La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Havenoj

  • Verkinto: Mauro Nervi
  • Speco: originala verko, poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €6.90
  • Priskribo: Kolektaĵo de poezio kaj prozo, verkita inter 1979 kaj 1996, de la multfoje premiita itala aŭtoro Mauro Nervi. La poemoj aperis tra la jaroj dise en gazetoj kaj konkursoj, kaj nun unuafoje kolektiĝis en libro. Antaŭparolon por la libro verkis Miguel Fernández.
  • Paĝoj: 72
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2001
  • ISBN: 954-9637-07-7
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Post dudek tri jaroj


2001
esperanto.be/fel/mon/rec/have.html

Pasis dudek tri jaroj post la apero de la unua (kaj ĝis nun ununura) poemaro de Mauro [maŭro] Nervi, La turoj de l' ĉefurbo. En 1978 la antaŭparolo de Aldo de' Giorgi al tiu volumeto estis ekstreme laŭda: li parolis pri „monstre kalejdoskopa verkisto”, „kiu posedas ĉiujn rekvizitojn por elstari plej brile”, „jam plene majoritata literatoro”. Mauro Nervi komencis poeti deksep-jara, kaj lia unua verko aperis jam nur du jarojn poste. Enestis ne nur dudek du poemoj, sed ankaŭ kvin kanzonoj, kvar noveloj, du teatraĵoj, kaj tre matura eseo, pretekste kiel komento al unu el ĉi-lastaj, sed fakte eseo pri moderna poezio kaj esperanta teatro. La tuj postan jaron aperis Blinda ermito, poemaro tradukita el la itala (aŭtoro: M. Caprile).

Post tiel brila starto oni rajtus atendi rapidan torenton de pluaj perloj. Male la poezia inspiro de Nervi evoluis tre malrapide: nur kelkaj poemoj en la postaj jaroj, aperintaj en Fonto kaj en Esperanto, enprenitaj en la dua eldono de Esperanta Antologio, gajnintaj diversajn premiojn en la Belartaj Konkursoj, kaj plena sepjara silento inter 1989 kaj 1996.

Tiu silento ne ŝuldiĝas al dormo de la muzo. Dum tiu periodo Nervi doktoriĝis pri medicino en Pisa, specialiĝis pri kirurgio kaj eklaboris ĉe la tiea universitato. Post tio li doktoriĝis pri germana literaturo en 1994, kaj en 1999 li akiris trian doktorecon pri klasikaj literaturoj. Lia verkado dum tiu periodo estis pri germanaj aŭtoroj, kaj en 1996 aperis lia traduko de La Metamorfozo de Kafka (indas citi, ke ne ĉiuj recenzoj estis tute favoraj). Tre buntas do lia paletro, kun germana kaj klasika fono, sur kiu engreftiĝis liaj novaj poemoj.

La nuna kolekto, Havenoj, estas pli magra ol la unua, fakte iom pli ol duona. Du trionoj el tiuj poemoj aperis jam en gazetoj. Paŭzomarke, inter la tridek unu poemoj aperas du prozaj interludoj, kvazaŭ aŭtobiografiaj. La temoj ne diversas kompare kun la unua poemaro: ankoraŭfoje oni renkontas la maron, la bordon, la strandon, la humidan sablon; ankoraŭfoje aperas la malbelaj signoj de la civilizo kun uzinoj kaj gruoj, siloj, pulioj, levmaŝinoj; ankoraŭfoje la sensacoj donataj de narkoto.

Kio nova kompare kun la antaŭa verko? La homo estas la ŝipo kaj la vivo estas la haveno. Al la doloroj de la vivo Nervi respondas ĉefe per rezignacio, sed ankaŭ per ribelo. Certagrade la fluo de la junaĝaj versoj estis pli glata, la vortkunmetoj estis malpli enhavodensaj, tiel ke la poemoj estis pli facile ĝueblaj; la versoj de Havenoj forte sentigas la kaloĉajan influon, kun la perfekteco de la ritmo, sed ankaŭ la impeta akcentado, kiu rapide kondukas al la versofino. Ankaŭ Auld estas forte sentebla en la koncizo, en la grandiozaj, tutvivaj temoj. Sed inspiron kaj versteknikon li ĉerpas ankaŭ el hispana poezio. La antaŭparolo, de Miguel Fernandez, tiel priskizas la verkon: „La versoj en Havenoj, kvazaŭ kanteroj de senfina baroka voĉkanono, evoluas spirale ĉirkaŭ la akso de la vivangoro. ... Voĉo de homo ade serĉanta la radikon kaj la fonton, la profundan veron de sia ekzistada destino.” Sed kvankam la antaŭparolo pli lokas Nervi kiel inspiritan de la norda poezio, ne mankas inspiriĝo el Garcia Lorca kaj el Andaluzio.

