vivi’ sen la verkoj de tiuj aŭtoroj. Krom tio la indikitaj fontoj estas tro malnovaj: La plej nova verko en la bibliografio datas, krom Interlinguistica Tartuensis, kies oka volumo aperis post longa interrompo en 2005 kaj estas eldonita de Duliĉenko mem, de 1998 – nome temas pri la iom negative recenzita habilitacio de Sakaguchi. Logika sekvo de maltrafita literaturo estas ankaŭ, ke, nek la interlingvistikaj agadoj en GDR kaj Svislando, nek la esperantologiaj konferencoj okazintaj siatempe en Pollando, de LF-koop kaj dum UK, nek, ekzemple en ĉapitro 13 aŭ 14, la Nitobe-seminarioj, kiuj estas grava forumo kuniganta esperantistojn kaj signifajn lingvofakulojn el ekster la Esperanto-movado, estas konsideritaj. La libroj de Robert Phillipson kaj de aliaj aŭtoroj, kiuj esence kontribuis al tiuj forumoj, devus esti esenca parto de la bibliografio por la koncerna debato. Multajn tiajn titolojn necesus konsideri en moderna, aktuala kaj kompleta historio pri interlingvistiko. Alikaze postrestas la impreso, ke la aŭtoro aŭ prisilentis aŭ ne konas tiujn resursojn, aŭ ke la interlingvistika diskuto iom stagnas. Krom tio, la teksto de Duliĉenko estas ĝenerale tro forte fokusita sur rusdevenaj referencoj, tiel ke aperas la impreso, ke la libro estas verkita unuavice por legantoj en Ruslando, Estonio kaj la ekssovetia zono. Do la teksto de Duliĉenko en tiu libro devus esti pli forte ‘internaciigita’.

Kvine (eraroj, terminologio): La oficejo de Schleyer ne troviĝis en Schattenstrasse (kio signifus: ombra strato!), sed en Schottenstrasse (skota). Ne estas pretervideblaj iuj terminologiaj spuretoj de la ‘ĵargono’ aplikita en socialismaj landoj (ekz. scienc-teknika revolucio, volapukistoj kiel etburĝoj, laborista klaso).

Sese (konsidero de aliaj lingvistikaj debatoj): La libro de Duliĉenko donas ankaŭ la okazon por iom mediti pri la aktuala stato de interlingvistiko kaj la ebloj de ĝia pluevoluado. La plimulton, kion oni legas ĉe Duliĉenko, oni konas kaj legis, jam en antaŭe aperintaj verkaĵoj, krom tiuj de Duliĉenko mem (plej ofte en la rusa lingvo), ankaŭ ĉe Drezen, Kuznecov, Blanke, Eco kaj aliaj aŭtoroj.

Do necesus fari novajn paŝojn en interlingvistiko. Laŭ mi la interlingvistoj devus serĉi kaj trovi pli forte la kontakton ankaŭ kun la modernaj debatoj en lingvoanalitiko, lingvofilozofio, lingvopolitiko, lingvosociologio, lingvohermeneŭtiko, lingvokulturologio, lingvokibernetiko (rilate Esperanton kaj kibernetiko estis multo farita), konsiderante la gravajn verkojn almenaŭ de Wittgenstein, Frege, Russell, Whitehead, G.E. Moore, Carnap, Karnlah, Lorenzen, Ryle, Austin, Strawskon, Chomsky, Habermas, Searle, Pinker, Tomasello, Davidson, Tugendhat, Wellmer, Maas, Trabant, Haarmann k.a. Cetere en iuj verkoj de tiuj aŭtoroj Esperanto kaj la demando de la universala lingvo estas eĉ menciitaj, ne nepre negative. La konsidero de analogaj rusaj kaj alilandaj aŭtoroj estas bonvena. Necesus do kiel interlingvistoj aktive partopreni en la modernaj debatoj pri poststrukturalismo, pragmatismo, instrumentalismo, komunitarismo, fenomenologio, kulturfilozofio, analiza lingvofilozofio kaj aliaj tendencoj aŭ skoloj. Eĉ se tiuj sciencoj kaj sciencistoj eble ne okupiĝis unuavice pri inter- respektive planlingvistiko, necesus studi ilian verkaron por rikolti iliajn ekkonojn kaj ekspluati iliajn konojn favore al interlingvistiko, kun la celo levi ĝin sur pli altan filozofian kaj sciencan ebenojn. Tiom longe ke ni ankaŭ ne disponos pri la esperantlingva versio de la verkoj de la supre menciitaj aŭtoroj, ni havos apenaŭ realan ŝancon esti respektataj de la intelekta kaj akademia mondoj sur pli alta nivelo, tial ni tuj ĉesu blufi, ke Esperanto estas io supera al ĉio cetera. Alia urĝa tasko estu evoluigi sciencteorion pri interlingvistiko (ĝis nun interlingvistiko ĉefe priskribis kompare la lingvistikan sistemon de planlingvoj, iom okupiĝis pri socilingvistiko kaj historio). Miaj sugestoj eble ne estas sufiĉe realismaj aŭ eĉ nedezirataj, inter alie ĉar la fakuloj pri tiuj temoj devus unue aperi kaj interesiĝi pri interlingvistiko (ekzemple en la universitatoj). Sed ĉi tie ni alvenis ĉe punkto bone konata: bedaŭrinde tro malmultaj lingvistoj volas okupiĝi pri inter- aŭ planlingvistiko.

