La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Erik aŭ La malgranda insektolibro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Besta mondo tra homa okulo ... aŭ inverse

Mi ne povas klarigi kiel mi dum mia tuta lerneja kariero sukcesis eviti legi Erik. Ĝi estas romaneto de fama nederlanda verkisto kaj ĝi tradicie estas parto de la deva lerneja literaturo. Fakte, la nura ĉeesto de iu verko sur tia listo pli malpli povas iĝi la kialo de malŝato kaj malaprezo. Finfine tamen la sorto kaptis min, kaj — pli malpli devige — mi eklegis esperantan tradukon de verketo kiu estas konsiderata perlo de literaturo, facile alirebla eĉ por junaj legantoj. La rakonto estas simpla kaj agrabla. Knabo la nokton antaŭ li devas ekzameniĝi pri biologio, rimarkas ke la pentraĵoj, kiuj reprezentas liajn moŝtajn gepraavojn, ekvivas. Prapatrino sendas lin en pentraĵon nomitan „Lanpaŝtejo”. Tie li renkontas multajn insektojn, kiuj vivas tie laŭ homa maniero. Eriko, tiel la knabo nomiĝas, konatiĝas kun multaj kaj iĝas fama kaj prikonsultata persono en tiu insekta mondo, ĉar pro sia scio de la libro, «Konciza biologio de Solms” — deviga lerneja literaturo! — li bone povas konsulti al ĉiuj kiel ili devas nature kaj instinkte agi. Li povas aŭguri post kiom da tagoj ovoj krevos aŭ klarigi kial raŭpo ekdormas kaj ŝanĝiĝas kaj poste vekiĝas kiel papilio ... Tamen, li baldaŭ lernas ke mielo regas tiun mondon same kiel la mono regas aliloke. Finfine li ekenuas kaj reiras hejmen... kie — strange — neniu rimarkis lian foreston. Kaj pri la ekzameno. Nu, ni prefere ne eniras la detalojn... Bomans estas konata kiel sprita, ŝvarca aŭtoro kiu kombinas agrable malpezan stilon kun vortaj aludoj kaj spicas sian rakonton per hiperbolaj metaforoj. Nederlandlingvanoj eble miros: ĉu eblas bone traduki tiun romaneton? Nu, mi koncedu ke la Esperanto-Klubo de Purmerend — ĝi ja subskribas pri la tradukado — faris bonegan laboron, eĉ se en kelkaj lokoj ili preferis laŭvortan tradukon al enhava.
La rakonto estas facile legebla, tamen vortaro verŝajne necesas, krom se vi konas ne nur la kulojn, muŝojn kaj abelojn sed ankaŭ himenopterojn, burdojn, tipulojn, ojstrojn, koleopterojn, lokustojn, nekroforojn, kaj la tutan insektaron. La rakonto povas esti infana sed certe ne estas infaneca; la traduko estas lerte farita; la libro bele eldonita kaj aerumita per la originalaj ilustraĵoj. Unuvorte, ĝi certe valoras sian prezon.

Guido van Damme

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.