La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Civilizaciaj diferencoj


aŭgusto-septembro 2019, №8-9
sezonoj.ru/2019/09/recenzo-106
Cover

La verko recenzata

Esperantistoj ĉiam interesiĝis pri la kalendaraj aferoj. Jam en la «Fundamenta Krestomatio» aperis la artikolo «Fingra kalendaro»; poste pri la kalendaroj verkis, i.a., mi mem[1] kaj A. Cherpillod[2].

Kaj jen ĉi-jare aldoniĝis la recenzata verko pri la kalendara reformo fare de Gregorio la 13ª:

R. Fössmeier, H.M. Maitzen: La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj. KAVA-PECH, 2019. ISBN 978-80-87169-96-4. — 32 p.

Kiel anoncas ĝia Resumo (p. 7),

Ne ĉiuj landoj tuj sekvis la reformon, iuj faris la ŝanĝon nur en la 20ª jc. La kalendara diferenco kaŭzis aron da interŝtataj problemoj inkluzive de civilizaciaj. Elstara ekzemplo estas la milito en 1805 inter Napoleono la 1ª kaj kaj alianco rusa-aŭstra. La franca armeo venkis pro la uzo de malsamaj kalendaroj en la alianco.

La civilizaciaj diferencoj estas interesa temo, kaj la recenzata broŝuro donas plurajn ekzemplojn pri ili; tamen ne tiujn, kiujn celis la aŭtoroj — la interesajn ili probable ne rimarkis, kaj prezentis ilin senintence.

Ulmo

Jen kiel la aŭtoroj prezentas sian ĉefan kaj la plej efektan ekzemplon (p. 9):

La franca imperiestro … pretigis en Bulonjo sian Grandan Armeon … dum la jaro 1805 por realigi la invadon de Britujo … Sed pro la minacanta atako de diversaj eŭropaj landoj kaj regnoj, kiuj celis haltigi la ekspansiismon de Napoleono, li rezignis pri tiu invado kaj de Bulonjo moviĝis direkte al Aŭstrio, kies imperiestro Francisko la 1ª kontraktis aliancon kun la rusa caro Aleksandro la 1ª por ataki Napoleonon. La kampanjo atingis unuan kulminon per la batalo ĉe Ulm en Bavario, kie la aŭstra armeo estis komplete detruita pro tio, ke la rusaj aliancanoj malfruis en la alveno al Ulm ĝuste je 12 tagoj, la tiama diferenco inter la gregoria kaj julia kalendaroj!

Mi nemalbone konas la historion de la napoleonaj militoj, sed ĉi tiun version pri la Ulma malvenko mi renkontis unuafoje. Bedaŭrinde la aŭtoroj ne donas bibliografian referencon pri tiu aserto. Mi provis mem serĉi en nerusaj verkoj, kaj trovis preterpasan mencion ĉe aŭtoritata brita historiisto David Chandler (Ĉandler)[3] (p. 329).

Laŭ Chandler (p. 328, 329), la aŭstria Kortega Militkonsilio (Hofkriegsrat) prognozis, ke la kampanjo (samkiel antaŭe) okazos en la Norda Italio, kaj tien sendis sian plej grandan armeon kun ĉefduko Karlo. La okcidentan limon de Aŭstrio devis gardi ĉefduko Johano en Tirolo kaj ĉefduko Ferdinando ĉe la rivero Inno (Inn) en Bavario. Fakte la armeon de Ferdinando komandis lia stabestro kaj mentoro, generalo Mako (Generalquartiermeister Karl Mack). La armeo de Ferdinando/Mako devis sekurigi la venon de la rusa armeo de Kutuzov — ne por ia batalo ĉe Ulmo, sed por posta kuna ofensivo en Francion.

La caro promesis, ke Kutuzov venos Bavarion la 20-an de oktobro (p. 328). La armeo de Ferdinando iris al Bavario jam septembre; tamen ĝi ne haltis ĉe Inno, sed tramarŝis la tutan Bavarion, kaj je 1805-09-22 prenis pozicion ĉe Ulmo, je 200 km okcidenten de Inno.

