La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hetajro dancas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aŭdace honesta romano

Jen longe atendita libro. Pritamtamita jam de jaroj, anoncita en Fonto kaj anticipita per poemoj. Tia atendado povus tro streĉi la atendojn; verko riskas tiel finfine ne respondi al esperoj vekitaj. Ĉu ĝi do ne plenumas la promesojn? Ne tion mi volas diri. Oni ja ne rajtas esperi, ke alia solvos oniajn problemojn kaj produktos ĝuste tion, kion oni mem ne povas elfari. Ni recenzu sen antaŭjuĝoj.

Ĝi estas aŭdace honesta romano, super kiu la poetino obstine kaj discipline penadis kaj klopodadis; ŝi kreadis sen limo per korpo kaj animo. Kaj la rezulto? Bravuraĵo, serioza libro por maturaj kaj movadspertaj esperantistoj, teksto en vigla konversa stilo. Ŝi rakontas epizodojn el sia vivokuro. Ha, la erotikema Eli! Tra edzeco kaj amrilatoj ŝia kompreno pri amo evoluas, evoluadas; ŝi gajnas maturecon kaj saĝon, kiuj fine kulminas en la tolerema amligo kun Ernesto. Kaj en pledo por „pardono” (anstataŭ venĝo). Estas ellaboritaj precipe la kvin- kaj ses-dekaj jaroj sed, per kelkaj saltoj, ŝi fine iras ĝis la naŭdekaj kaj la Praga Skolo. Ĉi-loke ŝi levas barikadon kontraŭ kritikoj kaj anticipe pravigas sian plumstarpunkton. Ni distingas en la romano kvar temojn: (1) la am-aventuroj fadene tiriĝas tra la tuta libro; (2) ni vivas en la movado kaj renkontas esperantistojn; (3) leter-eltiraĵoj kaj artkritiko de Baghy kaj Pumpr estas kulturhistorie interesaj (plus movadaj demandoj: ĉu uzi neologismojn?); (4) aliaj: aludoj al astrologio, hinda filozofio, jogo, meditado, Kama-sutro, panĉoŝilo (kvinvirta harmonio) kaj naziismo (7 paĝoj da milithistorio). Iuj aferoj estas vere lerte vortumitaj; aliaj estas diritaj sed apenaŭ; kelkaj estas per aludoj subtilaj aŭ nebulumitaj aŭ jen kaj jen ankaŭ eksplicite esprimitaj. Tial: „Kiu timas veron, tion ne legu.”

Koni la nomojn, la personojn rolantajn en la romano, aldonas multe al la intereso de la libro. Aliflanke, la aŭtobiografia karaktero de la verko povas ie-tie premi sur la beletran aspekton de la ĝenro jam emanta al prozeco, fakteco, sobra kaj simpla komunikado. La ĉapitro 4 (El la leteroj de Baghy), kvankam sendube interesa por literaturamantoj kaj ĝisostaj movadanoj, rompetas la romanfadenon. Mi prenis la poemaron „Nur tri kolorojn”, per kiu ŝi debutis en 1960, kaj la eraroze presitan „El subaj fontoj” (1981) kaj relegis kelkajn el la poemoj (Hetajro dancas, Triopo, Imagu - tigro). Mi mencias ilin nur pro tio, ke ŝi rerakontas plurajn proze en la romano. Aliaj estas represitaj en ĝi. Iuj „poemoj” min tute ne ravas: Aparta signo, Abismo de ekkono. (Ŝi mem plendas pri la fuŝa eldono de „Verso kaj larmo”, 1986).

Ĉu riproĉi narcisismon al la aŭtorino? Ne, tio estus tro. Sed la fakto, ke plurloke en la libro ŝi adresas sin al la „kara leganto”, impresas al mi strange: kvazaŭ ŝi dependus de ni; kvazaŭ romano ne povus esti memstara kaj ekzisti memstare.

La promeson koncerne ŝian „kontakton pri antikva Hindujo”, promeson pri okultaj povoj (telepatio, klarvideco, klaraŭdeco, prekogno, aŭgurado), ŝi ne plenumas. Ĉio tio montriĝas ne multe pli ol iluzioj kaj revoj.

Multaj hominoj marteladas en kapojn la kojnan opinion, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj. Ŝi ne apartenas al tiu grupo. Jes, ŝi asertas (p. 55): „Julio estas monato de viroj. La aero estas plena de sekso. Ili ne scias al si kun sia instrumento konsili. Ĝi tro ĝenas ilin.” Sed sur p. 71 ŝi konfesas: „Dume mi estas bela ĝuemulino. Io kiel Donjuano en jupo. En viro mi vidas instrumenton por volupto. Kiu al mi plaĉas, tiun mi devas havi.” Diron, kiun ŝi tamen tuj poste jam mildigas. Finfine ŝi koncedas (p. 297): „Ĉagrenas min, ke li al mi ne montris sian instrumenton. Tiun, kiun li portas senĉese kun si. Domaĝe!”. Do klare, se ne ĉiu virino estas putino, do ankaŭ ne ĉiu viro estas vampiro.

Ŝi imitetas ... ne! Piĉ simple ne estas imitebla. Sed mi konstatas kun plezuro, ke Piĉ ne vivis vane. Mi gustumas ... tiujn piĉe prefiksitajn verbojn, oftetajn en la verko. Ĝuste tiujn, kiujn Auld kondamnas - ekscios mi unu semajnon poste; Ĉu li pravas? Kontraŭfundamentaj? Tamen belaj, plaĉaj, neniel konfuzaj, ne pli ol: polico, pokalo, postulo, ktp.

Estas interese esplori, kion Rossetti nomas „demotika lingvo”. Ĝi konsistas i.a. el tiuj koncizaj parolrutinoj, kiujn Urbanová atingas per forlaso de verboj.

Kaj la lingvaĵo? Bona kaj flua. Ŝi diras „divorcitaj” laŭ la difino en PIV (kvankam, depende de la kunteksto, eble, ankaŭ „divorcinta” taŭgus). Sed ŝi ne ĉiam sekvas PIV-on: tifono (tajfuno), sulkigi (sulki), skuigaj spertoj (skuaj), la zodiak-signoj ŝafoviro (ŝafo), virgino (virgo) kaj pafisto (sagitario). Ĉu bonboniero estas pli elvokplena ol bombonujo? Ŝi ne faras el muŝo elefanton, sed „el kulo kamelon”. Tio estas tre bona. Sed ne akcepteblas: nekorektiĝebla (268) kaj neripetiĝebla (273).

La libro estas defendo de (universala) amo, kaj tiu aspekto meritus eĉ pli da emfazo. „Amo kaj doloro unu estas.”

Trovi esprimita en libro tion, kion oni mem travivis kaj pensis, jen plezuro. Ĉar inter la ideo, la imagaĵo, kaj la konkreta teksto, la esprimaĵo ja estas peniga paŝo. Gloron al Eli, kiu ne nur pensis, sed ankaŭ registris siajn pensojn; ne nur travivis, sed ankaŭ priverkis. Kie ĉerpi tian krean energion? Kia sindono, kia diligento, kia pacienco!

Ne preterlasu legi en Fonto 174 (sep. 1995) la recenzon fare de ŝia samgeneraciulo William Auld.

Christian Declerck

Predu min, sinjorino


n-ro 161/junio 1996, p. 143-145

Aperis "Hetajro dancas", la sopirata atenditaĵo de Eli Urbanova. Sur la kovrilo oni parolas pri "romano aŭtobiografia". Ni estu tute precizaj: ne temas pri romano, sed pri 231-paĝa aŭtobiografio. Epokfara verko, ĉar ankoraŭ neniam en esperanto tia ampleksa kaj profunda memkonfeso estis publikigita.

Ekzistas manpleno da brilaj romanoj kun fortaj priaŭtoraj elementoj, ekzemple "Sen titolo" de Ŝirjaev, "Kiel akvo de l' rivero" de Schwartz, "Ombro sur interna pejzaĜo" de Ŝtimec (noto 1). Ekzistas plie ses-sep mallongaj rememoroj: "Aventuroj de Roŝo" de Sharpe, "Jaroj sur tero" de Sinha (ĉi tiu hindo cetere figuras en "Hetajro dancas"), "Mia kaŝita vivo" de Sasaki. Eĉ menciindas "Ĉu ĉiun", la dika, iel senenhava memuaro de Teo Jung.

Sed "Hetajro dancas" estas la unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Mi volonte akcentas la sufikson, ĉar virinoj raras sur nia beletra kampo. "Hetajro dancas" pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. La literaturamanto akiras klaran bildon pri la verkistino, pli bone interpretas ŝiajn antaŭajn poezi-kolektojn "Nur tri koloroj" el 1960 kaj "El subaj fontoj" el 1981, kaj informiĝas kiom energirabaj estas la penoj ankaŭ rilate la metian flankon de la poezi-kreado. Ĉi-konekse notindas la konsiloj de Baghy. Eli resumas la 38 leterojn, kiujn dum 1951-1954 la bardo sendis al ŝi:

"...En via 'Kanto de ŝipestro' mi vane serĉus eraron. Kaj tamen ĝi ne estas laŭ mia gusto. Kial? Mi cerbumadis, mi faris melodion al la versoj, mi deklamis... Fine mi trovis la kaŭzon. La kanto de tempesthardita ŝipestro bezonas alian, pli sovaĝan ritmon kaj pli abruptajn esprimojn. Reverku ĝin aŭ ŝanĝu la titolon.

...Nia lingvo certe alprenos novajn vortojn dum sia evoluo jen pro simpla manko, jen pro necesa nuancigo. Laŭ mia opinio ni verkistoj laŭeble vivantigu tiujn malofte uzatajn vortojn, kiuj troviĝas en la Plena Vortaro."