Nervi mastras kaj la mallongan verson kaj la longan, kaj la malmultversan poeziaĵon kaj la pli longan, de la naŭversa Odiseo ĝis la sespaĝa Suito por baroka fluto. Kaj li bone fartas kaj kun la fiksaskemaj rimoj kaj kun la blankversa ritmo. Poeto kompleta, pesimisma, kaptanta, tamen, etajn erojn por esperi: sume, granda poeto.

Carlo Minnaja

Drive kaj navige


2001: 10 (84)
esperanto-ondo.ru/R-nervi2.htm

Persono, kiu bone konas miajn preferojn en literaturo kaj kies opinion mi ĉiam alte taksas, laŭdis tiun libron, kiel la plej bonan poemkolekton de lastaj jaroj.

Do kiam la redaktoro proponis al mi recenzi ĝin, mi volonte konsentis — ja mi ŝatas bonan poezion. Sekvis kelkmonata prokrasto pro objektiva kaŭzo, kaj, ho ve, mi spertis sufiĉe konatan senton: se oni aŭdis laŭdojn pri iu libro kaj longe revas ĝin akiri — do post finfina tralego venas seniluziiĝo, des pli granda, ju pli longis la atendo… Kvankam povas okazi, ke post plia tempopaso la impresoj ŝanĝiĝos.

Jes, poezio. Iom elitisma kaj por elituloj. Majstra tekniko en diversaj formoj — de soneto kaj tercino (tamen, kun sufiĉe ofte lamanta ritmo, kio tute ne tolereblas por legantoj edukitaj per rusa poezio) ĝis senorda vortamaso. La aŭtoro mem asertas, ke “Poezio estas fizika lerto kaj sento de malpleno”, kaj mem neas tion per siaj poemoj. (Tamen, du prozaj “interludoj” min tute ne impresis…) Brila lingvoposedo — eble eĉ iom tro brila, ne ĉiu ŝatos abundon da neologismoj. 13 el la prezentitaj poemoj ricevis en 1979–1996 distingojn en Belartaj Konkursoj de UEA. Certe ĉio ĉi trovos plurajn ŝatantojn, kvankam la preferantoj de simpleco kaj klareco grumblos. Sed eĉ akraj malŝatantoj ne povus aserti, ke la aŭtoro ne havas talenton kaj propran voĉon. Nervi serioze okupiĝas pri filozofio, tradukis el Kafka — tio respeguliĝas en lia poezio. Morna, deprimiga etoso — ĉu tuta nia vivo vere estas tiom nigra?..

Pluraj kritikistoj trovas en la poezio de Nervi (nov)barokismon. Mi tamen prefere dirus, ke temas pri impresionismo: bildriĉa lingvo kun abundaj, plurtavolaj metaforoj, kun diverse kompreneblaj alegorioj. Ĉiu aparta vorto klaras, sed kune ili formas strangan svagan bildon kaj vekas, probable, plej diversajn pensojn en diversaj homoj — samkiel serioza klasika muziko. Ne hazarde unu el la poemoj nomiĝas “Suito por baroka fluto”…

Apenaŭ estas senco ion citi: gravas la etoso, la impreso, kiun kreas nur la tuta verko kaj kiun malfacilas vortumi. La konscio rifuzas ĉion sobre analizi, eĉ memorfiksi ion precizan. Se vi havas konvenan humoron — vi legos kun plezuro, ĝuos la poemon samkiel aroman kaj amaran noblan trinkaĵon. Aŭ la humoro mem kreiĝos dum legado.

Preskaŭ la tutan libron obsedas la komparo de homo kun ŝipo — tion diverse prezentas la poemoj, pro tio nature aperas la titolo. La vivo estas vojo, kaj ne nur tra maro: jen la impresoj kaj skizoj pri trajno, stacidomo, diversaj urboj, renkontitaj homoj… Leviĝas la figuroj el pratempo — Odiseo, Don Juan; la aŭtoro parolas per la voĉoj de Tristan kaj Jago.

Se la libro hazarde trafos en viajn manojn nur por kelkaj minutoj kaj vi ne povos legi ĝin plene — do por ricevi impreson atentu almenaŭ “Tri decidojn de Narciso”.

Kaj unusola verslinio longe obsedas, esprimante kvintesence la poezion de Nervi:

Nur morto, morto kaj muziko regos.

Kaj paradokse, post tiom da nigro kaj amaro enanime fine restas plejparte helo.

