La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fabeloj el la budhisma literaturo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Horon da legado, vivon da pripensado


2004
monato.be/2004/008240.html -

La kovrilo de la libro, el fortika kartono, montras iun griz-brunan montaran pejzaĝon. En suba angulo iu nebula figuro staras ĉe la komenco de vojo. Tiun vojon la leganto ankaŭ devas fari, komencante per legado sed daŭrigante ĝin dumvive en la menso.

La libro entenas dek fabelojn, rakontojn moralajn, kiuj pritraktas la esencon de la vivo. Ili temas pri tiaj demandoj, kiel: Kio estas vera ofero, la esenco de la homa estaĵo, honora laboro, homa doloro; aŭ ankaŭ: Kio pli gravas: materia aŭ spirita valoro; kaj krome temoj, kiel la sinsekvo de generacioj, respekto al vivosaĝo, perforto kaj prizorgo.

Ĉiu rakonto estas ilustrita per tipe „orientaj” desegnaĵoj. Tipa ankaŭ estas la mencio de grava pripensiga frazo el la rakonto, komence de ĉiu rakonto.

La lingvaĵo estas simpla – malabundas longaj frazoj kaj malfacilaj vortoj – sed gramatike ne senmakula. La kompostado estas sufiĉe grandlitera. Tial la libro aspektas iom infaneca. Tio same validas por la rakontoj mem, kvankam la temoj ankaŭ povas instigi plenkreskulojn al meditado.

Guido Van Damme

Bele farita kaj bone tradukita


julia-aŭgusto 2008
revuoesperanto.org/fabeloj_budhaismo
La budhisma tradicio ekde sia komenco sciis uzi fabelojn kaj fablojn; kelkajn oni trovas jam en la palilingva Tripitako, kaj pliajn en la mezepokaj komentarioj de Buddhaghosa kaj aliaj precipe al la Ĝatako (Jataka), pri la antaŭaj vivoj de Budho, kaj al la Dharmo-pado. Ofte la rakontoj estas konataj jam en antaŭbudhisma literaturo kaj importitaj en la budhisman, kun provo fari ilian moralon pli budhisma. (Kaj se la budhisma literaturo foje importis rakontojn, ĝi ankaŭ eksportis ilin; kaj la ortodoksa kaj la katolika eklezioj siatempe – pro eraro, sed tamen – eĉ kanonizis Budhon sub la nomo Sankta Jozafat aŭ Joazaf, kiam la legendo pri lia vivo transpasis geografiajn kaj religiajn limojn kaj aliformigis lin en kristanan sanktulon.)
En la skribita versio de Buddhaghosa, la stilo estas tre stereotipa, por ne diri teda – sed li vivis en kulturo kie la literaturo estis ĉefe buŝa, kaj sendube rakontistoj kutimis rerakonti la fabelojn pli-malpli libere; almenaŭ en la palilingva literaturo la komentariajn tekstojn, male al la kanonaj, kiuj kutime ne estas parkere recitataj.
En ĉi tiu libro, la verkistino faras same skribe kiel la perbuŝaj rakontistoj parole; temas pri libera rerakontado, ne pri strikta traduko, almenaŭ kiam temas pri fabeloj kiujn mi jam legis en aliaj versioj.
La rakontoj estis verkitaj (dek jarojn antaŭ la Esperanta traduko) por la ĵurnalo DÔbÔ, el kio sekvas ke ĉiuj havas proksimume la saman longecon – po kvar paĝoj en ĉi tiu libro. En la sepa el la dek rakontoj, tiu pri La Fratoj Pantaka, tio devigis la verkistinon draste mallongigi la rakonton kaj ne inkluzivigi ĝian dramecan komencan parton, kie knabino de bona familio forkuras kun vira sklavo kaj naskas al li du filojn, ĉiufoje apud la ŝoseo kiam ŝi estas survoje por viziti siajn gepatrojn – de tie nomoj de la fratoj, „Maha Panthaka“ kaj „Ĉula Panthaka“ („Vojulego“ kaj „Vojuleto“); nek, en la fino de la rakonto, la detalon kiel la „stultulo“ Ĉula Panthaka multobligas sin mem por vere montri siajn ĝis tiam kaŝitajn kapablojn. Same, en la dua rakonto, Guto de mielo – fakte unu el la klasikaj budhismaj paraboloj – mankas la kutima klarigo de ĝiaj detaloj.
El la dek tekstoj sep estas prenitaj el nordbudhismaj (mahajanaj) fontoj kaj tri el la palilingvaj, do sudbudhismaj (theravadaj) komentarioj de Buddhaghosa.
Estas diskutate, kaj diskutite, ĉu en Esperanto permeseblas h post plozivo, precipe en vortkomenco; la fundamento diras nenion pri tio, kaj en la Akademio de Esperanto nuntempe Probal Daŝgupto – same kiel siatempe tre emfaze Juan Régulo Pérez – diras ke jes, dum ekzemple Renato Corsetti kaj Bertilo Wennergren asertas ke ne. Do ne mirige se iuj hezitas uzi ĝin en esperantigitaj nomoj (kaj mi scias ke Yamaguti estas unu el ili); sed en ĉi tiu libro, tiu h konsekvence mankas ankaŭ en vortoj ne esperantigitaj sed pure palilingvaj, do anstataŭ la korektaj „Dhammapada“ kaj „Panthaka“ estas skribite „Dammapada“ kaj „Pantaka“, nek palie nek – ĉar temas pri substantivoj kun alia fina vokalo ol o – Esperante. Tio verŝajne dependas de la fakto ke la teksto pasis la japanan lingvon, kie mi supozas ke tiu fonetika distingo ne troveblas.
La libro estas tre bele farita, kaj tradukita en bonan kaj simplan Esperanton. Iom nekutima estas la uzo de la signoj „<“ kaj „>“ ĉirkaŭ certaj citaĵoj – ĉu interretismo? Nu, la dek ses reguloj nenion diras pri interpunkcio.

Gunnar Gällmo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.