Mi tute ne sciis, ke la akuŝo de la parto "Hetajro dancas" en ŝia unua poemaro estis tiel peza kaj longedaŭra. En tiu proceso diversvoĉe helpis ne nur Baghy, sed ankaŭ la eksterordinara tradukanto kaj samurbano Pumpr.

La priskribo de okazaĵoj kaj personoj el la esperanto-komunumo havigas ekstran dimension al la rakonto. Krom konatiĝo kun nia heroino, ni legas abundajn detalojn pri aliaj esperantistoj. Ne nur tio, ŝi dise notas kaj komentarias pecojn el la ĉeĥa esperanto-historio. Ni kunĝuas ekzemple tiujn glorajn kaj legendajn Doksy-kunvenojn, en kiuj la kremo de la lando partoprenis.

Ŝiaj opinioj ne estas partiaj, emocie unuflankaj aŭ malĝentilaj. Ne, Eli formulas mallonge kaj tute ĝuste. La legantoj ricevas la impreson, ke tiaj la homoj estas. Tial, ke mi persone konas kelkajn karakterizitojn, mi konkludas, ke ŝi pravas ankaŭ en la aliaj priskriboj. Eli malblinde pafis kaj ekzakte trafis. La efiko ofte sufiĉe konsternas. Kiam ŝi divorcis de la esperantisto Ŝtefo Urban, ŝi fiksis jene la reagojn de la membroj de la Praga esperanto-klubo:

"- Laŭ Marik mia kulpo evidentas, sed mi estas bona esperantistino.

- Pumpr - tiel rezerveme li neniam kondutis. Siatempe li akceptis min vestita en virina antaŭtuko. - Ĉu vi permesos, kara poetino, ke mi finviŝu la vazaron?...

- Ŝustr estas kiel esperanto - principe neŭtrala.

- Por Suchardova, pardonon, por Seemannova gravas, ke ŝi povas ludi. Ŝi mem estas eksedziniĝinta dufoje. Kaj la mondo ne ruiniĝis. Cetere estas ŝia privata afero, ĉu ne?"

Fundamenta kaj neevitebla elemento en la prozo estas la erotiko. La interesiĝanto ne forgesu, ke Eli estas "hetajro", almenaŭ havas kernon hetajrecan. Ŝi mem mencias la plej famajn el tiuj prirevitaj figuroj, sed bedaŭrinde ne ĝisfunde esploras la fenomenon. Hetajro estis, simple dirite, en la helena erao kombino el altklasa instruistino kaj ia "call-girl" (por mi "putino" tro vulgaras, "prostituitino" kaj la bela Baghy-a "ĉiesulino" ne kovras la nocion). (noto2)

Pro la fakto, ke tiuj tentantinoj ade okupis sin pri amorado, tiu arto ricevas konsiderindan emfazon. Jam "Nur tri koloroj" en la jaro 1960 ekscitis miajn tiutempe naivajn orelojn, sed la nuna pentrado superas ĉion. La malprudulino ne nur nudigas aliajn, sed ankaŭ kaj precipe sin mem. Nomoj ne mankas. Ni aŭdas ekzemple pri Ŝpur, ŝia esperanto-instruisto en Dosky:

"- Ankaŭ ĉi tie Ŝpur zorgis pri sia lernantino. Mi ne scias, ĉu li tiel kondutis al ĉiuj virinoj, sed ĉiam, kiam oni ĉesis ludi, li kaptis miajn manojn kaj dum li ilin al mi kunfermis kaj premis, per la dorso de la siaj li kvazaŭ senvole tuŝadis miajn mamojn..."

Ni aŭdas pri Hromada, unu el la gvidantoj de la ĉeĥa movado:

"- Hromada - vi eĉ ne memorigu lin al mi. Tia atakanto. Estis somere, mi malfermis al li surhavante bankostumon..."

Bonŝance mi dum mia vizito ĉe Eli en 1985 ne puŝetis hazarde ŝian pugon, ĉar alie mi nun paradus kun nomo kaj antaŭnomo en la bela libro kiel impertinenta voluptulo!

La seksaj ludoj kun ŝiaj tri grandaj stimulantoj daŭre revenas. Ŝtefo, la edzo kun la ekstremaj agoj; Jan Zemek kun la perfektaj manoj; Ernesto, la ne-esperantisto dediĉanta al ŝi sian junecon. Belajn portretojn Eli ellaboris. Plej kortuŝas la lasta, ĉar ĝi montras unu bravan batalinton kontraŭ naziismo. Kaj kial ne karesi tian cikatrulon?

Kvankam Eli prenis neniun sub la dentojn, pluraj el la verdularo certe ne ĝojas pri sia ĉeesto en la vivhistorio. Oni flustras pri provoj malebligi la publikigon. Ili emas vidi en la historio de Eli "kronikon skandalan". Tio ŝajnas al mi troa simpligo. Ĝi donas multe pli.

La esenco de la biografio kuŝas aliloke. La rakonto estas demonstro de la neeblo de viroj kaj inoj koni kaj regi la vivon. Embuske de ĉiuj flankoj alglitas ree kaj ree la vipuroj, mordontaj en la efemera harmonio. Tiel la ricevitaj batoj al Eli staras en la kadro de ŝia edukformiĝo (noto 3). La eksedziniĝo "...estas tranĉo en vivan karnon, vundo, kiu longe pusas", konekse kun tio la sinteno de la konatoj, la subita morto de Jan Zemek, la trista sorto de ŝia paĉjo, la senespera serĉado de loĝejo. Horora vico. La protagonistino vagis kiel Percevalo dum jardekoj tra la mondo, ricevante mem ofendojn, mokojn, insultojn, antipation kaj fridon de la ĉirkaŭantoj ŝin, sed ankaŭ vidante doloron, forlasitecon kaj suferojn de mizeruloj en la kloakoj de nia socio.

Tiaj spertoj maturigis ŝin kaj ebligis laste la atingon de la Gralo, por esperantistoj la plena absorbo de la homarana ideo. En manifesta proklamo Eli difinas sian kredon en tiu ismo, adaptante ĝin al la modernaj sociaj problemoj:

"...tiu, kiu agnoskas la loĝantojn de nia planedo sen diferenco de raso, nacieco, socia tavolo, politika konvinko, religio kaj simile. Se tiu ĉi unuopulo sentas kun ĉio viva, kion mi supozas, kaj ŝirmas valorojn kreitajn de la naturo kaj de la homo, li staras laŭ mia teorio de laiko entute plej alte..."

Se konsideri tiun aspekton, "Hetajro dancas" estas la plej zamenhofeca verko en la Internacia Lingvo, kiun mi konas.

La lingvistoj inter ni ricevas ankaŭ bonan varon por sia mono. La praversio de la manuskripto estis surpaperigita en la eksperimenta lingvaĵo de Piĉ, ĉar ŝi kiel sia eminenta kolego suriris la saman vojon. Komence ŝi tenis sin ĉe la plej klasika esperanto, ankaŭ sub la influo de Baghy, sed post intensa okupado pri la lingva materialo ŝi sentis, ke esperanto bezonas aldonojn, por fariĝi vere fajna instrumento. La tria fazo estis la mikso de Piĉ-aj elementoj en ŝian normalan esperanton. Tiu koktelo tre bongustas. Kristaliĝis iu bunta barokaĵo.

Ĝenerale ŝia lingvaĵo estas malkliŝa, iom aparta, krea. Jam la komenca frazo de la libro tiklas: "De ĉiam mi estas plie solulino". Frapas la ĝusta, sed ne ofta apudmeto de "ĉiam", kaj la almenaŭ ne kutima uzo de "plie". En la normala lingvo ĝi signifas "krom tio"... Cetere mi ne konsentas pri unu novaĵo. La apliko de mal- ne trovas favoron en la okuloj de Eli. Sekve ŝi preskaŭ konsekvence utiligas "aperti" por "malfermi". Por mi tamen "aperti" havas la signifon de "tute, komplete malfermi". (noto 4)

Alia karakterizo de ŝia lingvaĵo estas la frazfragmentado. La pensoj ne ĉiam iras laŭ precize konstruitaj propozicioj. Vidiĝas abruptaj finoj, elĵeto de frazpartoj, kaj punktoj. Viva lingvaĵo, sed al mi foje ne bone komprenebla. Ekzemple: "Kie sin en Ŝi prenis tiu memcerteco" (p. 168) aŭ "Tatroj [la montaro] estas belega, sed tamen ol tiel ĉi enui..." (p. 62). (noto 5)

Unu punkton mi ankoraŭ deziras eternigi. Eli Urbanova, kiu naskiĝis la okan de februaro 1922, kreis sian biografion ĉirkaŭ 1990. Ne nur en respektinda aĝo, sed ankaŭ en siaj liberaj vesperoj, ĉar ŝi panlaboris ĝis la unua de januaro 1995. Tiuj 231 paĝoj - kia fortostreĉo. Sob mian ĉapelon!

Notoj:

1 - Ni ne forgesu tamen la belegan aŭtobiografian romanon de Clelia Conterno. "Unu tagon post la alia", verkita itale en 1978, estis poste esperantigita de Roger Bernard.

2 - La koncepto ne estas tiom simpla: eble ni povas pensi ankaŭ pri "gejŝo", nuntempe pli konata ol Aspasia...

3 - Tradukprovo de la germana "Bildung" (EB).