Nu, Napoleono decidis alie ol la Viena militkonsilio, kaj frapis ne en Italio, sed en Bavario. Lia Granda Armeo avancis rapide, kaŝe kaj dise; je 1805-10-11 la armeo de Mako jam estis encirkligita sen ke Mako, malgraŭ kelkaj bataletoj, konsciis tion.

La 15-an de oktobro venis parlamentario de Napoleono kaj komprenigis al Mako lian situacion. Mako konsentis intertrakti, kaj je la 17ª de oktobro li subskribis kondiĉan kapitulacon — kapitulaci se antaŭ la 26ª lin ne malblokos trupoj rusaj aŭ aŭstriaj. Tamen al Napoleono urĝis fini la aferon, kaj je la 19ª de oktobro Mako kapitulacis.

Do, li kapitulacis ĉe la pli malproksima Ulmo pli frue ol la rusa armeo devus veni ĉe Innon; ne Kutuzov devis helpi la aŭstran armeon, sed la aŭstra armeo devis sekurigi la venon de la armeo rusa; kaj la aliancanoj ne planis ian batalon ĉe Ulmo. La aŭtoroj mem koncedas, ke (p. 9)

La malfruo de la cara armeo je tiu tempintervalo estas temo de historiista diskuto. Kelkaj kondamnas la interpreton per la kalendara diferenco en la militstrategio kiel «bizaran miton». Sed klarigo, kial tiu tempa koincido estis hazardo, restas defio por aro da akademiaj disertacioj.

Laŭ mi, ĉi tie ne estas ia «civilizacia diferenco», sed la banala kaj tute tutmonda kutimo de militistoj kaj burokratoj kaŝi sian profesian malkompetenton per efekta cirkonstanco eksterordinara. La aŭstria plano de la kampanjo estis tute erara, de la komenco ĝis la fino. Laŭ la plano sekurigi la armeon de Ferdinando/Mako devis ne la rusa armeo, sed la Tirola armeo de ĉefduko Johano, egale elmarŝinta en septembro kaj uzanta la saman kalendaron Gregorian. Mako ne atendis Napoleonon, kaj ne restis ĉe la interkonsentita pozicio. Cetere, ankaŭ Chandler indikas nenian fonton subtene al sia kalendara aserto — kaj plej suspektinde, mankas spuroj de la kalendara mito en la fontoj samtempaj.

La papa buleo

Interesa kontribuo de la recenzata verko estas la (neoficiala) traduko de la buleo Inter Gravissimas, per kiu Gregorio la 13ª diskonigis sian reformon. La traduko aperas paralele kun sia latina originalo.

Servistoj kaj sklavoj

Por mi la unua reala «civilizacia ŝoko» aperas jam en la unua alineo de la traduko:

Episkopo Gregorio, servisto de la servistoj de Dio, por eterna memorigo.
Inter la plej gravaj taskoj de nia paŝtista ofico…

La latina servus servorum Dei en la lingvojn okcidentajn tradicie estas (mis)tradukata per servisto de la servistoj de Dio. Tio estas stranga, ĉar la koncernaj bibliaj vortoj:

la latina servus ← la greka δοῦλος [dulos] ← la hebrea עֶבֶד [ebed]

ĉiuj rektasence signifas «sklavo» (kio ne malebligas okazajn uzojn figurajn kaj hiperbolajn). Mi do atendus «sklavo de la sklavoj de Dio» (ruse: «раб рабов Божьих»).

La okcidentanojn ne ĝenas ke oni komparas ilin al paŝtata grego (i.a. per la ĉi-supra «nia paŝtista ofico»), aŭ kun polvo («ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo» [Gen 3:19]); sed la simile humila vorto sklavo estas por ili netolerebla. Tial ĉiuj okcidentaj biblioj multloke anstataŭigas «sklavo»n per «servanto» aŭ «servisto»; ankaŭ la Londona Biblio ofte faras tion, kvankam konfuze kaj malkohere.