Valentin Melnikov

Fekunda vario kaj necedema volo


n-ro 1137 / junio 2001
esperanto.net/literaturo/uea/havenrec.html

Mauro Nervi nun kirurgo ĉe la Kirurgia Departetnento de la Universitato en Pisa, debutis en 1978 per originala volumo, ĉefe de poemoj, tiam havanta nur 19 jarojn. Tiu lia unua Libro, La turoj de l' ĉefurbo, vekis multan atenton pro originaleco kaj supera uzado de la lingvo. Nun, 23 jarojn poste, aperas lia dua originala volumo, ankaŭ ĉefe de poemoj. Intertempe aperis de li tradukoj, i.a. de La Metamorfozo de Franz Kafka.

"Poezio estas / fizika lerto kaj sento de malpleno", diras Nervi en la fina poemo de Havenoj, komparante la poezian arton kun danco sur ŝnuro. Tiu poemo, titolita Post jarcento, estas aparte atentinda, ĉar ĝi impresas kiel ia manifesto de la poeto: "Poezio / malprivatas, kaj ni volas lasi for / narkotajn versojn", li diras, kaj "Ne al paco / sed al milito ni aspiras, kamaradoj; jen, ĉi klingon / ni devas utiligi." La pluralo estas notinda, li alparolas aliajn poetojn, aktualajn kaj latentajn, kiuj verkas aŭ verkos en la internacia lingvo.

Sed tia "manifesto" (se ĝi estas manifesto) tamen ne kongruas ĝenerale kun la poemoj de la nova libro de Nervi. Efektive la poezio de Nervi atestas eksterordinare fekundan varion subtenatan de necedema volo kaj kapablo esplori kaj esprimi sentojn kaj sintenojn koncerne akutajn observojn kaj spertojn pri la realaĵoj de vivo kaj mondo. Plurloke en la poemoj de Nervi oni konstatas efikon de du kontraŭaj fortoj, unu tenema, alia altira. La teneman forton ĝenerale akompanas tendenco al melankolio, nutrata de surlokaj observoj de konkretaj faktoj; la altiran forton akompanas sopiro al liberaj spacoj, ofte simbolitaj de iu nordo, kie regas frido kaj sereno. "Por lucido / mi pledas: fridan mistralon ni amas, kaj serenan ! ĉielon, kontraŭ siroko kaj ĉia suda vento", li diras en la jam menciita poemo, kaj en Al la nordo, al la nordo li priskribas pilgrimon "al la bordo finfina, al la strando glacia, / blanka, senhoma, dimanĉmatene pura." En Nokta silento li kontraŭe priskribas pluvan nokton, kiam "Superfluas la vortoj de poeto, lamas frazoj / ĉe la fluidaj akvoj de 1' doloro", kaj en Haveno "Nenio mornas pli ol haveno / en aprilo..."

Leganto, spertanta la poezion de Nervi por la unua fojo, tuj konstatas lian bildriĉan lingvon: rektan, metaforan, alegorian. Nu, estas konate ke ekscesa uzado de tiaj rimedoj povas impresi superŝarĝe. Tial, verŝajne, Probal Daŝgupto en sia recenzo pri la debuta libro de Nervi (jul.-aŭg. '79, p. 130), skribis ke la ĉefa risko de Nervi estas "tendenco al novbarokismo". En sia sagaca antaŭparolo al Havenoj Miguel Fernández diras ke barokismo konstateblas "distie" en la poezio de Nervi, sed li invitas al "senkliŝigo" de la termino, ke barokaĵoj estas aŭtentaj, kiam ili havas purc poezian afekcion. Mi konsentas, ĉar mi havas la impreson ke la distiaj barokismaj trajtoj en la poezio de Mauro Nervi elkreskis el feliĉa kombiniĝo de lia fekunda imagopovo, lia penetra observemo kaj lia elstara kapablo ekspluati la latentojn de la lingvo Esperanto serve al riĉe konotacia poezio.

La preferata formostilo de Nervi estas ritmaj liberaj versoj, kiuj memorigas min pri samspeca stilo en multaj poemoj de Jorge Luis Borges. La ritmo kaj ofte neegale longaj linioj invitas al laŭta legado kun konvenaj paŭzsilentoj por plena efiko. I.a signifa denso same postulas zorgan legadon kun voĉa modulado.

