La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fraŭlino Maitreyi

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mallumo en bengala nokto


2008/03, p. 24
monato.be/2008/009398.php -

Pri la libro mem

Prave la kovrildorsa teksto asertas: „Jen libro aparte taŭga por la serio Oriento-Okcidento. Ĝi temas pri konflikto inter orientaj kaj okcidentaj kulturoj, religioj, kutimoj, tabuoj, vivstiloj – fine, homoj.”

Por mi, kiel teologo, la aŭtoro dum multe da jaroj estis nur grandulo pri kompara religi-scienco, precipe je la kampo de la mitologio. Ke li estis ankaŭ bona roman-aŭtoro, lin faras pli homa.

En la libro certa Allan (rolulo, kiu svage kamuflas la junan studenton Mircea mem) iras al Hindlando (la nomo en la romano), kie li ekloĝas en hejmo de loka altkasta inĝeniero, kiu havas filinon 16-jaran, Maitreyi.

La libro rakontas al ni, ke pliposte la mi-persono, Allan, foliumadas siajn notlibretojn, siajn skatolojn kun restaĵoj el tiu iama tempo, dum iom post iom, rakontante al ni, li retravivas la tutan malfeliĉan amhistorion: en la komenco li apenaŭ interesiĝis pri tiu tre juna „negrino”, kiun li eĉ portretas unue kiel rekte ne allogan, ne vere belan, kaj malrapide li fariĝas kvazaŭ sorĉe allogata kaj kuntrenata de sia amo al ŝi. Li montras, kiel inteligenta kaj alte edukita ŝi estas; sed ankaŭ la kulturajn diferencojn, la problemojn, kiuj klare kaj netransireble malhelpas, ke iam ajn ili formu paron akceptitan/akcepteblan de la ĉirkaŭo. Li sen beligado montras siajn proprajn tipe eŭropajn (ĉu orientalistajn?) antaŭjuĝojn, kiuj evitigas kompreni ŝian veran fonon. Sufiĉe ŝokis min, kiel li kontrastigas inter „ni civilizitoj” kaj „ili” (p. 120) – kvazaŭ ĝuste Barato ne estus landego (vera subkontinento) kun kulturo giganta – kaj kiel ŝian religian fonon li priskribas kiel „ĝangalo da superstiĉoj”, kiam ŝi parolas pri „la ritmo, la karmo, la prauloj.” (p. 128). Mi intelekte ja sciis, ke longtempe eŭropanoj supozis sian kulturon certe pli granda, pli serioza, pli kultura ol tiun de kiu ajn alia mondoparto – sed ĝuste ĉe tiel fama religi-sciencisto tian antaŭjuĝon ne tiel klare mi estis atendinta.

Se oni legas la romanon nur kiel tian – kaj ĝi ja prezentas sin kiel romanon – ĝi certe estas ege bona kaj intereskapta. La familio, kie gastas Allan, fariĝas sufiĉe viva: precipe la gepatroj kaj Maitreyi mem estas indaj personoj. Kiam montriĝas, ke Allan kun Maitreyi kvazaŭ paktis ian sekretan „fianĉiĝon” – pere de mistike simbola ringo – la familia larĝmenseco montriĝas, tamen, havi klarajn limojn: la saman tagon la eŭropa junulo estas forigata el la domo. Li foriru. Tio, certe, en la frua 20a jarcento, laŭ mi, apenaŭ alie povus malvolviĝi. Ankoraŭ nun en multe da medioj estus neimageble, ke junulo adolta havu sekretan am-ligitecon kun filino 16jara (eĉ senkonsidere pri eventuala seksa plenumiĝo).

Pri la ĉirkaŭo de la libro

La libron malfermas enkonduko de Probal Daŝgupto. Li atentigis pri la bengallingvaj frazoj per kiuj – kvazaŭ moto – komenciĝas la verko mem. Feliĉe, li ilin ankaŭ tradukas. Danke al tiuj frazoj, la libro fariĝas kvazaŭ ia teksto rekte direktita al la originala Maitreyi – do la origina bengala junulino, ekster la romano. Literature verko ja iamaniere, ĉar estante literature verko, estas iel memstara disde la ĉiutaga realeco. Sed per ĉi frazoj, Mircea sin kvazaŭ direktas al Maitreyi. Oni povas demandi sin, kial? Kaj kial nur bengallingve – sen ajna klarigo, ankaŭ en plurlingvaj naciaj tradukoj.

La moto diras: „Ĉu vi memoras, Maitreyi? Se jes, ĉu vi povas pardoni?” Tio pensigas, ke iel li sin sentis kulpa. Se la romanon nur kiel romanon oni legas, ne ŝajnas esti kialo por tio. Do devas esti io, kion ni, eksteruloj, ne scias.