Pro la supre klarigitaj kialoj mi ne estas tute kontenta pri la nova libro pri interlingvisitko kaj en ĝia prezentita formo ankaŭ ne povas rekomendi ĝian tradukadon en gravajn nacilingvojn. La mankojn ĉi tie notitajn necesus ĝustigi en nova, laŭ la supraj sugestoj plilaborenda kaj kompletigenda eldono. Kiel ĝenerala enkonduko bone strukturita en la fakan temaron ĝi plenumas, por la unua momento, sian intencitan celon de „diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo“. La teksto estas verkita en facila lingvaĵo, sen tro da neologismoj, greklatinaj fakterminoj aŭ doktaj pseŭdointelektaj esprimoj, kaj lerte esperantigita far Aleksandr Korĵenkov surbaze de la rusa originalo.

Andreas Künzli (www.planlingvoj.ch)

* ĉirkaŭaĵo

Andreas Kuenzli

Recenzo: En la sercxado de la mondolingvo


esperanto-usa.org/en/node/709

Aleksandr Dmitrijeviĉ Duliĉenko, ĉe la Universitato de Tartu en Estonio, estas konata kiel specialisto pri slavaj lingvoj, kaj aparte pri slavaj literaturaj mikrolingvoj. Sed li ankaŭ estas konata kiel fakulo pri la historio de planlingvoj. Ĉi tiu libro (kiu originale skribiĝis, sed ankoraŭ ne aperis, en la rusa lingvo) aperas ĉi tie en sia tria publika masko (antaŭe aperis estona kaj litova tradukoj).

 

Aleksandr Dmitrijevitch Dulichenko, at the University of Tartu in Estonia, is known as a specialist about the Slavic languages, and especially about Slavic literary microlanguages. But he is also known as a specialist in the history of artificial languages. This book (which was originally written, but has not yet appeared, in Russian) appears here in its third public guise (Estonian and Lithuanian translations have appeared previously).

La libro komenciĝas per ĉapitro kiu diskutas la aktualan lingvan staton de mondo; tion rekte sekvas diskuto pri la kapablo de homoj lerni lingvojn, pli ol unu. La temo de la tria ĉapitro, "Pri socia reguligo de la lingvo", estas sufiĉe grava eĉ por la simpla ekzisto de planlingvoj; sed Duliĉenko en tiu ĉapitro diskutas ankaŭ la piĝinojn (malgraŭ koncentrado je Tok Pisin kaj la Afrikansa lingvo, li ankaŭ mencias Russenorsk).

  The book begins with a chapter which talkes about the current linguistic state of the world; this is directly followed by a discussion about people's ability to learn languages, more than one. The subject of the third Chapter, "On Social Regulation of Language", is quite important even for the existence itself of artificial languages; but in this chapter Dulichenko also talks about the pidgins (despite concentration on Tok Pisin and Afrikaans, he also mentions Russenorsk).

