La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Flying an Octopus
Raising Balloon Art to New Heights

  • Tradukinto: T. Alexander
  • Kontribuinto: Produktis: Tim Bayer kaj Larry Moss
  • Speco: viddisko, Esperantaĵoj
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €25.00
  • Eldonjaro: 2004
  • Formo: DVD
  • Priskribo: Pretigo, lanĉo kaj flugo de balona "skulptaĵo". Klarigoj en Esperanto kaj la Angla. Subtitoloj en Esperanto, la Angla, Hispana kaj Portugala.
  • Daŭro: 56 min
  • ISBN: 0964849771
  • Notoj: ĉ.
  • Recenzo:
    • De pp: La flugigo de oktopodo
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La flugigo de oktopodo


2005/10, p. 24
Kiun sencon havas flugigi oktopodon? Unuavide eble neniun, sed per tiu ĉi viddisko (DVD) oni vidos, ke tiu ideo povas havi multajn interesajn flankojn. La filmo montras, kiel grupo de volontuloj sukcesis krei per 20 000 balonoj gigantan polpon kaj flugigi ĝin. Ni povas spekti la tutan faradon, ekde la plenblovigo de la unua balono ĝis la flugo de la giganta kreitaĵo super la maro kaj ĝia surteriĝo ... nu, surtegmentiĝo.
La unuhora filmo, aperinta en 2004, estas komentita en Esperanto kaj do verŝajne estas la unua cifereca viddisko en la internacia lingvo. Eblas ankaŭ elekti la anglalingvan komenton, kun subtitoloj en la angla, hispana, portugala kaj en Esperanto.
Mi ekspektis la filmon kun iom da skeptiko, ĉar balonfarado ne vere apartenas al miaj fortaj interesoj, sed la farado de la oktopodo tamen sukcesis kapti mian atenton kaj katenis min al la ekrano ĝis la lasta bildo. Rekomendinda do, ankaŭ al ne-balonemuloj!

pp

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.