|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Humuro laŭ la skota maniero bitlibro PDF
- Verkinto: Andrzej Pettyn
- Kontribuinto: Remigiusz Pettyn
- Speco: bitlibro, por komencantoj, FEL
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €5.00
- Aliaj formoj/eldonoj: nova libro ±€4.80, Kindle8 €5.00, ePub €5.00
- Priskribo: Centoj da skotaj ŝercoj, kunigitaj de la redaktoro de Radio Varsovio.
Kun antaŭparolo de la skota poeto William Auld.
- Specimeno: Du skotaj terkulturistoj vizitis Aŭtomobilan Ekspozicion. Aĉetinte forporteblajn porciojn da fiŝo kun frititaj terpomoj, manĝante, aliris standon, kie estis eksponataj luksaj aŭtomobiloj de la marko Rolls-Royce. Ili ekvidis tre allogan aŭtomobilon kaj komencis traesplori ĝin (kiom da sakoj da terpomoj ĝi kapablus transporti, k.s.). Alkuris komizo.
Komizo: Ĉu vi serioze interesiĝas pri tiu ĉi modelo?
Terkulturistoj: Kiom ĝi kostas?
Komizo: 50 000 pundojn.
La terkulturistoj rigardas unu la alian, poste diras: Ni aĉetas du! Komizo: Du?
Terkulturistoj: Kompreneble! Po unu!
Komizo: Dankegon, sinjoroj!
Unu el la terkulturistoj elprenas sian monujon. La alia tuj protestas: Ne, ne, homo! Estas mia vico! Vi ja pagis la manĝaĵon! - Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|