La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Historio de Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Historio sen vualo de mitoj


2006/06, p. 22

Origine intencita kiel kurs-teksto por la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, 1998), Historio de Esperanto aperis, ĉe Sezonoj, kiel nepretenda verko. Ĝia aŭtoro Aleksander Korĵenkov, konata rolulo en la rusa kaj internacia Esperanto-movadoj, de jaroj kontribuas al la Esperanta kulturo precipe kiel eldonisto.

En medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj. Tiuokaze foresto de patosa tono kaj klopodo por objektiveco jam estas en si mem io atentinda. Jen la atutoj de tiu laboro de Korĵenkov: li provis, surbaze de sufiĉa nombro da dokumentoj, liveri al la leganto historion de Esperanto liberan de partia rigardo.

La libro, verkita en lingvaĵo lakona kelkfoje atinganta la randon de sekeco, estas kvazaŭ sintezo de pli-malpli ĉio grava aperinta pri la historio de Esperanto precipe en la 80a, 90a kaj nuna jardekoj. La sinteza aspekto akre reliefiĝas en la lasta el la 11 ĉapitroj, nome en Post la falo de la Berlina Muro: ĝi aperas pli kiel listo de okazintaĵoj post la kolapso de la socialismo en la Orienta Eŭropo, ol kiel historia priskribo. Kontraŭvole verkita, kiel la aŭtoro mem nin sciigas en piednoto, la koncerna ĉapitro prezentiĝas tiel resuma certe pro prudento, alivorte, pro la risko de eraro, al kiu estas elmetita ĉiu, kiu sin ĵetas al la malfacila tasko historiografii pri sia tempo. Ekzemple, la organizita provo „agnoskigi la Esperanto-komunumon kiel objekton de internacia juro”, konata kiel la Esperanta Civito, estas pritraktita en nur du malgrandaj alineoj. Do leganto serĉanta prilumon pri tiu nebula projekto – almenaŭ kurioza el ideologia, politika kaj kultura vidpunktoj – plu restos en sia nescio. La ĉapitro Antaŭ internaciaj institucioj siaflanke estas mallonga prezento pri instituciaj sukcesoj kaj malvenkoj de nia lingvo, kun aparta atento al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, eble la plej grava fiasko, pri kiu ni povas malfieri.

En malsama direkto, la grava kaj komplika „franca” aŭ „propaganda” periodo ricevis pli longan kaj detaloriĉan traktadon, same kiel la okazintaĵoj, priskribitaj en Du gravaj jaroj: 1905-1906, Ido-skismo kaj Serĉante organizan solvon. Cetere, oni tie ne trovas la tiutempajn protagonistojn de intrigoj, disputoj kaj politikaj manovroj pentritaj per emociaj vortoj. Ĉi-foje do la „mistera” kaj „perfidema” de Beaufront estas prezentita kiel nura proponinto de reformita Esperanto (Ido) ĉe la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia, kiam li fakte devus defendi la Zamenhofan lingvon.

La senemocia tono tra la tuta verko atestas la deziron je objektiveco de la aŭtoro. Tamen, neniu idealo pri objektiveco aŭ ikonoklasta klopodo povas komplete senigi verkon je eraroj, kaj Korĵenkov asertas, surbaze de biografia eseo de la pola ĵurnalisto Ryszard Kraśko, ke Zamenhof malsukcesis profesie pro manko de kuracista kompetento. Dubinda aserto sen apogo al dokumentitaj evidentaĵoj.

Historio de Esperanto ne havas la malkaŝigan karakteron de La danĝera lingvo de Lins, nek ties analizemon de faktoj kaj cirkonstancoj, sed ĝia aŭtoro bone dokumentis sian verkon (pri kio atestas la bibliografia listo kaj notoj) kaj povis kalkuli je provlegado kaj konsiloj de gravaj nomoj, interalie de Osmo Buller kaj Ulrich Lins. La malmultajn lingvajn malglataĵojn kaj preserarojn oni povus forigi por eventuala dua eldono. Tiu ĉi povus prezenti al la leganto nomindekson, aldone al la biografiaj notoj de kelkaj elstaraj nomoj de la Esperanto-komunumo, kiuj aperas en la fino de la verko. Tiu manko tamen ne igas la libron senvalora. Kontraŭe, finanalize ĉiu libro pli-malpli bona, aperinta sur la Esperanta merkato, estas io atentinda, se oni konsideras la kutiman mizeron de niaj rimedoj kaj la malkreskantan kvaliton de niaj kulturaĵoj.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Du recenzoj pri unu libro

Publikigita ĉe
Ondo de Esperanto
Recenzo de Carlo Minnaja
Recenzo de Andreas Künzli

Honesta, ne hagiografa

“… la kuracista praktikado estis ĉeno de senĉesaj malsukcesoj. […] Li simple estis malbona kuracisto, kaj — sincere dirante — li nenion faris por gajni iajn ajn atingojn en ĉi tiu fako”.
Se oni legas ĉi frazojn, kaj oni ekscias, ke ili rilatas al la adorata kaj gloregata Majstro oni eksaltas de sur la seĝo. Ĉu vere blasfemulo aŭdacis tiel skribi? Ĉu iu konscienca verdstelano aŭdacis ilin transskribi sen kuntrahiĝo de la manaj nervoj?