Ege interese estas, ke poste mi eksciis el la dua enkonduko, tiu de Constantin Cubleşan, ke ankaŭ Maitreyi Devi mem verkis romanon pri la sama amhistorio: Ĝi ne mortos. El anglalingva eseo de Ginu Kamani en la reto mi eksciis, ke pli ol 40 jarojn post la apero de l' origina romano de Mircea Eliade, Maitreyi eksciis pri ĝia ekzisto; ŝi vojaĝis al Usono, kie tiutempe li laboris ĉe universitato, ekserĉis lin, parolis kun li kaj devigis lin promesi, ke almenaŭ dum ŝia vivo ne aperos angla traduko de tiu lia romano. Ŝi ja sentis sin ege vundita – laŭ ŝi, li donis en la libro pri ŝi tute ne ĝustan bildon. Ĉu tio ĉi estas objektive vera aŭ ne, miasupoze apenaŭ gravas plu – post tiom da tempo. Sed lia romano aperis en pluraj eŭropaj lingvoj, tamen dumlonge ne angle. Oni do povas supozi, ke en Barato lia romano dumlonge ne estis legata – kiu ja legis tie la francan aŭ, ekzemple, la germanan? Aliflanke, ŝia romano en sia hejmlando havis grandan sukceson; ja eĉ kondukis al serio da prelegoj ŝiaj – antaŭ granda publiko. Ŝi mem fariĝis plurlibra aŭtoro kun bona sukceso, ŝajnas.

Kiel ajn: la kulturaj interfrapiĝoj, kiuj jam videblas en la romano de Mircea, estis daŭrigataj ekster la pure literatura forumo. Estus, certe, interese plu legi ...

Pri la traduko

Oni povas nur laŭdi Ionel Oneţ, eĉ ne vidinte la originalon. La libro legiĝas kiel bonstila romano originala. Nur eblas bedaŭreti, ke (ankoraŭ? – ĉu venos?) ne ekzistas Esperanto-traduko de la koncerna verko de Maitreyi Devi. Sed kiel ajn: jam ĉi tiu verkaĵo sola meritas la plenan atenton. Ĝi fascinas.