Ekz-e la papa formulo evidente aludas la evangeliojn (unu sama vorto δοῦλος estas ĝuste tradukita ĉe Marko, kaj eŭfemisme ĉe Mateo):

Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto (διάκονος); kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo (δοῦλος) de ĉiuj [Mar 10:43–44]

Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto (διάκονος); kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto (δοῦλος) [Mat 20:26–27]

Simila konfuzo pri la hebrea ebed fojfoje aperas en la traduko de Tanaĥo. La reĝoj kaj la profetoj ofte nomas sin «sklavo de Dio»; tiu kliŝo ricevas malkoherajn tradukojn:

Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaŭ Vi. [2Sam 7:26]

Moseo, servanto de Dio [1Kron 6:49]
(ebed ha-eloĥim) [6:34] עֶבֶד הָאֱלֹהִים

Sendube tiaj eŭfemismaj tradukoj per servantoservisto estas fuŝaj, ĉar la originaloj iam uzas tiusence siajn respondajn vortojn, ekz-e

rigardu nin, kiel servantojn de Kristo [1Kor 4:1]
λογιζεσθω ανθρωπος ως υπηρετας χριστου

Dum la ĝusta «sklavo» sonas por iuj tro humile, la eŭfemisma «servisto» min impresas hipokrite: dungito (lakeo, oficisto), vendanta siajn servojn kontraŭ salajro…

La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto [Joh 10:12]
ο μισθωτος δε και ουκ ων ποιμην
li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj [Joh 10:13]

Kurioze, la Hebrea Vikipedio tradukas la papan titolon ne-Biblie, ne per eved, sed per meŝaret (servanto/servisto): משרת משרתי האל.

Kaj kiam la traduko per «servisto» maleblas, la tradicia angla Biblio (KJB) anakronisme transformas sklavon en servutulon (bond, bondman):

Ĉar ili estas Miaj sklavoj (Mei servi, my servants ← ebed-i), kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn (servorum, bondmen ← ebed) [Lev 25:42]

(hebree ambaŭokaze estas עֶבֶד [ebed] = sklavo; same en Vulgato)

Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo [Efe 6:6]
{Angle: servants}

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. [Gal 3:28]
{Angle: bond}

Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne! Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco? Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco. Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo. Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco. Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto. Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon. [Rom 6:15–22]
{Angle servants of sin, ktp.}

La eŭfemisma formulo ne estas inventaĵo de la recenzata verko. Ĝin rutine uzas ekz-e la «Espero katolika» (tiel en n-ro 5, 1903-04, n-ro 5, 1967-03).

Pri la Pasko kristana

Por pruvi la utilon de la Gregoria reformo oni prezentas diversajn argumentojn, laikajn kaj religiajn. En la papa buleo oni nature (sed vane) atendas trovi argumentojn kristanajn.

La logiko de la buleo estas jena: la papoj ekde Viktoro la 1ª kaj la Nicea konsilio (§6) fiksis la regulojn pri paskaj datoj; tiuj reguloj premisas, ke la printempa ekvinokso okazas je la 21ª de marto, kio en la 16ª jc ne plu estis vera; tial necesis ripari la kalendaron tiel, ke la printempa ekvinokso revenu al sia dato el la epoko de la Nicea konsilio.

La buleo priskribas riparon de la paskodata algoritmo sen iel ajn diri, kiun problemon solvas tiu algoritmo, kial la kristanoj havas tiajn vagantajn festojn. Supozeble la papo simple ne komprenis tion: la paskodatoj vagas simple ĉar tiel ordonis la patroj de la Nicea konsilio.

Nu, la problemo konsistas en tio, ke la dato de la Krucumo kaj Releviĝo de Jesuo estas konataj nur laŭ la hebrea kalendaro. La tradicio diras, ke la Krucumo okazis ĵus antaŭ Pesaĥo, kaj ke Jesuo releviĝis je la sekva dimanĉo. Tial la datrevenoj de Krucumo kaj Releviĝo por ĉiam restis ligitaj al la kalendaro hebrea. La unuaj kristanoj estis judoj, ili celebris «la Savan Paskon» kiel datrevenon de la tago de la elaĉeto okazinta je Pesaĥo, la 14-an de Nisano; alian kalendaron ili ne bezonis, kaj sunkalendara dato ne estas konata.