Nu jen kelkaj sentoj, kiuj trapenetras la leganton de la 128-paĝa Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Ĉar ja, la libro estas honesta, ne hagiografa. La movado montris kaj bele idealismajn flankojn, kaj multe pli homece prihontindajn malnoblaĵojn. Jam temp' esta' ke ni senmaske kaj objektive raportu pri ni mem. Personoj kiuj estas allogataj de la internacia lingvo devas scii, kia mondo estas/is malantaŭ ĝi, kiel ĝi rilatas/is al la ĉirkaŭo. Al la movado oni riproĉas, ke ĝi ne havas bazajn tekstojn unuigitajn, kiuj rolu kvazaŭ historiaj tekstoj legataj en la elementaj lernejoj de ĉiuj etnoj; la Esperanto-popolo ne havas lernejojn kie oni lernas la lingvon sisteme, kune kun ĝia kulturo. Tamen jam de kelke da jar(dek)oj ekzistas lernejoj, aŭ minimume mallongaj kursoj, pri la Esperanto-kulturo. Ekzistas universitatoj kiaj AIS San Marino, kie la internacia lingvo estas la ĉefa, kvankam ne la sola, instrulingvo. Sed pri la Esperanto-kulturo oni apenaŭ legas en la apendicoj de la bazaj lernolibroj. Ekzistas ja pluraj aliaj verkoj kiuj pritraktas jen la literaturan faceton, jen la movadan, jen la lingvohistorian; ekzistas la primitiva sed siatempe prave furora Historio de la lingvo Esperanto de Privat; ekzistas la ĉionenhava kaj la ĉiun-temon-tuŝa Esperanto en Perspektivo (ĉefredaktita de Lapenna, tamen atinganta nur 1974); ekzistas la modernstila kaj alloga dua eldono de Vojaĝo tra la Esperanto-lando de Kolker; sed, nu, svelta libreto kia la nuna preskaŭ ne havas antaŭulojn. Ĝi originis ĝuste el kursoj pri la movado faritaj dum pluraj jaroj de la aŭtoro, el kiuj specife prestiĝa estas tiu ĉe la Universitato de Poznań.

La libreto, kiel konfesite jam dekomence, ne estas homogene distribuita. Al iuj temoj estas dediĉitaj pli da paĝoj, aliaj temoj kiuj povus esti same gravaj, estas nur pretere tuŝitaj. Ĉiu kurso spegulas la sentojn kaj la gustojn de la docento; do ne mirige, ke la personeco de Zamenhof kaj precipe lia interesiĝo pri hebreismo kaj cionismaj societoj estas pritraktataj pli vaste ol alitekste. Ĉar ja, se la hagiografio prezentas d-ron Esperanto kiel internaciiston, oni sciu, ke la lingvo estis frukto de komenca forta naciismo hebrea. Tiun naciismon poste Zamenhof forrifuzis, sed ĝi lasis fortan spuron en la animo de la juna doktoro. Same kelkaj paĝoj estas dediĉitaj al la unuatempaj reformproponoj: ankaŭ Korĵenkov sekvas la teorion de Waringhien kaj Ludovikito, ke Zamenhof volis, ke la reformoj fiasku, ĉar li estis konvinkita, ke lia ellaboraĵo estas pli bona ol tiu kiun la reformoj estus produktintaj, kaj tamen li volis ne aspekti diktatoreca, sed ja bonvolema al la reformemuloj. Se estus venkintaj la reformemuloj, nun ni havus lingvon sen akuzativo, kaj sen pluralo kaj akuzativo en la atribua adjektivo. Ĉu preferinde?

Same, komparo inter la nuna libreto kaj la Historio de la lingvo Esperanto de Privat montras akcentojn malsamajn. De Privat la historio de la movado estas pritraktata el okcidenta vidpunkto: la franca periodo aspektas grandioza, kaj la kreiĝo de gravaj Esperanto-centroj en Parizo kaj Svislando ŝajnis loki la movadon en la umbilikon de la mondo. Sukcesoj (kaj duonsukcesoj) en aliaj mondopartoj estas nur pretere traktataj; kio okazis en “Sovjetruslando” estas likvidita per naŭ linioj. Korĵenkov male dediĉas plenan dense presitan paĝon al la prezento de la internacilingva demando ĉe la Komunista Internacio (Kominterno), kaj montras kiel al belaj promesoj kaj al duonfirmaj decidoj respondis tre magra efektivo. Ni lernas ankaŭ ke dum certa tempo, ne nur antaŭ sed ankaŭ post la unua milito Ido staris sufiĉe firme kaj efektive rolis kiel rivalo al Esperanto kiam iuj mondaj institucioj alproksimiĝis al decido pri la internacia lingvo.

