La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Falantaj muroj

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: novelo, originala verko
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€14.50
  • Eldonjaro: 1997
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Vojaĝrakontoj
  • Paĝoj: 160
  • Larĝo: 15 mm
  • Alto: 23 mm
  • Pezo: 295 g
  • ISBN: 3-901752-04-X
  • Recenzo:
    • De Viktor Kudrjavcev: Raporto el la lando de l' venkinta proletaro
    • De Don Harlow: Falantaj muroj / Falling Walls
    • De Julian Modest: Muroj falas, novaj masoniĝas
    • De Antonio Valén: Falantaj muroj
    • De Sten Johansson: Supraĵaj ĝenoj de vojaĝanto
    • De Madzy van der Kooij: Falantaj muroj
    • Falantaj muroj de Trevor Steele estas tre plaĉa libro, facile legebla. Ĝi priskribas la travivaĵojn trafitajn de T. Steel ĉefe en Sovetunio antaŭ la falo de la fi-fama muro kaj poste en kelkaj orientaj landoj de Eŭropo, Brazilo kaj Aŭstralio. La tekstoj estas tre bone skribitaj kun multe da humuro kiu ofte ridigas la leganton. (Martine Riviere - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2015)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Raporto el la lando de l' venkinta proletaro


1998, №5 (43).

La titolo Falantaj muroj klare aludas la unuan parton, restadon de la aŭtoro en Orienta Eŭropo dum la agonio de la iama giganta Sovetunio. La ĝenro de la libro sendube estas vojaĝaj impresoj.

La libro kaptis mian atenton ek de la unuaj linioj, la rakontoj fluis libere kaj nature, helpis al tio sufiĉe alloga tiparo. Oni tuj komprenas, ke la aŭtoro “naĝas” en Esperanto tute libere, kvazaŭ en denaska lingvo. (Poste el la enhavo mi ekvidis, ke li estas lingva instruisto.)

La aŭtoro ne klarigis, kio krom scivolemo puŝis lin al tiu kuraĝa paŝo — lasi sian trankvilan vivon en la paradiza Aŭstralio kaj veni por longa tempo en Sovetion. Eble li sentis, ke ĝuste en tiu tempo devas okazi historie gravaj eventoj, kaj li volis propraokule memorfiksi ilin. En la komenco li skribis: “Mi nepre volis sperti la vivon same kiel la civitanoj de SU”. Kial? Tamen la aventuro okazis kaj nesenrezulte. Almenaŭ mi ricevis pozitivajn emociojn dum la legado.

La plej granda parto de la libro priskribas la situacion en Sovetunio dum la lastaj monatoj de ĝia ekzisto. Vere, pasis pli ol ses jaroj, kaj hodiaŭ tiu temo ŝajnas ne plu aktuala, kaj enuiga eĉ por mi, civitano de Ruslando kaj eksSovetunio, sur kies pasporto ĝis nun estas skribita en la rusa “USSR”. Mi ja ĉion travivis kaj ĝis nun travivas mem. Tamen ekde la unuaj linioj mi eniĝis en la atmosferon de pasintaj eventoj, antaŭ la okuloj aperis detaloj de tiama vivo kaj lavangis multaj rememoroj, plejparte agrablaj almenaŭ pro tio, ke mi estis je multaj jaroj pli juna.

Estas vere interesa la fakto, ke mi nun rigardas la situacion en la 90a jaro en Sovetunio pere de la okuloj de la aŭtoro, ĉar ĝuste en 1990 mi persone unuafoje trafis “la veran okcidenton” — partoprenis en SAT-kongreso en Linz, Aŭstrio. Mi spertis la same grandan ŝokon kiel la aŭtoro nur kun la minusa signifo, ĉar li trafis el bona vivo al la malbona kaj evidente pensis “kiel bonŝancas, ke mi naskiĝis kaj loĝas ne en Sovetunio”. Mi memoras, kiel mi, ekzemple, mezuris vinajn botelojn en la vendejo en Linz ne laŭnombre, sed per paŝoj — tiom longa estis bretego da ili! — kaj kalkulis specojn de kolbasoj.

Sed hodiaŭ, en 1998 en Ruslando, eĉ en mia urbo Jekaterinburg estas ĉio, kion oni imagas aĉeti. Abundo da varoj kaj servoj. Kaj en mia lando jam aperis generacio, kiu ne memoras kuponojn por manĝoj kaj senfinajn starvicojn por ĉio.

