La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Imperiaj ambicioj
Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?


2014/02, p. 26
monato.be/2014/011152.php -

Oni ofte diskutas: ĉu nun ekzistas imperioj? Ĉu Usono estas imperio? Unu el miaj oponantoj pri la temo donis al mi finan „mortobaton”, alportinte iun vortaron kun jena difino: Imperio estas regno, kiun gvidas imperiestro. Ĉar Usonon estras prezidanto, ĝi ne estas imperio, kaj punkto-fino!

(Parenteze: laŭ tiu difino la sola imperio en la moderna mondo estas Japanio! Sed kiam oni diskutas pri modernaj imperioj, oni kutime Japanion ne ofte mencias ...)

PIV, tamen, donas aliajn difinojn: 1. Granda regno, kiu estas bazita sur militforto, entenas ordinare diversajn venkitajn popolojn, kaj kies estro sin rigardas kiel superan al la reĝoj; 2. La tuto de granda regno kun siaj kolonioj. Ankaŭ de tiu vidpunkto Usono ne estas imperio, ĉar ĝi ne havas koloniojn. Sed anstataŭ kolonioj ĝi havas ekonomie kaj politike dependajn de si ŝtatojn kaj strebas fari tia la tutan mondon, ĝin superregi – kaj ne gravas la pretekstoj por tio. Ĝuste tiun sencon nuntempe oni metas en la nocion „imperio”, kaj kompreno de la internaj risortoj de la fenomeno sendube gravas por ĉiu nuntempa terano. Tiun celon bonege servas la libro de Noam Chomsky [Ĉomski] Imperiaj ambicioj. Aparta valoro de tiu libro estas, ke a) Chomsky estas mem usonano kaj b) li estas sciencisto kaj pensulo – do granda tutmonda aŭtoritato.

Nekontestebla influo

Oni povas akcepti aŭ malakcepti la lingvistikajn teoriojn de Chomsky (mi, persone, sufiĉe skeptike rilatas al la universala gramatiko kaj similaj aferoj), sed lia grandega influo al la evoluo de la lingvoscienco kaj psikolingvistiko dum la lasta duonjarcento estas nekontestebla. Ankaŭ esperantistoj havas al li sian malfavoran kalkulon pro certaj eldiroj – sed ja li permesas eldoni siajn verkojn en Esperanto, do lian aserton, ke „Esperanto ne estas lingvo” ne necesas akcepti tro serioze. Krom esti sciencisto, li estas liberecana socia pensulo kaj aktivulo, kaj tio tre gravas.

Intervjuoj

La prezentata libro estas, fakte, ne iu monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj iom varias, sed ĉiuj koncernas ŝanĝojn en la mondo kaj la usona politiko post la teroragoj de la 11a de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.

Usona imperiismo

Chomsky traktas la kaŭzojn de agreso kontraŭ Irako, sed ne nur: tio estas la elirpunkto por konsideri la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo ĝenerale, li ligas ĝin ĝuste kun interesoj de la kapitalo. Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed min aparte frapis la Historio kaj memorado kaj Doktrino de bonaj intencoj. Fakte, rigardate de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj „memoj” (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj – „mempleksoj”. Tial la imperiisma politiko tiel bone enradikiĝas en la popola konscio. Chomsky serĉas vojojn por kontraŭstari la ŝtatajn imperiismon, agresemon kaj kapitalismon, kaj por tio li proponas la solan rimedon – konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tiaj amasaj kiel milionnombraj manifestacioj, estas plejparte senrezultaj.

En radiaj intervjuoj Chomsky ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ni, esperantistoj. Verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!

Senriproĉa

La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj. Kaj ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.

Nikolao Gudskov

Imperiismo deinterne


2013, №10 (228).
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-choms2.htm
Chomsky

Oni ripetas: imperiismo, imperiismo… Sed bone difini, kio ĝi estas, oni ne ofte kapablas. Des pli: bone klarigi ĝiajn fontojn kaj faktorojn ĝin subtenantajn, speciale en tiuj kazoj, kiam ĝi ne nepre ŝajnas esti utila por imperiisto mem. Tial tre utila estas la esperantlingva versio de la verko de Noam Chomsky (Ĉomski) Imperiaj ambicioj, kiu, malgraŭ prokrasto (la angla originalo aperis en 2005), tute ne malaktualiĝis.