"En la serĉado de la racia lingvo" traktas la plej fruajn provojn krei artefaritan komunikilon. Duliĉenko mencias la "Lingua Ignota" (Nekonatan Lingvon) de Hildegard de Bingen/Rupertsburg, sed dediĉas iom pli da spaco al simila lingvo ellaborita iom poste sub alia religia reĝimo: t.e. la "Balaibalan" de ŝejko Mohyieddin. Mi antaŭe aŭdis la nomon de tiu lingvo, sed ne antaŭe vidis ekzemplon de ĝi, kiun donas Duliĉenko.

  "In Search of the Rational Language" discusses the earliest attempts to create an artificial tool of communication. Dulichenko mentions Hildegard of Bingen/Rupertsburg's "Lingua Ignota" (Unknown Language), but dedicates somewhat more space to a similar language worked out somewhat later under a different religious regime: i.e. Sheikh Mohyieddin's "Balibalan". I've heard the name of this language before, but have not previously seen an example of it such as that given by Dulichenko.

Post ĉapitro pri la serĉadeo de filozofia lingvo en la periodo de la 17a-18a jarcentoj (en kiu Duliĉenko mencias ankaŭ Sir Isaac Newton — mi neniam antaŭe aŭdis, ke Newton havis intereson pri la afero kiel havis lia ĉefa konkuranto Leibniz, sed evidente oni eltrovis manuskripton de Newton pri filozofia lingvo jam en 1936), Duliĉenko dediĉas ĉapitron al unu homo: la kroato Juraj Križanić, kiu en la mezo de la 17a jarcento inventis tutan aposterioran tutslavan lingvon, kiu laŭ Duliĉenko estis la unua aposteriora lingvo.

  After a chapter on the search for a philosophical language in the period of the 17th-18th centuries (in which Dulicĥenko also mentions Sir Isaac Newton — I had never heard before the Newton had an interest in the matter, unlike his main competitor Leibniz, but evidently a manuscript by Newton on the philosophical language was discovered as early as 1936), Dulichenko dedicates a chapter to one man: the Croatian Juraj Krizhanich, who in the mid 17th century invented a complete a posteriori pan-Slavic language, which Dulichenko claims to be the first a posteriori language.

Post provizora flankenturno al la mondo de "bildaj lingvoj" (pazigrafioj), en kiu Duliĉenko diskutas ne nur la artefaritajn bildlingvojn kiel Safo kaj Effel — teksto en Safo ornamas la kovrilon de la libro — sed ankaŭ la uzadon, kaj en la "reala mondo" kaj en la mondo de planlingvoj, de la ĉinaj ideogramoj, ni trafas ĉapitron pri Solresol. Nu, tion almenaŭ proklamas la titolo, sed fakte post kvar paĝoj pri Solresol la ceteron de la ĉapitro la verkinto dediĉis al diversaj provoj — ĉefe ankoraŭ filozofiaj — de la mezo de la 19a jarcento.

  After a tentative side trip to the world of "picture languages" (pasigraphies), in which Duliĉenko discusses not only the artifical picture languages such as Safo and Effel — a text in Safo adorns the cover of the book — but also the usage, both in the "real world" and in the world of artificial languages, of the Chinese ideograms, we run into a chapter about Solresol. Well, at least that's what's proclaimed by the title, but in fact after four pages on Solresol the rest of the chapter is dedicated by the author to various attempts — mainly still philosophical — from the middle of the 19th century.

Pli konatan terenon ni eniras en ĉapitro 9, kiu estas dediĉita al la strukturo kaj historio de Volapuko. I.a. Duliĉenko klarigas, kial reformoj estis necesaj in tiu lingvo, sed ne tuŝas la demandon, ĉu Volapuko estus postvivinta sen la skismo, kiu evoluis ĉirkaŭ la reforma demando (kvankam li iom akceptas tiun ideon pere de la sola frazo "La skismo en la Volapuka movado kondukis al malrapida velko de la 'mondolingvo'." [p. 93]).