Mi do provas rememorigi la situacion per kelkaj trafaj citaĵoj aŭro Falantaj muroj de Trevor Steele, kiuj kvazaŭ Pentraĵoj de la ekspozicio respegulas tiaman vivon:

Apud la pordegoj de flughaveno oni tuj ekvidis la kadukecon de ĉiutaga realo.

Mi elektis tiun taksiiston, kiu probable razis sin tiun matenon.

Refoje mi vidis, ke virino, kiu surpletigas la manĝaĵojn, faras la laboron de kvar aŭ kvin. (Poste mi konstatos, ke malofte la proporcio de laboro kaj dungitaro estas ĝusta; foje unu homo faras laboron de pluraj, sed plej ofte kvar aŭ kvin homoj havas sufiĉe da laboro por unu)

Preskaŭ senescepte vendistinoj estis malsveltaj virinoj kun fortaj pulmoj kaj Di-donita rajto alfaŭki klientojn.

Interese estas kunglui frazojn el diversaj alineoj: “Mi, naskita ĝentlemano... manĝinte per fingroj mian kokinaĵon”.

Estis kurioza lando, tiu Sovetunio en sia lasta ekzistojaro. Ĝi estis ankoraŭ komunisma lando, sed neniu homo... diris ion bonan pri komunismo.

Sovetunio estis multrilate daŭrigo de la Rusa Imperio.

Ne, Sovetunio ne estis feliĉa lando. Sed mi renkontis feliĉulojn, kies stato estis rezulto de unika tiama politiko. Kievanoj aĉetis parcelojn apud Kievo, ili laboregis sed deklaris sian situacion “idilia” — ili kreskigis la proprajn manĝaĵojn kaj ĝuis luksan abundecon, kompare kun kievanoj, kiuj loĝis en “kuniklotruoj” kaj senespere serĉis ion por manĝi.

La plej neviŝebla bildo el la vivo de Sovetunio estas tiu de atendado en longa vico.

Al unu afero mi tamen neniam kutimiĝis — kial la vendistinoj aŭ oficistoj estis je 99% laŭtkriemaj?

Ne povis aĉeti razklingojn en Kievo, bonŝance venis en Moskvon, trovis tiujn en GUM kaj evidentiĝis, ke oni vendas varojn nur al moskvanoj laŭ pasportoj kun fotoj, kiu pruvis, ke tiu estas moskvano.

Kiu volas trinki bieron devas kunporti la propran trinkujon.

Malgraŭ ĉio, mi vivas pli intence ĉi tie ol en Aŭstralio.

Sovetiaj virinoj estas vere admirindaj en sia forteco, sen kiu la tuta socio estus jam delonge kolapsinta.

Tra la tuta libro unu post la alia sekvas apartaj bildoj el la ĉiutaga vivo. La aŭtoro kun milda humuro priskribas tion, kio kaptis lian atenton. Estas kvazaŭ serio de malgrandaj rakontoj.

Sian ĉeeston en Sovetunio la aŭtoro resumis en la ĉapitro Kelkaj pensoj pri la historia eksperimento. Priskribante la malfacilaĵojn de tiama vivo Trevor Steele tamen ne laŭdas kapitalisman sistemon kiel alternativon aŭ “veron en la lasta instanco”. Sed senescepte ĉiuj sovetianoj tiam opiniis, ke kapitalismo egalas al abundeco kaj similas paradizon.

En 1990 oni atendis grandajn politikajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn. Dume multaj preparis sin por ekspluati la eblecojn de la “merkata ekonomio”, tiu talismano promesanta individuan liberecon kaj prosperon. Kapitalismo, moderneco, alta tekniko, okcident-eŭropaj lingvoj, aparte la germana kaj la angla.

Laŭ opinio de Trevor Steele en socialisma sistemo estis multo pozitiva. Mi kaj multaj ni ĉi tie loĝantaj komprenis tion, kion ni opiniis memkomprenebla ekde la naskiĝo.

Senlaboreco apenaŭ ekzistis. Ni loĝis tre malmultekoste. Edukado, medicino, infanvartado, restado en hospitaloj estis senpaga. Ni ĉeestis bonajn koncertojn, aĉetis malmultekoste bonan literaturon. Preskaŭ neniu estis riĉa, sed ekzistis iu egaleco en neriĉeco. Ne ĉio estis malbona.

Nun la sekureco malaperis. Socialismo similis al kaĝo. En kaĝo oni nemulte povas moviĝi, sed sentas sin sekuraj. Kapitalismo similas al ĝangalo — iuj bestoj amas la liberecon, sed aliaj estas manĝataj. Jen tiel.

