La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ksenofobia gvidlibro al la Nederlandanoj

  • Verkinto: Rodney Bolt
  • Tradukinto: S. Davies
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: alia libro
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro ±€6.00
  • Priskribo: Kion eksterlandano pensas pri nacio el rozvangaj kamparanoj, kiuj loĝas en ventmuelejoj kaj havas lignoŝuojn funde de la vestoŝranko, tulipojn en la ĝardeno kaj amasojn da rondaj fromaĝoj en la manĝaĵejo?
  • Paĝoj: 62
  • Alto: 180 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Gvidlibro por ksenofoboj


2009/06, p. 24
monato.be/2009/009802.php -

Ofte naciaj stereotipoj havas ian bazon en la realo. Kaj ofte eksterlandano povas vidi ion pli bone, ol la homoj, kiuj ĉiutage vivas en iu medio, kaj al kiuj ĉio en ĝi ŝajnas memevidenta.

La libreto Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj prezentas Nederlandon en moketa, sed simpati-plena maniero. Iuj priskriboj konformas al antaŭjuĝoj. Ĉu nederlandanoj estas tiom ŝparemaj, kiel oni kutime diras? Jes, senhezite respondas la aŭtoro, ne riproĉe, sed simple post honesta observado.

Tiu stereotipo estas konata. Tamen aliaj asertoj en la libro estas multe pli surprizaj. La aŭtoro asertas, ke „frue en aŭgusto eblas observi alian surloke naskitan ŝatokupon – stangosidadon. Viroj sidas sur stangoj en la Norda Maro, ĝis ili defalas. Venkas la lasta falinto.” Ĉu vere estas tiel? Jes, je mia surprizo, kaj la lasta konkurso daŭris 72 horojn.

La aŭtoro Rodney Bolt naskiĝis en Sud-Afriko kaj loĝis en Grekio, Anglio kaj Germanio antaŭ ol fine atingi Amsterdamon. Liaj spertoj en multaj landoj sendube kontribuis al la sagaceco kaj vigleco de liaj rimarkoj. La traduko de Simon Davies estas bona, kaj la eldono de eldonejo Bero estas simpla sed plaĉa.

Mi bedaŭras, ke mi ne legis la Ksenofobian gvidlibron al la japanoj antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, kaj mi esperas, ke eldonejo Bero havos la bonan ideon eldoni tradukon de Ksenofobia gvidlibro al la poloj okaze de la kongreso en Bjalistoko. Kaj mi rimarkas, kun scivola timo, ke ekzistas ankaŭ Ksenofobia gvidlibro al la kanadanoj!

Yves Bellefeuille

La gazellig-a (Neder)lando

Post la brila Ksenofobia gvidlibro al la italoj (Milano: IEF, 2006) Eldonejo Bero jen donacas al ni plian amuzan manlibron pri transkulturismo. Postlege de tiaj libretoj oni vidas ke eble ne tiel forte staras „muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj“. Jen tia literaturo por la kongresanoj kiuj spertos nederlandajn kulturon kaj morojn dum almenaŭ unu semajno.
La popoloj kaj iliaj moroj ja diversas kaj malsamas, sed tio ne devas esti kialo por malŝati sed prefere motivo por ridi. Temas pri aparta speco de humuro, kiu tamen kreskas sur delikata grundo. Temas ĉiam pri la ĝusta mezuro kaj bona gusto: kiel komenti la kulturajn diferencojn por ne ofendi? Kio spritas al unu flanko, foje malbone efikas ĉe l’ alia. Alia danĝero estas la stereotipoj. Ili ja ĉiam ekzistas sed ne ĉiam veras. La kongresanoj renkontos malmultajn nederlandanojn promenantajn en lignaj ŝuoj, pluraj tute ne frenezas pri futbalo, kaj mi konas multajn kiuj ne ŝatas fromaĝon. Sed vi ja trovos multajn „kafejojn“ (coffee shops) kie oni konsumas leĝerajn drogojn, kaj en pluraj urboj vi vidos publikulinojn en montrofenestroj. Sed ne kredu ke la nederlandanoj kiel tuto pravigas la praktikon. La diskutoj, foje ardaj, pri tiu temo neniam ĉesas. Tipe nederlanda eco estas ke nederlandanoj neniam konsentas plene kun si mem… ĉiam restu spaco por nuancoj.
Libretoj kiel tiu ĉi tamen ne povas eviti ekspluatadon de stereotipoj. Vi trovos ilin do, sed ne kredu ke la aferoj tiel simplas. La nederlandaj socio kaj kulturo tro kompleksas por pravigi ilin. Ekzemple pri la rilato al germanoj. Sincere dirite, mi ne ŝatas ekspluaton de tiu ĉi esence ŝovinisma kaj stulta stereotipo, kiun jen ankaŭ tiu ĉi libro ripetas. Tamen la stereotipo pri malamo al germanoj estas troigita kaj esence malvera. Alia suspektinda karakterizo de la nederlanda socio estas la fama toleremo. Lastatempe grandan sukceson havas kelkaj politikaj partioj kiuj predikas ĝuste la malon, ĉefe rilate la islamajn kuncivitanojn. Sed ja ankoraŭ estas plimulto de nederlandanoj kiuj ĝuste oponas tiun tendencon. Kiel tiam paroli pri stereotipoj?
Koncize dirite, pri ĉiu stereotipo mi povus konsenti ke estas grajno da vero en ĝi, sed ĉiun el ili mi komentus per „jes, ja… sed…” Nu, ankaŭ tio estas tipe nederlanda! Aliaj stereotipoj estas tiuj de komercemo kaj kalvinismo. La nederlanda ekonomio lastatempe spertis kelkajn gravajn batojn, ekz. perdon de la banko ABN AMRO al la belgaj najbaroj.
Oni povus doni plurajn indikojn ke belgoj eble pli lerte komercas ol nederlandanoj mem, kaj pri kalvinsimo… la plimulto de iamaj kalvinistoj estas nun ateistoj, dum la vera plimulto de religiaj nederlandanoj estas fakte katolikoj (foje tre dogmaj), kaj nuntempe certe islamanoj. Stereotipoj havas historian valoron sed ankaŭ sian uzdaŭron. Tipaj nederlandanoj hodiaŭ estas ankaŭ surinamano, marokano, ĉino kaj polo… Formiĝas nova bildo de la nederlanda nacio, kaj ĝi bezonos novajn stereotipojn.
Sed tamen: ni ne forgesu la „verajn“ nederojn! Ili ja donas la tonon al la tuto! Pri ili temas tiu ĉi libreto kaj ofte ĝi trafe kaptas la amuzajn detalojn. Vi ridos, sed ne forgesu ke iuj detaloj estas pli ol veraj! En tiu senco temas pri serioza libro. El ĝi vi povos lerni pri Nederlando eĉ se vi ridos. Sed kiel scii, kio estas nur amuzaĵo kaj kio la vero? Nu, por malkovri tion estas nur unu maniero: kunvivu kaj spertu mem… Eble vi verkos poste libreton pli trafan kaj amuzan! Sed antaŭ tio vi nepre bezonas tiun ĉi gvidlibron. Estas brile ke vi povas legi ĝin en Esperanto.

Nikola Rašić

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.