La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Homo kiu mortigis

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Proza promeso


1990

La unuan sciencfikcian libron en esperanto eldonitan en Sovetunio, “Homo, kiu mortigis”, konsistigas dek ses noveletoj aŭ rakontoj. La libro, modeste — sed plaĉe — produktita, prezentas du mankojn en sia aspekto: unue, ĉiujn titolojn oni skribis frakture, kio donas al ĝi mezepokegan ŝajnon; due, ĝin ilustras bildoj de la aŭtoro mem, kiuj prefere devus resti en lia tirkesto ĝis la postvenonta jarmilo. Same per blankanigraj bildoj la eldonejo Sezonoj povintus vesti ĝin pli sciencfikcie, pli alloge, pli laŭsezone, kiel bele montras la serio “Sferoj”, jam tradicia en la sf-ĝenro.

Nun pri la verko. Mi ĝojis ne nur pro apero de originala prozaĵo en Sovetunio, sed plie pro la apero de Mihail Korotkov, talenta siberia aŭtoro. En lia unua rakontaro neeviteble troviĝas kelkaj malglataĵoj, ekzemple iom nekutima vortordo (p.16: “super la sunbruligita ĝis flaveco pampo pendis neordinara por la somerfino varmego”) kaj preteratentitaj misvortoj (p.67: “domaĝis” anst. “bedaŭris”; p. 25,57: “stopis” anst. “haltis”; p.13: “abandonis” anst. “lasis”; p.20: “desintegrigas” anst. “diserigas, atomigas”). Kompense surprizas lia facilo teksi naturajn, fluajn dialogojn.

Kvin el la rakontoj — malpli ol triono — estas nenio alia, ol infana, naiva prasciencfikcio, kun insektoj “grandaj kiel paseroj” (p.3), esperantaĵoj kaj UNeskaĵoj (la 10a kaj 11a rakontoj) ktp. Nu, tio ja ne gravas. Espereble Korotkov progresos rapide en sia metio. Tiucele nepras multe legi... kaj eĉ pli multe verki.

Ofte li priverkas la sovetunian socion, rekte aŭ ne, plej klare en ‘Vivas tia familio’, iom orvelece en ‘Homo, kiu mortigis’. Du rakontoj, ‘Meteoro’ kaj ‘Malaperis Glotov’, klaseblas kiel “mastruma sciencfikcio”, priskribanta kiel magiaĵo aŭ miraklo skuas kaj renversas ies ĉiutagon, tamen sen gravaj sekvoj. Mi renkontis re-temojn karakterizajn en fantasta literaturo: bizaraj maŝinoj far amatoraj inventistoj, maĉguma faŭno, tempaj vojaĝoj ktp. La aŭtoro scias, ke eblas sf-i /sofoi/ tre diverse, kaj tiel li faras. Sendube tiu ĉi libro kontentigos ne nur sf-soifantojn, sed ankaŭ pli ekumenismajn legemulojn.

Mi mem ege ĝuis tri noveletojn. Ne nur la stilo — ĉefe la intrigoj min kaptis. En ‘Kaj aldone — senmortecon’ prezentiĝas konflikto inter, se tiel diri, volo kaj fato; la etoso evidente memorigas pri la vojaĝo al Fomalhoto en “Reveno en la steloj” de Lem, kvankam ĉi-novele eventas aliel. En ‘Ni neniam militis’ kaj en ‘Koŝmaro’ hantas la fantomo de la tria mondmilito, kiun nun, en tempo de perestrojko kaj glasnosto, kelkaj Janoj Gill emus adjektivi “fantazia”. Ni esperu, ke ili pravas.

Ankoraŭ estas tro frue, malgraŭ interesaj paralelaĵoj, paroli pri Mihail Korotkov kiel pri nova Nemere. Mi tamen vidas... almenaŭ ĝermon.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.