La aŭtoro distingas la historion de la neŭtrala movado disde la laborista, ĉefe inter la du militoj. Tiu divido estas kutime akceptata, kaj troviĝas jam en la Historio de Privat. Por la laborista movado la lingvo estis ilo helpa al la klasbatalo aŭ ĉiukaze al la laborista klaso, do asocioj, revuoj, kursoj estis pluraj, kaj certagrade amasaj; por la “neŭtrala” movado tiu impeto ne estis tiel forta, kaj la asocioj de la du tendencoj tre atente volis marki distingiĝon. Ambaŭ montris tamen la saman malfortan flankon: emon al interna kontrasto. SAT suferis eksiĝojn kaj eksigojn, ankaŭ laŭ la evoluo de la ideo de proletismo, antaŭe tutmonda, poste helpa al la celoj de Sovetio. Tamen, legante tiun historion, oni rimarkas, ke esperanto estis iam ege pli sukcesa ol nun (SAT havis pli ol 5000 membrojn); ke ĝi estis preskaŭ ĉe la fina venko tamen nur optimistoj povis esperi. Sed eĉ post la dua mondmilito, malgraŭ la naciismoj kaj la granda buĉado kiu pereigis multajn milojn da samideanoj, flanka asocio uzanta esperanton, la Universala Ligo, havis 11 mil membrojn.

En sia unua formo, la kursoteksto kiun ĉi broŝuro prezentas, finiĝis per la jubilea jaro 1987, certagrade sukcesa per la plej impona UK kaj la samtempaj alilokaj celebradoj, kaj pro la mildiĝo de iamaj akraj kontrastoj. Fluo de la tempo, pliaĝiĝo de la batalantoj kaj ŝanĝiĝo de la monda politika situacio kun la fino de la malvarma milito kreis novan terenon por esperanto. Tial estas tre interesaj la aldonitaj paĝoj “post la falo de la Berlina muro”, ĉar la movado troviĝis en krizo pro la daŭra ekspansio de la angla. Esperanto ne plu estis la sola fenestro al la mondo por pluraj popoloj al kiuj novaj fenestroj estis ĉiutage malfermataj. Necesis trovi aliajn vojojn, aliajn kialojn, aliajn ekzistorajtojn; la ĝenerala dominado de la angla lingvo, kaj, paralele, ĝia barbariĝo estas ne plu sentataj kiel problemo. Tial formiĝis alicelaj asocioj, komunumoj, revuoj: la esperantlingvanoj (eĉ ne plu “esperantistoj”, termino kiu posttrenas ideologion tempe difinitan) konsistigas diasporan popolon, kies unuiga kaj identiga trajto estas la lingvo. Korĵenkov, male al pli UEA-orientitaj eseistoj, taŭge reliefigas la atingojn de ĉi tiuj aliaj fluoj. Oni povas bedaŭri, ke la lastaj paĝoj estas preskaŭ nur nomlistoj, ĝuste ĉar la iniciatoj estas ege multnombraj, kaj la kroniko ankoraŭ ne fariĝinta historio ne permesas selekti tiujn kiuj pleje meritas mencion.

Korĵenkov montriĝas bona instruisto, tre atenta kaj detala pri nomoj kaj datoj, sed ankaŭ kapabla prezenti resume. Li mem antaŭdiras, ke oni povus vidi la verkon kiel aron da unutemaj ĉapitroj pli ol homogenan ĉenon da sinsekvaj eventoj. Senbombaste li prezentas la sukcesojn ĉe Unesko, sed li evidentigas, ke la sekvoj, kvankam ne grandskalaj ekstere, tamen estis ege fortigaj kaj unuigaj interne. Tute saĝe kaj ekvilibre li prezentas la finon de la Lapenna-periodo, finon kiu ĝis antaŭ nemultaj jaroj estis ankoraŭ tabua temo por historiistoj. Li abunde citas rekte el dokumentoj, lasante al la leganto la taskon eltiri proprajn konkludojn, ne ja influante lin per sia ideologio aŭ mondrigardo.

La libron oni legas volonte kaj flue; laŭ okcidenteŭropa studritmo kalkulebla per universitataj studunuoj, kurso surbaze de tiu teksto povus okupi 16 horojn. Biografietoj kaj esenca bibliografio riĉigas la lastajn paĝojn de ĉi tiu kvina volumo de Serio Scio, eldonita de Sezonoj.

Carlo Minnaja (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)


--------------------------------------------------------------------------------

Esperanto inter revo kaj realo

La historio de la lingvo kaj movado Esperanto estas reale ekzistanta plej malfrue ekde 1887, sed ĝis nun nur malmultaj esperantistoj kuraĝis — aŭ kapablis — entrepreni provon priskribi ĝin en ties multfaceteco kaj plena amplekso. Diversaj ĝeneralaj referencaj verkoj kiel Historio de Esperanto 1887–1912 de Zakrzewski (Z.Adam) el la jaro 1913, Historio de la lingvo Esperanto de Privat (1923–1927), Enciklopedio de Esperanto de Kökény/Bleier (1933), Historio de Esperanto de Courtinat (1964–66), Esperanto en Perspektivo (1974) aŭ aliaj ne plu estas ĝisdataj aŭ parte nesciencaj, ofte nefidindaj, mankohavaj, anekdotecaj aŭ tendencaj. Krome ili estas elĉerpitaj kaj lastatempe eĉ ne represitaj.

