La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Fabeloj de la verda pigo bitlibro azw3

  • Verkinto: Louis Beaucaire
  • Ilustrinto: Stano Markovič
  • Speco: novelo, originala verko, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €6.10
  • Aliaj formoj/eldonoj: ePub €6.10, PDF €6.10
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Recenzo:
    • De Sten Johansson: Edifa samideanaĵo
    • De Raffaele Franceschini: Legi fabelojn: kial ne?
    • De Mariolina: La fabeloj de la Verda Pigo
    • De Prinŝan (Japanio): Fabeloj de la Verda Pigo
    • Fabeloj de la Verda Pigo: Mi legis Fabelojn de la Verda Pigo kolektitaj de Louis Beaucaire, kiuj verŝajne estis plenaj de fantaziaj imagpovoj.
      Ĉiuj rakontoj estas tiel amuzaj, ke mi foje ridis laŭte dum legado. Temas pri humuraj aŭ sensencaj okazintaĵoj en esperantujo kun eksterordinaraj esperantistoj, feinoj kaj UFO-anoj. En iu epizodo, Eĉ d-ro Zamenhof mem aperas, kiam li ĝuus kompletigis la lingvon. Estas avantaĝo de esperantistoj, kiuj longe lernadis Esperanton, ĉar ili povas tuj rimarki la ridindaĵojn kaj foje sarkasmaj aludojn. (Majo (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Edifa samideanaĵo

Louis Beaucaire plej konatas pro siaj rakontoj kaj anekdotoj el Bervalo, kiuj konsistas el seksaj ŝercoj pri koitado, kokrado kaj putinoj, krom iomete pri esperantaĵoj. Fabeloj de la Verda Pigo estas alispeca verko. Temas pri rakontoj kun humura tono aŭ almenaŭ kun intenco amuzi. La fabeleca etoso ne tre fortas, kaj mi iom demandas min, al kiaj legantoj ĝi estas celita. Laŭforme ŝajnas, ke al infanoj, sed laŭenhave tio ne ĉiam evidentas. La rakontoj enhavas ŝercojn, kiuj iufoje ne tre spritas, kaj ŝajnas pli intencitaj por plenkreskuloj. Ne temas pri Bervalaĵoj, sed simple pri aferoj, kiuj eble ne tre interesas infanojn. Nu, mi ne estas infano, do mi eble eraras.

En ĉiun fabelon la aŭtoro altrudas Esperanton en maniero, kiu tre tedas min. Se temas pri rakonto, kie la Esperanta temo estas ĉefaĵo, tio ja estas tolerebla. Tio validas pri "La milito de la ĉapeloj", "Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento" kaj aliaj, kiuj tamen ŝajnas al mi relative malspritaj kaj ne tre celitaj al infanoj. Sed pli ĝene estas, kiam Beaucaire en alispecan rakonton, ekzemple "La eta poeto kaj la lokomotivo", tute ĉarma rakonto pri la amo inter poeto kaj vaporlokomotivo, fine aldonas tute superfluan kaj mislokitan edifaĵon pri Esperantokurso, kiel mustardon post la manĝo. Kaj tio ripetiĝas en pluraj eroj. Aĉ!

En "La ribelema kruro" li tamen trovis bonan Esperantan temon. En tre originala, absurde sprita rakonto ni renkontas dekstran kruron, kiu pro naciismo ribelas kontraŭ la esperantisteco de sia "mastro". Jen bela satiraĵo, almenaŭ por plenkreskuloj, eble ankaŭ por adoleskantoj!

"La stranga historio de Notulas" tamen estas rakonto kun pli infana humuro, kaj tie bonŝance mankas la Esperanta propagando, kvankam la homoj en ĝi ja parolas Esperanton.

Sed bedaŭrinde la plej multaj el la dek du fabeloj ŝajnas al mi ne tre spritaj, ne tre fabelaj, ne tre konvenaj al infanoj. Tipa ekzemplo estas "La lingvo interplaneda", kiu instruas al ni ke Esperanto pli taŭgas ol aliaj lingvoj por paroli kun nifuloj. Edifa samideanaĵo, entute!

La lingvaĵo de Beaucaire tamen estas bona. Ankaŭ la tre multaj ilustraĵoj de Stano Markovič estas vere bonaj kaj aldonas al la rakontoj iom da fantazio kaj fabeleco.

Sten Johansson

Legi fabelojn: kial ne?

Ofte plenkeskuloj rifuzas legi fabelojn. - Tiuj estas aferojn nur por infanoj - ili pensas.

Ĉu vere?

Ne ciam. Kredu min gesinjoroj!

La “Fabeloj de la verda pigo” de Louis Beucarie certe estas fabeloj ne nur por infanoj. Kaj por bone ilin kompreni estas devige, antaŭ aŭ poste ilian legadon, iomete studi la historion kaj la kulturon de Esperanto.

Por tion pruvi mi skribis etan raporton pri ĉiu fabelo.

