La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Gerda malaperis!

  • Verkinto: Claude Piron
  • Speco: viddisko, por komencantoj
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€24.79
  • Formo: DVD
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro ±€7.31, Eldono 1 ±€6.00
  • Priskribo: Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino.
  • Recenzo:
    • De Glebo Malcev: Kiom merda estas Gerda, aŭ Ĉu vi ridos brazile?!
    • De Sten Johansson: Didaktikaj dialogoj
    • De Mariolina: Gerda malaperis!
    • De Horinosuke (Japanio): Gerda malaperis! de Claude Piron
    • La libro estas tre interesa aventuro. Facila legado, kiu atentas la leganton. La nomo de la libro jam nomas la atenton, ĉar ĝi estas la malapero de virino nomata Gerda. Mi ŝatis multe. Ĉefe de la unuaj ĉapitroj, kie la intrigo disfaldiĝis per certa mistero. Tamen, en la finaj ĉapitroj mi estis malĝoja, ĉar mi atendis pli. Krome mi ŝatis la libron. (Ĵiŭ (Blazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2019)
    • Gerda malaperis de Claude Piron: Gerda malaperis estas interesa kaj bona libro por la ĝuo mem kaj lernado de Esperanto. Cetere, la romaneto havas bonajn momentojn en kiu oni ne volas halti la legadon. Kompare kun Lasu min paroli plu de la sama aŭtoro, Gerda malaperis multe pli allogas nin. Por la komencantoj, ĉi tiu libro povas instrui multajn novajn vortojn mojosmaniere. Aliflanke, por nekomencantoj (meznivuloj aŭ spertuloj), la libro estas bona sperto por ĝui bonan kaj malgrandan originalan romaneton en Esperanto. (Ŝtono(Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiom merda estas Gerda, aŭ Ĉu vi ridos brazile?!


2008. №1 (159)

Gerda malaperis: DVD.

Ne necesas atendi de la lernofilmo perfektiga lingvouzon de progresantoj, la rafinitan guston de l' Oscar-ĉasuloj; tamen la kreaĵo de Joe Bazilio surbaze de krestomatia novelo de Claude Piron (kun elementoj de sadisma sekspluatado), danke al la multenombraj fuŝaĵoj (foje eĉ mikrofono enkadras), aspektas eĉ pli avangarde, ol la legenda Incubus (Ed Wood Jr. kaj Jess Franco neŭroze fumas flanke).

Imagu brazilan melodramon kun amatoraj geaktoroj (iu eĉ aknas), kies unusola talento estas klare prononci ĉiujn sonojn, kie ĉiu epizodo filmitas je la unua provo, kie scenaro idiotas, operatoro mantremas, lumas plenforte ĉiuj eblaj lampoj je la kosto de plejparto de l' mizera buĝeto… La dialogoj samtempe amuzas kaj sensencas; vundita Bob ial anstataŭ brandon postulas vinon; rusojn ĝojigos la ĵipo Niva…

Iu nomus ĉi-frenezaĵon “la kiĉaĉo”. Mi opinias ĝin l' altarto!!

Glebo Malcev

Didaktikaj dialogoj

Post La verda koro de Julio Baghy, Gerda malaperis de Claude Piron estas la plej konata lingvoinstrua rakonto Esperanta. Ĝi estas verkita laŭ kutimaj principoj - komence tre simplaj, mallongaj frazoj, kutimaj vortoj kaj bazaj gramatikaj formoj. Poste, iom post iom Piron enkondukas pli kaj pli da vortoj kaj formoj. Ĉiun novaĵon li plurfoje ripetas kun ekstrema zorgo.

