La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La homa lingvo
Human language

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanta klasikaĵo pri homa lingvo


novembro 2019
revuoesperanto.org/homa_lingvo

La recenzata verko estas popularscienca libro pri homa lingvo. Se konsideri la tre proksiman rilaton inter homo kaj lingvo, ekzistas multaj similaj legaĵoj skribitaj en diversaj lingvoj. Esperantistoj ofte pli interesiĝas pri lingvaj aferoj. Tial, Esperante eldoni tian libron tute kompreneblas. Tamen, la historio de ĉi tiu libreto, kiu unuafoje estis eldonita en 1927, ne estas tiel simpla. Ĝi ne nur estas la unua Esperanta enkonduko pri ĝenerala lingvistiko, sed ankaŭ la unua Esperanta libro verkita de fama lingvisto, Willian E. Collinson. Kial oni represis ĉi tiun libron post preskaŭ 100 jaroj? Forme, kio estas la diferenco inter la malnova kaj nova eldonoj? Enhave, ĉu ĝi ankoraŭ taŭgas por hodiaŭaj legantoj? Jen du demandoj, kiuj kuŝos antaŭ ĉiuj legantoj.

La libro ne estas simpla represaĵo, sed dulingva eldono kun la angla traduko de Simon Davies. Por faciligi la legadon, la du redaktantoj Angela Tellier kaj Wim Jansen ne nur verkis enhave malsamajn antaŭparolojn en la angla kaj Esperanto, ankaŭ aldonis riĉajn notojn en du lingvoj. Strukture, la paĝoj 6-22 inkluzivas diversajn antaŭparolojn kaj la biografion de Collinson; la paĝoj 26-201 la libreton en du lingvoj; la paĝoj 202-254 diversajn aldonojn de la du redaktantoj, ekzemple, mallongan enkondukon al la personoj menciitaj en la libro, notarojn en du lingvoj kaj referencaron en la notaroj, ktp.

Aldone al la antaŭparolo, postparolo kaj bibliografio, la libreto estas dividita en naŭ ĉapitrojn kun la sekvaj titoloj: la naturo de la lingvo, skizo de fonetiko, la bestaj krioj, la infana lingvo, lingvaj ŝanĝoj, disiĝo kaj unuiĝo, fremdaj influoj, lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj, la klasifiko de la lingvoj.

Kiel popularscienca libro, ĉi tiuj enhavoj daŭre allogas legantojn eĉ nunajn, kvankam fakvide, manko de ĉapitro pri morfologio kaj sintakso eble estas iomete problema, ĉar ili preskaŭ estas esencaĵo en la nuntempa enkonduko pri ĝenerala lingvistiko. Pri ĉi tiu punkto ankaŭ Kees Hengeveld atentigis en sia antaŭparolo. Li kredas, ke ĝi povas reflekti Collinson, kiel la aŭtoro “interesiĝas pli pri la interna aspekto de la lingvo kiel dinamika objekto, ol pri ĝia ekstera aspekto kiel io statika.” (p. 9) Tamen, la aŭtoro eble ne samopinius kun la diraĵo de Hengeveld, ĉar la aŭtoro mem skribis “Ambaŭ flankoj, la ekstera, fizika kaj fiziologia kiel ankaŭ la interna, ricevos siavice konsideron en ĉi tiu verketo.” (p. 30) La diferencoj eble fontas el la fakto ke ili malsame komprenas la internan kaj eksteran aspektojn de la lingvo.

Laŭ la aŭtoro, lia verko celas al enkonduko en la ĝeneralan lingvistikon, kiun li difinas kiel “la studo de la plej gravaj principoj de la lingva evoluado kaj de la ĉeftrajtoj de la lingvo konsiderata kvazaŭ fiksa.” (p.32) Estas interese, ke la difino ankoraŭ validas en la hodiaŭa lingvistiko. Alivorte, por ni kredeblas ke la enhavo de la libreto ankaŭ taŭgas al nuntempaj legantoj, ĉar la celoj de ĝenerala lingvistiko, por serĉi la principojn (aŭ leĝojn) de la lingvaj evoluado kaj strukturo, apenaŭ ŝanĝiĝas dum la pasintaj 100 jaroj. Kompreneble, tio ne signifas ke ĉiuj ne ŝanĝiĝas en ĉi tiu scienco. Almenaŭ la metodoj por atingi la celojn progresas ege.

Kvankam mi ne povas multe eltiri la interesajn ideojn el la libro, kelkaj punktetoj estas menciendaj. En la ĉapitro de la naturo de la lingvo, Collinson diris: “Ĉiuokaze la “leksikonaj” vortoj estas abstraktaĵoj. Ilia senco devas determiniĝi laŭ la frazo, en kiu ili estas enfiksitaj.” (p. 42) Kiel kompreni ĉi tiun frazon, tion la du redaktantoj klarigis piednote. Por mi, ĉi tiu frazo preskaŭ samas kiel la fama diraĵo de la filozofo Wittgenstein: “La signifo de vorto estas ĝia uzo en la lingvo”. La simileco estis hazarda, kvankam esence ĝi reflektas ion necesan. Gravas, ke dank’ al plibona plenumo de tiu ĉi ideo ol antaŭe, modernaj sistemoj de perkomputila lingva prilaborado bazitaj sur profunda lernado ege progresis. Ĉio montras, ke la aŭtoro vere tuŝis la naturon de la homa lingvo.

Teme pri la klasifiko de sonoj, la aŭtoro skribis: “Fakte la unuopa sono estas abstrakta mezformo konstruita per la penso el granda nombro da variantoj” (p. 82). Tio bone kongruas kun la ĉefa vidpunkto de la moderna kvanta lingvistiko: lingvo estas kompleksa adapta sistemo funkciigata de la homo.

Kiel denaska parolanto de la ĉina, mi povas facile kompreni la Esperantan tekston, kiun Collinson skribis antaŭ cent jaroj. Tamen, mi malfacile komprenas la demandon pri ŝafoj en la ĉina menciita sur paĝo 72. Mi ne scias kiel ligi ŝafon al feliĉo. Ĉu eble la ĉina lingvo ŝanĝiĝis tro rapide? La respondo eble estas jes, ĉar “Nenio restas senŝanĝa. La lingvo ankaŭ konstante evoluadas.”(p. 122)

La signifo de ĉi tiu libro estas ne nur diskonigi iujn sciojn pri homa lingvo al esperantistoj antaŭ cent jaroj. Multe gravas, ke la aŭtoro, kiel profesia lingvisto, enlibre uzas multajn ekzemplojn el Esperanto por klarigi la fenomenojn lingvajn. El tio brile montriĝas la fakto, ke Esperanto estas viva homa lingvo kaj “la graveco de lingvo kiel Esperanto por la lingvoscienco.” (p. 196) Ĉio ĉi ankoraŭ estas grava kaj interesa por hodiaŭaj legantoj.

Haitao Liu

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.