Gerrit Berveling

Malpermesita amo

En la finaj 1920-jaroj, inĝeniero Allan el iu eŭropa lando venas al la hindlanda urbo Kalkato. Li gastadas en la hejmo de bengala familio nomata Sen, kie li renkontas ties 16-jaran filinon Maitreyi. Ili amikiĝas kaj iom post iom enamiĝas. Necesas klopodi teni la aferon sekreta. Jen sufiĉe oftaj intrigo kaj temo en la mondliteraturo, pri trans-kultura amo kaj amorado kaj ties rezultantaj baroj.
Ĉu la romano estas tipe ŝablona, aŭ ĉu ĝi staras kiel unikaĵo en la grandega aro de tiuspecaj rakontoj? Mi mem ne ofte legas tiajn. Sed ĉu ĉi tiu romano estas en si mem ĝuebla kaj pensinstiga? Mi devas diri, ke jes.
La romano aperis rumanlingve en 1933, bazita sur la propraj travivaĵoj de la aŭtoro, sub la simpla titolo Maitreyi. Mircea Eliade (1907-1986), bonfama verkisto el Rumanio, estas tiu Allan, kiu mem spertis tiun amon/amoradon. Liaj propraj spertoj eniĝas la skribadon pri la emocioj kun ĉiuj ties dinamikaj ŝanĝoj tagon post tago. Allogo. Plaĉo. Amikiĝo. Dubo. Internaj konfliktoj. Sento, ke ĉi tiu amo estas pura kaj ne nur volupta. (Ŝi ne estas kiel tiuj senmoralaj eŭropazianinoj ankaŭ rolantaj en la rakonto.) Malŝato. Foja malamo. Ĉu ĉi tiu gamo de konfliktaj sentoj kaj pensoj ne okazas preskaŭ universale, senkonsidere de kulturaj malsamaĵoj?
Kaj de tempo al tempo li aludas la taglibron de la protagonisto: Li ekskribis iun komenton. Pasas tempo, kaj li relegas kaj prikomentas, ke eble li pensis malĝuste en tiu momento. La nova penso do ŝajnas pli ĝusta, kaj li enskribas apuden la modifon.
La libro do kondukas nin tra la gamo de pensoj kaj emocioj kiujn spertis nia protagonisto, kaj, subkomprenate, la aŭtoro mem. Kaj estas evidente, ke estas viro (ne virino) kiu priskribas la sentojn kaj pensojn de la propra sekso.
Por pli kompliki la aferon, la juna Maitreyi travivas amon kaj amikecon kun la olda Robindranath Tagore, bengala verkisto Nobel-premiita. Ĉu la amo estas ĉefe platona, intelekta? Kiom eniĝas la korpaj sentoj? La romano ne estas senambigua pri tio. Ĉu ne plia atesto pri la eventuala ambiguo en la homa vivo mem?
Krom la teksto de la romano, la libro prezentas al ni du enkondukajn eseojn. Unue estas tiu de la bengalo Probal Dasgupta, la aktuala prezidanto de UEA. Kiel kutime, li prezentas diversajn ideojn pripensindajn: interalie, pri la konflikto inter orientaj kaj okcidentaj pensmanieroj. Unu demando estas, ĉu helpas studi la sanskritan lingvon (antikvan) por kompreni la hindlandan kulturon nuntempan?
Due estas tiu de rumana aŭtoro Constantin Cubleşan. Li prezentas ja esplorindajn ideojn, sed per serio de longegaj frazoj kaj alineoj. Kvankam valoras la ideoj, ĝenas la komprenon kaj trapensadon tiu maro el presado. Havu ĉe vi krajonon por enmeti viajn proprajn paŭzojn, por halti, kontempli kaj digesti.
Sed la lingvaĵo de la tradukita romano mem fluas bone, kiel eble ankaŭ tiu de la originalo rumana, kaj (laŭ mia konstato) en la traduko angla. En diversaj lokoj la leganto povas havi senton kvazaŭ li/ŝi spektas bonan filmon. Fakte, ĝi impresas pli arte filmeca ol tiu efektiva filmo, kiu aperis poste.
Pri la amo interkultura mi memoras eldiron de iu mia amiko, samaĝa kun mi, kiam ni havis proks. 30 jarojn. Ni ambaŭ estis denaskaj usonanoj. Mi, eŭropdevena, ordinare havis allogon al junulinoj azi-devenaj. Li, japana, estis ekfianĉiĝonta kun usona virino de eŭropa deveno. Dum ni babiladis iun tagon, li diris al mi, ke estas pli komforte kaj sekure por ni elekti inon el malsama kulturo ol la nia. Ĉar, se ni estas mallertaj en la interrilatoj, ŝi eble ne sentos la mallertecon kaj pensas ke la afero okazas nur pro diferencoj kulturaj. Do, pardonindaj. Jarojn poste, mi ja trovis tiuspecajn senkulpigojn diversloke en la romano.
Pasis jardekoj antaŭ ol la virina ĉefrolulo Maitreyi agnoskis la romanon de sia amanto. Finfine, ŝi prezentis sian propran respondon en rakonto Ĝi ne mortas (1974). Ĝi aperis en la bengala kaj ankaŭ en la angla, germana, hispana kaj rumana. Se eblas al vi legi ankaŭ tiun rakonton en iu ajn lingvo en kiu ĝi aperis, vi riĉiĝos komparante la vidpunktojn kaj memorojn de ambaŭ protagonistoj.
La originala romano de Eliade aperis en la franca, itala, germana kaj hispana, kaj poste en la angla kaj Esperanto. Maitreyi gajnis promeson de Mircea, ke ĝi ne aperos angle dum ili ambaŭ ankoraŭ vivos. En 1988 ĝi aperis filme kiel La nuit bengali (france) kaj Bengal Nights (angle). Eliade mortis en 1986, kaj Maitreyi en 1990. Finfine aperis la angla versio de la romano sub la titolo Bengal Nights en 1993.

Reg Jaderstrom

El la libroservo por vi - Fraŭlino Maitreyi

Publikigita ĉe
Taĵo nia n-ro 6
Kolkato, komence de la 1930 aj jaroj. Juna eŭropano alve­nas en la granda urbo dum brita regado por studi sans­kriton sub la pro­tekto kaj hel­po de sia ins­truisto. Jen frag­mento el la reala vi­vo de la mond­fame kona­ta rumana filozofo kaj fa­k­u­lo
pri religioj Mircea Eli­ade. Ni plu memoru: la fi­lino de la profe­soro iom post iom al­tiras la atenton de la junulo kaj, reciproke, la kna­bino ra­vi­ĝas de la ru­ma­na fraŭlo, ĝis la amo evidentiĝas nebri­debla.

De tiam, la flamo de tiu pasio neni­am es­tingiĝos. La nomo de la barata fraŭlino titolas la libron: Maitreyi.

Kiam Mircea Eliade decidis verki pri sia vivo, li ŝanĝis kelkajn detalojn, sed la romano plu restis membiografia. Mi konfesas, ke mi tre ŝatas la stilon de Eliade, de kiu mi legis plurajn verkojn. Li demetas ĉiun nene­cesan orna­mon, kaj tio donas al la rezulto pli verŝajnan aspekton, kiun facile ni interpretas kiel sincera konfeso. Per tio li sukcesas kapti la leganton de la komenco. En Rumanio, Fraŭlino Maitreyi estas deviga legaĵo en mezlernejoj, kaj plu fascinas milojn da personoj.

Sed ĉu vere eblas ke, malgraŭ baroj kaj tempopaso, amo ŝprucinta dum juneco tiel longe pluvivas? Multajn jardekojn pos­te, 60-jara Maitreyi Devi volis res­pon­di tiun demandon per libro. Ĝia titolo, ka­raj amikoj, estas elokventa: Ĝi ne mortas.

Suso Moinhos

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.