4 - Laŭ PIV, "aperta" signifas "ne fermita" kaj la vortaro proponas "ovri" kiel sinonimon de "malfermi". Fakte la Akademio devus decidi pri "aperti", unuavice ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne. Ĉar ĝi venas el la adjektivo aperta, pli logike ĝi estu netransitiva, kiel ekzemple uzis ĝin Nicolino Rossi en sia belega "Kaj ĉi vespere apertis sunsubiro..."

5 - Alia kuriozaĵo estas la sistema ignorado de la verbo "meti", ĉiam anstataŭata de "doni": probable evitinda ĉeĥismo. Ekzemple: "Mi donis retro al la mansako", anstataŭ la simpla "Mi remetis en la mansakon".

Ed Borsboom

Incitnudiĝo de animo

Romanoj iom aŭ tre aŭtobiografiaj ne mankas en Esperanto. Nun tiu de Urbanová – aŭ de Eli, kiel la intimiĝinta leginto ŝatus ŝin nomi – viciĝas merite post tiel diversaj verkoj kiel Metropoliteno de Varankin, Adolesko de Vaha, Ombro sur interna pejzaĝo de Štimec.

Ĉi tiujn ĝi eĉ superas per la pluso de preskaŭ konsterna nekaŝemo: la aŭtorino ne hezitas nudigi sian animon, kaj foje sian korpon, antaŭ niaj okuloj. Dum ni kunvivas kun ŝi penoplenan rilaton kun la edzo Ŝtefo Urban, letere platonan adoron al Julio Baghy, grandiozan amon al Jan Zemek kaj aŭtunece mildan kunvivon kun Ernesto Chira, ŝi nin regalas ankaŭ per impresaj portretoj de esperantistoj famaj aŭ nekonataj, precipe ĉeĥaj. Rigardo movadema kaj rigardo intimema trovos same multon en la libro. Nur historiistoj paŭtos – duonjarcento da ĉeĥa historio preskaŭ komplete mankas el la fono. Sed tio eĉ enordas en verko ĉi tiom intime mi-a.

Simile malgravas manpleno da lingvaj dubindaĵoj, kiel stranga, ŝajne kondicionala, uzo de infinitivo ("Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ aŭton", p. 311), aŭ la uzo de po- antaŭ verbo por signifi ripetan agon. Riĉe ja kompensas tiu "pulso per tono de rekta parolo" kiun Rossetti laŭdas preface.

Frandintoj de la poezio de Urbanová nun havas ŝlosilon al ties sekretoj; kiuj ne konas ŝiajn versojn, tiuj nun volos legi Nur tri kolorojn kaj la aliajn poemojn.

István Ertl

Kun sankta fajro de amo


n-ro 181 januaro 1996

Kiam mi kapablis legi beletraĵon en Esperanto, mi, feliĉe kaj hazarde, renkontis poemojn de Eli Urbanová, en Esperanta Antologio, kiun kaŝe pruntis s-ano Tikos, pioniro de la ĉina movado, dum la komenco de la 70aj jaroj, kloŝitaj de teruro far la Ruĝa Gvardio de Maŭ tra la tuta Ĉinio. La poetino el fora Ĉeĥoslovakio konkeris nin (inklude de Guozhu, kiu liveris al mi ŝiajn poemojn); mi miregis antaŭ la aŭdacaj, amortiklaj bildoj kun pudoro; mi gustumis: Nur kiam ŝi sur lito kuŝas / kaj suverene li ektuŝas / dum ama akto sen ekstazo, / en ŝi eksplodas muta ploro.

Poste la ĉielo sur Ĉinio heliĝis. Mi posedis ŝiajn poemarojn Nur tri kolorojn, EI subaj fontoj, tiam mi ofte legis kaj relegis ilin. Nur lastajare, bedaŭrinde, nia talenta poetino Eli Urbanová poke, tro poke versis. Ĉu ŝi kun hieraŭa pompo vivas ermite post la Verda Parnaso? Se tio fariĝus fakto, ho ve, por nia Esperanta kulturo ja estos granda domaĝo! Tamen, ekster mia atendado, nia, jes

ja nia, Eli omaaas al nia kulturo pompan romanon Hetajro dancas, kaj glorigas la etan literaturon en Esperanto.

La titolo de la romano estas bonc konata de multaj samideanoj, ĉar ĝi estas la titolo de ŝia pocmo. En la romano protagonistino ja estas Eli mem, nu, la romano jam estis nomata "aŭtobiografia, ĝenro ne tiel ofta".

Nia poetino rakontas pri si mem: "ŝi pentris la ampleksan tolon de sia plenaaula historio" (laŭ Reto Rossetti). Ekde ĉapitro 1, ŝi diris, ke "Kaj donis al mi Ŝtefo tri donacojn", nome, Pragon, pli belan nomon, Esperanton. Kaj la historio de nia poetino Eli ĉirkaŭ tiuj sin sternas, eĉ ĝis hodiaŭ. En ŝia vivbilda serio enplektiĝas ama ĝojo kaj doloro, serĉado de feliĉo, verkado, meditado pri memvaloro, entute, ŝi reliefigas tavolojn de la vivo laŭ sia viva spuro.

Dum la komenco de la 80aj jaroj la feminisma vento ankaŭ blovas en la antikva Ĉinio; oni denove meditis pri la idealo de virina liberigo, ankaŭ pri Virina Literaturo. Pli multaj verkistinoj viglas en la ĉina beletrejo, eĉ ties atingo hontigas virojn. Retrorigardante beletraĵojn la muldado de virinaj herooj preskaŭ laŭ jenaj tri tipoj dividiĝas:

1) Tipo de paro da talentulo kaj belulino: tiaj verkoj multas en la ĉina klasika literaturo. La esperantaj legantoj eble konas la rakonton de la Okcidenta Ĉambro (Ĉina E-Ligo eldonis bildserian libreton dum la 60aj jaroj). Fraŭlino Yinying, bela kaj klera junulino el nobela familio amas junan instruitulon Zhang Hong, sed ŝia patrino, edzino de forpasinta ĉefministro, prohibis ilian enamiĝon, ĉar Zhang estis el pleba familio. Kiel fari? Ege turmentata de amo, Zhang petis helpon de la saĝa serv-knabino Hong Niang; spite bridadon de la feŭdisma etiko, li kun f ino Yingying kunloĝis sub tegmento de la okcidenta ĉambro; tio terurigis la sinjorinon de la forpasinta ĉefministro. Antaŭ la plenumita fakto ŝi postulis, nur kiam Zhang sukcesos en la ekzameno de Kortego kaj gajnos la titolon Palaca Licenciulo, li estos kompetenta por edzinigi ŝian filinon. Fine Zhang sukcesis en la ekzameno; tiam la juna paro fariĝis fcliĉaj geedzoj.

En tia tipo de romanoj ĉefrolulinoj dependas de la socia pozicio de la roluloj, aŭ de potenco de mono. Sub la plumo de Tolstoj, Anna Karenina estas tre bone konata de ni: Anna finfine ne posedis la aspiratan amon. La virinoj dependas de la viroj spirite kaj" materiale; krom devo kaj rolo de afabla patrino kaj fidela edzino, kion alian ili faris?

2) Tipo de historioj pri tent-adultado: la bela junulino Tess, sub la plumo de T. Hardy, devenis el malriĉa familio, ŝi lukris familion per sia forto kaj toleris ekspluatadon de mastro, eĉ ne eltenis la tentadon de dando en la hejmo de mastro kaj volenevole amis mastron aŭ tentulon. Same, sub la plumo de Tolstoj, Maslova oferis sian amon al mastro/tentulo, eĉ ilia (Tess kaj Malova) amo estis sincera. Tamen ili ne povis trovi malegalecon en tia amo, eĉ ne antaŭvidis, ke tia amo puŝos ilin en abismon. Kvankam la aŭtoroj simpatiis la protagonistinojn en siaj romanoj, vipis nejuslecon de la socio, tamen ili ankaŭ ignoris pli profunde analizi la protagonistinojn psike kaj karaktere.

Sed Jane Eyre sub la plumo de Charlotte Bront�, elstara verkistino, figurigis novan inan tipon: Jane Eyre deinfanece malamas hipokriton, teruron, kaj mute, memstare vivas. Ŝi nature aŭ laŭvole amas sian mastron, sed ŝi neniel deziras fari sin dependaĵo de amo kaj tenas sian memstaron kaj dignon, kiel virino. Bronte rigardis per propraj inaj okuloj la socion kaj internan mondon de sia Jane Eyre, tial ŝi kreis por ni mirindan figuron, kaj donis lumon de realismo.

3) Tipo de la socia liberigo: En la eposo Wang Gui kaj Li Xianĝiang de Li Ji, la poeto rakontis, ke bela vilaĝa junulino Li Xianĝiang amas la samvilaĝan junulon Wang Gui. Sed la aĉa oldula bienposedanto Cui ankaŭ salivumis antaŭ la juneca ĉarmo de f ino Li. Tiam Wang partoprenis en la revolucia torento kaj Cui denuncis Wang, kaj tiun arestis Kuomintango. Cui rabis f-inon Li kaj preparis nupton; tiam gerila trupo de Kompartio alvenis kaj liberigis la junulinon. La nupto de Li kaj Wang okazis, f-ino Li intime kaj sincere diris al sia edzo Wang, ke "la revolucio liberigas nin". Post la nupto Wang revenis en la gerila trupo kaj klopodis por la revolucio... La eposo havas Esperantan version de Laŭlum.

