La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ho, tomboj de l' prapatroj

  • Verkinto: Clelia Conterno Guglielminetti
  • Speco: romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro glubindita ±€20.90
  • Priskribo: Familia romantika romano en flua stilo, okazanta en la Novaro de la 19a jarcento. Jardekojn poste tri gekuzoj, inter ili la rakontantino, malkovras en subtegmenta kofro kesteton kun dokumentoj de kaj pri siaj prapatroj. Ili prezentas la rakonto-fadenon. Originala romano, aperinta okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de la aŭtorino (18.2.1915-23.1.1984).
  • Paĝoj: 174
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2015
  • ISBN: 978-3-943341-34-8
  • Recenzo:
    • De Carlo Minnaja: Ho, tomboj de l’ prapatroj
    • De Sten Johansson: Amo de l’ prapatrinoj
    • De Katinjo (Nederlando): Ho, tomboj de l'prapatroj de Clelia Conterno Gublielminetti
    • Tiu ĉi libro de Clelia Conterno Guglieminetti tre plaĉis al mi: trafa lingvaĵo, eleganta stilo kaj rakonto de historiaj okazintaĵoj pri kiuj mi unuafoje legis. Vere mi multe lernis dum la legado ankaŭ rilate al la moroj kaj intimaj kutimoj kaj pensmanieroj de italoj, kiuj vivis en la antaŭa jarcento. (Luizeta - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2017)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ho, tomboj de l’ prapatroj


esperanto.net/literaturo/lf/tombprapatrrec.html

Jen romano verkita antaŭ kvindeko da jaroj, de aŭtorino kiu mortis antaŭ trideko. Sed la eventoj rakontas pri unu, du, eĉ tri generacioj antaŭaj, kiam la itala “renaskiĝo” al la rango de plenteritoria potenco en Eŭropo estis ankoraŭ skribota en la analoj de la historio, kiam la liberdefendanto (kaj diverskontinente batalinta aventurulo) Giuseppe Garibaldi plenigis ne jam la lernejajn tekstojn, sed la revojn de la edzoserĉaj knabinoj, kaj vekis la suspektojn kaj ondumantajn entuziasmojn de la samtempaj maturaj dommastrinoj. Kion interesan do ni povas trovi en socio jam preterpasita de la tempo, kiam gepatroj bone studis ĉiuflanke la junulojn de la urbeto, cele al juĝo, ĉu tiu aŭ tiu alia taŭgas por ilia filino? Ne decas kompari la amajn sentojn de la tiamaj virgulinoj kun la “sekseksplodoj”, pri kiuj la aŭtorino mem avertas antaŭparole, ke tiaĵoj ne troviĝas en la libro.

La leganto kutimis koni en Clelia Conterno Guglielminetti la rafinitan poetinon kaj la humuran novelistinon kaj, en ŝiaj fruaj esperanto-tempoj, kiam ŝi ankoraŭ subskribis per sia fraŭlina nomo, C. Guglielminetti, la desegnistinon, kies naivaj, preskaŭ infanaj, signoj aperis en la lastaj numeroj de La Pirato en 1935. Kiam dum ordinara konversacio oni menciis tiun revuon, ŝi diris fiere: mi deĵoris sur tiu ferdeko!

Jes, rafinita poetino. Unuan fojon en 1957 ŝia Vivo perdita gajnis honoran mencion en la Belartaj Konkursoj: temis pri la perdo de akuŝota infano, refoja kraŝo dum longa sensukcesa strebo al patriniĝo; la postan jaron ŝia Kantiko por mia kreitaĵo jubilis pro la finfine atingita patrineco kiam 41-jara (kaj gajnis la unuan premion). La beletra kajero de Stafeto Eta vivo (1969) kolektos ĉiujn ŝian poemojn: efektive temis pri eta vivo, kvazaŭ ordinara, tamen kun grandaj suferoj kaj grandaj ĝojoj.