Chomsky estas unuagrade fama sciencisto-lingvisto, kies teorioj estas arde akceptataj aŭ same arde malakceptataj de liaj kolegoj, sed sendube grave influintaj la ĝeneralan lingvistikon dum lastaj 50 jaroj. En Esperanto oni povas konatiĝi kun ili laŭ lia libro Lingvo kaj menso, kaj li ankaŭ (eble, pro malkompetenteco) estas konata malamiko de Esperanto: famas lia antaŭdekjara eldiro “Esperanto ne estas lingvo”.

Krom tio, li estas aktiva socia aktivulo de maldekstra (liberecan-socialisma) karaktero, jam delonge – ekde la Vjetnama milito – protestanta kontraŭ la imperiisma politiko de sia lando. Lia analizo de la usona politiko estas tre kompetenta, multflanka kaj – kio faras ĝin speciale valora – farita deinterne, de progresema usonano.

La libro estas ne monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj varias, sed ĉiuj koncernas la ŝanĝojn en la mondo kaj en la usona politiko post la teroristaj agoj la 11an de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.

La aferoj traktataj estas, unuavice, la kaŭzoj de la agreso kontraŭ Irako, sed ili ne limiĝas je tiu punkto. Chomsky vidas la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn; krome, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo, li ligas ĝin ĝuste kun la interesoj de la kapitalo.

Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed “Historio kaj memorado” kaj “Doktrino de bonaj intencoj” min aparte frapis. Rigardante de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj memoj (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj – mempleksoj. Tial la imperiisma politiko bone enradikiĝas en la popola konscio kaj (tion Chomsky eĉ ne atentas) penetras en la konscion de certaj reprezentantoj de aliaj popoloj (iusence pravas la aserto, ke la nuntempa plej populara mondreligio estas usonismo). La zorgo de Chomsky estas kontraŭstari la ŝtatan imperiismon, agresemon kaj kapitalismon ĝenerale, kaj por tio li proponas la solan rimedon: konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tre amasaj, estas plejparte senrezultaj.

Chomsky en radiaj intervjuoj ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj de la manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen estas strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ĉiu esperantisto. Nu, verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!

La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto estas senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj.

Nu, tio estas afero de la gusto. Ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke da tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

Legu nepre, konsentu laŭplaĉe


disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/libroj

“Laŭvica kontraŭusonaĵo” ekpensis mi post vidi tiun libron en la kongresa librosalono. Mi loĝas en la lando, kie kritikado kaj akuzado de Usono pri io ajn iĝis neforigebla atributo de la socia kaj politika vivo, ĝisnaŭze stultega kaj trudiĝema. Tamen ĉi-kaze temis pri la libro verkita de la usonano mem. Do mi rememoris pri la postsoveta anekdoto: “Bedaŭrinde, kion oni diris al ni pri komunismo okazis esti mensogo. Sed eĉ pli bedaŭrindas, ke ĉio dirita al ni pri kapitalismo evidentiĝis vero”.

Provokema kritikanto

Noam Chomsky estas malmulte konata en Rusio. Eĉ en Moskvo mi ne vidis liajn verkojn sur la bretoj de popularaj librovendejoj kaj neniam renkontis liajn citaĵojn aŭ referencojn al li en amaskomunikiloj. Oni povas nur diveni kial la ŝtata propagandomaŝino preteratentis laŭŝajne tiom allogan kaj utilan ĝiacele personon. Eble tion kaŭzis banala stulteco kaj limigitaj konoj pri la okcidenta intelekta vivo. Sed mi supozas, ke pri tiu forgeso kulpas Chomsky mem – persono plurflanka kaj provoka, kio ĉiam malhelpas al rektomensa propagandaĉo.
“Feĉo!” – tiel karakterizis lin anonima uzanto en la diskutpaĝo de la artikolo pri Chomsky en la ruslingva Vikipedio. Tiom krudan opinion li bazis sur iuj eldiroj de la filozofo, kiuj kvazaŭ pravigis terorismajn agadojn kaj senkulpigis naziojn pri ties reprezalioj en la okupaciita Eŭropo. La akuzoj ambaŭkaze seriozaj, ĉar rilataj al la ĉefaj simboloj de la malbono en la moderna (okcidenta) amaskonscio. Chomsky bonege komprenas ties gravecon kaj aktive uzas la saman armilon, ĉiam denove referencante al la nocio “terorismo” rilate la usonan eksteran politikon kaj komparante kritikatajn de li personojn kaj landojn kun la nazioj. Sed kio kaŭzis tioman diskuton?