Jes, la ĉina novdemokratia revolucio sukcesas kaj en Popola Ĉinio virinoj politike liberiĝas, la nova socia sistemo garantias ŝian aman liberon. En la hodiaŭa Ĉinio (ankaŭ en Ĉeĥio kaj aliaj) virinoj povas elpaŝi de la pordo de hejmo kaj labori, samkiel viroj, eĉ posedas samgradan salajron. Tamen oni ĉuas, ke virinoj trovas sian ĝustan pozicion en la socia kaj familio vivo? Ĉu ili, kiel in-ulo, kion posedas por propra memo/onto?

Ankaŭ la blovado de virina kritiko faras min malsaĝa kaj mens-svaga, kaj mia babilo eble zigzagas pli fore de la cclo por recenzi la libron, do, mi returnas al la romano.

Kiel protagonistino, Eli ja estas freŝa figuro en la ĝisnuna literaturo, ŝi, kiam estas "Adiaŭ, Alan', anoncis: "Mi mem estis iniciatoro de mia sorto". Ŝi alvenis en Pragon kaj komencis sian karieron kiel instruistino, edzino, esperantistino, poetino, amantino kaj amatino... Mi ne recitas detalojn el la ĉapitroj de la romano, karaj legantoj, vi mem legu! Mi preferas paroli pri ŝia memstareco kaj strebado por amplena vivo. Ŝtefo, la edzo, amas ŝin, sed, ŝajnas, ke li ne zorge priatentis ŝian serĉadon por egala seksrilata harmonio (vi ne forgesu la poemon "Malvarma edzino") kaj neglektis ŝian liber-naturon, kiu ĉiam brilas sur ŝi, kiel memstara in-ulo... La geedzoj eniris en la vicon de esperantistoj kaj fariĝas aktivuloj en la fama Praga Klubo, tiel Eli gajnis pli grandan terenon por liberigi sian talenton kaj naturon inan. Alie en la tiama Praga Klubo troviĝas elstaraj pioniroj, veteranoj dc la movado. Eli spirite riĉiĝis kaj ekversis en nia lingvo. Pumpr, Hromada k.a. instigis ŝin sur la Verdan Parnason grimpi...

La amikeco (aŭ amo laŭ Eli mem) kun Paĉjo Baghy ja estas granda evento dum ŝia kariero, eĉ ŝi malkaŝe kaj kuraĝe diris, ke ŝi amas Baghy, sub ties inspira tantaligo Eli donacis al ni la poemon "Hetajro dancas". Ŝi kvazaŭ preferas hetajron, "kiu limiĝas inter profesorino kaj putino", kaj ne bremsis sian pasion pro amo kaj bcleco de insekso.

Ŝi sufiĉe sternis memon, kiel virino: kun Jan ludis ardan am-amoran dramon, kaj esprimis luktadon de animo kaj karno. Ŝia vivo de Nur tri kolorojn multfacete buntas, ŝi vivis laŭvole kaj laŭnature...

Disiro ne eviteblis, kaj "divorco estas, kiam" ŝi elektis memstaran vivovojon spite senloĝejan minacon, kvankam Ŝtefo amis, eĉ "Ŝtefo al mi proponis, ke mi sur lian penison tatuu mian nomon". Pro ama ardeco kaj plenumo ŝi elektis "disiron".

Post Jan, Ernesto enpaŝis en ŝian vivon...

La romano kun la freŝa in-figuro diferencas de supre nomitaj tri tipoj, ke ŝi kuraĝe kaj sufiĉe esprimas psikan kaj internan mondon, kaj serĉas la veran geseksan egalecon kaj ties veran valoron, sur kiuj akiros la liberon de homo. La aŭtorino eble provas konturi la puran, amplenan inan karakteron/naturon. Ŝi cble estas feliĉa, aŭ almenaŭ, libera pli ol ŝiaj fratinoj, kiel Tess, Karenina, Maslova, Li Xianĝiang, eĉ Jane Eyre.

Tial mi povas diri: ĉu la romano de Eli Urbanová kreas novan etapon por la (virin)literaturo?

Dum lastaj jaroj mankas al la esperanta literaturo elstaraj, eĉ legindaj, romanoj, kvankam oni povas trovi bonajn detektivajn kaj debutajn romanojn (ekz. de Nemere k.a.) tamen laŭ kategorio de beletro oni ne kontentas. Ĉu nia Verda Parnaso ne kapablas omaĝi al la publiko veran beletraĵon? Eli jam fakte respondas: Jen Hetajro dancas!

La lingvo, kiun nia poetino manipulas sperte, estas vere beletra, pura, klara kaj parola, kiel murmure iluanta akvo de rojo, sen balasta vorto, sen longaj tedaj frazformoj. Kvankam ŝi uzas neologismojn, tamen tiuj jam vivas delonge en nia literaturo, eĉ aplombe kuŝas en PIV, krom unu netolerebla Piĉa "po", kiel prefikso, ĉar en la Fundamento de Zamenhof jam troviĝas prepozicio po.

Eli Urbanová ankaŭ estas virtuozo de romano-formo, kvankam mi antaŭe neniam legis ŝian prozaĵon (temante pri novelo aŭ romano), tamen ŝi lerte, aplombe kaj nature "ŝpinas larĝajn rakonto-fadenojn" en la verko, ekz. la leteroj de Julio Baghy sub ŝia aranĝo arte enplektiĝas, kunfandiĝas kun la teksto. Multaj historiaj scenoj de la Esperanto-movado, ne nur la ĉeĥa aŭ de la Praga Klubo, sed ankaŭ la universala, organike kunkoheras en la ĉapitroj, stampas atmosferon kaj animas la rolulojn.

Eĉ ŝi, kiel poetino, ankaŭ prenas teknikon de poezio en la romanon, multaj paragrafoj sinsekvas kiel bildserio, aŭ filmsceno (laŭ Pumpr). Iuj frazoj, vortoj, ĉefe ĉe la komenco de ĉiu paragrafo, ripetas, ties efiko faras la tekston de romano rondelo, oni povas nomi la tutan romanon ĉarma rondela ciklo... la vervo de la verko viglas en ĉiu paĝo... la pura animo (in-ula) dancas antaŭ la publiko.

Legu, relegu! Vi povas eniri en ŝian animan-spiritan mondon, kie estas rara trezoro de la kuraĝa, senpruda, sentabua, amaspira kaj amplena... kaj plej klera virino, la mondo "per alternoj de tenero kaj drasto - dum ondas la emocioj" (laŭ Reto Rossetti).

Shi Chengtai

Hetajro dancas


n-ro 177, septembro 1995

Se tiu ĉi libro ne furoros mi malesperos pri la esperantistaro. Ĝi estas unika - eĉ ekster Espcrantujo ĝi estus rimarkinda maloftaĵo. Temas pri la aŭtobiografio de la poetino - ĉi tie la sufikso -in ŝajnas pravigita - Eli Urbanová. Da aŭtobiografioj ni havas plurajn, notinde la lastatempajn Rakonto de kampara bubo de Bruno Najbaro kaj la trivoluman de Gerrit Berveling, sed neniun similan al Hetajro dancas, aŭ eĉ kompareblan. Ni havas ŝian certigon, ke "tiel, kiel mi tion priskribis, ĝi efektive okazis!", sed eĉ sen tio la rakonto portas la markon de la vero.

Eli estas homo miageneracia, ankaŭ esperantisto miageneracia. Kiel bone mi memoras la alvenon de ŝiaj unuaj poemoj dum la kvindekaj jaroj kaj la eldoniĝon en 1960 de ŝia poemaro Nur tri kolorojn! Kiel forte impresis nin, la Kvaropon, la aria ardo kaj sensuala kolorpleno de ŝiaj poemoj! Jen estis poeto individue erotika, pasie romantika! En ŝia libro ni trovis poemciklon Hetajro dancas (metaforo per kiu ŝi titolis ankaŭ sian novan prozverkon), kiu ravis nin. Mirigas min legi nun la tiaman opinion de konata literaturisto D-ro Pumpr: "Laŭ mi la kolekto ne estas interne trakomponita kaj ĝia arkitekturo ŝajnas sufiĉe hazarda." Dio mia, kiel li verdiktus, se li havus okazon legi ŝian aŭtobiografion, kies "arkitekturo" kelkfoje ŝajnas "sufiĉc hazarda"! Ja tio estas unu el la fortaj imponaĵoj de la verko! Kaj eĉ ŝia amata Julio Baghy riproĉis al ŝi supozatajn mankojn kaj disdegne certigis al ŝi: "Iom da pacienco kaj vi kreos ion eksterordinare belan en nia literaturo poezia". Nu dankon, majstro. Kiom la homoj kapablas blindigi sin per antaŭjuĝoj, ĉu ne? (Sed al Baghy ankaŭ Kvaropo ne plaĉis, pro la "troaj neologismoj". Unu jaron poste aperis poemaro Nova Ezopo de ŝia edzo Ŝtefo Urban, poeto tute alispeca, kaj profesia komponisto/muzikisto. (Li mendis de mi maristajn kantojn, por kiuj li komponis melodiojn. Tiujn tekstojn Kajto poste proprigis al si kaj Nanne Kalma havigis al ili melodiojn komplete aliajn: interesa sperto por poeto.) Nu, kian harmonian hejmon li fantaziis al mi - malgraŭ atestaĵo de ŝiaj poemoj, ekzemple "Laŭ mia edz'". "Malvarma edzino" (redonitaj ĉilibre) ktp: jen kunvivas du artistoj-kreantoj kuraĝigintaj sin reciproke kun ambaŭflanka respekto. Ho ve, la realo estis iom alia; la poemoj pravis.

