La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperantologio
Esperanto Studies
Kajero 3

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La tria “Esperantologio”


2006. №4-5 (138-139)

Ruĝa ne tre dika kajero Esperantologio, aperinta en 2005, havas almenaŭ tri kialojn ĝojigi esperantologojn. La unua estas, ke la kajeroj Esperantologio denove aperadas, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri scienca aliro al Esperanto povus antaŭĝui venontajn kajerojn. Due, dank' al multlingveco la kajero estas bona ebleco ankaŭ por esperanto-neparolantaj sciencistoj legi pri Esperanto-rilataj temoj.

La ĉefa kialo estas la enhavo. Kvar detalaj artikoloj donas rigardon pri malsamaj flankoj de Esperanto kaj pliriĉigas ĉiun leganton.

La unua artikolo prezentas psikolingvistikan esploron de Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti.

Diri, ke ĝi estas bona estas diri nenion. Seriozaj esploroj kiuj enplektiĝas en modernan psikolingvistikan problemaron mankegas, kaj oni povas nur danki al la aŭtoroj. Post mallonga resumo la aŭtoroj detale priskribas taskojn, metodojn, materialon kaj trovaĵojn de la esploro. La temo estas “Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto” kaj estas evidente interesa de ambaŭ flankoj — kaj de la ĝeneralteoria kaj de la praktika. Kredeble por multaj spertohavaj instruistoj de Esperanto la elektita temo estas precipe interesa kaj ŝajnos esti sufiĉe konata laŭ propra sperto kaj la rezultoj antaŭdireblaj — ja oni kolektas tipajn problemojn de lernantoj kaj multe interŝanĝas pri tio. Tamen krom sperton kaj intuicion la scienco ŝatas ankaŭ matematikan precizecon, kion la esploro vere enhavas. La strikta metodo kaj rekta logiko de esploro kreas tre bonan impreson. Krome, mi ĝojis pri bildoj (aliaj artikoloj ne enhavas, ve — eble estas apartaĵo de sciencaj revuoj) — diagramoj kaj bildoj por priskribo — kiuj helpas ne droni en multaj ciferoj. Aparta pluso de la verko estas ties ĝeneraliga karaktero: la aŭtoroj skribas ne nur pri tipaj reagoj de parolantoj de iu certa lingvo, sed ĝeneraligas reagojn de parolantoj de kvar malsamaj lingvoj (entute estis kolektitaj reagoj de 111 personoj). Tre trafe oni grupigas la parolantojn laŭ la sperto: komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. La partoprenantoj devis juĝi pri akceptebleco de kelktipaj frazoj kaj priskribi la bildon.

La temo direktas fantazion al imaga boksa sportplaco (kiu estas certe nia cerbo) kie batalas gepatrolingvaj kutimoj kaj esperanto-invadantoj. Kiel ili sukcesos interkonsenti? Per kiuj strategioj ili kunvivos? Kion elektos homoj — ĉu esprimliberecon (kiu ja pli grandas en Esperanto ol en etna lingvo) kaj tial eksperimentos, aŭ ili pli volonte preferos la (16)leĝan animon de la lingvo kaj sekvos jam konatajn, preskribitajn vojojn forpuŝante aliajn decidojn?

Kiel ili bilancos inter tiuj du tendencoj? Kiuj estas pli kuraĝaj eksperimenti — novuloj aŭ spertuloj? Ĉu spertuloj samgrade superis gepatralingvajn influojn kaj en perceptado (prijuĝi frazon) kaj en produktado (priskribi bildon)? Ĉu venkos la medio (ofte aŭditaj/legitaj frazoj kun negepatralingva strukturo) aŭ venkos la iam alproprigita sistemo de la gepatra lingvo? Kiel rilatas gepatrolingvaj leĝoj kun la lingva sinteno ene de Esperanto?..

