La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

For la batalilojn!

  • Verkinto: Bertha von Suttner
  • Tradukinto: Armand Caumont
  • Originala lingvo: germana
  • Speco: NOVA!
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €36.60
  • Priskribo: La heroino Marta priskribas siajn angorojn, kiam en 1859 ŝia unua edzo, juna husara oficiro, devis foriri militi en Italujon kaj estis tie mortigita per grenado. Kaj novaj angoroj aperis, kiam ankaŭ ŝia dua edzo devis militi unue kontraŭ danoj, poste kontraŭ prusoj en terura milito 1866 apud Hradec Králové. Ŝi alveturis al la batalejo por serĉi lin kaj priskribas teruraĵojn, kiujn ŝi tie vidis. Dume li revenis hejmen nur negrave vundita, sed baldaŭ ekfuriozas epidemio de ĥolero, kiu mortigas plurajn ŝiajn parencojn kaj geservistojn. Ŝia patro, emerita generalo, ĉiam defendas la militojn kiel necesaĵon por la progreso de la homaro, same predikas pastroj. Lernejoj instruas al infanoj, ke morti por la imperiestro kaj patrujo estas la plej grava kaj bela devo de la homo. Ŝi kaj ŝia edzo aliĝas al pacifistoj.
  • Paĝoj: 463
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2019
  • Pezo: 676 g
  • ISBN: 9788087169988
  • Notoj: Serio Oriento-Okcidento n-ro 57.
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

For la bataliloj de Bertha von Suttner


Septembro 2019
esperanto-sumoo.pl/recenzojsep2019.html#r2019-09.18
En 2015 mi legis tiun libron germane kiel donaco de mia fama amiko Peter Weide, de nasko esperantisto. La libro kortuŝis mian haŭton, koron, animon k tutan pensadon kontraŭ militon k nepre por PACO mondvaste!
En libroservo de GEK en 2019 en Neumünster mi aĉetis nun tiun libron FOR LA BATALILOJ, ĉar mi nepre volis legi ĝin Esperante. Denove treege kortuŝis tiu libro mian tutan pensadon pro vera amo kaj ke estu PACO en la tuta mondo.
Bonege estas en tiu libro la nova Enkonduko de la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la Antaŭparolo de D-ro Heinrich Arnold de 1914 k de tradukinto de profesoro A. CAUMONT de 1914.
Mi vere rekomendas legi al ĉiuj esperantistoj kaj al la gelernantoj kiel devo mondvaste ekde 14 jaroj tiun valoran mondlitraturon, tradukitaj al multaj naciaj lingvoj. Tiu libro estu devo por ĉiuj gelernantoj, por ĉiuj homoj kaj estroj de ĉiuj landoj, ke ili ekkonos la tutan mizeron k la kaŭzojn pro milito!
Dum la 100a UK en Lillo la japano s-ro HORI Jasuo, nun mia bonega leteramiko, kolektis pacmesaĝojn el diversaj landoj. Mi skribis pacmesaĝon kaj li enmetis ĝin kune kun mia foto en sia valora bonega libro PACMESAĜOJ TRA LA MONDO:
Al ĉiu landoj kaj ŝtatoj! Mi MALPERMESAS ĉiujn militojn, ĉiujn atombombojn, ĉiujn kemiajn pafilojn, la produktadon de pafiloj.....
FOR LA BATALILOJN!!!!
Mi rekomendas elkore, nepre aĉetu kaj legu tiujn treege valorajn librojn. Estu PACO!!!

Helli (Germanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.