La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Glaŭka lum'.

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

El kolza kampo

Ne necesas esti romkatoliko por ĝui la poezion de Dante, nek puritano por ĝui la poezion de Milton. Poezio estas pli universala ol dogmoj kaj, kiam sukcesa, ampleksas nian komunan homecon. Ne necesas esti samseksemulo por ĝui la poemojn en tiu ĉi geja antologio. Kaj ĝuindaj ili estas. Mi vere kaj agrable surpriziĝis pri la konstanta alta kvalito de la elektitaj verkoj. La volumo ampleksas poemojn originalajn kaj tradukitajn.

Unuavice gravas la originalaj. Kontribuis 14 poetoj (du el ili anonimaj). Plej multverke prezentiĝas Benoît Philippe, kaj tio estas justa, ĉar li estas elstara talento. Li faris ankaŭ plurajn el la tradukoj. Ĉe li oni trovas elvokive trafajn metaforojn, figurojn kaj komparojn, kiel:

... leviĝas
odoro ĉura,
kvazaŭ el kolza kampo
post batanta pluvo ...
(„Dumsieste”).

Sed feliĉe ankaŭ aliaj kontribuas bildivon, ekz-e: „mi estas sola/kiel la telefonaj budoj je l' aŭroro” (Luis Alvarez); „... mia amo al li/neniam estis/politike neevoluinta” (Tom Kennedy); ktp.

Ĉe Philippe elstare plaĉas al mi la kvazaŭ-preĝo „Sankta Gejo” (kiun kelkaj eble taksos blasfemaĵo), kaj la movadaĵo „Al mia krokodilo”:

Neniuj krokodilaj larmoj
verŝiĝos de nun
sur mian verdstelitan bruston...

Dua laŭkvante kontribuinto estas David Mager. Lia muzo estas pli emocia; li ankaŭ bonege regas klasikajn versoformojn (ekz-e soneton), kaj ofte sukcesas liveri tiun malfacilan simplecon, kiu ne trafas en banalecon:

Fine mi vin prenus inter miajn brakojn
Ĉion ĉi mi farus spite ĉiujn drakojn.

Mi jam aludis la altan kvaliton de la poemaro. Eble aparte menciindas du poemoj de Gerrit Berveling, mem ne samseksemulo, sed simpatianto de la gejaj sociaj problemoj. En „La samseksemulo” li priskribas la teruran sorton de senkulpa gejo, mortbatita en publika necesejo:

mortigis lin knaboj en ĵinsoj
ho amis li knabojn en ĵinsoj!

Kaj „Dilemo de Aidosulo” forte sentigas tragedion de homo trafita de tiu plagaĉo.

En la traduka parto aperas 24 poemoj el diversaj lingvoj kaj diversaj epokoj. En ĝi la nivelo de la verkoj estas pli varia (supozeble depende de la sperto de la tradukintoj), sed ĝenerale akceptinda. Nur la latinajn poetojn kaj poemojn de Verlaine mi povis kompari kun originaloj (ne havante la anglajn tekstojn). La tradukoj el Catullus kaj Martialis tre fidelas al la originaloj (kaj multe superas la anglajn tradukojn, kiujn mi posedas). Tiuj el Verlaine estas adekvataj, sed eble ne sufiĉe sonoraj - ho kiom mi volus vidi, kiel traktus ĉi originalojn la karmemora kaj genia Waringhien!

Sed ne necesas koni originalojn por juĝi tradukon el vidpunkto Esperanta. Gravas al leganto la prezentita legaĵo: ĉu plezurigas? Pri la plimulto ĉi tie mi respondas jese. Plaĉas „La junulo” de van Hattum, trad. Schippers, el kiu:

Subite la preĝeja kariljon'
Priverŝas lin per floroj, papilioj,
koloraj eroj de birdmelodioj,
kvazaŭ per gaja sunfeston'.

Mi firme rekomendas tiun ĉi libron - nur ne al homoj pudoraj!

William Auld

Glaŭka lum'


n-ro 171, 1995

Manuel de Seabra

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.