En sia aŭtobiografio Eli nenion domaĝas al la legantoj. Edziniĝo al viro signife pli aĝa, krome seka kaj satirema, alportis seniluziiĝojn. Ŝi bezonis kisetojn kaj amemajn karesojn, sed por tio Ŝtefo estis nekapabla: la romantikon li malrespektis tiel arte kiel arde. Liaj amorpostuloj ne estis ĉiam simplaj, kaj kelkfoje randis perversaĵojn. Kiel ni scias tion? La aludoj de Eli estas sufiĉe klaraj kaj ne malofte eksplicitaj. La legonto devas scii anticipe, ke Eli estos ĉiam konsterne honesta. Ŝi senhonte analizas sin kaj siajn spertojn, kaj konigas al ni aferojn, pri kiuj la homoj pli ofte preferas silenti. Tamen almenaŭ tiu ĉi leginto ne trovis tion ofenda aŭ forpuŝa: nenio homa estu al ni fremda!

La edza frido pelis ŝin al supraĵaj mal-fideloj - ni komprenas, ke Eli estis nature flirtema kaj frandis viran admiron - kaj finfine ŝi trovis amanton, kiu plenumis ŝiajn revojn: Jan Zemek. Eli kaj Ŝtefo divorcas. Mortas Jan, sed la vivo daŭras por Eli, ankaŭ kun amantoj kaj amorantoj.

Oni tamen ne supozu, ke la libro estas nenio alia ol kroniko pri amaj spertoj. Tute ne! Ni renkontas sur ĝiaj paĝoj multajn aliajn esperantistojn (kun multaj el ili mi siatempe korespondis, kaj ŝatas vidi ilin per la okuloj de Eli). Sed kial Nikolaj Rytjkov aperas ĉi tie kiel Nikolaj Rudkin? Aparte plaĉas al mi Ŝustr, modelo de esperantisto:

"Mi volas mencii sole pri tio, ke li konstruis la Esperantan bibliotekon kaj ke li trifoje savis ĝian sorton, la unuan fojon dum la germana okupacio, la duan fojon, kiam la klubo perdis la ejon kaj la trian fojon en la jaro 1952 post la dumtempa likvido de la Ĉeĥa EsperantoAsocio. Imagu, ke vi devus hejme deponi du milojn da libroj. Ne ĝis morgaŭ, sed por nedifinite. Verŝajne vi ne estus tro entuziasmaj. Ŝustr ne hezitis kaj konservis ilin en sia loĝejo. Kaj kicl pasis la tempo, li aldonis al ili ankoraŭ tri milojn da volumoj..."

Mencio pri la germana okupacio memorigas min, ke la "ekstera mondo" vere, eble surprize, malmulte trudiĝas en la kronikon. Pri la Dua Mondmilito ŝi pli-malpli rakontas nur, kun prava patriotisma fiero, pri la heroa mortigo de la besteca "regna vicprotektoro" Reinhard Hevdrich fare de kvar kuraĝaj ĉeĥoj, kaj pri la terura germana venĝo; kaj pri aeratako kontraŭ Prago je la 14a de februaro 1945. Eble tio tamen sufiĉas. La postmilitan reĝimon ŝi aludas nur per du-tri flankaj mencioj de "materiisma filozofio", kaj per unu signifoplena okazaĵo:

"Ke li ne mortis, konfirmis al mi Ivo Lapenna, kiu en tiu tempo vizitis Pragon. (Preterdire pro nia dekminuta dialogo en aparta ejo, kie ni estis geduaj, mi estis poste demand-esplorita en la Ministerio por Enlandaj Aferoj...)".

Eble ne estas tiel surprize. Se mi verkus aŭtobiografion (por kio mi estas tro-tro multe privata persono), mi dubas, ĉu la enlanda politiko ludus en ĝi gravan rolon! La lingvaĵo kaj stilo de tiu ĉi bela rakonto estas viglaj kaj (kiel kutime ĉe la fortkarakteraj homoj) sufiĉe proprecaj. Dank' al dio, ŝi ŝparas al ni la konatajn ekscesojn de Piĉ kaj la t.n. praga skolo. Ŝi konsentas: "Klare ke mi ne intencas la legantojn forpeli per tro multaj neologismoj". Per tio ŝi estis saĝa kaj sagaca, kaj rekonas, ke bizara lingvaĵo la homojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastardan prefikson po- "por ripetiĝinta ago" (Piĉ). Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto po jam estas ofte uzata prefikse: poiome, popece, popare, ktmp, kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskompreniga. Kaj se ni tiun adverbigas aŭ adjektivigas (laŭ normala esperanta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono. Sed mi ne intencas fini per tia, la sola, amara noto. La libro estas alkroĉiĝe leginda, kaj se ĝi ne furoros... Cetere ĝi estas, laŭkutime ĉe eldonejo Fonto, libro fizike bela kaj alloga pro la bonkvalita papero kaj agrable estetika presado.

Elkoran dankon, Eli, poetino, kuraĝulino, pli fajra ol hetajra: via danco sorĉas.

William Auld

Ĉu la movado tion eltenos?


n-ro 181 januaro 1996

Uf! Nekredeble! Ĉu tio eblas en Esperanto? Ĉu la movado tion eltenos? Io tia ne ekzistas ĉe ni, kaj en kelkaj naciaj literaturoj tiaj libroj kapablas abrupte haltigi promesplenajn karierojn kaj kaŭzi politikajn krizojn.

Sed mi laŭvice klarigu.

Virino rakontas sian vivon. Sed ne iu ajn virino. Unue temas pri ĉeĥa poetino, famkonata inter lirikemaj esperantistoj, i.a. pro siaj poemaroj Nur tri kolorojn (1960), El subaj fomoj ( 1981 ) kaj Verso kaj Larmo (1986). Due temas pri aparte vivoavida virino kies sensoj kaj emocioj sopiras je aventuroj kaj aktivecoj, je amo kaj volupto, je plenumiĝo kaj ĝisfiniro. Tri temas pri tre sincera, ja subjektiva, sed ekstreme honesta kaj aperta virino, kiu nenion ellasas, nenion prisilentas, nenion "ŝparas", kiel ŝi mem dirus. Kvare ŝi havis kontakton kun multaj (kaj multaj konataj) esperantistoj el Ĉeĥoslovakio kaj el la mondo.

Kaj nun miksu ĉion ĉi - kaj ektimu, se vi renkontis ŝin.

Suka ĝi ja estas, tiu ĉi aŭtobiografia romano, kaj eĉ plursence. La ideo estas tiom simpla kiom miriga: rakonti la propran vivon, de la knabina ĝis la pensiulina aĝo, uzi por tio ekskluzive mallongajn epizodojn aŭ meditaĵojn, kio ne tro distancigas ŝin de ŝia ŝatata fako, la liriko, kaj eĉ preni el tiu ĉi plurajn elementojn, kiel refrenajn frazojn, stilistikajn propraĵojn, lingvan koncizecon. Ĉe la fino de ĉiu el la ok grandaj ĉapitroj troveblas ekzemploj el ŝia poezio, kies genezon ŝi montris en la antaŭaj subĉapitroj, aŭ kiu alie estas ligitaj kun la antaŭa teksto.

Eli Urbanová (nask. 1922) naĝas tra la diversaj tavoloj de siaj vivoakvoj kaj trenas kun si la leganton, al kiu baldaŭ mankas la spirado pro la rapideco kaj la nelaedebla vivo: Jen ŝi naĝas tute suben, al sia unua knabina amo, jen mezakven al sia renkontiĝo kun Esperanto, por tuj mergiĝi al la longa volupta kaj turmentiga edzineco. Ŝi plurfoje leviĝas ĝis preskaŭ la surfaco, kie estas aparte belkolora kaj hela akvo, por prezenti sian literaturan kreadon kaj montri kiel ĝi estas ligita al la epizodoj de ŝia vivo. Kaj reen, al la amoroj kaj la grandaj amoj kaj al la suferoj pro iliaj mortoj. Plu al la profesia vivo instruistina. Ek al la Esperantomovado, plurfoje: al la Esperanto-societo de Prago, al seminarioj, al internaciaj kongresoj. Fine ŝovi sian kapon el la akvo kaj vidi sin sola. Tamen reen al la kreado. Denove tute suben kaj eltiri el la grundo tutan galerion de bildoj: ŝiajn virojn, unu apud la alia, inter ili pluraj esperantistoj. Dancis ja hetajro. Kaj iom la leganto kunmovas siajn membrojn. Se nun, post tiuj akvoj, iu ne jam kapablas naĝi, almenaŭ diveni kiel oni moviĝu, nu, tiu prefere restu sur la seka grundo, ie rande!

Ĉu mi forgesis mencii la plej gravan? Jes, la homoj kiujn ni renkontis survoje portis nomŝildojn. Cetere la verajn.

Se ni iom hejmas en la movado, ni konas multajn. Kaj ŝi gustumis ilin. Kelkajn ŝi rapide reelkraĉis, aliajn ŝi voris, triajn ŝi longe lasis sur la langopinto, provis ilin de ĉiuj flankoj, de la dolĉaj kaj de la amaraj, antaŭ ol diri al si: jen nova amiko. Vi legos kaj legos, kaj diros: aĥ, ĉu ankaŭ tiun?! Do tiel estis?

Jes, ni konas ilin. Iom klaĉa la libro ja estas. Iom eĉ skandalema. Meze de ĝi ŝi timas ke ŝi devos ŝanĝi la loĝejon por kaŝiĝi post la apero de la libro. Aŭ revas - romanfine - pri esperantista juĝeja akuzo kontraŭ ŝi.

Kiam vi aĉetos tiun ĉi libron, vi tenos en la manoj unu el la plej kuraĝaj aŭtobiografioj (ne nur Esperanta), kiu estiĝis romano, ĉar la priskribita vivo estas romano - aŭ pli: la alta vivokanto de Eli Urbanová.