  We enter more familiar territory in chapter 9, which is dedicated to the structure and history of Volapüuk. Among other things, Dulichenko explains why reforms were necessary in that language, but does not touch the question of wheter Volapük would have survived without the schism that evolved around the reform question (although he somewhat accepts that ideo via the single sentence "The schism in the Volapük movement led to rapid withering of the 'world language'." [p. 93]).

Duliĉenko lokigas Volapukon kiel "miksitan lingvon" — t.e. duone inter la aprioraj kaj la aposterioraj lingvoj, grandparte pro la verba gramatiko, kiu estis tre kompleksa kaj apriora, kaj parte ankaŭ pro la nerekonebleco de vortoj, grandparte prenitaj el nacilingvoj sed preskaŭ ĉiam mallongigitaj por akordi kun la fonologio de Volapuko. En ĉapitro 10 li diskutas la historion de la lingvo, kiu efektive komencis la epokon de la aposterioraj lingvoj (kvankam aperis kelkaj antaŭe, kiel tiu de Križanić), nome Esperanto. En ĉapitro 11 li diskutas la diversajn posteulojn de Esperanto, de Ido ĝis la IALA Interlingua. Ĉapitro 12, "Interlingvistika statistiko de la antikva epoko ĝis la nuna tempo", estas kvazaŭ resumo de la historio de planlingvoj, kun mencio de ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj (ekz-e Novial). En ĉapitro 13 Duliĉenko diskutas la rolon de la grandaj etnaj "internaciaj lingvoj", ĉefe de la angla, en la moderna mondo, kaj ankaŭ parolas pri la "faciligitaj" naciaj lingvoj, ekz-e Basic English. Fine, Duliĉenko diskutas la metodon, per kiu fine aperos la komuna lingvo.

  Dulichenko places Volapük as a "mixed language" — i.e. halfway between the a priori and the a posteriori languages, largely because of its verb grammar, which was very complex and a priori, and partly also because of the unrecognizability of words, largely taken from national languages but almost always abbreviated to agree with Volapük's phonology. In chapter 10 he discusses the history of the language which really started the era of the a posteriori languages (although several had appeared previously, such as that of Krizhanich), namely Esperanto. In Chapter 11 he discusses the various successors of Esperanto, from Ido through IALA's Interlingua. Chapter 12, "Interlinguist Statistics from the Ancient Era to the Presdent Day", is a quasi-summary of the history of artificial languages, with mention of several additional languages (e.g. Novial). In chapter 13 Dulichenko discusses the role of the large ethnic "international languages", mainly of English, in the modern world, and also talks about the "simplified" national languages, e.g. Basic English. Finally, Dulichenko discusses the method by which the common language will finally appear.

Mi trovis tri kritikindaĵojn en la libro:

  I found three things deserving of criticism in the book:

1) Parolante pri la Esperanta participo, Duliĉenko skribis: "Sed participo ne rolas kiel epiteto, ĝi ĉiam estas uzata kun helpa verbo: *la libro estas legita*." [p. 101] Sed fakte Esperantaj participoj ofte rolas epitete, kaj en Esperanto ne ekzistas la koncepto "helpa verbo" — nur "esti" plus adjektivo.

  1) Speaking about the Esperanto participle, Dulichenko wrote: "But a participle does not play the role of an epithet, it is always used with a helping verb: *la libro estas legita*." [p. 101] But in fact Esperanto participles often play the roles of epithets, and in Esperanto the concept "helping verb" doesn't exist — just "esti" plus adjective.

2) En sia resuma ĉapitro, Duliĉenko skribis: "Ne ĉesas serĉado de optimuma varianto de apriora lingvo: tiaj estas ... Unitario (1989) de Mario Pleyer (pseŭdonimo de germano Rolf Riehm) ... Latino Moderne (1996) de David Theodore Stark". [p. 124] Sed laŭ mia memoro, "Unitario" estis provo akordigi la du aposteriorajn lingvojn Esperanto kaj (IALA) Interlingua, kaj "Latino Moderne" estis variaĵo de Interlingua kun iom ŝanĝita gramatiko.