Por la kristanoj de la pagana deveno tiu Sava = Krucuma Pasko estis tro paradoksa, ili preferis celebri «la Paskon Releviĝan», kiu simbolis venkon super la morto. Precipe aktivis tiusence Viktoro la 1ª (menciita en la buleo), kaj sekve de lia agado pluraj postaj koncilioj anatemis «la dekkvaraanojn», kiuj celebris Paskon «kun la judoj» je la 14ª de Nisano, kaj ordonis festi Paskon dimanĉe post Pesaĥo.

Restis tamen tiu komplikaĵo, ke por determini la daton de Pasko necesis konsulti rabenojn, kio estis iom humiliga por la kristanoj. Tial aleksandriaj astronomoj ellaboris algoritmon por komputi la Pesaĥajn datojn kadre de la Julia kalendaro.

La averaĝa jaro Julia je 11m15s pli longas ol la tropika jaro; la averaĝa jaro hebrea je 6m35s pli longas ol la tropika jaro. Do, la julia kalendaro iomete postrestas disde la hebrea, kaj la juliaj Paskoj neniam okazas pli frue ol Pesaĥo.

Male, la gregoria jaro, egala al la tropika, estas malpli longa ol la hebrea, kaj la Paskoj Gregoriaj povas antaŭi, sekvi Pesaĥojn, aŭ koincidi kun ili (malgraŭ la anatemo de papo Viktoro). Gregorio riparis la kalendaron rilate al la ekvinoksoj — sed la kristana ideo estis celebri la Paskojn rilate al la Pesaĥoj. La aleksandria algoritmo taŭge funkcias rilate al la kalendaro Julia, rilate al ties 21ª de marto, kaj ne plu rilate al la ekvinokso. La vagado de la Gregoria Pasko (kaj de la je ĝi dependaj festoj) estas tute sensenca, ĝi havas nenian racian pravigon. Por ĝin raciigi necesus ripari ankaŭ la hebrean kalendaron, kies Pesaĥo drivas someren kune kun la Pasko Julia (kvankam dum la sekvontaj du jarmiloj Pesaĥo plu antaŭos la 25-an de majo gregorian).

Aspektoj praktikaj

Komence de la recenzo mi citis el la Resumo, kaj fine mi citu la tutan «Konkludo»n:

Konkludo

Sendube la reforma verko de Gregorio estis utila faro, kaj tamen li eble ne imagis, kiom longe daŭros ĝia efektiviĝo, kiu eĉ pli ol 400 jarojn poste ankoraŭ ne estas kompleta, se konsideri la paskodatojn de la ortodoksaj eklezioj.

Ĉi tiu «sendube» estas bela ekzemplo pri tradicia antaŭjuĝo: la reganta kutimo ŝajnas klara, oportuna, «sendube utila» — tiel ke la aŭtoroj opinias superflua doni ian ajn argumenton por subteni sian aserton.

Pri la paskodatoj de la ortodoksaj eklezioj mi jam parolis en la ĵusa sekcio; sed la moderna homo malmulte zorgas pri tio, kaj la defendantoj de la Gregoria reformo pli ofte parolas pri utilo praktika. Nu, ni konsideru ĉi tiun aspekton.

Por la vivo ĉiutaga la kalendara reformo estas indiferenta. Dum tuta unu homa vivo akumuliĝas ne pli ol 1 tago da diferenco; tio ne estas rimarkebla. Se oni ne faras fetiĉon el la aserto, ke la printempa ekvinokso okazas je la 21ª marto, oni povas trankvile akcepti, ke ĝi fakte okazas je la 8ª de marto (malnovstile).