Tial oni povas bonvenigi novajn — diversaŭtorajn kaj diversvalorajn — provojn, kiuj lastatempe provis prezenti la historion de Esperanto laŭ iom aktuala maniero. Unu el tiuj klopodoj estas dankinda al Aleksander Korĵenkov, bone konata ruslanda esperantisto, redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto, kies redaktejo troviĝas en Kaliningrado.

Lia libreto aperis ĝustatetmpe en 2005 por la jubilea 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno kaj laŭ mia scio en diversaj okazoj jam kontentige vendiĝis, tiel ke eblas atendi duan eldonon, plibonigitan — kaj ĉefe kompletigitan.

Ĉe Historio de Esperanto de Korĵenkov temas pri fruktoj de laboro kadre de nekompleta kurstekstaro verkita por diversaj Esperanto-aranĝoj (precipe Jekaterinburg, Kaŭno kaj Poznań).

En tio ĝuste situas la ĉefa manko de la libro: la aŭtoro konscias, ke lia libro ne ambicias oferti plenan historion de Esperanto, sed plenumi pli modestan celon: skribi ĉapitrojn el la historio de Esperanto.

Pli da atento la libro do dediĉas al unuopaj epizodoj el la historio de la Esperanto-movado: al la frua historio de Esperanto kaj al la aktivecoj de Zamenhof kadre de la ĝenerala movada evoluo. Al tio apartenas ankaŭ la pli profunda analizo de la ĝenerale ne tre konata neŭtrala Esperanto-movado kaj de la t.n. neŭtralismo, kiu pontas inter la du mondmilitoj por formi taŭgan transiron de la 1920aj jaroj al la tempo post la dua mondmilito. En tiu parto de la libro troviĝas ankaŭ la priskribo de la tragika sorto de Esperanto en la nacisocialisma Germanio kaj stalinisma Sovetunio.

La historia prezento de Korĵenkov komenciĝas per kelkaj paĝoj pri la iniciatoro (aŭ iniciatinto) de Esperanto, Zamenhof (1859–1917). Kiel ĉefaj fontoj servis la “klasikaj” kontribuaĵoj de Maimon, Holzhaus, Waringhien, Cherpillod kaj Ludovikito. Oni ekscias diversajn detalojn pri deveno, nomo, gepatroj de Zamenhof. Ĝuste kaj grave estas rimarkigi, ke Zamenhof neniam kaŝis sian judecon. Tio pravigas lian agadon por la frua cionismo en la Ruslanda Imperio, por la jida lingvo kaj por la hilelismo, kiu, transformita al homaranismo, laŭ la intenco de Zamenhof volis esti ligita kun la esperantismo. En la kunteksto kun la identeco de Zamenhof necesus ne forgesi aldoni ankaŭ la informon, ke Zamenhof konsideris sin “rusa” (Ludovikito), respektive “ruslanda hebreo” (letero al Michaŭ, 1905; al Ĉejka, 1906), kaj kiel gepatran lingvon Zamenhof konsideris la rusan (al Thorsteinsson kaj Ĉejka). Tiuj informoj estas esencaj, ĉar esperantistoj ofte ne certas pri tiuj demandoj, ekzemple kiam ili deklaras la “majstron” “pola kuracisto” aŭ simile. Por forigi dubojn, ĉiuokaze estus utile represi en ĉi tiu ĉapitro parton de la fama letero al Michaŭ de la 21a de februaro 1905, en kiu Zamenhof klarigis ĉion gravan pri si mem kaj pri la motivoj krei Esperanton.

La ĉefa merito de la libro de Korĵenkov ne nepre estas do la nura laŭvicigo de sennombraj gravaj faktoj, kion la aŭtoro ja sendube devis fari. La merito estas alia. La ĉefa intereso de la aŭtoro koncentriĝas pri la esencaj sukcesoj kaj malsukcesoj de abundaj ideoj kaj projektoj, intencoj kaj revoj, kiuj “fantomis” en la cerboj de Zamenhof kaj de ties kunbatalantoj. En tio konsistas la ruĝa fadeno kiu iras tra la tuta libro.

La vico de malsukcesoj estas longa, realaj sukcesoj malmultas. Inter la plej prominentaj malsukcesoj de Zamenhof necesas mencii lian cionisman agadon (pri kiu li baldaŭ rezignis), lian reformagadon por la jida lingvo, lian hilelismon-homaranismon, kiun la esperantistoj ne volis oficiale adopti, lian nekapablon starigi Tutmondan Ligon Esperantistan, lian fiaskon kun la lingvaj reformoj, liajn problemojn kun la eldono de gazetoj kaj libroj, liajn misojn kun la francaj samideanoj, kiuj enkondukis la Ido-skismon. Al tiuj malsukcesoj de la Esperanto-movado aldoniĝas poste ankaŭ la malvenko de Esperanto en Ligo de Nacioj, la disdivido de la movado inter neŭtralisma kaj laborista, la malforto rezisti la diktaturon kaj la neeblo porti Esperanton en la publikajn lernejojn de la mondo, malgraŭ Unesko-rezolucioj.