Enigmo de Chomsky

Ĉi-libre prezentiĝas naŭ intervjuoj kun Noam Chomsky fare de la usona ĵurnalisto David Barsamian inter 2002 kaj 2005. Ĉiu interparolo havas pli malpli apartan temon, sed foje interparolantoj deflankiĝas kiel tio okazas dum ĉiu normala konversacio. Plejparte ili pridiskutas la usonan politikon, ĉefe eksteran, sed ankaŭ la internan. Sociaj problemoj, kulturo kaj scienco estas tuŝitaj nur tiomgrade kiom ili koncernas la politikon kaj ŝtatajn mekanismojn.

Mi provu resumi la vortojn de Chomsky. Usono estas la ŝtato ege forta, sed iom freneza kaj tute misgvidata de sia elito. En la usona socio, pro historiaj kialoj, enradikiĝis sento de sieĝita fortreso, timo kiun lerte uzas politikistoj por manipuli amaskonscion. Per multaj ekzemploj kaj argumentoj la aŭtoro elmontras senbazecon kaj ofte eĉ ridindecon de la usonaj pretendoj esti viktimo de teroristoj, la lando atakita do sin defendanta kaj kontraŭatakanta. La invadon al Irako li ĉiam nomas agreso, komparas kun atakoj de la nazioj. La samon li diras pri la usona politiko en Afganio, Sudameriko kaj multaj aliaj regionoj. Torturoj en irakaj prizonoj, militkrimoj en okupaciitaj urboj, trompoj kaj insidoj en sudamerikaj landoj – kalejdoskopo de faktoj estas ege bunta.
Ne malpli akre Chomsky kritikas la internan politikon de Usono. Koncentriĝo de povo kaj ekonomia potenco en la manoj de malgranda grupo, kreskanta abismo inter socitavoloj, neglekto de la popolaj interesoj favore al tiuj de elito – ĉion ĉi li pruvas per faktoj kaj (foje) ciferoj. El ĉio dirita neeviteble formiĝas bildo de la grandega terura imperio, kiu senhonte kaj senhalte kreskigas sian potencon, etendas avidajn tentaklojn al plej foraj mondanguloj por elsuĉi ties vivon kaj forton, nutrante malgrandan sed ruzegan manipulantaron, kaŝitan malantaŭ la demokrata fasado. Ĉu tio estas aparte interesa? Apenaŭ.
Kritikado de Usono estas tre populara afero, similaj akuzoj abundas en amaskomunikiloj, virtualaj forumoj kaj sociaj retoj tra la tuta mondo. Ĉiuj faktoj menciitaj de Chomsky estas jam delonge konataj kaj pridiskutitaj. Tamen mi finlegis la libron kaj faris tion dum kelkaj tagoj, unuspire kaj certas, ke mi ne estas sola tiurilate. Certa kialo de tia sukceso laŭ mi estas Chomsky mem.
Li ne nur akuzas kaj kulpigas, kion faras miloj da aliaj aktivuloj, sed ankaŭ klarigas kialojn, fontojn de tiom specifa usona konduto. Chomsky mem apartenas al la du plej forte kritikataj de li nacioj – la usonanoj kaj judoj, do por li tio estas ne ekstera, ne ies, sed lia propra problemo. Pro tio akuzante li ofte diras “ni”. Krome li ne nur priskribas kaj analizas, sed ankaŭ donas konsilojn kiel kontraŭagi, sugestas vojojn por eliri tiun sociopolitikan sakstraton. Oni povas konsenti kun Chomsky aŭ ne, sed liaj proponoj tute ne aspektas ekstremismaj, ofendaj aŭ provokaj. Ili estas sufiĉe normalaj kaj kompreneblaj kadre de la anarkiisma filozofio, liberalaj ideoj ĝenerale. Do antaŭ ni estas ne esktremisma marĝenulo, sed normala universitata profesoro, kiu eldiras tion, kion ni jam plurfoje aŭdis, sed nun aŭskultas pli atente pro liaj fameco, influo en intelektuala medio kaj parollerteco.
Mi ne povus diri, ke tiu libro grave ŝanĝis mian opinion pri rilataj aferoj, sed sendube ĝi pensigis min pri ili pli profunde, instigis iom distanciĝi de la plej disvastiĝinta nun dekstrema pozicio kaj alrigardi de pli maldekstra vidpunkto. Ni tiom alkutimiĝis al niaj stereotipoj, ke foje bezonatas forta puŝo por ŝanĝi tiun vidmanieron. Chomsky vere majstras pri mensopuŝado.