Sekvas ĉapitroj pri Pollando, Germanio, Ĉeĥio.

Post la malplenaj butikoj en Sovetunio Pollando ŝajnis la lando de abundeco.

Germanio ŝokis min en mala senco — mi preskaŭ forgesis, kiel aspektas riĉa lando.

Mi konstatis, ke mia intereso plulegi al la fino de la libro falis. Eble iom atentokapta estas la priskribo de brazila komunumo Bona Espero, kie laboras brazilanoj kaj homoj el la tuta mondo, kies sola komuna lingvo estas esperanto.

Sed la libro estas certe rekomendinda por legi, ĉar ĝi estas originale skribita en bona esperanto.

Viktor Kudrjavcev

Falantaj muroj / Falling Walls

La aŭstraliano Trevor Steele, kiu estas plej bone konata kiel la verkinto de la romano Sed nur fragmento, verŝajne vivtenas sin instruante fremdajn lingvojn -- la anglan, la germanan, Esperanton (ankaŭ unu someron ĉe la Esperanto-kursaro de San Francisco Ŝtata Universitato). En la komenco de la naŭdekaj jaroj, li migris al tiama Sovetunio por vidi la landon kaj instrui ĉefe la anglan en diversaj lokoj. La rezulto estas la pli granda parto de ĉi tiu memuaro, en kiu li humure (kaj ne tro komplimente) priskribas siajn spertojn en tiu mondoparto okaze de la fino de la sovetia epoko. La finaj ĉapitroj priskribas ankaŭ la staton, en 1991, de la germana oriento (iama GDR), Polio kaj Aŭstrio, kun ioma diskutado pri la malbonaĵoj de ĉeĥaj doganistoj.

The Australian Trevor Steele, who is best known as the author of the novel But Only a Fragment, apparently supports himself by teaching foreign languages -- English, German, Esperanto (including one summer at the San Francisco State University Esperanto Workshop). At the beginning of the nineties, he traveled to the Soviet Union of that time to see the country and teach mainly English in various places. The result is the larger part of this memoir, in which he humorously (and not too complimentarily) describes his experiences in that part of the world at the end of the Soviet era. The final chapters also describe the state, in 1991, of the German east (the erstwhile GDR), Poland and Austria, with some discussion of the evils of Czech customs agents.

Steele estas unu el tiuj verkantoj, kiujn oni nur malfacile demetas dum la legado, eĉ por tiaj necesaĵoj kiaj dormado, laborado kaj manĝado. Li havas penetreman okulon, fortan humursenton, kaj interesan verkstilon. Liaj priskriboj ofte ŝajnas forte satiraj:

Steele is one of those authors that you can put down while reading only with difficulty, even for such necessities as sleeping, working and eating. He has a penetrating eye, a strong sense of humor, and an interesting writing style. His descriptions often seem strongly satirical

"Multe pli interesa estis mia ĉaso post dentobrosoj. Mi loĝis tiutempe en la estona ĉefurbo Talino, kies loĝantaro estas nur duonmiliono, do ne surprize, ke tie ne troveblis dentobrosoj. Refoje estis Esperanto-renkontiĝo, kiu venigis min al Rigo, la latvia ĉefurbo, kiu loĝigas milionon da homoj, do prezentis pli esperigajn perspektivojn. Kiam mi demandis tiuteme la esperantistojn de Rigo, ili nur kapneis kaj trovis konsolvortojn, sed ili subtaksis la obstinon de aŭstraliano plena de ĉaspasio. Mi sekvis ian spuron tra stratoj kaj butikoj kaj jen! en la dudeka butiko mi ekvidis tri maljunajn brosojn dormetantajn sur breto, parte kaŝitajn de araneaĵo. Kun ĉasista krio mi ĝoje saltis sur ilin, batis ilin sur la kranion, kaj trenis la tremetantajn korpojn al la KACCA (bonvolu legi cirile). Mi fiere montris mian predaĵon al ĉiuj konatoj. Hm, ilia koloro estis iom nekutima, mi dirus rufa. Kaj la haroj ŝajnis tre kadukaj, pro granda aĝo. Konfesendas, ke el vidpunkto de utiliganto miaj bestetoj ne plene kontentigis. Post nur unu uzo la haroj volis aŭ tute kuŝi aŭ puŝi sin en tre diversaj direktoj. Kaj la gusto ... ĉu hunda aŭ kata?" (paĝoj 33-34)