Sed Korĵenkov emfazas ankaŭ la sukcesajn flankojn (plej ofte lanĉitajn de aliaj ol de Zamenhof mem aŭ ne ĉiam laŭ liaj imagoj): kongresojn (organizis aliaj), revuojn (redaktis aliaj), lingvoreformojn (realigis aliaj), movadajn asociojn (kreis aliaj). Finfine Zamenhof, kiu ankaŭ ne aparte sukcesis en sia profesia kariero kiel okulkuracisto, faris saĝan paŝon, eble ĉar li komprenis, ke lia laboro estas plenumita kaj en la konscio, ke li ne povos fari pli: li retiriĝis en 1912/13 de publikaj devoj kaj kvazaŭ transdonis sian Esperanton al “la homaro”, al kiu li intuicie fidis, ke ĝi ne detruos lian verkon. Malkiel ekzemple Schleyer, kiu deklaris sian Volapukon sankta kaj grandparte kulpis persone pro la falo de sia movado en profundan abismon, aŭ malkiel la tro sciencece intelektaj-akademiecaj fondintoj de Ido, kiuj interesiĝis nur pri lingvistikaj problemoj.

Sed ne temas nur pri la projektoj de Zamenhof kaj liaj kunkurantoj aŭ konkurentoj mem, kiujn Korĵenkov mencias. La internacia Esperanto-movado naskis larĝan spektron de individuaj sub-projektoj kun plej diversaj nomoj kaj mallongigoj: UEA, ICK, IEL, SAT, TLES, IPE, EKRELO, ALLE, CED, EKI, IEI, EKK, IOE, ILEI, TEJO, MEM, IPR, NEM, TRP, FEL, PEN-klubo, Stafeto, LF-koop, Heroldo de Esperanto, Norda Prismo, Sennaciulo, Juna Amiko, Interkulturo, Paco, Scienca Mondo, Hungara Vivo, El Popola Ĉinio, Kontakto, Monato, Fonto, Eventoj, Sezonoj, La Ondo de Esperanto, Libro-Mondo, Eŭropa Klubo, Civito, Vinilkosmo, KAVA-PECH, KLEKS, OSIEK, Praga Manifesto, Mazi en Gondolando, ktp. ktp. Multaj el tiuj projektoj fiaskis aŭ malaperis, aliaj ekzistas ankoraŭ nun, sendube novaj inventiĝos laŭ iniciato de unuopaj esperantistoj.

La projekto Esperanto mem dum sia tuta ekzistado travivis ĉiujn tiklajn periodojn, bonvolajn aŭ ne, egale ĉu Ido minacis ĝin, ĉu la UEA-IEL-skismo dividis ĝin, ĉu SAT aŭ NEM konkurencis ĝin, ĉu la nacisocialismo kaj stalinismo persekutis ĝin, ĉu la falo de la berlina muro reduktis ĝin. Oni povus kredi, ke la fiasko de la komunismo kaj la venko de la angla lingvo ŝajne faris Esperanton superflua. Tamen, ne ĉio estas perdita — la esperantistoj ne rezignis kaj verŝajne ankoraŭ longe eltenos, malgraŭ pesimismaj prognozoj.

Kompreneble kadre de tiu recenzo ne havas sencon prikomenti ĉiun ĉapitron laŭ la kriterio de eventualaj mankoj, kiujn la aŭtoro konas mem aŭ povas ekscii el la reagoj de atentaj legantoj. Lia libro ne povas kaj ne volas esti pli ol enkonduko, skizo, kiu konsideras la internacie signifajn punktojn. Dum sennombraj laborhoroj la teksto estis serioze prilaborita kaj strukturita, kaj tio estas rimarkebla. Por dua eldono oni povus longe diskuti, kion revizii, kion aldoni, kion pli detale klarigi, kiujn Esperanto-verkistojn pli forte konsideri. Sed la amplekso de tia libro estas grava ekonomia kriterio. Oni povus inkluzivi signifajn historiajn tekstojn kiel la Deklaracion de Homaranismo, la Deklaracion de Esperantismo aŭ la menciitan leteron al Michaŭ de 1905. La prezentita biografiaro ne estas kontentige ekvilibrita. Indus aŭ separi la famajn pionirojn disde la nuntempaj aktivuloj, aŭ listigi ĉiujn nomojn menciitajn en la libro kun la aldono de iliaj vivodatoj kaj ĉefaj funkcioj/meritoj. Ne devus manki kronologia prezento de la plej gravaj datoj kaj eventoj.

Povas esti, ke Historio de Esperanto de Korĵenkov ne liveras esence novajn ekkonojn, tamen la maniero verki tian libron estas konsiderinda. Por komencantoj ĝi estas resuma, klarvida, flue legebla kaj lingve korekta enkonduko en la historion de la lingvo kaj movado Esperanto. Por digesti la maron de faktoj kaj informoj tamen necesas iom da tempo kaj pacienco. Por konantoj de la historio de Esperanto la libro modelas por seka pritrakto de esencaj ĉapitroj el tiu historio, kiu ofte faras la impreson de kurioza kaj konfuza epizodo en fenomenologio, ne nur por observantoj ekster la Esperanto-medioj.

Kvankam la aŭtoro restis en sia libro modera kun personaj opinioj, interpretoj kaj juĝoj, mankas aparta ĉapitro, kie povus troviĝi lia interesa komento. Ĉar Korĵenkov ne estas konata kiel homo, kiu ne havus propran opinion pri multaj movadaj aferoj.