Oratoro kun brilo, sed riproĉo

Ĉu li majstras pri ĉio? Mi ne certas. Mi ne estas fakulo pri plejparto de diskutataj temoj, do povas nur aŭskulti ĉion diritan senkritike. Sed jen Chomsky preterire ekparolis pri la soveta historio kaj mi tuj stumblis ĉe jena eldiro: “La islamismaj batalantoj faris teroristajn agojn rekte interne de Rusujo. Kaj tiuj ĉi samaj fortoj poste ŝanĝis sian formon en tion, kio iĝis Alkaido. Parenteze, tiuj teroristaj agadoj ĉesis post kiam la rusoj foriris el Afganujo…” (p. 80).
Atentigis min ne nur “rusoj” rilate la sovetan armeon, konsistintan el reprezentantoj de dekoj da etnoj, inkluzive tiujn “islamajn” (tataroj, taĝikoj, uzbekoj, ktp). Mi jam alkutimiĝis, ke alilandanoj nomas ĉiujn loĝantojn de mia lando “rusoj”, kvankam en Rusio oni ĉiam distingas la nociojn “rusoj” (etna) kaj “rusianoj” (politika) kaj eĉortodoksa eklezio antaŭe nomiĝis ne la Rusa, sed Rusia. Plej miris min mencio de iuj enigmaj teroraj agoj, kiujn laŭ Chomsky okazigis en Sovetunio islamistoj dum la Afgana milito (1979-1989). Kiel historiisto mi certe interesiĝis pri la temo, sed neniam aŭdis pri tiuj aferoj. En Sovetunio okazis dekoj da teroraj atakoj, sed faris tion psikaj malsanuloj, armenaj naciistoj, kontraŭkomunistoj – iuj ajn, sed ne afganaj islamistoj aŭ ties subtenantoj. Mi trarigardis plurajn publikaĵojn, sed neniam vidis informojn pri atakoj de afganaj batalantoj eĉ kontraŭ ĉelimaj sovetaj teritorioj, des pli pri teroraj agoj “rekte interne de Rusjuo”. Mi bone memoras kiel en 1989 lastaj sovetaj taĉmentoj gvidataj de la generalo Gromov trapasis la riveron Amudarjo, forlasinte Afganion. Sed mi ne memoras iun “ĉesigon de la teroraj agoj”, kiu laŭ Chomsky sekvis tiun eventon.
Mi aldonu, ke laŭ mi scio kontraŭ la soveta armeo batalis moĝahedoj, surbaze de kiuj poste formiĝis ne Alkaido, sed Talibano – temas pri la du malsamaj movadoj, sufiĉe antagonismaj. Iel ajn Talibano kiel aparta forto aperis ĉirkaŭ 1994, Alkaido (laŭ Chomsky) ne pli frue ol en 1998 – do ambaŭ kelkajn jarojn post la foriro de Sovetunio el Afganio.
Ĉu malgranda fendeto en la argumentomuro de pensanto? Eble jes. Sed imagu, ke pentristo verkas ies portreton kaj, por atingi iujn estetikajn celojn, iomete ŝanĝas jen nazon, jen orelojn, jen frunton. Ĉiukaze li ŝanĝas malmulton, sed ĉu fine ni ricevos ĝustan bildon? Kiom da tiuj fendetoj troviĝas en faktobazo de Chomsky?