  2) In his summary chapter, Dulichenko wrote: "The search for an optiumu variant of an a priori language does not end: such are ... Unitario (1989) by Mario Pleyer (pseudonym of the German Rolf Riehm) ... Latino Moderne (1996) by David Theodore Stark". [p. 124] But according to my memory, "Unitario" was an attempt to combine the two a posteriori languages Esperanto and (IALA) Interlingua, and "Latino Moderne" was a variant of Interlingua with a somewhat changed grammar.

3) En sia diskuto pri vojoj al internacia lingvo, Duliĉenko priskribas "la duan vojon" kiel "tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj, kiu devos okazi post la venko de komunismo en la mondo ..." [p. 140], kio sugestas al mi, ke li originale verkis la libron antaŭ almenaŭ 20 jaroj, iom aktualigis ĝin por nuna eldono, sed forgesis forstreki ĉiujn indikojn, ke ne plu temas pri mondo, en kiu Sovetunio estas unu el du egalaj superpotencoj.

  3) In his discussion about ways to an international language, Dulichenko describes "the second way" as "a global confluence of ethnic languages, which will have to occur after Communism's victory in the world ..." [p. 140), which suggests to me that he originally wrote the book at least 20 years ago, brought it somewhat up to date for a current edition, but forget to strike out all indications that we are no longer living in a world in which the USSR is one of two equal superpowers.

Sed, se paroli ĝenerale, la libro estas plena de informoj por tiuj, kiuj havas intereson pri la planlingva afero.

  But, speaking generally, the book is full of information for those who are interested in the matter of artificial languages.

Don Harlow

Scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj!


esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-add.htm
La libro memorigas al ni la klasikaĵon de Ernest Drezen Historio de la Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado (1928). Atentindas, ke en la nova libro, kiu aperis preskaŭ 80 jarojn post la antaŭa, la vorto “serĉado” eniris la titolon el la subtitolo, kie troviĝas nova vorto “interlingvistiko”. Tio vere estas signifa ŝanĝo, ĉar ĝi montras ke jam naskiĝis la nova scienco pri mondolingvo dum ĉi tempodaŭro. Kompreneble, la libro estas atendita, ne nur pro la titola ŝanĝo, sed ankaŭ pro tio, ke ĝin verkis profesoro Duliĉenko, kies Internaciaj helplingvoj (Tallinn, 1990) jam fariĝis deviga referenco por ĉiuj informitaj interlingvistoj.

Evidente, la aŭtoro celas ne nur fari mallongigitan kaj aktualigitan eldonon de la Drezena libro. La libro vere sidas sur sia subtitolo “interlingvistiko por ĉiuj”; alivorte, ĝi estas scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj. Ĝi estas Esperanta traduko de la originale rusa manuskripto, kiu mem ankoraŭ ne estas eldonita, tamen jam ekzistas du eldonoj en etnolingvoj (litova kaj estona). Menciindas, ke, kvankam la originala verko estas indikita kiel la produkto de 2003, kelkaj informoj en la Esperanta eldono estas aktualigitaj ĝis 2005.

En la antaŭparolo la aŭtoro skize difinas interlingvistikon branĉo de lingvistiko kaj “scienco pri internacia lingva komunikado kaj pri internacia lingvo kiel rimedo de tiu komunikado”. La aŭtoro opinias ke la nuntempa interlingvistiko fokusiĝas sur tiuj ĉi fundamentaj problemoj: “diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo — internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva procezo k.a.” La aŭtoro plu diras “ĝuste al ĉi tiuj kaj al aliaj demandoj estas dediĉita ĉi tiu libro”. Ĉiuj, kiuj havas iom da konoj pri lingvistiko, scias ke la menciitaj demandoj ne estas facile responditaj kaj eĉ diskutitaj. Kiam la aŭtoro volas fari tion en ĉi tiu neampleksa libro, ni povas kompreni, ke la subtitolo de la libro certe pravas: ĝi estas libro por ĉiuj, ne speciale por fakuloj.