La Esperanto-historiografio urĝe bezonas inteligentajn lego- kaj lernolibrojn, kiuj traktas tiun unikan movadon objektive kaj sentabue. Ideale estus tamen se la historion de Esperanto povus verki kune historiistoj, (soci)lingvistoj, psikologoj, sociologoj, etnologoj, interlingvistoj el pluraj diversaj nacioj. Por eviti unuflankecan vidon aŭ antaŭjuĝan sintenon al la aferoj far unusola aŭtoro (tion mi neniel riproĉas al la aŭtoro de ĉi tiu Historio de Esperanto, kiu brile solvis sian malfacilan taskon).

Andreas Künzli (Svislando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №12 (134)

Carlo Minnaja, Andreas Künzli

Bonvena ŝtopo en nia historiografia breĉo


11/2007

Aleksandro Korĵenkov, ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto, verkis prelegaron por Somera Esperanto-Kursejo en Jekatarinburg en 1998. Post prilaboro li eldonis tiun materialon en 2005 libroforme sub la titolo Historio de Esperanto. La aŭtoro vere ŝtopis truon en la kampo de la lernolibroj pri nia estinteco. Precipe se ni serĉas unun, kiu traktas en konciza amplekso ne fragmenton, sed nian „tutan” historion. Ĝis nun oni povus helpi sin dum lecionoj per (ne malbonaj) superrigardoj ekz de Privat 1927, Isbrücker 1932, Zakrzewski 1912, sed ili prezentas nur faktojn el la unua periodo de Esperanto. La nuna libro havas krom tiutempa „kompleteco” aliajn fortajn punktojn.

Ĝi priskribas – tre interese – en la lasta ĉapitro Post la falo de la berlina muro sur 5 paĝoj la plej freŝajn okazaĵojn el nia komunumo. Ekzemple la dujaran deĵoron de Trevor Steele kiel ĝenerala direktoro de UEA kaj la re-enoficigon de Osmo Buller en 2004. La malkreskon de la nombro de organizitaj esperantistoj en la ne-plu komunismaj ŝtatoj kaj sekve la malaperon de popularaj gazetoj kiel Hungara Vivo, Paco, El Popola Ĉinio. Tamen revekiĝis kun cetere pli modesta abonantaro la legindaj La Ondo de Esperanto (Rusio) kaj Litova Stelo (Litovio).

Ankaŭ la unua ĉapitro La iniciatoro de Esperanto tiras nian atenton, ĉar ĝi ne nur liveras la konatajn ingrediencojn pri Zamenhof, sed sufiĉe vaste la judajn elementojn el lia vivo. Aplaŭdinde, sed foje eĉ tro por studlibro, kiu ekde nun povas validi kiel la plej taŭga ilo por aŭtodidakto aŭ kurso de progresantoj. Preskaŭ unu tutan paĝon okupas detaloj pri la nomo de la kreinto. Jen alineo:

Pri la familinomo la konfuzo estas malpli granda. Germane ĝi aperas kiel Samenhof (ekzemple en „La Esperantisto“), kaj pole Zamenhof. Kelkfoje eĉ en la menciita „Libro por enskribo“ pro manko de „h“ en la rusa lingvo, oni skribis ruse Zamenov, kvankam pli tradicia ekvivalento por „h“ estas „g“. (La fina „ov“ estis uzita por doni al la nomo pli rusan aspekton.)

Tria merito estas la objektiva maniero de transdono de informoj. La aŭtoro envicigas la eventetojn, sen trudi sian starpunkton aŭ aprobon. Malgraŭ tio mi ofte volonte estus aŭdinta lian analizon pri diskuteblaj iniciatoj kiel la Esperanta Civito. Sed ne, oni vane serĉas. Li pentras konfliktojn laŭvorte kaj figure je distanco.

Li ne kondamnas De Beaufront kaj ne mencias lian nesinceran konduton en la Ido-krizo. Notas la avantaĝojn de ĝi: la foriro de la reformuloj el la Esperanta tendaro; la demonstro, ke 100- membra Lingva Komitato ne labor-kapablas; la neceso pri unueca internacia organizaĵo. Kaj laŭ mi oni ne forgesu la stimulon al publikigo de lingvistikaj eseoj pri la lingvo Esperanto mem, kiel i.a. surpaperigis ilin „la pura klara mens’“ René de Saussure.

Iel la libro enhavas por mi nekonatajn facetojn pri kelkaj epizodoj. Mi ne konsciis, ke la Rusa Periodo ĝis 1898, laŭ la klasika difino, estis tiel fragila, eĉ rompiĝema almenaŭ el adept-nombra vidpunkto. La verkisto tamen ne menciis la pozitivan elementon en la rusa influo tiam, kiun oni en nia historiografio bele indikas per la enblovo de animo en la lingvon – movadon. Korĵenkov pliprecizigis mian scion pri la konfliktoj inter francaj herooj dum la Franca Periodo 1898-1914. Kiel nekredebla kaj fanatika estis tiu interbatalado.