Same ne ĉiam glatas logiko de la aŭtoro, laŭaspekte brila, sed post pli profunda esploro ne tre korekta. Ekzemple, oni demandas lin pri kialoj de la usona invado al Irako. Li tuj respondas, ke kaŭzis tion strebo regi la regionon, riĉan je nafto. Bone. Sed kial oni atakis nome Irakon, sed ne Iranon aŭ Libion, kiuj havis pli akran kontraŭusonan politikon kaj ne malpli da nafto kaj gaso? Chomsky asertas, ke Irako estis plej malforta celo. Sed ĉu iu kredas, ke batalo kontraŭ reĝimoj de la iranaj mulaoj aŭ Muamar Kadafiestus multe pli malfacila? La usona armeo estas nun plej pova en la mondo kaj verdire neniu lando, kiu ne havas atomarmilon, povus efike kontraŭstari ĝin. Tion konfirmis postaj eventoj en Libio, kie loka armeo estis venkita de la ribeluloj eĉ sen rekta alilanda invado.
Sian konvinkon pri marioneteco de la iraka registaro Chomsky konfirmas interalie, dirante ke Usono ne bezonas la vere sendependan demokratan Irakon, ĉar pro la plejparte ŝijaisma loĝantaro ĝi baldaŭ estus influita de Irano, kiu estas malamiko de Usono kaj ties aliancano – Israelo. Tamen nun mi scias, ke nome tio finfine okazis. Porirana konduto de la iraka registaro klare evidentiĝas ekzemple en ĝia persista subpremado de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo, kiu jam kelkajn jardekojn luktas kontraŭ la mulaa reĝimo kaj eĉ partoprenis la Irana-Irakan militon ĉe la iraka flanko. Tuj post la falo de la reĝimo de Sadam Husejn, novaj irakaj regantoj postulis forpelon de tiu organizaĵo el la lando, ĝian senarmigon kaj likvidon de ĝiaj tendaroj. Post vortoj sekvis rektaj atakoj, dekoj aŭ eĉ centoj da iranaj opoziciuloj estis mortigitaj – kaj ĉio ĉi okazis malgraŭ ardaj protestoj de Usono, kiu lastatempe eĉ ekskludis tiun organizaĵon el la “terorisma listo” kaj evidente esperas uzi ĝin por kontraŭstari Iranon. Ĉu pupoj iĝis malobeemaj?
Same stranga aspektas plurfoje ripetata de Chomsky aserto, ke estas neniu problemo regi okupaciitan landon, do li tute ne komprenas kial Usono malsukcesas pri regado de Irako: “…la nazioj en la okupata Eŭropo havis malmultajn problemojn administri la landojn sub sia regado” diras li (p. 43). Ĉi-kaze mi tute malkonsentas. Eble la nazioj ne alfrontis gravan reziston en la senarbara Nederlando aŭ la malgranda Luksemburgo, sed ilia vivo en la okupaciita parto de Sovetunio estis ege malfacila kaj foje terura. Pri tio atestas ne nur oficialaj sovetaj dokumentoj, sed ankaŭ rememoroj de lokaj loĝantoj kaj postvivintaj nazioj. Eĉ pli – pri tio atestas sperto de la usona milito en Vjetnamio, malgranda lando, kiun Vaŝingtono ne sukcesis regi malgraŭ kruelegaj militrimedoj. Chomsky bonege konas tion, ĉar li estis aktivulo de la tiutempa kontraŭmilita movado kaj plurfoje uzas la militon en Vjetnamio kiel konfirmon de siaj argumentoj.
Ĉu al tiaj logikaj kaj faktaj eraroj aludis slovena filozofo Slavoj Žižek dum sia fama distanca polemiko kun Chomsky?