"Much more interesting was my hunt for toothbrushes. At that time I was living in the Estonian capitol, Tallinn, whose population is only half a million, so it was not surprising that there were no toothbrushes to be found there. Once again it was an Esperanto meeting that brought me to Riga, the Latvian capitol, which houses a million people, and so offered more hopeful perspectives. When I raised the subject with the Esperantists of Riga, they just shook their heads and found words of consolation, but they underestimated the stubbornness of an Australian full of passion for the hunt. I followed a trail through streets and shops and behold! in the twentieth shop I caught sight of three old brushes dozing on a shelf, partly hidden by a spider web. With a hunder's cry I joyfully leaped on them, struck them on the skull, and dragged the shuddering bodies to the KACCA (please read in Cyrillic). I proudly showed my prey to all my acquaintances. Well, their color was a little bit unusual, I would say reddish. And the hairs seemed very worn out with great age. It must be admitted that from the viewpoint of a user my little animals were not completely satisfactory. After only one use the hairs wanted to either lie down or push themselves in very different directions. And the taste ... dog or cat?" (pp. 33-34)

Foje liaj komentoj povas montriĝi sufiĉe acerbaj:

At times his comments become quite acerbic:

"Nenie mi sukcesis aĉeti necesejan paperon, sed kompreneble estas multaj uzeblaj anstataŭaĵoj kun tiaj nomoj kiaj Pravda, Izvestija ..." (p. 33)

"Nowhere did I succeed in buying toilet paper, but of course there are many usable substitutes with such names as Pravda, Izvestija ..." (p. 33)

En kvar aldonaj mallongaj ĉapitroj Steele donas epizodojn el aliaj partoj de sia vivo, enklude viziton al la Esperantlingva edukejo / komunumo "Bona Espero" en Brazilo.

In four additional short chapters Steele gives episodes from other parts of his life, including a visit to the Esperanto-speaking training center / community "Bona Espero" in Brazil.

La stilo, kiel mi jam sugestis, estas bonega. Tamen li fojfoje falas en la kaptilon, simple prunti vorton el la angla anstataŭ elserĉi la ĝustan Esperantan vorton (atrakcio anstataŭ allogaĵo, bagaĝo anstataŭ valizaro, ktp.). Pri tio kulpas almenaŭ egale la redaktinto, kaj la eldoninto, kiu verŝajne ne transdonis la manuskripton al lingvo-kontrolanto. En la fina ĉapitro ("Fine aŭtenta verkmaterialo") li kvazaŭ proponas novan prefikson el nuntempe komunuza (almenaŭ en kelkaj rondoj) vorto.

The style, as I have already suggested, is excellent. But he occasionally falls into the trap of simply borrowing a word from English instead of looking up the correct Esperanto word (atrakcio instead of allogaĵo, bagaĝo instead of valizaro, etc.). The editor, and the publisher, who apparently did not pass the manuscript to somebody who would check the language, are at least equally guilty for this. In the final chapter ("At Last Some Authentic Writing Material") he sort of offers a new prefix from a word that is (at least in some circles) currently in common use.

Mi forte rekomendas la libron.

I strongly recommend the book.

Don Harlow

Muroj falas, novaj masoniĝas


174/aŭgusto 1998

Per sia plej nova libro, "Falantaj muroj", Trevor Steele priskribas siajn travivaĵojn en kelkaj orienteŭropaj landoj tuj post la falo de la Berlina muro. Iom skeptike mi trafoliumis la libron, ĉar mi dubis, ke Trevor Steele rakontus ion pli interesan ol tio, kion mi spertas kiel loĝanto de orienteŭropa lando. Tamen miaj duboj rapide malaperis kaj per granda atento mi komencis legi la libron. Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne nur alloge rakontas, sed detale observas la homojn, la tradiciojn, la vivon en la estintaj socialismaj landoj.

Lia vojaĝo komenciĝas de la eksa Sovetunio. Tuj post sia alveno, la aŭstraliano trovas sin en "mirinda" lando, kie por li la vivo estas absurda kaj nekomprenebla. Legante la unuajn paĝojn mi sincere opiniis, ke por Trevor Steele estas tre facile kaj tute nature primoki kaj priridi la vivon en la eksa Sovetunio. Ja, li havis la feliĉon naskiĝi en riĉa kaj libera lando kaj 1i mem neniam staris vice por aĉeti panon aŭ alian nutraĵon, neniam loĝis en loĝejoj sen kurento kaj sen hejtado, neniam suferis la kruelaĵojn de la proletara diktaturo. Tamen legante la libron iom post iom mi konstatis, ke Trevor Steele ne priridas kaj ne primokas la kompatindan vivon en la eksaj socialismaj landoj, sed li simple observas nian nunan vivon per larĝe malfermitaj infanaj okuloj kaj li ne povas kompreni kiamaniere ni vivis tiel dum tiom da jaroj. Steele sentas amon kaj kompaton al la homoj, kiuj loĝas en tiuj ĉi landoj. En Sovetunio li trovas multajn esperantistojn kaj en sia libro li sukcesas bone montri la signifon de la esperantista solidareco.

Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne restas indiferenta al la mondaj problemoj. Li bone rimarkis kaj komprenis, ke multaj estas la danĝeroj, kiuj nun minacas la estintajn socialismajn landojn. Unu el ili estas la malpurigado de la naturo. Nehazarde eĉ la turismaj broŝuroj en Estonio atentigas, ke "...polucio de la aero atingas egan gradon kaj ...ĉe la 45-kilometra marbordo de Talino oni apenaŭ povas trovi puran akvon por naĝi".

Alia danĝero por la orienteŭropaj landoj estas la nov-nazioj, kiujn Steele vidis en Germanio kaj kiuj anoncas la aperon de la nacionalismo en la eksaj socialismaj landoj.

La konkludoj de Steele pri la estonteco de la orienteŭropaj landoj estas tre pesimismaj kaj tre malesperigaj: "Se tiuj landoj iam atingos "ekonomian normalecon", ĝi similos, mi timas, tiun de la nunaj "triamondaj landoj". Malgranda elito laboros kiel agentoj de transnaciaj korporacioj kaj riĉiĝos, sed granda plimulto estos tre malriĉa, ofte senlabora kaj ekonomie tute dependa."

Mi opinias, ke Trevor Steele tute pravas, ĉar la nuna ekonomia stagnado en kelkaj orienteŭropaj landoj donas nenian esperon.

Trevor Steele estas talenta rakontisto. Li spertas rakonti ordinarajn okazintaĵojn per freŝa humursento kaj la legado de la libro estas ege agrabla kaj amuza. Impresas same la lastaj kvar rakontoj el la libro: "Maŭricio 1967", "Hispanio 1971", "Brazilo 1977" kaj "Interna Aŭstralio 1993", kvankam, laŭ mi, ili ne estas rakontoj, sed same vojaĝskizoj, kiuj prezentas rimarkindajn detalojn pri la menciitaj landoj.

La stilo de Trevor Steele estas flua, fleksebla, elokventa.

La aŭtoro kapablas transdoni en esperanto eĉ la plej subtilajn pensojn, sentojn, meditojn. Nur mi ne komprenis, kial en la tuta libro konstante aperas la vorto akĉento anstataŭ akcento. Verŝajne preseraro.

La titolo de la libro, "Falantaj muroj", estas bone elektita, tamen legante la vojaĝimpresojn de Trevor Steele mi havis tute alian konjekton, ke je la loko de la falantaj muroj aperas novaj kiel nacionalismo, senlaboreco, ekonomiaj krizoj kaj la homoj neniam estos liberaj, sendependaj kaj neniam povus vojaĝi de lando al lando, eĉ se ili estas esperantistoj.

Julian Modest

Falantaj muroj

Trevor Steele estas eble la sola esperanto-romanisto, kies verkojn mi aĉetas blinde, t.e. lia nura nomo sur la kovrilo jam garantias bonan enhavon kaj altan kvaliton.

Same kiel antaŭajn, ankaŭ ĉi lian lastan verkon mi vore legis preskaŭ unutire. Simple neeviteblas: la Steele'aj libro-bestoj ĉiam katenas la leganton. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ĝuis lian romanegon Sed nur fragmento (Fonto) ofte venis penso en mian kapon, ke se nia beletro disponus dekduon da Steele, ni malblufe kaj serioz-miene povus ekparoli pri efektiva kompareblo de esperanta kaj nacilingvaj literaturoj. Kaj la penso ja ripetiĝis dum lego de la malpli dika romano Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (IEM) kaj de la rakontaro Memori kaj forgesi (Pro Esperanto).