Ĉapitro 1, kun la titolo Nova Babelo, aŭ “lingva ĝangalo” de la moderna mondo montras la kompleksan lingvodiversecon en nia planedo ekde la antikva Babelturo al moderna scienc-teknika revolucio. Post kelkaj diskutoj, la aŭtoro provizore konkludas, “ke la loĝantaro de la tero nuntempe uzas ĉirkaŭ kvin mil lingvojn. La nombro 5000 estas proksimuma, kun +500 aŭ -500”. Tie ĉi, mi ne povas taksi ĉu la nombro estas preciza, tamen sendube nia mondo estas multelingva. Kiam lingva diverseco portas al ni la buntecon, ĝi ankaŭ malhelpas interlingvan komunikadon. Por trapasi la lingvajn barojn oni kutime uzas kvar ĉefajn manierojn: 1) tradukado, 2) studado kaj konado de lingvoj, 3) kreado de nova lingvo (novaj lingvoj) kaj ties enkonduko en la praktikon; la kvara maniero kombinas kelkajn el ĉi tiuj solvoj. Tiuj ĉi formas la strukturan kadron de la libro. Tiaj strukturoj ankaŭ bone konkretigas la difinon de interlingvistiko menciitan en la antaŭparolo. La aŭtoro diskutas la tradukadon kiel la solvon ne nur tradicie, ankaŭ per nova tekniko — maŝine. Fakte, maŝina tradukado ludas la gravan rolon en multaj organizaĵoj, ekzemple, maŝinoj tradukis 693.306 paĝojn por Eŭropa Unio en 2004.

En la dua ĉapitro, la aŭtoro tuŝas la interesan demandon: “Kiom da lingvoj oni povas lerni?”. Tio estas intime rilata al la ĵus menciita dua maniero. Laŭ lingvoposeda kapableco, la aŭtoro konstruas jenan ŝtuparon: dulingveco — multlingveco — poligloteco. Se iu scius almenaŭ du pliajn lingvojn krom la propra, ŝli posedas multlingvecon, kiam ŝli regas scion de almenaŭ kvar-kvin lingvoj, ŝli estas poliglota. Evidente, tiuj ne estas facilaj taskoj por ordinaruloj. Tamen, verŝajnas al la aŭtoro, ke dulingveco ne estas malfacila por multaj ordinaruloj. Por mi, se la aŭtoro povus pli multe argumenti pri la ĝenerala praktiko de dulingviĝo, ĝi pli utilas por enkonduki la modelon de ĝenerala dulingva komunikado, ĉar tio estas racia fundamento de la sekvaj ĉapitroj. La aŭtoro citas el Paul Ariste: “Mi ŝatas ĉiujn lingvojn, kiujn mi posedas kaj kiujn mi … ne posedas”. Persone, mi preferas lian alian saĝaĵon “la historio de lingvoscienco montris, ke estas riske fari lingvistikajn prognozojn”.

Antaŭ komenci la diskuton de la tria maniero, kreanta novan lingvon, la aŭtoro unue argumentas pri socia reguligo de la lingvo (la tria ĉapitro). Multaj interesaĵoj estas prezentitaj tie, tamen se la aŭtoro povus eltiri pli multajn atingojn el la scienco “lingva planado kaj lingva politiko”, eble la respondo estos pli bona kaj pli trafa al la demando, ĉu la lingvo povas esti planata, aŭ ĉu homo povas konscie influi la strukturon kaj evoluadon de la lingvo? Mi ĝoje legis, kiel oni esprimas pianon piĝine: “unu granda objekto, iel ligita kun muziko: se oni premas ĝiajn dentojn, aperas sono”. Ĉar tio elmontras grandan similecon al la esprimo “a white root that makes eyes full of water” (askalono) en Basic English. La kvara ĉapitro preludas la serĉadon de mondolingvoj (racia lingvo, artefarita lingvo).