La dua artikolo priskribas esperantologian agadon en Germanio, kaj pli konkrete — la agadon de GIL kaj Detlev Blanke. Renato Corsetti koncize donas informon pri riĉaj temoj kaj papere kaj rete atingeblaj aktoj kaj bulteno de GIL. Mi havis feliĉan okazon vidi laboron de GIL per propraj okuloj kaj aliĝas al la opinio, ke agado de GIL estas valoraĵo ne nur por anoj de GIL aŭ Germanio. Ties konstanta agado plu detaligas interlingvistikon kiel sciencon, montras ties riĉan problemaron, parolante ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri aliaj planlingvoj, elementoj de planado en etnaj lingvoj, multlingvaj kontaktsituacioj ktp. La fakto ke en GIL samgrade partoprenas esperantistoj kaj neesperantistoj estas aparte menciinda kiel granda pluso kaj por esperanto-komunumo, kiu ricevos interŝanĝon kun objektivaj personoj, kaj por la scienco, kiu per tiuj partoprenantoj povas pli profunde enrigardi esperantologian problemaron. Tio donas brilan ekzemplon de objektiva traktado de esperantoligitaj fenomenoj, Esperanto estas prezentata ne nur kiel ideo pri kiu multaj entuziasmas sed kiel ekzistanta parto de la reala mondo same esplorinda kiel aliaj sciencaj esplorobjektoj.

Artikolo de Marcus Sikosek donas informojn pri mondlingva nurenberga klubo, kiun konas preskaŭ ĉiu esperantisto iam interesiĝinta pri historio de esperanto-parolantaro. La artikolo baziĝas sur la dokumentoj trovitaj en la urba arkivo de Nurnberg, ankaŭ ili estas represitaj en la artikolo post enkonduka analizo de Marcus Sikosek. Krom ĉefaj informoj pri vivo de la klubo — ŝanĝoj de gvidanto, dokumentoj kaj kutima tagordo de kunvenoj — oni povas trovi en la artikolo ankaŭ ekzemple analizon de statuso de partoprenantoj: evidentiĝas ke jaroj 1888–1910 estas verŝajne nura tempo kiam inter esperantistoj multis komercistoj. La artikolo estas bona ebleco konatiĝi kun komenco de la lingvo kaj kun la grupo kiu eniris la historion de Esperanto sed baldaŭ forlasis ĝin pro sia strebo al pli kaj pli perfekta lingvo.

La kvara artikolo (de Bernhard Pabst) estas historie direktita: ĝi informas pri Lingva Kritiko — la unua esperantologia periodaĵo — per ties priskribo kaj plena indekso de numeroj kun mallonga indiko de enhavoj de artikoloj. Tiu revuo kreita de pioniroj de esperantologio estas interesa ne nur de historia flanko. Ĝi ekzistis nur tri jarojn sed sukcesis tuŝi multajn demandojn, kiujn oni studas ankaŭ nun. Gramatiko, vortaro kaj stilo estis ĉefaj branĉoj de la revuo. Famaj nomoj troviĝas inter aktivaj partoprenantoj — Waringhien, Kalocsay, Wüster, Drezen, Baghy kaj multaj aliaj. Estas interese, ĉu ne, eltrovi ke “eternaj diskutoj” havas sian komencon (ĉu ankaŭ iam la finon?) aŭ kompari la nunan staton kaj la temaron de diskutoj kun tiuj de 1932–35.

Esperantologio invitas esploristojn por kunlaboro kaj proponas sian materialon ne nur papere sed ankaŭ rete.