Tiu ĉi mirinda libreto, origina esperanta verko, estas kolekto de 12 fabeloj.
Ekde de la antaŭparolo, ni scias ke ĉiu fabelo estas parolata de Pigo kiu, laŭ ĝia diro, estas “denaska esperantista pigo” kaj ĝia familio lernis Esperanton de klera praavo, kiu loĝis en Bialistoko.
Do, kara leganto, ne lasu vin trompi de la vorto “fabeloj” ĉar preskaŭ ĉiu fabel-rakonto temas pri grava afero de la historio aŭ interna ideo aŭ gramatiko de Esperanto.
Do bone ... ni startu.

- La milito de la ĉapeloj - La mirinda ideo pri reĝo, kiu postulas anstataŭigi sian simplan supersignon per pli deca krono, estas okazaĵo por milde paroli pri la etoso de tiuj tempoj kiam naskiĝis Esperanto, kaj pri ĝia interna ideo de justeco, amikeco, egaleco inter la tuta homaro, kiu “formas unu grandan rondon familian”.
Sed atentu! La fabelo ne parolas pri homoj, sed nur pri... literoj.
- La revisto - Revoj estas motoro por la progresado de la homaro. La revisto, kolportisto de revoj mirige priskribita en la unua parto de la fabelo, en la jaro 1878 (do 9 jarojn antaŭ naskiĝo de Esperanto) en la Nowolipie strato de Varsovio hazarde renkontas grupeton de gimnazianoj, kiuj festas la naskiĝan datrevenon de Ludoviko (Zamenhof) kaj lian inventon de “Lingwe Uniwersala”: unu lingvo por ĉiuj homoj.
Ĉu ĝi ne estas belega revo? Kaj kiom ĝi kostos?
- Samideano lupo - Ĉu vi (foje) manĝas la akuzativon? Ĉu ankaŭ vi antaŭjuĝe atribuas al bestoj la malbonajn ecojn de la homoj?
Ĉu jes?
Do Samideano lupo estos via bona instruisto dum kelkaj minutoj.
- Malaperis la facila vento - La “fabelo” komenciĝas per milda kaj ridetiga priskribo de la eminentuloj de iu Universala Kongreso kaj… poste…
Ho, vidu! Ĉu vi konas la Himnon de Esperantistoj?
Ne?!?
Do bonvolu legi ĝin antaŭ ol legi tiun ĉi fabelon.
- La bona fejno Amenta kaj sinjoro Akuku - Kio okazis en la jaroj 1887, 1894, 1905 ? Ĉu la « Fundamento de Esperanto » estas ŝanĝebla? Tiu ĉi fabelo kuraĝas la leganton malkovri tiujn gravajn momentojn de la historio de Esperanto.
Nur genia verkisto povis imagi fejnon, kiu leginte en la « Ekzercaro » la fabelon “la fejno” skribas al Zamenhof kaj petas al li ŝanĝi tiun tekston ĉar ŝi neniam aŭdis ke ŝia kolegino devigis iun ajn kraĉi ranojn aŭ serpentojn! Kaj kian mildan kaj instruan respondon ŝi ricevas de la “Kara Majstro”!
Kaj ankoraŭ: ĉu la vivo de Esperanto estis malfacila ekde sia komenco?
Certe jes! Kaj kvankam la solvoj, kiujn Amenta donis al la malsamaj problemoj, estis tute fantaziaj, tamen la problemoj estis tute realaj!
- La verda puno – Certe la veda koloro estas grava parto de le esperanta kulturo, sed ... ĉu instruisto rajtas ŝmiri per verda koloro la nazon de lernanto, kiu ne diligente lernis sian lecionon de Esperanto? Demandite pri tio ankaŭ la verda pigo iomete dubas, sed la respondo estas “tute ne!”
La interna ideo de Esperanto ĉiam kaj ĉiel ne toleras diktatorajn metodojn.
Do kio estas la “interna ideo” de Esperanto?
- La eta poeto kaj la lokomotivo - Ĉu Esperanto estas taŭga lingvo por verki poeziojn? Ĉu la poetoj ŝvebas en la aero tiel kiel ... fejnoj ... aŭ babilemaj pigoj?
Eble. Certe poetoj tute ne estas ordinaraj homoj, sed antaŭ ol respondi al la ĉi supraj demandoj bonvolu legi tiun ĉi fabelon.
- La kapaŭskultiloj – Ĉu la novaj teknologiaj kapablos anstataŭi Esperanton? Ĉu nacia lingvo, eĉ la plej disvastiĝinta povos anstataŭi Esperanto?
Ne, certe ne!
Por pruvi tion la verda pigo maliĉe indikas al pigoj de sia regiono, kie troviĝas kapaŭskultiloj por kolekti ilin. Kaj memoru! Kolekti ne ŝteli ĉar pigoj estas kolektemaj birdoj, ne ŝtelemaj. Nur homoj povas esti ŝtelemaj.
- La ribelema kruro – Plena kaj profunda respekto de la gepatraj lingvoj estas kerna punkto de la interna ideo de Esperanto. Sed por disvastigi amikecon, justezon kaj pacon inter popolj nepre necezas unu komuna neutrala lingvo: Esperanto. Tion rememoras al ni la rebelema kruro de japana kaj la vundita kruro de germana samideanoj, kiuj renkontiĝas en Universala Kongreso. Kaj mi certas, ke la aŭtoro de la rakonto ne hazarde elektis la suprajn samideanojn.
- Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento – Jen alia miriga alloga rakonto por disvastigi la konon de la dekses reguloj de la gramatiko de Esperanto, kiuj jam aperis en la eldono de “Unua Lernolibro” kaj poste fariĝis parto de la “Fundamento de Esperanto”. Certe Esperanto estas lingvo pli facila ol aliaj naciaj lingvoj, kaj per ĝia sistemo de afiksoj oni multobligas la konatajn vortojn, tamen ... oni devas parkerigi vortojn.
- La lingvo interplaneda – Nun nia scivolema verda pigo renkontiĝas kun kosmanoj, kiuj surteriĝas per tia kosmoŝipo, kiun ni kutime nomas “fluganta telero”. Sed kiel interkompreniĝi, kiamaniere konversacii? Ho! Vidu! La mankomputileto de la eksterlandanoj tui komprenas Esperanton!
Kio? Kial?
Jes, ĝi bone komprenas Esperanton, ĉar Esperanto estas vere logika lingvo!
- La stranga historio de Notulas – Notulas! Ho pardonu min. Saluton!
Ĉu vi ne scias, kio estas “palindromo”? Do tion vi povas agrable eklerni legante tiun ĉi fabelon, kie Otto Reber, unu el la ĝemeloj, parolas vere strangan lingvon.