Ĵus amiko kiu persone konas ŝin (tamen ne aperas en la romano) diris al mi ke ŝi povas esti tre trudiĝema kaj neeltenebla. Mi ridis kaj respondis ke tion mi nepre kredas post la legado, sed ke mi ja scias kial.

Kaj ĵus mi legis dorsflanke de la libro, ke ŝia akademiana lingvo estas senriproĉa. Nu, kio ajn direndas pri ŝi, la lingvo estas suka kiel la vivo. Suka kaj brila, jes. Ŝi estas majstrino de la elipso kaj de la idiomaĵo. Ŝi turmentas tiujn propre lirikajn stilaĵojn ĝisekstreme. Kaj tiel defias la intelekton de la leganto. Tri-kvarfoje, laŭ mia gusto, trans la limo de la kompreneblo ("Kiel mi ĝojis ĉi tien.", p. 105; "Vojo nevojo por ne perdi minuton.", p. 194; "Ĉe Maruŝ mi ne havas sternite sur rozoj.", p. 204, kaj pluraj aliaj). Tamen: Kiom ŝi regas la lingvon! Kiel ŝi kapablas pentri per siaj bildoj! "Ne unufoje" (la sola miskompreniga slavismo en la libro) tre surprizaj lingvaj ideoj ("Posttagmeze estis en la vinejo eĉ ne kruro.", p. 194; "Nun fartu la korpo!", p. 195, kaj multaj aliaj).

Kaj kion pri la Praga Skolo al kiu ŝi apartenas kaj kiun ŝi ankaŭ tuŝas en la libro? Ŝi notis dekok glosojn ĉefine, fojfoje uzetis reduktaĵojn kiel "re kaj re" k.s., kiuj dolorigas niajn fundamentajn okulojn, sed ŝi tiras la vivecon de sia lingvaĵo ne al la troa uzado de Piĉaj inventaĵoj, sed restas ŝi mem, evoluigas proprajn lingvajn trajtojn kiuj fojfoje ja estas kapricaj, kaj tamen plejofte nur altigas nian ĝuadon: Ja dancis hetajro, tiu saĝulino, kun propra kapo disdonante frandaĵojn, lcun larmoj en la okuloj sopirante je teneraj manoj, je amaj flustroj kaj honesteco, por finfme vivi soleca kun siaj montoj el memoroj.

Kia evento!

Eli Urbanová naĝas tra la diversaj tavoloj de siaj vivoakvoj kaj trenas kun si la leganton, al kiu baldaŭ mankas la spirado pro la rapideco kaj la nekredebla vivo.

Ulrich Becker

Serĉado de amo

Sur pli ol tricent paĝoj la Esperanta poetino Eli Urbanová prezentis sian vivon, aŭ almenaŭ gravajn aspektojn de ĝi, en la romano Hetajro dancas. Ŝia verko vekis grandan atenton pro sia malpruda enhavo, tamen vere unikan rolon ĝi ludas en la Esperanta prozo ne pro sia enhavo, sed pro la rakontmaniero kaj stilo. La rakonto estas monologa, en mi-formo, pli-malpli kronologia, tamen ne tute, ĉar la tempo kaj rakontado fojfoje saltas laŭ kapricoj de la aŭtora pensado. Sed la perspektivo estas tre persona, la stilo proksima al parolo aŭ libera pensofluo, kaj ofte mikse ŝi rakontas eksteran okazaĵon kaj internan imagon.

Antaŭ la tagmezo mi kaj Ŝtefo sidigis nin en la kaleŝo kaj ek al la urbodomo! En kelkaj fenestroj evidente moviĝis kurtenoj... La lastaj minutoj de knabina libero. Jam post duonhoro mi portantos la ringon. Hej! Hej! Hola! Tiela okazintaĵo kaj la placo restas dezerta. Via damaĝo, vi etburĝoj! Eble vi ŝpatas sur via ĝardeno. Aŭ nutras kuniklojn. Sed plej verŝajne vi manĝuloj sidas ĉe porcio da porkaĵo kun knedbuloj kaj brasiko. Mi ripetas, via damaĝo! Pli facilaniman fianĉinon vi ne vidis! Imagu, mia amato ne volis edziĝi! Kaj mi ne emis atendi! Tial galopu, ĉevaloj, haste, haste! Mi ne ŝatas ceremoniojn, mi preferas vivon! Tiu mia ĝuste nun komenciĝas. Rapidu, ĉevaloj, rapidu! For de ĉi tie, for, for, por ĉiam for... (p. 21-22)

Eĉ alparolon al la leganto fojfoje ŝi enŝovas tute nature, kvankam ne ĉiam facilas sekvi ŝian pensfadenon.

Mi petas vin, homoj, komprenu, tion mi povas neniam rezigni, kial, kial, tial, tiuj travivaĵoj estas mia riĉo, mia riĉo plej valora, tiujn mi devas noti, se mi ne havus kion doni en la buŝon, dio, kiel min tio bruligas surlange, do por A, por B, por C, unue, due, trie, mi scias, eble kvindeke, ne gravas, mi ne intencas iun konvinkadi, sed ĉi tiel tio estis, ĉi tiel en mian vivon enpaŝis Hindujo, ĉi tiel mi devis atingi la ekkonon, je kiu mi sopiregis, tiel ĉi devis efektiviĝi mia principa metamorfozo, mia konvertiĝo, vin memkompreneble interesas, kiel mi progresas kun Jan, vi realistoj, vi materialistoj, kie ĝi estas, tie ĉi estas tiu loko sena de ĉiuj misteraĵoj, kiu ne bezonas ian ajn komentarion, tie ĉi estas tiu mia fama aliteracio, per kiu mi vin espereble pacigos: Kaj li - unika en la amo. / Kaj ŝi - perfekta en pasio. / Ekzemple tiam: ... miaj mamoj... / ... jes, ciaj cicoj... cia ĉio... (p. 157)

Ĉi stilo igas la legadon iom postulanta, tamen ĝi estas plejparte bona rimedo por krei apartan efikon de subjektivismo. Ni vidas la mondon kaj homojn ne nur per la okuloj de Eli, sed ankaŭ filtritaj tra ŝia temperamento. Ke la stilo estas tre konscie elektita de la aŭtoro, oni rimarkas en iuj partoj, kie ŝi pro aparta celo elektis alian rakontmanieron. Plej frape tio validas por la ĉapitroj, kie ŝi scenigas la murdon al Heydrich kaj ties sekvojn dum la nazia okupado de Ĉeĥio. Jen ŝi sukcese aplikas ekscitan stilon kvazaŭ de mitraleto:

Estas la deka kaj tridek minutoj, la dudeksepan de majo 1942. La protektoro veturas en apertita ĉaro. Escepte sen akompano. Nigra Mercedes brilas en la printempa suno. Heydrich estas tridek-okjara. Li troviĝas sur apogeo de sia potenco. (p. 42)

La romano estas dividita en ok partojn, konsistantajn el pli ol cento da scenoj. Ĉiu el la ok partoj finiĝas per kelkaj ŝiaj poemoj, ligitaj al la koncerna vivperiodo. Enplektiĝas ankaŭ aliaj teksteroj, plej grave leteroj de Baghy el 1951-54.

La enhavo de la scenoj estas precipe la ama, amora kaj arta vivo de Eli, aŭ eble pli ĝuste ŝia serĉado de atento, admiro kaj amo ĉe la viroj. Vere temas pri sinnudigo, sed la plej emociiga striptizo konsistas el ŝia prezentado de sia karaktero. Ĉar ŝia memportreto ne estas flata. Eli aperas kiel persono sen memfido, kompensanta tion per memcentriĝo, homo ege malsata je priatento, egoisma, intrigema, obsedita de emo alkroĉiĝi al "famuloj", senĉese okupata de si mem. "Mi sufiĉas al mi", ŝi skribas sur la sepa linio de ĉi verko, sed la vero estas, ke ŝi nepre bezonas la okulojn de aliaj homoj direktitaj al ŝi. Sen tro profundiĝi en psikologumado, mi dirus, ke oni tra la libro sentas ŝian dumvivan mankon de sufiĉa amo, aprobo kaj subteno de ŝia propra patro. Ne hazarde ŝi ripete turnas sin al pli aĝaj viroj por ke ili donu al ŝi valoron. Ofte ŝia senespera amsoifo prezentiĝas al ni eĉ ridinde, tamen oni ne ridas, ĉar ŝia sincereco superas la patosecon.

Min interesas unu: Ĉu Baghy amas min. Ĉu li amas min pli ol la aktorinon Suchardová. Ĉu li amas nur min. (p. 133)

Seksaj agoj jen kaj jen estas priskribataj senkaŝe, fojfoje suke, aliokaze preskaŭ seke. Iufoje ili aperas en iom pli diskretaj vortumoj:

Ĝis kiam [= dum] Ŝtefo eksperimentadis en la sfero spirita, lia esplorado ne tiom tuŝis min. Pli multe min ĝenis liaj provoj en la sfero seksa. - Turniĝu! - Mi ne turniĝos! - Do jam turniĝu, faru tion por mi! - Ĝi doloras! - Momenton vi tion eltenos!... Kiel mi bedaŭris la romajn knabetojn!... (p. 49)

La poezia verkado okupas grandan spacon en la romano, eble saman kiel la sinsekvaj amoj kaj amoroj. Sed ankaŭ tie ŝajnas, kvazaŭ ŝi verkus ĉefe por gajni atenton, admiron, por iĝi konata poeto.