Finaj konkludoj

La libro estas sendube leginda kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri politiko, historio aŭ ekstera mondo ĝenerale. Oni povas malkonsenti kun Chomsky, sed por tio oni bezonas koni lian vidpunkton kaj argumentojn, kiujn akceptas milionoj da homoj. Krome, ĉu ekzistas pli bona eblo kompreni sian vidpunkton ol diskuti (eĉ distance kaj senresponde) kun oponanto? “Imperiaj ambicioj” donas tiun eblon por ĉiu, do uzu ĝin.
Mi aparte ĝojas, ke tiu libro aperis nun – nur kelkajn jarojn post la usona eldono. Legi en Esperanto ĉefverkojn de la monda literaturo estas ĝujinda afero, sed mi dezirus ankaŭ pli ofte vidi sur niaj librobretoj aktualajn eldonaĵojn – pri politiko, ekonomio kaj socia vivo. Eldonaĵojn pri kiuj oni povus diri al eksteruloj: “Mi sukcesis legi tion danke al Esperanto, ĉar nacilingva eldono ankoraŭ ne aperis” (kiel mi povas diri pri ĉi libro en Rusio). Utileco de la lingvo estas reklamilo multe pli efika ol ĝia facileco kaj neŭtraleco.
La eldonaĵo mem ankaŭ estas laŭdinda. Bela kovrilo, fortike gluitaj folioj, bona tiparo. La teksto estis zorge tradukita kaj redaktita. La lingvaĵo estas facile komprenebla, al kio verŝajne kontribuis bonligvisma vortuzado de la teamo, gvidata de Renato Corsetti. Nenio ĝenis mian legadon, eble nur uzado de “tiu ĉi” ŝajnas tro ofta (plurloke sufiĉus “tiu”) kaj mirigis min la vorto “malsimpla” – supozeble anstataŭigilo de “komplika”. Mi ne engaĝiĝu en lingvaj bataloj, sed ĉu havas sencon trudado de la malkutima (en reala Esperantujo) vorto, kiu nur malhelpas legadon kaj malfaciligas komprenadon?
Fine mi resumu, ke la eldonejo “Bero” prezentis al ni bonegan libron kaj oni povas nur esperi, ke tiu iniciato estos daŭrigota per eldonado de novaj aktualaj libroj, kiuj helpos al ni pli bone orientiĝi en la nuna mondo. Mi persone ŝatus legi verkojn de Slavoj Žižek, verŝajne plej fama el nunaj filozofoj kaj samtempe plej akra kritikanto (kaj kritikato) de Noam Chomsky. Aŭskultu ĉiujn, decidu mem!

Stanislav Belov

La novaj ambicioj de la imperiestro


retpaĝo
Noam Chomsky sendube estas la plej fama vivanta lingvisto, sed estas eĉ pli vaste konata kiel politika kritikanto. Li estis unu el la plej fruaj protestantoj en Usono kontraŭ la Vjetnama milito en la 1960-aj jaroj. Daŭris longe ĝis la Esperanto-movado komencis interesiĝi pri liaj ideoj, sed nuntempe aperas tradukoj de liaj verkoj. Jens Stengaard Larsen legis la plej freŝan.

Noam Chomsky: "Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro." Eldonejo Bero, Rotterdam 2013.

Nelonge post la famiĝo de Chomsky, usonaj esperantistoj provis instigi lin lerni la internacian lingvon, sed li respondis ke aliaj aferoj estas pli gravaj al li. Ŝajnas ke nenio de Chomsky aperis en Esperanto-versio ĝis ĉi tiu artikolo de 2003 en la reta Le Monde Diplomatique. Nun “Imperiaj ambicioj” jam estas la dua libro de Chomsky tradukita en Esperanton. En 2010 UEA eldonis prezenton de lia lingvistika flanko en “Lingvo kaj menso”, kaj ĉi-jare do aperis ĉe eldonejo Bero prezento de lia politika flanko. Ambaŭ titoloj estas bone elektitaj kiel enkondukoj al la Chomsky-a pensado; “Imperiaj ambicioj” eĉ estas sufiĉe grava por havi propran artikolon en la anglalingva Vikipedio.