La temo de la rakonto estas tre simpla aventuro kun friponoj, esplorantaj gejunuloj, forkapto de homo, sekreta mesaĝo, serĉado de trezoro, alvoko de polico, kaj fino bona, ĉio bona, kvazaŭ temus pri infanlibro. Bedaŭrinde la stilo kaj etoso tute ne akordiĝas kun tiu aventura intrigo. Troviĝas neniom da mistero aŭ ekscito en la maniero rakonti. Male, ĉio okazas per longaj, banalaj, ofte eĉ stulte nerealismaj dialogoj, sen potenco kapti la atenton aŭ intereson de normala leganto. Eĉ en momentoj, kie ĉio postulas urĝan agon, rapidon, intervenon, la dialogantoj pluas senfine dialogi pri nenio kun la sola evidenta motivo doni ripetajn ekzemplojn de ĵus enkondukita vorto, sufikso aŭ gramatikaĵo. Verŝajne la multaj ripetoj kaj devioj en la dialogoj celas esti humuraj, sed al mi mankas la humura sento necesa por amuziĝi de ili. Kaj la rakonto kaj la stilo iĝas sklavoj de la didaktika intenco de Piron.

Nu, kiel lingvo-instrua legolibro Gerda malaperis tamen ja funkcias kaj eĉ famiĝis. Plejparte ĝia konstruo vere estas tre zorge kaj sisteme planita. Mi tamen volas mencii du aferojn, kiujn eblus diskuti. Unue, kvankam la vortostoko estas limigita, tamen ĝi ne estas vere minimuma. En teksto proksimume 10 000-vorta ĝi uzas 750 diversajn morfemojn. Por komencanto tio signifas, ke necesas tamen iom foliumi vortaron legante ĝin. (En normallingva teksto, la nombro da malsamaj morfemoj eble estus inter 1 000 kaj 1 200 en 10 000 vortoj.) Due, mi pensas ke simplaj frazoj eble eĉ pli gravas ol malmultaj radikoj por igi tekston facila. Dank' al la multaj dialogoj, la frazoj komence vere estas simplaj. Sed jam post triono de la libro aperas frazoj relative komplikaj. Jen du ekzemploj: "Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe." (ĉapitro 13) "Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi." (ĉap. 14) Por eŭropano tiaj frazoj eble ne signifas grandan problemon, sed por homo kiu ne kutimas je la hindeŭropaj plektitaj subpropozicioj kaj uzo de infinitivoj, ili ja povas esti vera defio.

Sten Johansson

Gerda malaperis!


Septembro 2015
Gerda malaperis! estas rakonto riĉa je mistero, kiu turniĝas cirkaŭ dokumento - skribita en malnova sekreta lingvo - kiu indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumo-serĉantoj.
La Lumo-serĉantoj estis morala kaj filozofia elito, kies celo estis sekrete labori por la unuigo de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por la inter-kompreniĝo de la malsamaj tradicioj. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis.
Gerda estas nun la sola persono en la mondo, kiu funde konas ĉi tiun lingvon: do kelkaj misintenculoj, serĉantaj la trezoron pro materia intereso, ŝin trudkaptas por devigi ŝin traduki la dokumenton.
Tri geamikoj, studentoj ĉe la universitato, kie Gerda instruas "kriptografion", malkovras la forrabon kaj helpas policon liberigi Gerdan kaj eltrovi la trezoron, kiu vere mirigos la leganton.

Mariolina

Gerda malaperis! de Claude Piron


Julio 2021
En postparolo de la libro verkinto jene demandas nin legintojn. "Ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas?"
La libro estas aventura romano kun ama kaj humura aspektoj, kaj ĝi interesis min. Kaj do, kiam mi legis la postparolon, suferis pro la demando. Mi ne rimarkis tion. Tial mi plurfoje relegis ĝin ĉiudetale, kaj mi finfine atingis solvon.
En unu loko policano, kiu savis Gerdan, diris "Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis." Dume, en la alia Bob diris "Ŝi estas riĉa, kaj mono solvas multajn problemon."Ŝajne la policano miskomprenis staton de Gerda.
Ho, ĉi tiu libro estis leginda por mi.

Horinosuke (Japanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.