Jes, humura novelistino, kiu gajnis per Vivo kaj morto de Wiederboren unuan premion en BKoj en 1959; jam rido, ŝercemo, spritaĵoj de feliĉa patrino. Post kromaj premioj (lasta en 1963 per rakonto Dometoj) ŝi ne plu konkursas: ŝi iĝos juĝantino, kaj venos la periodo de novaj poetoj, de Vesna Skaljer-Race al Carmel Mallia, al Nicolino Rossi, kaj de novaj prozistoj, de Claude Piron al Sen Rodin, al Bernard Golden. Tiam ŝi sin dediĉos pli multe al literatura eseado kaj recenzado, kaj ŝiaj tre subtilaj analizoj riĉigis konstante Literaturan Foiron dum pluraj jaroj, same kiel aliajn prestiĝajn revuojn. Pri ŝia kultura kaj ama partopreno en La Patrolo kaj pri multaj ŝiaj aliaj agadoj nia revuo jam parolis plurfoje. (1)

La nuna libro pruvas, ke Clelia Conterno naĝas komforte ankaŭ en la dimensio de romano, parte amuze fikcia, parte reale historia. Tri gekuzoj trovas en subtegmenta kofro malnovajn leterojn, kiuj rakontas pri la kruciĝoj de tri familioj tra kvar generacioj (enmetita genealogia arbo helpas al la kompreno). Multo okazas dum preskaŭ jarcento: translokiĝo de la piemonta urbeto Novara al Torino igas konstati ke nobeleco, familia elstaro, persona prestiĝo en la provinco apenaŭ percepteblas en ŝtata ĉefurbo, kie la sociaj rangoj estas jam establitaj. Kaj tiuj rangoj devigas al kaŝa geedziĝo inter mezalianculoj, kun la aldono de financa duonkatastrofo, apenaŭ dampita tra la indulga protekto de parenca kanoniko. Kompreneble intermetiĝas ankaŭ heredaĵo, se ne jam konkreta, almenaŭ esperata, ĉar la kadukulino sen heredantoj havas jam unu piedon en la tombo (sed, spite al la akcipitraj parencoj, ŝi vivos ankoraŭ longe).

Gepatroj severaj, filinoj prudaj (aŭ bone simulantaj prudecon…), ekleziuloj kiuj tiras de postkulise la fadenojn pri multo; mortoj pro difterito, malvarmo pro nehejtado (ja petrolo kostas), gladiloj kun la braĝo interne, disvastiĝo de elektro en la domoj, diskutoj pri la rapide ŝanĝiĝanta politika situacio, kun la itala ĉefurbo kiu migras de Torino al Florenco kaj baldaŭ poste al Romo. La leteroj rakontas, la aŭtorino integras laŭ posta kono de la historiaj eventoj; la leteroj rakontas, la aŭtorino aranĝas ilian enhavon laŭ aro da dialogoj, tiel ke la leganto havas la impreson spekti teatraĵon antaŭ scenejo; la leteroj rakontas, la eltrovintoj sin rigardas reciproke, kvazaŭ kun la komentoj: “ha, do, ĉu tial?”, “ĉu vere tio dependis de…?”, “sen tia hazardo ni ne estus kiaj ni estas”, “hu! Nekredeble!”.

La stilo estas kompreneble manka je la neologismoj de la lasta duonjarcento, sed la romano fluas tute bone kaj tute freŝe sen ili: al la aŭtorino neniam mankas la vorto, la esprimo, la rideto, la kompato por la malfeliĉuloj. Spirito profunde kristana, sed ne bigota, komprenema pri la vivmalfacilaĵoj ĉar mem spertinta plurajn (la edzo estis milita internigito en germana kampo), la aŭtorino lasas al ni ĉi tiun romanon kiel heredaĵon pere de la filo, inĝ. Renato Conterno, kiu gardis longe la manuskripton ĝis fine germana eldonejo rekonis la valoron de la verko kaj disponigis ĝin al la publiko.


________________________________
(1) Laste en LF, 273, p. 39-41.

Carlo Minnaja

Amo de l’ prapatrinoj


esperanto.net/literaturo/roman/libr/tombprapatrrec.html

Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984) estis grava Esperanta beletristo, kiu tamen ne publikigis tre multe. Ŝi titolis sian solan Esperantan poemaron Eta vivo (1959), eble pro troa modesteco, ĉar unu el ŝiaj veraj talentoj estis konkretigi, kiel la “ega vivo” en formo de milito, politiko, ekonomio kaj religio stampas la “etan vivon” de ordinaraj homoj. Vidu tion ekzemple en ŝia bonega poemo Marto 1945.

Alia grava temo en ŝia vivo kaj beletra kreado estis la lukto por havi infanon, kiu estas temo ankaŭ en ŝia itallingva romano Bambino mio tanto atteso poste esperantigita de Roger Bernard kiel Unu tago post la alia.