La traduko bedaŭrinde konfirmas la proverbon ke “Tro da kuiristoj kaĉon difektas” (kaj malfruigas la pretigon de la plado, anoncita jam en julio 2007). Ne malpli ol 19 homoj helpis traduki kaj revizii la tekston, sed tio ne malhelpis, jam sur la unuaj paĝoj, konfuzi doktrinon kaj teorion, kaj traduki “preventive” ne per “preventa”, sed jen per “atak-evita”, jen per “antaŭataka”. Bonlingvismo ne estas traduk-faciliga. Krome la piednotoj estas iom konfuze organizitaj, kaj la indekso estas ne tre zorge flegita. La ekzisto mem de indekso tamen estas laŭdinda, kaj la ideo indiki tie la prononcon de la propraj nomoj ankaŭ ne estas malbona.

La libro konsistas el naŭ radiointervjuoj al Chomsky fare de David Barsamian. Tiajn intervju-seriojn ili faris kaj librigis jam plurfoje antaŭe kaj poste, sed ĉi tiu kredeble estas la plej diverstema, samtempe estante ne tro longa. La intervjuoj okazis plejparte antaŭ la ekofico de la nuna prezidento Barack Obama. Intertempe kelkaj minacoj ne realiĝis, kelkaj esperoj trompiĝis, kaj novaj minacoj aperis. La libro tamen esence ne malaktualiĝis pro tiuj detaloj, ĉar laŭ Chomsky la esenca doktrino de la usona politika reĝimo restas la sama pli-malpli ekde la komenco: nome, ke Usono posedu la mondon kaj malgranda riĉega elito posedu Usonon – kaj jen kio inspiris la titolon de la libro.

La bildigo de Usono kiel imperio unuavide malbone akordas kun alia aserto de Chomsky, nome ke Usono estas la plej libera lando en la mondo, eble eĉ en la monda historio. Efektive tio signifas ke la usona popolo havas multe pli da rekta respondeco pri la agado de sia registaro ol tiu de iu ajn antaŭa imperio. Kvankam oni facile legas la libron, ĝi enhavas multajn tiajn asertojn kiujn oni unuavide simple ne povas kredi, ĉar la vidpunkto neniam estas “ni la justuloj, ili la nejustuloj” (nek inverse). Chomsky draste draŝas la Usonan socion laŭmerite, sed aliflanke ĉiuj, nelaste la usonanoj mem, devus konscii ke ĝi estas konsiderinde kaj laŭdinde libera, multe pli ol ekzemple la Brita.

La paradokso estas ke la homoj plej liberaj agi, plej hezitas kion komenci. Post prelegoj en Usono, homoj ofte demandas al Chomsky: “Kion mi devas fari?”. Post prelegoj en la Tria Mondo homoj rakontas al li kion ili jam faras! La unuamondanoj, precipe la usonanoj, estas dum longa tempo submetataj al propagando kiu kredigadas al ili ke se ne estas facila kaj rapida solvo, tiam estas neniu solvo. Tia propagando prosperas en senprecedence libera socio nur ĉar la amasinformiloj dependas de reklamoj por siaj enspezoj, kaj ĝi sukcesas nur tiom kiom la popolo restas apatia pri la specialaj interesoj de la posedantoj de grandaj kompanioj.

Laŭ esperantista vidpunkto oni devas bedaŭri ke en la libro estas nenio pri la imperiismo lingva. La dua ĉapitro nomiĝas “Sur malneŭtrala lingva fundamento” (pli idiome ol fidele tradukita el “Collateral language”). Tio tamen referencas al io tute alia, nome la hipotezo, vaste subtenata en usona laika lingvistiko, ke la lingvo en si mem povas doni “difinitan formon en la homa kompreno pri la eventoj”. Chomsky simple rifuzas rilati al tio. Propagando ne estas en la lingvo, sed en tio kion oni efektive diras – kaj ankoraŭ pli en tio kion oni sukcesas prisilentigi.