Tio estas la lasta fabelo, do mi, kune kun Anna kaj Otto Reber (la ĝemeloj ĉefroluloj de tiu ĉi lasta fabelo) deziras al ĉiuj vi:
bonan legadon kaj

Ĝis!

Raffaele Franceschini

La fabeloj de la Verda Pigo


Januaro 2016
La Pigo nomiĝas Verda ĉar ĝi estas honora esperantisto. Do ankaŭ ĝiaj fabeloj estas verdaj ĉar ili temas pri la internacia lingvo, pri la amo por bestoj kaj naturo, pri la paco inter homoj.
Ĉiuj fabeloj estas interesaj kaj agrablaj, tamen al mi plaĉis tre multe la jenaj:

La milito de la ĉapeloj kiu temas pri iu reĝo kiu postulis ke "oni skribu la vorton reĝo uzante kronon anstataŭ simpla supersigno" por respekti la hierarkion, kaj distingi lin de lia ĉapelano.

Samideano Lupo kiu estas vorema nur pro sia naturo, sed, estante grandanimulo, volonte helpas knabeton kvankam li mem manĝas akuzativon.

La eta poeto kaj la lokomotivo kiu altiras la atenton pri la graveco de la sentoj kaj de la poezio kiuj ne donas enspezon sed estas multvaloraj.

Zozo ..., magia vorto, kiun oni volus enigi kiel deksepa regulo de la Fundamento: "Kiam parolanto de lingvo Esperanto ne scias vorton, li simple uzi anstataŭe la radikon zoz kiu memstaran signifon ne havas". Tamen la uzado de ĉi tiu ĵokero finfine kreas multe da problemoj anstataŭ solvi ilin.

Mariolina

Fabeloj de la Verda Pigo


Majo 2018
Ĉi tio estas karaj fabeloj kolektitaj de Louis Beaucaire, ilustritaj de Stano Markovics, kaj presita de Belgio (1981).
En antaŭbabilo la Verda pigo sinprezentas. Lia avo naskiĝis en pola arbaro kaj lernis Esperanton de klera onklo loĝanta en Bjalistoko. Lia patro kaj patrino konatiĝis kaj li naskiĝis kiel denaska esperantista pigo. Iam li petite partoprenis en la Arta Vespero de la Universala Kongreso. De tiam oni nomas lin la Verda pigo.
Estas 12 fabeloj. El ili mi ŝatas 4, 7, 10-an fabelojn.
4. Mal aperis la facila vento
Jes, la facila vento en la kanto de La Espero. Li flugas de loko al loko kaj alvenis en Marsejlo, kaj tie faris paroladon pri Esperanto.
7. La Eta poeto kaj la lokomotivo
Ili forkuras al ĉirkaŭitan herbejojn, kaj al pitoreska valo. Kaj ili dormas en rifuĝejo apud forlasita stacidomo. Sed venonta matene la eta poeto estis kaptita de ĝendarmoj.
10. Zozo, la deksepa regulo de la Fundamento.
Foje f-ino Regultri diras ke ni iru iom promeni. Ĉiuj 16 Regulaj f-inoj forlasas la Fundamenton kaj eliras eksteren. Ili renkontas fremdan regulon, Zozo. Ŝi volas fariĝi f-ino Reguldeksep.
En fabelo 2, vi povas renkonti junan Zamenhof! Mi legis ilin kun ĝojo.

Prinŝan (Japanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.