El Esperanta prozo du ŝiaj noveloj aperis en Trezoro, kaj unu el ili ankaŭ en 33 rakontoj. Tiuj noveloj estas leĝeraj humuraĵoj, tamen tre lerte verkitaj.

En 2015, tri jardekojn post ŝia morto, la eldonejo Iltis publikigis ŝian romanon Ho, tomboj de l’ prapatroj. En ĝi aperas kelkaj temoj de ŝia poezio, kiel la morto de infano, la graveco de familiaj rilatoj inter generacioj, kaj la rilato inter “eta” kaj “ega vivo”.

Kie ĉi tiu manuskripto kaŝiĝis dum triona jarcento, kaj kial, ne estas klarigite en la libro. Entute ĝi enhavas neniun informon pri la aŭtoro, nek pri ŝia verko. Jen stranga neglekto, se ne diri eĉ pli.

Antaŭparolo (de la aŭtoro) komenciĝas per la vortoj: Jen romano romantika por bonmoraj knabinoj. Tio estas alia ekzemplo de troa modesteco – ĉu sincera, ĉu ŝajnigita. Fakte ĉi tiu verko estas romano plenvalora, riĉa, psikologie kaj historie realisma, por legantoj de ĉiaj moroj, aĝoj kaj seksoj.

La titolo de la romano povus same bone esti Ho, mono de l’ prapatroj – ho, amo de l’ prapatrinoj. En ĝi ja aperas kelkaj vizitoj al tomboj, sed ĝia ĉefa temo estas la vivofluo, la prospero kaj malprospero familia, ama, ekonomia kaj morala (en vasta senco) de kelkaj norditalaj (Piemontaj) familioj boe interligitaj tra kvin generacioj. Librokomence aperas genealogia arbo pri la rolantoj, kio estas utila helpo. Tamen la ĉefaj protagonistoj ne estas pli multaj, ol kiom mi povis teni en la memoro dumlege.

Elirpunkto de la romano estas epizodo, kiam la mio, ŝia fratino kaj kuzo, kiel infanoj aŭ adoleskuloj, trovas konservitajn amleterojn de siaj prageavoj. Tio okazas iam fine de la jaroj 1920-aj. Surbaze de tiuj leteroj sekrete laŭtlegataj inter tri infanoj en subtegmento, ili rekonstruas komplikan amhistorion de tiuj parencoj jam delonge mortintaj, historion okazantan en la jaroj ĉirkaŭ 1860, kiu konstituas la ĉefintrigon de la verko. Poste aldoniĝas ankoraŭ du amhistorioj de aliaj parencoj, la avino de la infanoj kaj iu prapraonklino, se mi ĝuste laŭgrimpis la branĉojn de la familia arbo.

La ĉefaj tempo-tavoloj de la verko do estas epokoj de gravaj sociaj ŝanĝoj en Italio – la tempo de ribeloj, sendependiĝo, unuiĝo kaj proklamo de Italia ŝtato, kaj la frua tempo de faŝista regado. La unuan el tiuj oni sufiĉe klare rimarkas en la rakonto, kaj ĝi eĉ influas la disvolviĝon de la vivoj, precipe tiu de la praavo. La dua – la faŝista regado – ne estas rimarkata, eble ĉar temas pri rakonto el infana kaj junula vidpunkto.

Escepte aperas ankaŭ momentoj el pli postaj tempoj en la vivo de la rakontanta mio (kiu restas sennoma), kiel la 1950-aj jaroj kaj iu nepreciza tempo ĉirkaŭ 1980, kiam ŝi skribas la rakonton, aŭ alivorte, kiam la aŭtoro supozeble verkis la romanon.

Evidente gravis al la aŭtoro prezenti la medion, la epokon, la morojn de la ĉefa rakonto per konkretaj detaloj konvinkaj, ĝustaj, realismaj, plenaj je sensimpresoj. La hejmoj, la urbaj stratoj, la vestaĵoj de homoj aperas klare:

Tiu ĉi domo estis en la urba centro, en kvieta strato; du granitaj strioj por la radoj de la veturiloj laŭiris ĝin, tranĉante nete la ŝtonumitan ŝoseon, kaj inter la ŝtonoj kreskis tie kaj tie kelkaj herbaj tufoj. (p.11)

La pordoj aŭ fenestroj de la ĉambroj malfermiĝis al longa balkono, kaj interne ĉiuj ĉambroj interkomunikis, ĝis la granda, fulga kuirejo, kie tronis granda nigra kuir-forno, kun dikaj latunaj ornamoj kaj latuna stango, de kiu pendis hokoj kaj hejtiloj kaj fornaj feroj. (p. 12)