Dankon, Baghy, pro la grandioza gesto. Imagu, ke ĝi faris impreson eĉ en Prago, kie ekde tiu tago oni titolas min "nia poetino"! (p. 132)

Tamen ŝi kapablas ankaŭ doni ĉiutagecajn, humurajn detalojn pri la ĝenoj de poezia kreado:

Por ke mi povu lian rolon ĝuste travivi, mi bezonas absolutan silenton. Nenian gutadon el la akvokondukilo. Mi ĉirkaŭligas la kranon per ĉifono. (p. 183)

En la fina parto de la romano ĝi jam komencas temi pri si mem, do iĝi "metaromano". Tio tamen nature enplektiĝas en la rakonton same kiel pli frue la poezia verkado.

Mi kaj romano! Propre kial ne? Da materialo mi havas sufiĉe. Mia dio, kiam mi rememoras... Facila tio ne estos. Talento, respondeco, krea nekontento kaj kuraĝo. Kuraĝon, tiun mi havas. Ho, tio estos striptizo! Kaj defendo de amo ĝi estos. Ne nur de la partnera, sed ankaŭ de tiu ĝenerala, universala. (p. 299)

En la plej granda parto de la romano regas ĉe la protagonistino anima stato de malkontento, amsoifo kaj suferado preskaŭ neŭroza. Ŝi ankaŭ havas kaŭzojn malfeliĉi. La geedzeco kun Ŝtefo Urban ne estas kontentiga por ŝi, kaj ĝi finiĝas per tio ke ŝi divorce liberigas sin. Poste sekvas du gravaj amrilatoj, kiuj ja kontentigas ŝin, kvankam eble la leganto trovas ŝin ekspluatata. Tamen ambaŭ viroj mortas tro frue. En la fino de la verko la tono ŝanĝiĝas, heliĝas aŭ iĝas pli rezigna, malpli obseda. Oni trovas belajn priskribojn pri amo, tamen ĉefe kiam ĝi jam iĝis nur memoro:

Tie mi havis vin tiel ofte ĉe mi, tie mi tiel ofte kun ĝuo observis vian vizaĝon dum la dormo... Tie vi estis mia dolĉa ŝarĝo, mia Valentino kaj Robeson... Kaj karpata urso vi estis plus princo el Milito kaj Paco. Kaj kolerigilo de ĉiuj kolerigiloj kaj trezoro de ĉiuj trezoroj... Tie vi sukcesis anstataŭigi al mi mian neanstataŭigeblan amon... Kaj ĉio kun vi belis, ĉio, eĉ tiuj viaj kaprioloj, eĉ tiu mia atendado je vi drinkulo, eĉ tiu komuna fastado ĝis mardo, ĝis merkredo...

Kaj mi ne havas vin. Nur la doloro estas mia, nur la doloro. Ĉu ĝi iam saniĝos? (p. 274)

Finfine Eli ankaŭ montras, ke ŝi ne estas tiel miope okupata de si mem, kiel - vere aŭ ŝajne - en pli junaj jaroj. Tie ni trovas tre humuran imagitan dialogon inter ŝiaj mortintaj viroj, kiuj diskutas pri ŝi. En tiu dialogo ŝi pripentras sin mem humure kaj kun indulga memironio.

Eli Urbanová estas ligita al la tielnomata Praga artliteratura skolo, kun Rumler kaj aliaj. Sed en la lingvaĵo de ŝia romano oni rimarkas relativan nemulton de tio. Kio pli okulfrapas, estas multaj lingvaj apartaĵoj, kiuj povas esti personaj trajtoj aŭ eble nacilingva influo. Oni ofte trovas ekzemple strangan uzadon de "laŭdire" en proksimuma senco "li/ŝi/ili diris/respondis ke". Ĉe kondiĉaj frazoj aperas mistera infinitivo: "Esti mi pentristo, ankaŭ mi ne pentrus pejzaĝojn, sed portretojn de virinoj" (p. 33). "Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ aŭton" (p. 311). Aliaj nebulaĵoj: "Vojo nevojo por ne perdi minuton" (p. 194). "Antaŭe mi turmentiĝis kun la Hetajro, kiun ne kaj ne fini!" (p. 189). "Mi ĉiam kluĉas la saman diskon" (p. 180). "La debato ne prenis finon" (p. 69). Krome misoj pri transitiveco, uzado de "doni" en signifo meti, kaj aliaj aferoj. Plej ofte ĉi eraraj aŭ nekutimaj vortumoj tamen iel sentiĝas kiel parto de ŝia persona stilo, kaj ili ne tro ĝenas, ĉar - kiel jam diritas - ĝuste la stilo kaj rakonta perspektivo estas la ĉefa unikaĵo de Hetajro dancas.

Sten Johansson

Postrecenzo


181, jan 1996

Nepre rekordo: kvar insekvaj recenzoj en Fonto pri la aŭtobiografio de Eli Urbanová Hetajro dancas. De Auld, Berveling, Becker, Shi Chengtai. Plus eseo de Rumler pri la blufa "Praga Skolo", kun referenco al la verko de Urbanová. Plus kroma recenzo de Rumler pri la lasta poemaro de nia plejŝatata ĉeĥa poetino. Plus publika letero de Haupenthal pri liaj kontaktoj kun Urbanová kaj Rumler. Plus 13 represoj de fotoj de nia ĉiuaspekte admirinda virino-artistino.

Leginte kun ekstrema ĝuo ĉion cititan, mi aplombis pensi: ĉu skandalo, troigo se mi aldonos noan, subjektivan pritrakton pri la impona (328-paĝa) kaj sendube ege aprezinda verko de mia ĉeĥa amikino?

Do, se la redaktoro de Fonto taksos tion akceptinda, jen miaj personaj prikonsideroj.

Unue, kiel dirite, jam delonge mi vantas esti amiko de nia fama poetino el Prago. Precipe pro tio, ke mi ĉiam plej alte ŝatis, plene ĝuis ŝian poezion, kiel mi esprimis en recenzoj. Ankaŭ ĉar min simple fascinis ŝiaj fotoj. Ja - kiel diri? - mi neniam eskapis la virinan ĉarmon. Kaj la fotoj de Eli tiom holivude, rave impresas! Tiom ke foton de ŝi iam mi aperigis pompe sur la kovrilpaĝo de la itala revuo L'Esperanto. Kaj eĉ se mi havis nur sporadajn korespondajn kontaktojn kun ŝi, sed el tiuj forte spiris la virina povo de Eli, ŝprucis abunde simpatio, amikemo, neŝancelebla vivofido, artismo.

Mi ankaŭ aldonas ke, antaŭ ĉ. 20 jaroj, Eli gajnis ĉe literatura konkurso aranĝita de mi ("Larius" 1975. 106 esperantistaj poetoj partoprenintaj!). Kaj mi ne kaŝas mian fieron, ke nia praga poetino prunteprenis intercitile la vortojn de iu mia iama recenzo, ĝuste tiun "senkliŝe, senprude kaj sentabue".

Do mi nemulton plukomentos la juĝojn de la antaŭaj recenzistoj; ĉio estis jam dirita, emfazita la nepra valoro de ĉi lasta, sed unua proza, verko de mia eksakademiana kolegino (kial ŝi demisiis?). Mi deziras nur evidentigi ke, en ĉi tiu libro, ni malkovras eble novan faceton de nia aŭtorino, nome, la simple homan (krom la artisma, memkompreneble). Kaj kia potenca figuro elstaras el ŝia detala rakontado pri ŝia vivo! Ĉar evidentiĝas malfacila, tumulta, peripetia, obstakloplena, malkvieta vivrulado. Sed samtempe reliefiĝas ke, meze de tiomaj malfacilaĵoj, de riskoj kaj danĝeroj, de mistrafitaj renkontiĝoj, ŝi neniam perdis la fidon en si mem kaj en la vivo, neniam sin allasis al despero, deprimiĝo, rezigno, bedaŭro, riproĉo kaj larmoj. Kia enviinda karaktero! Kia homo, kia virino! Ĉar eĉ la plej vivdetruajn okazintaĵojn ŝi ĉiam rakontas per vivaj sed serenaj, leĝeraj peniktuŝoj. jes, ja, ofte "poezie', kvazaŭ ŝi elvokus eventojn, kiujn ŝi ne trasuferis, kiel se okazintaj al aliaj, viditaj per rozaj okulvitroj.

Por liveri ekzemplojn, mi deziras skize analizi la amojn de Eli. Ĉar, kiel fatale kaj antaŭvideble, amo kaj volupto ĉefprotagonizas en la romano. Kaj vere senkliŝe, senprude kaj sentabue. Do, flankenlasante la malkaŝitajn korolariojn, ŝi funde, pasie, totale amis tri virojn: ili estas Ŝtefo, Jan kaj Ernesto. Sed, kvankam ŝi tion ne diras, male, ĉion eŭfemisme vualas per la anĝeligaj flugiloj de sia tutanima amo, al atenta leganto ne malfacilas kompreni ke certe ne temis vere pri anĝeloj, pri idealaj, modelaj kaj amindaj viroj. Ĉar jen Ŝtefo, la edzo, la sultano, la diktatoro, la masklisto, krome perversa sadomazoĥisto (tatuigo sur la peniso, "skurĝu min", "aspergu min" k.s.). Kaj jen Jan, olda, mistera kaj parazitema guruo, certe ne fidinda amanto. Kaj jen Ernesto, la drinkemulo, la vagabondo, ankaŭ lin mi ne konsilus al amikino. Sed Eli ilin amis, jen ĉio, simple. Potenco de amo, certe. Sed kiomaj virinoj tion kapablus?

Jen la malkovrita nova aspekto de Eli Urbanová, kiun mi volis reliefigi, aspekto, kiu igas ŝin pli kompreninda, admirinda.

