La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hillel la saĝulo
Lia vivo, lia instruo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?


esperanto.be/fel/mon/rec/hisa.html

André Cherpillod jam estas bone konata, pro siaj erudiciaj studoj lingvaj kaj historiaj. En ĉi tiu libreto li entreprenas konigi al ni la judan saĝulon Hilelon, diskuti la hilelismon de Zamenhof, kaj ensume konigi al ni la faktojn – ĉio en tre konciza, sed tre klara formo.

Malmulto historia estas sciata pri Hilelo mem, ĉar pri li plu ekzistas nur legendoj kaj diversaj citaĵoj, laŭdire reprezentantaj liajn instruojn. Kion diras la legendoj, tion prezentas, koncize, Cherpillod, kaj grandparte malakceptas, kiel fikciaĵojn. Sed pri la instruoj, ja la plej grava hilela afero, estas malsimile.

Rilate al la konservitaj instruoj: ĉar la vivo de Hilelo parte koincidis kun tiu de Jesuo, pluraj el liaj instruoj komparindas kun tiuj de Jesuo. La komparo indikas pli-malpli plenan kongruon. Ĉu Jesuo konis Hilelon? Verŝajne ne, ĉar neniu mencio pri Hilelo troviĝas en la Biblio. Sed Palestino estis malgranda teritorio, kaj estas neverŝajne, ke Jesuo ne estus aŭdinta, se nur nerekte, la instruojn de Hilelo. Ja ambaŭ estis judoj, farizeoj. Laŭ la bibliaj tekstoj, Jesuo tute ne intencis fondi novan religion, nur purigi judismon, tutsame kiel Hilelo, kaj ... sammaniere.

Esperantistoj plejparte scias, ke Zamenhof iel rilatis al religia projekto nomita hilelismo, sed pri ĝia karaktero ili kutime ne scias; nur ke ĝi renomiĝis homaranismo, kaj tio siavice mildiĝis al ia „interna ideo” (kiu iom svage signifas pacamon kaj internacian amikecon). Ke hilelismo/homaranismo kaj Esperanto intime interrilatis en la menso de Zamenhof, ni kelkfoje legas, sed malofte pripensas.

Zamenhof, antaŭ la aperigo de Esperanto, estis cionisto. Li ankaŭ unue kredis, ke la lingva aparteco de grupoj kaŭzas malamon kaj diskriminacion. Sed li konceptis, ke kredaroj estas eĉ pli gravaj kaŭzoj. Li konceptis, ke judismo mem bezonas reformon, ke oni devas distingi inter la kompleksa regularo de judismo kaj la baza koncepto, kiun resumis Hilelo jene: „Kio estas malagrabla al ci, tion ne faru al cia proksimulo. Ĉi tio estas la tuta Leĝo, la cetero estas nur komento. Iru kaj lernu ĝin.”

Rapide Zamenhof ekkonsciis, ke ĉi tiu principo estas ne specife juda, sed aplikebla al la tuta homaro. Li do retitolis sian projekton „Homaranismo”, kio estas universalismo por ĉiuj homoj.

Ĉion ĉi Cherpillod prezentas per citado de la originalaj tekstoj. Kiel preskaŭ ĉiam, ĉi tiu lia studo estas zorgege farita. Al tiu, kiu volas scii pri la vera spirita komplekso, el kiu Esperanto estas nur unu parto, ĉi tiu libreto estas rekomendenda.

Donald Broadribb

Interesa verko por klera esperantisto


majo 2006
revuoesperanto.org/hillel
La esperantistoj konas la nomon Hillel pro la Zamenhofa projekto Hilelismo, kiu poste evoluis en Homaranismon (Hilelismo estas ponto inter la judoj, dum Homaranismo estas ponto inter la homoj). Tiu ĉi modesta, sed tre erudicia kajero estas grava elpaŝo, ĉar por Zamenhof la afero Esperanta estis nur parto de la ideo pri unuiĝo de la homaro.
Laŭ la Talmudo, iam venis ne-judo al Hillel la saĝulo, por ke ĉi-lasta konvertu lin, kondiĉe se Hillel instruos al li la tutan Leĝon, dum li staros sur unu piedo. Hillel diris al li: „Kio estas malagrabla al vi, tion ne faru al via proksimulo. Jen la tuta Leĝo”. La rakonteto resumas tiun instruon de Hillel, kiu penetris la Hilelismon, sed la kajero ofertas pli larĝan horizonton (fojfoje iom for de la temo): legeblas pli ĝenerale pri la doktrino de Hillel, klarigoj pri niaj fontoj pri Hillel, detaligo pri la Babilona medio de Hillel, eĉ komparo inter Hillel kaj Jesuo, kiuj eble konis unu la alian. Krome pri la posteularo de Hillel, kaj pri la Zamenhofa Hilelismo, verko ne tre konata, kies sola postrestinta originala ekzemplero troviĝas nun en la Nacia Biblioteko en Jerusalemo.
La klera esperantisto certe trovos la verkon interesa. Al la ĝenerala eleganteco de la teksto (kvankam ne de la ekstera aspekto) kontribuas la fakto, ke ĉiujn hebreajn vortojn akompanas ne nur Esperanta traduko, sed preciza fonetika-semida transskribo.

Doron Modan

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.