Ne necesis speciala tualeto; kun kelkaj lertaj aranĝoj, la pasint-jara vesper-vesto el lazura muara silko bone taŭgis. (p. 31)

Sed ankaŭ pli senepokaj aferoj kiel la naturo kaj la vetero senteblas intense:

De la sonorilejo de Sankta Gaudenzio, tute proksima, pluvis la festa sonorado, tra la neĝa nebulo de la januara mateno. (p. 21)

Ankaŭ la dialogoj estas viglaj kaj sufiĉe realismaj, precipe tiuj inter la leterlegantaj infanoj:

– Kia speco de homoj! Kion ili havis, akvon en la vejnoj?
– Eble estis pli poezie tiam –, diris mi, reveme. – Eble estas ni, kiuj detruis la romantismon.
Kaj la realisma Luisa:
– Plej bone estis, se ili sen tiom da ceremonioj estus komencintaj per kuna dancado, tiuj du. Ĉu ili ne venis tien ĝuste por tio?
(p. 32-33)

Ofte ripetata temo estas la rilato inter mono kaj amo, aŭ pli ĝuste la graveco de mono por geedziĝo. La tuto okazas en burĝaj familioj, sed tio ne signifas, ke ĉiuj ĉiam havas sufiĉe da mono por geedziĝi. Ekonomiaj interesoj aŭ ŝuldoj plurfoje ekskludas deziratan fianĉiĝon. La samo iufoje validas pri politika malsameco kaj kariera strategio. Do, se temas pri romantiko, ĝi estas romantiko luktanta kontraŭ tre fortikaj baroj.

Ankaŭ la religio kelkfoje enmiksiĝas, kun ekleziuloj en surprize pozitiva rolo. Ili ne emas malhelpi nek prokrasti geedziĝon de geamantoj, sendube ĉar tio povus inspiri al eksteredzecaj pekoj.

Laŭ mia opinio Clelia Conterno Guglielminetti elektis tre bonan manieron rakonti sian intrigon. Kiam la amplektaĵoj kaj obstakloj riskas iĝi tro longaj, interrompas ilin naivaj kaj senpaciencaj komentoj de la leterlegantaj infanoj. Intertempe ili ankaŭ pridemandas sian avinon, la filinon de la unua amduopo, kaj enplektas memorojn pri aliaj maljunaj parencoj. Entute la eventoĉeno fluas tre bone, kaj pro la multaj obstakloj estiĝas vera suspenso. Mi kunsentis tre intense kun la protagonistoj, ĝojis kiam ili sukcesas sekrete korespondi, kaj malĝojis kiam ilia amo ŝajnas definitive barita.

Mi trovas la stilon de la romano tre sukcesa. Baze temas pri klara rakontado efika kaj epika. En la tempo-tavolo de la infanoj la stilo estas simpla, belritma, moderna:

Denove silento, dum Aldo turnis la foliojn singardeme.
Ni travivis la romanon de niaj praavoj kun pli da intereso ol ni kredintus.
(p. 62)

En la rakonto pri la 1860-aj jaroj la aŭtoro ofte uzas frazojn longajn, sinuajn tamen belegajn, kiuj kaŭzas, ke la legado iom malakceliĝas, kio ne estas malavantaĝo, ĉar per pli trankvila legoritmo kaj kontemplante la multajn konkretajn detalojn, oni havas ŝancon vere eniĝi en la tempon kaj medion:

Kaj jam en la posttag-mezo, dum Torino deprenis for el si kiel spongo la mil ĉaretojn tiratajn de muloj kaj de ĉevaloj, irantajn al la ĉirkaŭurbaj vilaĝoj sur la bordoj de la rivero Po, kiuj, sub daŭra ŝvebo-svingiĝo de blankaj tolaĵoj sekiĝantaj, deklivis en la akvon (tiam puran, verdan pro la reflektiĝantaj arboj, tia ke ni, hodiaŭ, eĉ imagi ne povas), la du kuzinoj komencis gladi, svingante laŭvice, kvazaŭ incensilon, la grandan gladilon kiu malfermiĝis, kiel buŝego timige dent-hava, por engluti braĝon. (p. 91)

Ĝenerale la lingvaĵo do estas tre bona, riĉa sed natura kaj klasika Esperanto. Jen kaj jen tamen aperas vortformoj aŭ vortelektoj, kiujn eblus diskuti. Kelkaj ekzemploj de tio estas faden-sukero (p. 27) = sukervato (NPIV), ĉaperono (p. 32) = ŝaperonoduenjo (NPIV), neĝo-pilko (p. 92) = neĝbulo. Alia maloftaĵo tamen plaĉis al mi: betlehemo (p. 93) anstataŭ kripo 2 (NPIV).