Ĉi-foje, Steele regalas nin ne per fikciaĵo, sed per iaspeca "vojaĝ-kajero": Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj enhavas la longan "Falantaj muroj" (124 p.) plus kvar aliajn posep-paĝajn rakontojn. Komuna trajto de ĉiuj kvin estas membiografieco, ĉar la aŭtoro ĉiam rakontas pri la propraj travivaĵoj. "Falantaj muroj" komenciĝas per flugo de Aŭstralio al Moskvo kiam Sovetunio ankoraŭ oficiale ekzistis, temen mergita en historiaj ŝanĝoj. Tra anekdotoj, impresoj, homaj spertoj, ni transiras kun Steele de la Gorbaĉova al la Jelcina epoko, dum nia ĉefrolulo -la aŭtoro- perlaboras kiel instruisto de la angla kaj la germana en Kievo kaj Baltio. Poste ni akompanas lin al du aliaj longaj restadoj en la pli prospera Pollando (kie li instruas eĉ esperanton) kaj en la kontrasta reunuiĝinta Germanio, ankaŭ kun rapidaj -kaj ne nepre agrablaj- vizitoj al Ĉeĥio kaj Vieno.

Por iom bildigi la impresojn de la aŭtoro, ni prefere montru kelkajn elokventajn pecojn el "Falantaj muroj". Jen la unua:

"Senprobleme ni atingis Ŝeremetjevon, la internacian flughavenon de Moskvo, laŭdire luksakvalitan por imponi al vizitantoj. Nu, post la glatega moderneco de la singapura, tiu ĉi flughaveno aspektis kaverneca kaj malluma, kaj tuj apud ĝiaj pordegoj oni ekvidis la kadukecon de la ĉiutaga realo." (p. 8)

En Kievo, nia aŭtoro ja sukcesas trovi laboron:

"Mi petis formalan intervjuon kun la direktorino por informiĝi pri mia rolo. Ĉu ŝi povus montri al mi kursplanon? Hm, tion ni intencas skribi poste. Nu, kion la lernantoj estos atingintaj ĉe la fino de la kurso? Ho, tio dependos de la kapabloj kaj interesoj de la instruistoj. Do... kiajn tekstojn oni uzos? Tekstojn -ni esperas iam stoki tekstojn. Ĉu estas iuj komunaj klas-legaĵoj? Ankoraŭ ne. Ĉu eblas fotokopii aŭ multobligi?

Pardonu, iam, ni esperas, sed ni supozas, ke vi povos dikti materialon. Ĉu eblas aboni iun anglalingvan ĵurnalon? Bedaŭrinde ne, ili estas multe tro multekostaj. Ho Dio mia, Tatjana Grigorijevna, ĉu estas instruĉambroj?

Certe, ni luos ĉambrojn en elementa lernejo kaj uzos ilin vespere. Vi ja havas kreton, ĉu ne? Kompreneble, vidu (ŝi montris blankaĵon kun la dimensioj de alumetskatolo). Poste mi spertos, ke la tabuloj estas tiel eluzitaj kaj glataj, ke la kreto ne povas lasi markojn sur ili. Diru al mi, Tatjana Grigorijevna, kion vi havas? Ha, ni havas vin, instruiston kaj veran anglon!

Mi ne atentis tiun apenaŭ pardoneblan insulton kontraŭ mia nacieco, ĉar mi subite sentis pezan ŝarĝon sur miaj ŝultroj -mi estas la ĉefa allogaĵo de la entrepreno!" (p. 26)

Ankoraŭ du pliaj:

"La plej neviŝebla bildo el la vivo en Sovetunio estas tiu de atendado en longa vico. Kompreneble mi jam vidis tiajn bildojn per televido antaŭ ol vojaĝi tien, sed esti tie estis neantaŭekzercebla.

Butikumado en okcidentaj landoj estas baze teda afero. Oni iras al butiko, oni elektas, pagas, kaj prenas hejmen. Nu, kio estas romantika pri tio? En Sovetunio estis multe pli stimula afero. Foje oni spertis la ĝojon fakte trovi, kion oni serĉis. Dum butikumado oni eble -ne, plej probable- renkontis aŭ almenaŭ vidis grandan nombron da nekonataj homoj. Krome estis la mensa stimulado provi kalkuli la hodiaŭan inflacion aŭ diveni, kiaj varoj, hieraŭ aĉeteblaj, estos hodiaŭ 'deficitij'.