La rolo de Lapenna kiel nelacigebla kaj eminenta gvidanto estas trafe reliefigita. Li vere enorme laboradis por antaŭen- kaj suprenpuŝi la nivelon kaj fortikon de Esperanto. Tute saĝe la aŭtoro ne analizis liajn lastjarajn bedaŭrindajn decidojn. Korĵenkov repensigis min pri la urĝa bezono de biografio pri tiu granda figuro. Ĉu ne tasko por Lins aŭ Tonkin, aŭ kial ne por la juna Sikosek?

Kvare frapas la precizeco en la teksto. Nomoj, jaroj, citoj, ĉio kun skrupuleco menciita donas al la verko fidindan karakteron. Nur esceptkaze mi trovis miseron. Andreo Cseh lernis la lingvon en 1911 anstataŭ en 1912 kaj li redaktis La Praktiko ĝis 1964 anstataŭ ĝis 1963. La informo, ke la komunisma organizo IPE en 1934 posedis 10 000 membrojn, venas el la plumo de IPE mem kaj estas nekontrolebla. Ĉu tiu (propaganda) nombro veras, mi forte pridubas.

Valora parto konsistas en la aneksaĵo „Biografietoj“, kiu enhavas ankaŭ nuntempajn aktivulojn, pri kiuj aliloke malfacile troveblas koheraj komunikoj, kiel ekzemple pri Renato Corsetti, Helmar Frank, Lee-Chong Yeong, Humphrey Tonkin. Mallonge, la instruistoj havas nun en la mano la konsilendan libron por la fako „historio“.

Ed Borsboom

Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo

La libro estiĝis el prelegoj por Somera Esperanto-Kursejo en Jekaterinburg 1998 kaj por Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznań 2004. Ĝi estas destinita por esperantistoj, kiuj volas pli detale ekkoni la historion de Esperanto - oni tuj sentas, ke ne temas pri propagandilo, verkita per patosa stilo kaj prezentanta nur pozitivajn faktojn el la historio por impresi la eksterulojn per idilia bildo pri nia movado.

Male, la aŭtoro ne prisilentas negativajn trajtojn de la esperantistaro kaj senmitigas eĉ la Majstron mem, kiu ne ĉiam pravis, ne ĉiam kondutis modele, ne ĉiam estis respektata, adorata kaj obeata. Malmulte li enspezis, ĉar li estis malbona kuracisto, kiu devis kontentiĝi per malriĉaj pacientoj, lia ĉefa enspezo estis honorarioj de Hachette. Plurfoje li volis reformi Esperanton, plurfoje kabei el la movado. La lingvo estis skuata de ambicioj, rivalecoj, ĵaluzoj kaj eĉ malamikecoj de la movadaj gvidantoj, kies reciprokaj kvereloj plurfoje preskaŭ pereigis ĝin, sed ĝi ĉiam denove fenikse renaskiĝis al plua vivado. Tamen la drasta vero ne estas malpli impona ol indulgaj mensogoj. Kuraĝigas scii, ke eĉ la misaj agoj de la homoj donis rezultojn, dank' al kiuj la lingvo vivas ankaŭ post cent jaroj.

Plej detale estas priskribitaj la komencoj de la movado. Zamenhof rigardis Esperanton parto de sia homaranismo, la tutmonda harmonia religio, kiu tamen estis absolute rifuzata de ĉiuj kaj opiniata nur senbezona strangula obstaklo malhelpanta disvolviĝon de la lingvo. Priskribataj estas ankaŭ liaj klopodoj en la juda movado por restarigi patrujon de la tutmonda judaro. Zamenhof ne kredis, ke la ideo estas realigebla en Palestino inter araboj kaj proponis aĉeti iun dezertan lokon en Ameriko.

Ankaŭ la startigo de Esperanto ne okazis laŭ liaj imagoj. Kiam li eldonis la Unuan Libron, li kredis, ke li povas rezigni ne nur pri la aŭtoraj rajtoj, sed tute retiriĝi flanken, kaj la movado jam iros per si mem, sed la realo lin ĉiam revokis kaj devigis denove engaĝiĝi. La imponan Bulonjan Kongreson antaŭis kvereloj inter la organizantoj, ili cenzuris la paroladon de Zamenhof kaj ne permesis al li diri ĉion, kion li deziris. La Bulonja Deklaracio kaj Fundamento de Esperanto estis rezultoj de kompromisoj. La sanktaĵoj de la movado ne estis tiel sanktaj, kiel ni prezentas ilin kutime antaŭ la publiko.

La Ido-krizo ne estas prezentata laŭ tradicia scenaro pri perfiduloj, sed kiel klopodo de homoj helpi al la ideo per forigo de obstakloj, kiuj ŝajnis bremsi la avancon de la lingvo. Precipe la supersignoj kaj la finaĵoj -ojn, -ajn estis tiel rigardataj. Zamenhof mem proponis plurajn reformojn, sed ŝajnas, ke li intence troigis, por atingi negativan voĉdonadon.

Zamenhof plurfoje provis starigi tutmondan organizon de esperantistoj, tamen sukcesa estis nur Hector Hodler post multaj malfacilaĵoj. La aŭtoro diras: "En 1911 UEA havis ... 7804 individuajn membrojn - pli multe ol nun, preskaŭ 100 jarojn poste." Kaj en alia loko: "Estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj, por ke per la fondo de UEA konkretiĝu la ideo, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin - ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin."