La kvina ĉapitro revuas multajn mondkonatajn homojn, kiuj partoprenis en la serĉado de filozofia lingvo. Pri tio la aŭtoro prave konkludas: “Ne estas troigo diri, ke verŝajne neniu grava filozofo kaj sciencisto en la 17a jarcento ignoris ĉi tiun problemon (pri la universala lingvo)”. La serĉintoj de la ideala logika-filozofia lingvo kredas ke “la vivaj lingvoj estas neregulaj kaj nelogikaj. Tio malhelpas perfektigi la homan menson. Por la pensado necesas alia lingvo”, kiu surbaze de logiko “respegulus la realan mondon kaj rilatojn inter la objektoj de la mondo”.

En la sesa ĉapitro ĉefrolas Juraj Križanić, kiu estis kroato laŭ la deveno kaj tutslava klerigisto laŭ la misio. “Estas grave, ke la lingvistika eksperimento de Križanić anticipis la direkton en kiu poste evoluis la internacilingva teorio — aposteriora lingvoprojektado, kiu en la moderna interlingvistiko estas konsiderata kiel la plej perspektiva”.

Bildaj lingvoj estas la ĉeftemo de la sepa ĉapitro. Pazigrafiaj sistemoj por internacia uzado ekaperis en la 17a jarcento, kaj dum preskaŭ kvar jarcentoj diverslandaj entuziasmuloj publikigis centon da tiaj projektoj. Tio estas vere interesa. Cent pazigrafioj dum kvar jarcentoj! la aŭtoro demandas sin: “Kial ne unu, aŭ almenaŭ ne kelkaj? Kial provoj krei perfektan pazigrafian sistemon ne ĉesas ĝis nun? Kion novan trovas aŭtoroj de ĉiu sekvanta pazigrafia projekto? Ĉu ĉiuj cent sistemoj estas originalaj strukture?” Se vi volas scii la respondojn de tiuj ĉi demandoj, legu la libron! En la paĝo 62 estas la ekzemplo de la ĉina signo “viro”, kiu konsistas el du signoj, se la aŭtoro ankaŭ donus la signifojn de ĉi du signoj, estos pli bone. Tial, oni povas kompreni “viro = kampo + forto” = “fortulo por kampaj laboroj”. La aŭtoro ankaŭ mencias “ĉiu signo estas unu vorto” (en la ĉina lingvo) en la 64a paĝo. Mi ne klare konas la fonton de la aŭtoro, ĉar en la moderna ĉina lingvo, la vorto ofte konsistas el du signoj. Cetere, “putonghua” ne nur estas literatura lingvo, ĝi ankaŭ estas parola lingvo ĉiutaga por multaj ĉinoj.

Solresol muzikis la lingvon en la oka ĉapitro. Kvankam “per tiu ĉi lingvo oni povis skribi, paroli, oni povis ludi ĝin per iu muzikinstrumento” (E.Drezen), Rasmus Rask pravas ke la universala lingvo “devas havi nenion novan kompare kun etnaj lingvoj, por ne pezigi senbezone la homan memoron per novaj signoj”. Tiuj diraĵoj bone resumas: “en la dua duono de la 19a jarcento ĉiam pli klare eksmodiĝis la ideo pri tio, ke universala lingvo finfine devos kvazaŭ anstataŭi la ekzistantajn etnajn lingvojn. Progresis la ideo pri tio, ke arte kreita lingvo devos primare esti nur helprimedo de komunikado”.

“Menade bal — püki bal!” (Al unu mondo — unu lingvon!) estas ne nur slogano de la kreinto de Volapuko — Johann Martin Schleyer. La praktiko de Volapuko unuafoje en la historio pruvis, ke lingvo kreita de unu homo, povas transformiĝi je reale funkcianta lingvo, je reala komunikilo inter diverslingvanoj.

En la deka ĉapitro, la aŭtoro provas kondensi 120 jarojn da esperoj kaj agoj de Esperanto en 14 paĝoj, tio ne estas facile plenumita tasko, tamen feliĉe, ni havas multajn verkojn por komplementi ĉi-flankajn konojn pri la sola planlingvo laŭ socilingvistika kriterio. Laŭ la aŭtoro, “la 120-jara praktikado de Esperanto montras, unuflanke, objektivan bezonon de internacia komunikilo por la homaro, dividita je landoj, popoloj kaj lingvoj; aliflanke, ĝi demonstras principan eblon realigi la ideon de konscie kreita lingvo”. Sendube, li pravas. Tamen, kiel Esperanto fariĝas la sola vivanta planlingvo, la respondoj ankoraŭ estas atenditaj.

