La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto en Ruslando

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanto en Ruslando


2000: №8-9 (70-71)

“Paĉjo, kial ĉiu-tage okazas ekzakte tiom multe kiom estas tempo en la vesperaj novaĵoj?” Kiam oni estas leginta la verketon priparolatan, oni sentas rapidan preterflugon de pli ol cent jaroj da landa historio de esperanto. Fine ankaŭ Ruslando havas sian propran esperanto-historion broŝurita.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov origine por prelego kolektis informojn pri Esperanto en Ruslando. La “Historia skizo” aperis ĉi-jare en la Jekaterinburga eldonejo Sezonoj, kiel la kvara numero de la Serio Scio. La aŭtoroj devis por la skizo, prezentita prelege jam plurfoje en Ruslando kaj eksterlande, “kribri amason da libroj kaj revuoj”, kiel ili skribas antaŭparole, ĉar “mankas bonaj studoj pri la historio”. Ili ja povis utiligi valoran antaŭlaboron, kiel la artikoleton en Esperanto en Perspektivo (1974) aŭ La Danĝeran Lingvon (1988) de Ulrich Lins. Tamen la leganto ĝojas pri aktualigita skizo por la tuta tempo de 1887 ĝis la jaroj post 1991.

Pro la limigita grandeco de la skizo oni restas scivolema pri detaligo de multaj tuŝitaj temoj. Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis en Roterdamo ludovikit-ekzempleron de Ruslanda Esperantisto pri la skandalo de Postnikov. Tiu unua prezidanto de Ruslanda Esperanto-Ligo arestiĝis pro spionado en 1911, kaj la samasocianoj havis la plej grandajn problemojn emfazi ilian distancemon de la kondamnita krimulo.

Nun Esperanto en Ruslando ebligas scii pli pri la militheroa kapitano Postnikov, partopreninta 28 batalojn en la rus-japana milito, kiel diras la koncerna el la biografietoj, kaj akuzita esti vendinta sekretojn al Japanio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Postnikov estis kondamnita al okjara bagnado, estis liberigita post la februara revolucio en 1917, sed ekzekutita de la bolŝevikoj en 1925. Tamen en posta eldono de la skizo estus dezirinde havi pli da informoj pri tia skandalo kaj la diskutoj inter la esperantistoj.

Sub la ironia titolo En la lando de l' venkinta proletaro Gorecka kaj Korĵenkov pritraktas la leninan kaj stalinan periodon de Sovetio. Nur malmulte eblis superi la jam tre bonan Lins-an studon el 1988. La kondiĉoj por tio, ekzemple, vastskala malfermo de ŝtataj arkivoj, ŝajne en Ruslando post 1991 estas malpli bonaj ol respektiv-tempe en Germanio. Tamen tiu parto de la skizo liveras havindan aktualigitan superrigardon pri la esperanta parto de la sovetia teroro.

Ne nur ĉi-teme evidentiĝas kiom dezirinda estas ankaŭ en nur-esperanta historiografio la priskribo de la “kromaj” cirkonstancoj. Multaj esperanto-historioj suferas pro la rigardo nur al la esperantaj temoj, dum por la komprenado necesus sciigi ankaŭ pri la ĝenerala historio. Tiu neceseco validas ja precipe por la nesamlandanoj-legantoj. Pro verkado-ekonomiaj kialoj la aŭtoroj ankaŭ en tiu ĉi rusia kazo rezignis pri la ĝeneralhistoria ampleksigo, fidante al la granda kvanto de pri-rusia kaj pri-sovetia literaturo en- kaj eksterlande. Sed estus interese sciiĝi pli pri la vidpunktoj de la aŭtoroj. Plej multe ili trarompis la limigon en ilia propra tempo, tiu de En la sendependa Ruslando, post 1991.

Plia, en la koncernaj kondiĉoj verŝajne malfacile respondebla, dezirinde estus vidi pli da fotoj. La kovrilpaĝon ornamas bildo pri la unua kongreso en Ruslando (1910), pri kiu pĝ. 6 informas:

La malferman kunvenon de la kongreso en la granda salono de la peterburga Dumo ĉeestis 600 personoj. En ĝi Zamenhof faris sian faman paroladon pri la neceso paroli en Esperanto en ĉiuj esperantistaj kongresoj, ankaŭ en la naciaj kongresoj.
Sendube bona elekto, sed kio pri la sovetiaj estroj, postmilitaj reaktivigantoj kaj postsendependeculoj? Basta. Homo povas deziri pli ol homaro povas liberi. Kaj kun la Skizo de Gorecka kaj Korĵenkov li bone eltenos ĝis eventuala estonta monografio.

Ziko Marcus Sikosek

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.