Al unu afero mi tamen neniam kutimiĝis, pli bone dirite, mi ne ĝuis. Kial la vendistinoj aŭ oficistoj estis je 99% laŭtkriemaj? Nu, ni ne vivas en perfekta mondo." (p. 30)

"Kiel ekzota aŭstraliano mi ricevis invitojn intervjuiĝi, prelegi, paroli, eĉ laborkontraktojn vere flatajn (sed kun salajro en rubloj; kiel diris Donna, se oni ne povas iel havigi malmolan valuton, oni estas kvazaŭ malliberulo en Sovetunio). Mi apenaŭ estus sukcesinta trabarakti multajn problemojn de la vivo tie sen la malavara helpo de esperantistoj, kolegoj, kaj lernantoj, kaj antaŭ ĉio de virinoj. Sovetiaj virinoj estas vere admirindaj en sia forteco, sen kiu la tuta socio estus jam delonge kolapsinta. Laŭ miaj observoj virinoj faras preskaŭ la tutan laboron en la apartamento kaj ofte multon ekstere. Ili ŝajnas kredi, ke viroj estas ĉiukaze grandparte nekapablaj, kaj kompatinda eksterlandulo sen virino estas aparte helpenda. Estis eĉ konkurado por helpi la povran ekzotulon." (p. 36)

Dum restado en periferia antaŭurbo de Talino nomata Lasnamäe, Steele ĝuis la lokajn vidindaĵojn:

"Se oni rigardas tra la fenestroj de mia sepaetaĝa apartamento en Lasmanäe, malmulto ĝojigas la okulon -krom la lupovostoj. Jen kiel la kamparaj estonoj nomis la fumkolonojn el fabrikoj. Vere estis malfacile elekti nur unu, sed mia plej amata lupovosto devenis el fabriko nur unu kilometron for. Foje ĝi estis nevidebla pro nebulo, sed estis konsole scii, ke mia lupovosto deĵoras tage kaj nokte, egale, ĉu mi ĉeestas por ĝin prijubili aŭ ne. Ĝi havis fascinan skalon da koloroj, de glore griza ĝis nirvane nigra. Mi konfesu, ke ĝia formo ne multe variis: kutime renversita piramido, kies malsupro mezuris proksimume la longecon de kamiono. Sed pri ĝia fluodirekto mi povis eĉ veti kontraŭ mi mem; finfine estas duoble 180 gradoj en cirklo. Sed ni simpligu: ni diru, ke kiam ĝi fluis dekstren ĝi nevidebligis al mi la tieajn samaspektajn apartamentarojn, pro kio mi humile dankis; kiam ĝi maldekstreniĝis, ĝi aldonis amason da bonaĵoj al la Balta Maro. Foje mi ne komprenis: kvankam la nebulo estis malmulta, mi ne povis vidi mian lupovoston, eĉ ne la fabrikon. Sed mi estas inteligentulo: baldaŭ mi ekkomprenis, ke ĝi fluas rekte tra mia fenestro." (p. 52)

Kaj en Latvio, li ĉeestis konferencon pri energio kaj ekologio kun partopreno de reprezentantoj de okcidentaj registaroj kaj/aŭ atom-kompanioj:

"Ankaŭ ĉagrenis min, ke la vizitantoj el la okcidento lekciis al la latvoj kvazaŭ al nebone edukitaj kuzoj, kiuj devas sin klopodigi por iĝi veraj eŭropanoj (la epiteto 'eŭropa' signifis 'perfekta'). Kaj ili tre fanfaronis pri la boneco de la propraj demokratiaj landoj, kie ŝajne ĉio bonege funkcias. Tiu vido al okcidentuloj el orienteŭropa vidpunkto estis interesa, sed ne nepre agrabla. Mi demandis min, ĉu foje mi vekas tian impreson ĉe miaj gastoj..." (p. 64)

La kvar aliaj rakontoj parolas samtone pri aliaj vojaĝoj al Maŭricio (1967), Hispanio (1971), Brazilo (Bona espero, 1977) kaj Interna Aŭstralio (1993).

En la komenco vi legis, ke mi voris ĉi libron, tamen, tamen... (se ne estus 'se' kaj 'tamen', mi al ĉio dirus amen) iel ŝajnas, ke la arta nivelo iomete desupris kompare al la antaŭaj verkoj de Steele: la aŭtoro malpli dorlotas la lingvon kaj ne tiom zorgas pri polurado, eble ĉar ne temas pri vera beletraĵo (?), sed pri nura vojaĝ-kajero. Komprenu bone: lia nivelo ja pli altas ol averaĝaj t.n. esperanto-literaturaĵoj, sed okulfrape malpli ol liaj ceteraj verkoj. Ĉu ni proponu kiel modelon de vorta karesado la jenan fragmenton?:

"La stacidomo estis malbone iluminita [tiel] kaj mankis ŝildoj por indiki kien iri. Kie estas la doganejo? Fine ni trovis ĝin, tio estas, ni vidis tra vitra pordo, kie la doganejo estas. En ĝi estis multaj verduniformaj oficistoj." (p. 83)

Retamen: mi denove trovis mian plej ŝatatan Steele -imponan, fluan, stilo-plenan- en la ĉapitro pri la Aŭstralia ambasado en Vieno kaj en la rakontoj pri Brazilo kaj Interna Aŭstralio -jen la ĉiama lertulo, jen la kerna artisto. Nehazarde, la fakto, ke Steele elektis esperanton kiel verklingvon estas privilegio por nia beletro, malavara donaco al niaj legemuloj kaj refreŝiga fonto de estetika ĝuo. Kiam la venontan, Trevor?