Pri aliaj facetoj de la romano jam parolis abunde miaj antaŭuloj. Nur tio ke, ĉar ĉiuj nur laŭdis, apologiis, panegiris, mi esperas ne perdi la amikecon de Eli, se mi permesos al mi ankaŭ atentigi pri kelkaj dubaj punktoj en la libro.

Unue la verko, pli ol romano, ŝajnas al mi kolekto de epizodoj kaj anekdotoj, ne ĉiam kohere kaj kronologie vicigitaj. Kelkaj ĉapitroj liveris al mi la impreson ke ili estis enŝovitaj nur por plidikigi la volumon, en iuj aperas epizodoj tro subjektivaj, ofte kun citoj de (multaj) nomoj kaj faktoj, kiuj nenion sugestas al neĉeĥaj legantoj. Krome, foje la aŭtorino uzas la laŭmodan trukon de la t.n. "flash back" (ĉu retroiro?), kie tamen ofte malfacilas kompreni pri kiu vivmomento temas. Ekzemple nur romanfine mi malkovris ke dumtempe la amatoj mortis. Ankaŭ pri la lingvo uzita mi renkontis kelkajn dubindaĵojn. Plurajn tipajn esprimojn mi ne tute komprenis kaj povas nur supozi ke foje temas pri laŭvortaj tradukoj de ceĥlingvaj idiomaĵoj. Ne tro grave: neniu verkisto sukcesas tute eviti ilin. Mi mem abunde pekis tiurilate, kaj plurfoje miaj reviziintoj (Rossetti, Boulton, Golden. Nervi k.a.) atentigis min pri tiaj misoj. Tamen mi iom miras ke la reviziintoj de ĉi tiu verko ne korektis, ne atentigis. Jen kelkaj el tiuj perpleksigaj frazoj:

"Mi vin ne plu ŝparas". "Ĉe Maruŝ mi nehavas sternite sur rozoj", "mi kaptis la venton", "senpage eĉ kokido ne rostas", "fari el kulo kamelon". "kun vi ĉiuj estus amen". "ni unu al la alia fuŝis en la metio", "ĝi estas profilo de pentristo en bireto". "plej move estas se iu ne tenas la vorton". "li ĵus fariĝis al mi je la plua mejlo", "kun tio ne tro fartas ino" kaj tiel plu.

Eble ĉeĥismo ankaŭ la ofte ripetita eksklamo: "Karaj, oraj...".

Kelkloke mi rimarkis ankaŭ formojn, kiuj ŝajnas al mi nete eraraj; ekzemple: "Ni ĉiuj amis ŝin, siamaniere'' (niamaniere).

"Ne koleru min" (kolerigu). Kelkfoje diskutinda ankaŭ la (laŭ mi nenecesa) uzo de la subjekta pronomo "ĝi", kiel en:

"estis ĝi tiam ekzameno", "estis ĝi vintre".

Aŭ la ofta uzo de kondicionalo anstataŭ preterito, kiel en: "la vizaĝon ŝi havas, kvazaŭ ĝin iu surtretus al ŝi".

Male mi konsideras plene kompreneblaj kaj akceptindaj la de Becker riproĉitajn "ne unufoje" kaj "re kaj re".

Pozitiva rimarko mia venas el tio, ke mi timis legi libron, verkitan laŭ la piĉ-rumlera lingvoprojekto de la fanfaronata "Praga Skolo" (pri tio mi intencas esei alifoje) sed, feliĉe, tiu ĵargono aperas nur tre ŝpare en la libro (nur kondamninda la uzo de tiu "bastarda prefikso po", kiel substrekas Auld), kvankam legkomence tiun impreson mi ricevis. Sed estis falsa impreso, pro tio ke mi legis la libron dum trajnveturado kaj notis multajn de mi nekonatajn neologismojn. kiujn mi pensis "piĉismoj" aŭ "dediegismoj". Sed, kun miro, mi malkovris poste ke la plejmultaj el tiuj vortoj trankvile kuŝas en PIV. Do, ĝoja konstato tio, ke nia verkistino posedas ankaŭ riĉegan leksikonon, vastan vortpaletron.

Konklude, por mia kara (nun pli kara) amikino Eli Urbanová ne validas mia iama diro, kie. parafrazante Vergilion, mi aforismis: "Mi timas praganojn ankaŭ kiam ili alportas donacojn".

Ne, kara Eli, malgraŭ la supraj kritikoj, post legado de via libro, miaj estimo, admiro kaj amikaj sentoj al vi pligrandiĝis. Koran dankon pro la ĝuo vin legi, pro la vivinstruoj.

Aldo de' Giorgi

Nepre unika verko


n-ro 181 januaro 1996

Por mi estis granda plezuro, legi la romanon Hetajro dancas de Eli Urbanová.

Kiam (jam en 1991) inter vicigo de "iam aperontaj libroj" de nia Fonto unuafoje mi legis ĝian titolon, mia tuja (tro hasta!) reago estis: jen eraro! Devas esti represo de Nur tri kolorojn kun ties belaj poemoj pri Hetajro... Sed, en la somero 1993 agrable surprizis min ganda sendaĵo: la tiujaran sciigon, ke mi fariĝis la nova redaktoro de Fonto, kaj ke sekve estonte oni sendu ĉiun materialon por Fonto al mi, Eli Urbanová (mis) interpretis tiel, ke la korektitan kompostaĵon de sia romano ŝi ne resendis al Brazilo, sed al mia adreso. Mi estis tiel scivola, ke la tuton mi tralegis antaŭ ol plusendi ĝin - ie tie mi aldonis etan sugeston, korektis ankoraŭ trovitan eraron ktp. Sed kompreneble ĉiam kun la klara averto, ke pri ĉio decidu ne mi sed la aŭtorino!

Legante, mi pli kaj pli entuziasmiĝis: kia malfermiteco! Kia kuraĝo tiel intimedetale rakonti sian vivon! Kia memorinda bildo pri la Ĉeĥoslovakia Esperantomovado! Kia historiografio tute persone travivita: gestapo, Heydrich, Lidice!...

Nomojn de amantoj mi renkontis: ho kuraĝo, kuraĝo, kvazaŭ litanie mi pensis; kaj tion elsub la plumo de virino el antaŭa generacio!

Ŝin mia edzino kaj mi vizitis ŝiahejme en januaro 1994: plaĉa kaj memorinda vizito: ni jam estis devigitaj ekmanĝi antaŭ ol ni vere konsciiĝis, ke ni estas en la domo... Se mi provas paralelige kompari ŝin kun samaĝulinoj, kiujn mi konas, mi ne trovas iun kompareblan.

Nomojn de esperantistoj mi renkontis al mi karajn, sed ankaŭ kelkajn jam forgesitajn: Baghy, Pumpr, Lukaŝ. Hromada, Kalocsay, Rossetti, Auld, kaj precipe elstare Ŝtefo Urban, kun kiu tiel longe ŝi ligiĝis tiel probleme...

Kiam poste mi mem ekverkis aŭtobiografie*, mi des pli konsciiĝis, kiel malfacile regebla estas tiu artospeco, tiu ĝenro: ĉar unuflanke, kompreneble, depost la pravaj riproĉoj al siatempaj famuloj kiaj Rousseau k.s., ke oni ne prezentu sin mem kvazaŭ seneraran heroon, unuflanke depost tiam la aŭtobiografie verkantaj aŭtoroj sin sentas devigitaj montri sin mem plurflanke, kun bono kaj malbono, kun forto kaj malforto, sed aliflanke - kiel mi mem sufiĉe dolorige spertis - la homa memoro, eĉ se helpata de surpaperaj memorigiloj, leteroj, tondaĵoj ktp, restas nur parte fidinda; kelkaj aferoj, ĉu intence ĉu ne, en la memoro alprenas iom post iom alian koloron (patinon!) ol origine ilin karakterizis. Kaj mi supozas, ke ankaŭ al Eli tio foje okazis.

Do tute antaŭvideblaj, atendeblaj estas reagoj, ke jen koncerne tiun punkton, aŭ ali-jen koncerne tiun ĉi detalon, ŝi ne tute pravas. Kaj povas esti - eĉ tre povas esti - ke historiisto, kies intenco kaj tasko estas verki science-fidinde, trovus ie tie riproĉeblaĵojn. Estus preskaŭ neeble, se tio ne okazus. Kolego Haupenthal jam montras ion similan; sed Ulrich Becker en sia recenzo montras, ke por la estontaj generacioj pleje gravas la verko kiel artverko, kiel tutaĵo. Ĉar artverko ĝi estas, ne kvazaŭ-sciencula traktaĵo pri ŝia vivo.

Artverko, kiu respegulas animstatojn; kiu montras homajn kvalitojn, firmajn kaj grandioze pozitivajn sed foje ankaŭ feblajn. Kies celo ne estas klaĉado, kvankam ĝi enestas; kies celo ne estas montrado de neologismoj-en-agado, kvankam ankaŭ da tiaj enestas; kies celo estas montri al aliaj homoj, kia povis fariĝi unu el inter ni: homo inter homoj. Nek anĝelo nek fripono - sed homo. Vivanta kaj - plej profunde - admirinda homo.

---------------------

*Noto: Miaj propraj libretoj montras, ke tiuj kiuj tion ankoraŭ ne scias, kiom diversegaj povas esti niaj homaj vivovojoj. Tute alispecaj temoj estas ĉeftemoj en mia vivo ol en la ŝia: al mi persone, ekzemple, mankis la temo religio. Ĉu ĝi ne gravis al Eli?

Gerrit Berveling

Hetajro dancas

Promene (Germanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.