Ĉapitro 11 montras la lukton inter skemismo kaj naturalismo en lingvoprojektado, tiu diskuto estas utila, ĉar “tia lingvokreado senĉese daŭras. Tamen ofte sen necesa scio pri tio, ke multon oni jam faris pli frue…” La 12a ĉapitro daŭrigas la temon kaj donas interlingvistikan statistikon de la antikva epoko ĝis la nuna tempo. Bedaŭrinde, la datumado aktualiĝis nur ĝis la 1973a jaro. Ĉapitro 13 temas pri la problemo de etnaj lingvoj kiel internacia lingvo.

La konkluda ĉapitro havas la titolon Kiel aperos la komuna lingvo? La aŭtoro respondas laŭ kvin direktoj: «La unua vojo estas promociiĝo de unu aŭ kelkaj etnaj (naciaj) lingvoj al la rolo de la komuna lingvo. La dua vojo estas tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj, kiu devos okazi post la venko de komunismo en la mondo, kiam malaperos limoj inter la nacioj, kaj la homaro vivos kiel unu socia organismo. La tria vojo estas kreado de tutmonda helplingvo etne neŭtrala aŭ preskaŭ neŭtrala por ĉiu popolo en la mondo kaj samtempe pli logika kaj perfekta ol la “naturaj lingvoj”. La kvara vojo estas “teknika”, konsideranta uzadon de komputila teknologio. La kvina vojo kombinas la suprenomitajn, do: unu el la etnaj lingvoj + artefarita lingvo + “aŭtomata tradukilo” ktp».

La aŭtoro finas sian verkon jene “la lingvo estas dialektike kontraŭdira fenomeno: ĝi estas samtempe ponto kaj muro. Kiel ponto ĝi unuigas la samnacianojn; sed unuigante la homojn interne de unu nacio, ĝi estas muro, kiu disbaras la popolojn. Tamen forlasante sian internan etnan aplikadon, lingvo iĝas ponto, kuniganta naciojn — tiaj estas internaciaj, aŭ `mondaj' lingvoj…” Kiel interlingvisto, mi ĝojas, ke nia tasko trovas (aŭ konstruas?) la plej belan ponton por la homaro.

En la fino de la libro troviĝas rekomendata literaturo, prezento de la aŭtoro, nomindekso kaj detala enhavtabelo. Ŝajnas al mi, ke prefere estu donitaj la titoloj de la Esperantaj eldonoj de la libroj de Eco kaj Janton. Ankaŭ la temindekso estas bezonata.

Resume: la aŭtoro plenumas sian taskon, instruante interlingvistikon por ĉiuj. La tradukanto kaj eldonanto ankaŭ altakvalite tradukas kaj aperigas ĝin por Esperantaj parolantoj, por kiuj la libro estas plene signifa, ĉar nia lingvo mem naskiĝis el interlingvistiko kaj ankaŭ perfektigas la sciencon. Do, senhezite, mendu ĝin tuj, ĉar la libro estas presita en nur 500 ekzempleroj!

Liu Haitao

En la serĉado de mondolingvo


Septembro 2015
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2015.html
Drezen, kiu en la jaro 1925 verkis la libron En la serĉado de universala lingvo. Duliĉenko elektis preskaŭ similan titolon por lia propra libro En la serĉado de la mondolingvo kaj la subtitolon "aŭ interlingvistiko por ĉiuj". Mi kredas, ke Duliĉenko multon ŝuldas al Drezen. Mi neniam legis la libron de Drezen, sed mi povas imagi. Diversaj proponoj por internacia lingvo ekzistas multegaj. Ĝis nun la plej sukcesanta el ĉiuj estas Esperanto. Mi citas, kion Duliĉenko diras pri la nuntempa interlingvistiko.
"En la fokuso de la nuntempa interlingvistiko estas jenaj fundamentaj problemoj: diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde de la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo-internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva prozeso k.a."

Pronomo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.