Por astronomio ambaŭ sunaj kalendaroj (Julia kaj Gregoria) estas egale maltaŭgaj. Ili estas perforta kombino de du senrilataj cikloj: la diurno kaj la tropika jaro. La sistemaj mezurunuoj estas bazitaj sur diurnoj, pli ĝuste, sur sekundoj, kiuj estas ties derivaĵo. Sekundo, minuto, horo, diurno, semajno estas sambazaj, inter si koheraj mezurunuoj. Monato, jaro ne estas taŭgaj mezurunuoj — ilia daŭro varias. «1 kilotago» (mil diurnoj = 86,4 Ms) estas preciza tempodaŭro; «2 jaroj kaj 8 monatoj» ne esprimas difinitan daŭron. Do, ankaŭ astronomie la Gregoria reformo nenion plibonigis. (Fakte, tiurilate ĝi estas malplibonigo: en la Julia kalendaro almenaŭ ĉiuj jarkvaroj — kaj sekve jarcentoj kaj jarmiloj — havas fiksitan daŭron; dum en la kalendaro Gregoria ilia longo varias.)

Por kronologio du inventaĵoj de la Roma eklezio estas aparte maloportunaj.

La unua estas la jarkalkulo ekde Kristnasko, kiu disdividis la mondan historion en du partojn, kun truo inter ili (mankas la jaro 0), kaj kun inversvica numerado de la jaroj «a.K.». La Bizancia erao kiu nombras la jarojn «ekde Adamo» (t.e. ekde 1 sep. 5509 a.K.) estas pli oportuna: ĉiuj jaroj de la skribita historio de la homaro estas samskale, unudirekte kaj kontinue numeritaj per 4-ciferaj naturaj nombroj; ekz-e 3469 (komenciĝis konstruado de la piramido Ĥeopsa), aŭ 7314 (la Ulma malvenko).

Kaj la dua misinvento estas la Gregoria reformo, kiu kreis multajn malevidentajn truojn kronologiajn.

Ekz-e laŭ la Vikipedioj franca, germana, pola, … esperanta la senkapigo de Karolo la 1ª de Anglio okazis «la 30-an de januaro 1649» — kvankam la Vikipedio angla notas, ke la dato estas malnovstila (ĉar tiutempe Anglio plu uzis la kalendaron Julian), kaj la Vikipedio rusa, laŭ la tiaokaza tradicio rusa, donas duopan daton: «la 30-an de januaro (la 9-an de februaro) 1649»[4]. La naskiĝtago de Vaŝingtono (11/22 feb.) estas usona nacia festo, kaj supozeble tial oni ĉiam indikas ĝin novstile (ankaŭ en la Fundamenta Ekzercaro); dum la naskiĝtagon de Franklino (6/17 jan.) iuj enciklopedioj indikas novstile, kaj aliaj malnovstile (kio teorie estas la regulo por la datoj de la historio de Britujo kaj ĝiaj kolonioj ĝis la 2ª/13ª de septembro 1752). Tiaj truoj estas multaj kaj diversaj por diversaj landoj; kaj multaj enciklopedioj diverslandaj (kaj esperantaj) konfuzas siajn legantojn: ne ĉiuj scias, kiam la koncerna lando adoptis la kalendaron Gregorian.

Resume, mi opinias ke la Gregoria reformo estis «sendube» malutila. Tamen la homaro ĝin akceptis, kaj la praktikaj diferencoj disde la kalendaro Julia estas tre malgrandaj. Eĉ malbona normo estas preferinda ol manko de normo ĝenerale akceptita.

Notoj

1. Pokrovskij S. Kristanaj kalendaroj // La Ondo de Esperanto, 1998, №1-3. http://esperanto-ondo.ru/Diverse/H-kalend.htm (1998:1–3).

2. Cherpillod A. La Kalendaro tra la Tempo, tra la Spaco. Courgenard: La Blanchetière, 2002.

3. Chandler D. The Campains of Napoleon. (La originalan tekston mi trovis en la Reto, tamen ĝi ne konservas enpagigon. Tial la paĝonumeroj pli grandaj ol 32 referencas la rusan tradukon: Д. Чандлер. Военные кампании Наполеона. М.: Центрполиграф, 2011.)

4. Simile oni indikas (ruse kaj angle) ekz-e la naskiĝtagon de Zamenhofo: «je la 3ª/15ª de decembro». Tia duopa datado estis norma en la rusa korespondado kun eksterlando — kaj ankaŭ tial la Ulma mito estas nekredebla.

Sergio Pokrovskij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.