Bedaŭrinde tio tamen estas tute kredebla, ĉar ankaŭ la nunaj esperantistoj volas la lingvon nur disvastigi, trudi al aliaj homoj, ne ĝin uzadi mem. Kiam aperas nova vortaro, ĝi ne estas rigardata kiel helpilo por pli bona apliko de Esperanto en la praktika vivo, sed nur kiel propagandilo, per kiu eblas paradi antaŭ varbataj neesperantistoj. Grandaj vortaroj estas ofte eĉ konsiderataj kiel malvarbilo, kiu timigas homojn, novulojn oni prefere ĉasas per minimum-vortaretoj.

Esperanto laŭ mi tute ne estas preparita servi kiel internacia lingvo - kvankam senĉese proponata por tiu tasko -, ĉar niaj asocioj vidas sian celon en varbado de homoj, ne en preparo de la lingvo por ĝia internacia rolo. Kiu bezonas fremdan lingvon por fakaj kaj laboraj celoj (tekniko, ekonomio, medicino), vidante nur poŝajn kaj mezajn ĝeneralajn vortarojn, perceptas Esperanton kiel lingvan ludilon por amuza korespondado, sed ne taŭgan por seriozaj aplikoj.

Speciala ĉapitro estas dediĉita al SAT kaj problemoj de neŭtraleco de UEA [rete legebla ĉi tie], kiu devus esti ne cedo kaj flato al kruelaj totalismaj reĝimoj. La movado post la dua mondmilito jam ne estas priskribita tiom detale kaj la ĉapitron pri la nuntempo la aŭtoro - kiel li diras piednote - aldonis ne volonte, nur laŭ deziro de la kursanoj. Eble mi riproĉus, ke ekloĝon de Esperanto en la interreto li nur mencias en la lasta frazo, kvankam ĉi tiu fenomeno meritus propran prelegon, ĉar tie okazas nun la ĉefa batalo pri la ideo. Mi bonvenigus ankaŭ ĉapitron pri la originala literaturo en Esperanto, ĉar la publiko estimas nur lingvojn, kiuj posedas propran kulturon. Pri Esperanto oni kredas, ke ĝi ne ekzistas, ĉar ankaŭ esperantistoj mem ĝin ne konas.

Kompare kun aliaj historioj de Esperanto, kiujn mi legis, ĉi tiu libro priskribas precipe la unuajn jardekojn de la movado ĝis la unua mondmilito tre detale kaj sen mitologia vualo, per kiu ni kutime klopodas kaŝi, ke eĉ la uzado de komuna lingvo vekas malpacojn inter homoj, kiuj per ĝi volas pacigi la tutan mondon. Estas utile, de tempo al tempo rigardi en spegulon.

Miroslav Malovec

Miroslav Malovec

Valora historiografia nepraĵo

La ĵus aperinta "Historio de Esperanto" laŭ nia dua recenzanto José Antonio Vergara estas tre valora, rigora kaj ege bezonata verko. Laŭ li, ĝi sukcesas adekvate montri tendencojn, kiuj evoluigis la esperantistan komunumon. "La verko kerne, serioze kaj prudente pritraktas tiklajn, tre kompleksajn problemojn, precipe organizajn, kiuj estis alfrontitaj de nia antaŭuloj. Ĝi ne kaŝas nek mildigas la akrecon, netoleremon kaj malesperojn ligitajn al la surprize abundaj konfliktoj kaj disputoj kiuj jam de la komenco mem minacis la tutan aferon", li skribas. Laŭ José Antonio Vergara la nova verko de Aleksander Korĵenkov nepre ne havas la ikonoklastan karakteron de "Esperanto sen mitoj", kaj tial surprizas lin, ke frazoj de dubinda fonto pri Zamenhof kiel malbona kuracisto estas citataj senkritike. [Legu la tutan recenzon en Libera Folio]

José Antonio Vergara

Historio de esperanto de Aleksander Korĵenkov


Marto 2019
Aleksander Korĵenkov skribas tiun historion reference al oficialaj dokumentoj (li kunigis multajn notojn fine de la libro). En tiu libro, mi malkovris la amplekson de la revo de L. Zamenhof, kies Esperanto estis nur parto.
En 2005, okazis la unua kongreso. Ĉiuj partoprenantoj venitaj de malsamaj landoj konstatis / konfirmis ke ili povu komuniki nur per Esperanto. Tiu estis tre mirinda. Tiu libro klarigas, tamen, kelkajn punktojn.
Mi ne imagis kiom la rilatoj inter la estruloj estis komplikaj: diverĝoj kun/ kontraŭ L. Zamenhof, rivalecoj inter esperantistoj, malsamaj ideoj pri la lingvo, pri la movado.
La libro ankaŭ klarigas la starpunkton de Esperanto rilate al "Volapuko", la evoluado de la lingvo, la kreo de "Ido". Ĝi ankaŭ klarigas la kreon de la diversaj asocioj laŭ iliaj celoj, laŭ la epokoj, la politika kaj monda kunteksto.
Mi multe ŝatis la libron, kvankam la tre multaj datojn kelkfoje tedis min.

Ludino (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.