Antonio Valén

Supraĵaj ĝenoj de vojaĝanto

En la Esperanta literaturo svarmas vojaĝpriskriboj. Ili prezentas vastan gamon – de plej naiva samideana propagando ĝis vera literaturo. Jen ili similas simplan bildkarton de turisto, jen ili malkaŝas nekonatajn observojn pri la vizitata loko – aŭ pri la vizitanto mem.

En sia kolekto Falantaj muroj Steele evidente havas relative seriozan literaturan ambicion. Lia ĉefa temo estas orienta Eŭropo dum la jaroj kiam falis la komunismaj reĝimoj. Tio ja estis tre drama tempo, decida por la monda historio, kiam oni vere faligis murojn kaj pikdratajn barilojn, kaj kiam dissplitiĝis imperio. Hodiaŭ, kiam oni plurloke starigas novajn murojn kaj aspiras rekrei imperion, tiu ĵusa epoko ŝajnas jam fora.

Steele pasigis multe da tempo en pluraj el la koncernaj landoj, kaj oni povus atendi interesan analizon de la evoluo bazitan sur propraj spertoj. La legado de Falantaj muroj tamen grave elrevigis min. Vere ja aperas atestoj pri propraj travivaĵoj. Tiuj tamen grandparte konsistas el malinteresa plendado pri la ĝenoj dum vojaĝado en fremda lando – ĝenoj kaŭzataj de strangaj homoj kun strangaj kutimoj, sed ne malofte ankaŭ de stultega konduto fare de la vojaĝanto mem, kiel ekzemple provoj vojaĝi sen vizo aŭ sen konvertebla valuto. Estas ja admirinda sincero konfesi la proprajn stultajn agojn, sed tiuj konfesoj bedaŭrinde ne multe kontribuas al kompreno pri la vizitataj landoj, nek pri la historia proceso de falantaj muroj.

Se temas pri la socioj ĝenerale, la analizo de Steele tro ofte konsistas el rakontado de aŭditaj onidiroj pli aŭ malpli kredindaj. Ne eblas diri, ke li kredas je ĉio aŭdata, sed mankas ia baza principo pri kritiko de fontoj. La rezulto fojfoje iĝas banala konspirklaĉado.

Nacilingve oni jam verkis multe pri ĉi tiu tempo, kaj oni produktis filmojn, kiuj scenigas la epokon. La verko de Steele laŭ mia opinio alportas preskaŭ nenion interesan al la temo.

La libro enhavas ankaŭ kelkajn vojaĝrakontojn el aliaj lokoj kaj epokoj – el kolonia Maŭricio, faŝisma Hispanio kaj magia Brazilo. Tiuj rakontoj ŝajnas al mi iom pli interesaj – eble ĉar la lokoj estas malpli konataj al mi – tamen ili plejparte prezentas spertojn relative supraĵajn.

Sten Johansson

Falantaj muroj


Majo 2015
Se oni jam legis la aŭtobiografion de Trevor Steele, oni rekonas multon kiam oni legas Falantaj muroj. Tiu verko estas multe pli aĝa, sed malmulte legita, laŭ la aŭtoro almenaŭ. Estas laŭ mi ege interese legi tiujn verkojn ambaŭ, unu relative baldaŭ post la alia. En la aŭtobiografio li priskribas sian tutan vivon ĝis nun; en Falantaj muroj temas ĉefe pri la situacio en Eŭropo. Multaj aferoj, kiujn mi jam legis en "Konvinka kamuflaĵo", mi nun relegis, sed pli amplekse. Ekzemple, li priskribas kiamaniere li devis akiri bileton por aviadilo al Kievo; en Falantaj muroj tiu sceno estas multe pli ampleksa kaj ege priridinda. La lastaj ĉapitroj situas ĉefe en Brazilo. Denove tre rekomendinda libro, ankaŭ por ne tre spertaj legantoj.

Madzy van der Kooij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.