Mencio pri Borges pensigas min pri aludoj en iuj poemoj de Nervi. La poeto elektis ne disponigi klarigojn kaj komentojn por plifaciligi al neinicitoj kontentigan komprenon. Du ekzemploj sufiĉas. La poemo Junín referencas al fama batalo en la altlando de Peruo la 6-an de aŭgusto 1824 inter la rojalistoj kaj la respublikanoj. Ĝi estas enkondukita per citaĵo en la hispana el poemo de Borges. Laŭ Borges la batalo por libereco estas senfina, Nervi pesimismas: "kaj neniu plu memoros / la batalon en Junín: kion esperi? / Do, vane kantas Borges...". Sed li tamen aldonas: "Sed ne tiel. Etendu vian manon, / kaj aliajn manojn vi trovos; pli kuraĝe / ni ekserĉos la padon al novaj landoj, / kie Junín ankoraŭ vivas." Tiu ĉi poemo de Nervi havas politikan aktualon, sed sen klarigoj kaj traduko de la citaĵo la mesaĝo supozeble restos neklara krom al konantoj de la poemo de Borges kaj la koncerna historia fakto. Alia ekzemplo: Don Juan Tenorio estas kutima familia nomo de Donjuano, kiu poste famiĝis danke al Mozart; la poemo de Nervi aludas fa finalon de la Mozarta opero.

Ne estas eble en nelonga recenzo multon komenti pri unuopaj poemoj. La temoj estas diversaj; kelkaj rekte rilatas al spertoj pri havenoj, kiel ja aludas la titolo de la kolekto; aliaj estas esence ampoemoj, kvankam ĉiam io plia estas implicita; sopiro al la kampara naturo estas foje almetita kiel kontrasto al urba banaleco; primuzika erudicio regas iujn poemojn. En Tri decidoj de Narciso mite bazitaj konsideroj sin asertas, la poemo koncernas la rilatojn inter realo kaj fikcio, ĉar la poemo estas konsiderebla kiel poetika programo, prezentita kvazaŭ silogisme: unua decido realo, dua decido - fikcio literatura, tria decido - harmoniigo de tiuj du en kiel eble plej alta poezia formo:

Tial decidu ni, ke laŭregule
ni gardos la reflektojn: l' efektivon
samtempe ni defendos artpostule;
ĉi-tage ni alfrontas la deklivon
al artaj suproj, kaj, per malkvieta
rigardo, ekzamenas perspektivon.

La poemo estas verkita en tercinoj, kaj ne mankas moketa aludo al la narcisismo de poetoj, kaj al la danĝero implicita en la amo al reflektoj, kiel instruas la Narcisa mito.

Estas malfacile prefer-distingi inter la poemoj de Mauro Nervi. Unu tamen formas ian gravitan punkton, i.a. ĉar ĝi tiel rekte rilatas al la titolo de la poemaro. Ĝi estas simple titolita La nokto, longa poemo de ritme egalaj linioj (121 ), dividita en tri etapojn, intime kunligitajn. La poemo estas strikte konstruita, komenciĝas per priskribo de detaloj proksimaj al la havenkajo, forte konkretaj bildoj kaj metaforoj: siloj, levmaŝinoj, kamionoj, elektraj dratoj, ruĝaj lumoj, lumturo kaj

vi vidas ĉion, kion la mallumo
ne povas kaŝi plu. Kaj elmergiĝas
la poezio, kvazaŭ peĉveziko
el la petrolo, kiu pigre ŝmacas
kontraŭ la rokoj de la havenkajo.

Alvenas la ŝipo, la oceanŝipego, "kaj dishakas / trankvile kaj majeste la malluman / kalmon." Sekvas orda priskribo de la ŝipo, unue de la supra ekstero, sed poste la esploraj mensaj okuloj de la poeto kondukas lin internen kaj ĉiam pli profunden, ĝis la fundo, kie "sidadas homo, kapenmane, / kaj kaŝaŭskultas sian pensrumoron / kvazaŭ insekto sur vitral' preĝeja." En la fina parto de la granda poemo la poeto, sidiĝinte, apogas sian dorson kontraŭ la surkaja lumturo, li tuŝas la humidan muskon sur la lumtura fundamento, tiel kvazaŭ religante sin al la realo, la tago proksimiĝas, la luno malkreskadas, la realaj konturoj de la ĉiutaga banalo jam sin asertas. Tiu poemo estas majstroverko, legebla almenaŭ sur du niveloj, la rekte priskriba kaj la alegoria; koncerne la lastan mi emas interpreti la ŝipegon kiel la komplikan superstrukturon de la homaj cirkonstancoj, kiu emas senpovigi lin ĝis obskura pasiveco. Cetere, Fernández penetre pritraktas la poemon en sia antaŭparolo.

Tiu ĉi nova volumo de Nervi ne nur definitive meritigas lin kiel unu el la plej rimarkindaj poetoj en Esperanto, ĝi sekurigas al li lokon inter la bonaj poetoj en kiu ajn lingvo. Kaj la tempo venos kiam tio estos agnoskita ekster niaj maldensaj vicoj.

Baldur Ragnarsson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.