Oksana Burkina

Esperantologio


aprilo 2005
Tre bedaǔrinde, sed fakte, pri esperantologio kaj interlingvistiko okupiĝas relative malmultaj sciencistoj, kvankam ĉi tiu fako meritus multe pli da atento kaj apliko. La plej freŝa kajereto de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies / EES, kiu estis fajne preparita de Christer Kiselman de la Upsala universitato (Svedio) kaj presita de la eldonejo KAVA-PECH (Ĉeĥio), iusence iom respegulas la nefacilan staton de ĉi tiu fako. Unue la revuo aperas tro malofte kaj tro malregule, due kontribuaĵoj tro malabundas, trie vere novaj kaj signifaj esperantologiaj studoj evidente estas malfacile akireblaj, ĉar tro malmulte produktataj. La ĉi-jare aperinta kajero estas kun 68 paĝoj do entute nur la tria post du antaǔe sekvintaj numeroj en la jaroj 1999 kaj 2001! Tamen. Kion oni tenas en la manoj, estas laǔ amplekso ja modesta, sed enhave des pli juvela, surpriza.
La laboro plenumita malantaǔ tiuj artikoloj estas konsiderinda. Precipe elstaras en ĉi tiu numero la psikolingvista esploro de Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti, kiu traktas la temon 'Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto' pere de du taskoj: juĝado de akceptebleco de frazoj kaj libera priskribado de bildo. En tiu laboro, kies dumaj rezultoj estas publikigitaj, partoprenis entute 111 parolantoj angla-, pers-, hungar- kaj ruslingvaj, malsamaj rilate la sperton en la scipovo de Esperanto (komencantoj, progresantoj kaj spertuloj). Ĉi tiu empiria esploro, kiu, konfesite, estas eble eĉ por fakuloj ne tre facile digestebla, estis subtenita de la FAME Fondaĵo kaj finita en 2002. Studoj de tiu speco ekzistas tre malmultaj. Samtempe la aǔtoroj montras sin konvinkitaj, „ke Esperanto povus fariĝi unu el la plej bonaj testlingvoj por esplori diversspecajn problemojn en lingvistiko kaj psikolingvistiko, aparte por ties fleksebleco pri sintaksa strukturo kaj vortfarado“.
Aliaj kontribuaĵoj priskribas la esperantologian agadon de Gesellschaft für Interlingvistik/GIL (Renato Corsetti), analizas nove trovitajn dokumentojn de la 'Mondlingva Klubo' de Nurenbergo el la urba arkivo, ilustrante la ŝanĝiĝantan identecon de tiu frua planlingva organizo, kiu servis kiel ĝermejo por la posta berlina Esperanto-grupo (Marcus Sikosek). Same el la historio de esperantologio estas rememorigata pri la unua esperantologia periodaĵo 'Lingva Kritiko', kiu 1932-1935 aperis kiel aldono al 'Heroldo de Esperanto' ĉefe dank' al la klopodoj de Teo Jung en Kolonjo. En komentita kronologia indekso estas menciitaj la tiamaj diskutoj esperantologiaj (Bernhard Papst). Krom la artikolo de Sikosek, ĉiuj aliaj kontribuaĵoj estas verkitaj en Esperanto.
Ĉi unika projekto estas „ia“ daŭrigo de la iama revuo 'Esperantologio', kiun redaktis Paul Neergaard dum la jaroj 1949–1961. Eĉ se pro la supre menciitaj kialoj oni emus dubi pri senco kaj esenco de la relanĉita revuo-projekto, estas absolute klare, ke necesas subteni ĝin kaj klopodi, por ke povu aperi regule pli da eldonoj kun signifaj, novaj sciencaj kontribuaĵoj. Finfine, la sukceso de la Esperanto-movado dependas ankaǔ de la kondiĉo, ĉu esperantologoj kaj interlingvistoj kapablas efektivigi profesian verkadon, interesi la publikon pri sia fako kaj vastigi la rondon de fakuloj.
Cetere, la revuo kaj ĝia enhavo estas atingeblaj rete ankaǔ sub la adreso math.uu.se/esperanto. La unua kaj dua kajeroj estas ankoraǔ haveblaj ĉe UEA kaj ĉe kiselman@math.uu.se.

Andreas Künzli

Andreas Künzli

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.