Iuloke aperas ĝi, kie pli konvenus tio:

– Vi ne estas el Torino, ĉu?
– Ne...
– Oni ĝin vidas. Mi volas diri, oni ĝin aŭdas: pro la elparolo.
(p. 94).

Kaj iom surprize aperas unufoje uzo de ĝis en konfuza maniero: ĝis kiam mi ne troviĝos (p. 46) = ĝis mi troviĝosdum mi ne troviĝos.

Laŭ kelkaj detaloj eblas dedukti italan influon al la Esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti. Ekzemple ŝi kelkfoje uzas filoj kaj avoj en la senco gefiloj kaj geavoj (p. 43, 48 k.a.). Ŝi iufoje uzas fermi (p. 67) en la senco ŝlosi, ĉar la itala chiudere uziĝas ambaŭsence. Kaj kelkfoje aperas esprimoj kiel la patro de li (p. 62) anstataŭ pli kutima lia patro. La klarigo de tio sendube estas, ke itale lia kaj ŝia egalas, kaj pro tio italoj iufoje precizigas per de lide ŝi, kiuj itale ne egalas.

La eldonistoj Irmi kaj Reinhard Haupenthal metis sian ŝiboletan stampon sur la teksto, tro-spicante ĝin ĉiu-paĝe per super-abundo da divid-streketoj. Nu, post kelkaj paĝoj mi pli-malpli alkutimiĝis al tiu stulta manio, sed esceptokaze tiuj aldonoj (kiuj ne aperas en la noveloj de Clelia Conterno Guglielminetti) ŝajnas iel korupti la sencon. Kortuŝaĵoj ne timigus min, sed kor-tuŝaĵoj (p. 7) ial aspektas pli kirurgie. Kaj kutime aferoj okazas en posttagmezo, sed posttag-mezo (p. 10) ŝajnas esti la mezo de iu mistera posttago.

Se la ge-Haŭpentaloj volus plibonigi la tekston, ili povus prefere fari tion per korektlegado kaj posta forigado de cento da tajperaroj. Plej ofte tiuj nur ĝenetas, kaj mi ne intencas recenzi haŭpentale, do per listo de cent eraroj, sed en tri okazoj aperas Maria anstataŭ Marta (p. 112, 113, 115), kaj ĉar ambaŭ tiuj nomoj reprezentas gravajn sinjorinojn en la romano, rezultas parenca kaoso pli mistera ol necese.

Fine, lingva apartaĵo, kiun mi ne scias ĉu atribui al la aŭtoro aŭ al la eldonintoj, estas la sistema disdividado de nombraj vortoj kun dek kaj cent: du cent tri dek kvar anstataŭ la normala ducent tridek kvar.

Sten Johansson

Ho, tomboj de l'prapatroj de Clelia Conterno Gublielminetti


Januaro 2019
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2019.html#r2019-01.10
La verkistino rakontas, kiel anonima rakontantino la historion de la familioj Ferrari, Andenna, Grisotti kaj Ugazi.
Ŝi skizas la historion antaŭ la fono de la ekesto de la nuna lando Italujo. Meze de la 19-a jarcento Italujo ankoraŭ ekzistis el pluraj regnoj, inter alie Novara, kiu estas grava regiono en la rakonto. La rakonto preskaŭ ampleksas jarcenton. Estas interese iom ekkoni la Italan historion.
Tre interesa estas laŭ mi la fakto, ke la rakontantino komentas la situacion en la 19-a jarcento el la perspektivo de la 20-a jarcento, ekzemple: tiutempe Kristnasko ankoraŭ temis pri la naskiĝo de Kristo, kaj ne nur pri donacoj....
Ŝi ankaŭ tre klare eksplikas, kial ŝi esperantigas kelkajn vortojn kaj aliajn ne. Cetere estas klara listo de la rolantoj.
Laŭ vortelekto, la libro estas taŭga por komencantoj. Tamen, la konstruado de la frazoj estas kelkfoje iom komplika, do ne por tro freŝaj komencantoj. Por aliaj do rekomendinda verko.

Katinjo (Nederlando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.