Interese estas konstati ke la propagando estas plej evoluinta en la plej liberaj landoj, simple ĉar tie la potenculoj plej bezonas ĝin. Lastinstance neniu hierarkio povas plenumi sian volon sen la konsento de la amasoj, sed la diktaturoj havas ankaŭ pli krudajn metodojn por certigi ĝin. La moderna propaganda industrio ekestis kiam Britio bezonis la partoprenon de Usono en la unua mondmilito. La strategio de la Brita “Ministerio pri Informado” estis konvinki la usonajn intelektulojn pri sia afero, tiel ke tiuj kondukos la paceman usonan popolon en histerian staton kiu permesos la partoprenon en la milito. Oni plene sukcesis. La kontraŭgermana fanatikeco atingis punkton, kie la Bostona Simfonia Orkestro eĉ ne povis ludi la muzikon de Bach! Evidente, ankaŭ publika uzo de la germana lingvo estis praktike malpermesita, sed tio ne menciiĝas en la libro.

Interese estas ankaŭ konstati la malestimegon al la popolo fare de la plimulto de intelektuloj. Ĝi haladzas el esprimoj kiel “La fabrikado de konsento” el la 1920-oj (Walter Lippmann) aŭ “La inĝenierado de konsento” en la 1940-aj (Edward Bernays, nevo de Sigmund Freud). Laŭ ili, pensadon oni devas lasi al la pensuloj, kiuj en demokratio devas agi malantaŭ la kulisoj. La pensuloj sukcesas tiagrade kiom la fabelo pri la novaj vestoj de la imperiestro efektive estas fabelo. La pensuloj servas al imperio, kies estro decidas kio estas bela, kaj se oni ne povas silentigi la infanon kiu ekridante krias ke la imperiestro estas nuda, oni povas efike malhelpi ke la aŭdantoj emu ekagi surbaze de tiu rivelo.

Chomsky mem ĉiam tenis sian profesion strikte aparte de sia socia aktivado. Laŭ li, politiko malkiel lingvistiko estas por ĉiuj, kaj efektive la politikaj intervjuoj al li estas multe pli legeblaj ol liaj lingvistikaj verkoj. Marksistoj ofte interpretas tion kiel “mankon de teorio”. Tiurilate estas ilustra la citaĵo el Antonio Gramsci, kiun Barsamian faras fine de la tria ĉapitro. Malkiel Gramsci, Chomsky ne estas marksisto; la misevoluo de socialismo okazis nek ĉe Stalin, nek ĉe Lenin, nek ĉe Markso, sed jam ĉe Hegelo, kiu estas la malbona spirito ne nur de marksismo, sed de la tuta okcidenta filozofio. Gramsci argumentis kontraŭ la marksa duismo inter ideo kaj materio, transprenita el la filozofio de Hegelo. Per tio Gramsci akiras respekton de Chomsky, kvankam li esprimis per nenecese malsimplaj vortoj la simplan veron ke oni diru la veron.

Nin esperantistojn Chomsky tantaligas pri la rilato inter socio kaj lingvo, sed aliflanke li certigas ke ĉiu povas kompreni kaj kontraŭbatali imperiismon. Ekzistas neniu aparta scienca metodo. Tamen ne tute mankas lingvistiko en ĉi tiu libro. La lastaj vortoj en la oka ĉapitro mencias la okupiĝon de Chomsky pri “temo kiu estis malfacile studebla ĝis antaŭnelonge [...] kiel la apartaj ecoj de biologiaj sistemoj – kaj mi konsideras penso-sistemojn, planadon kaj lingvojn kiel biologiajn sistemojn – povas esti difinataj de tre ĝeneralaj ecoj de fizikaj leĝoj, matematikaj principoj kaj tiel plu”.

Eble la popolaj imagoj pri lingvo devas maturiĝi sub scienca influo dum kelka tempo, antaŭ ol eblos skizi teneblan ideon, kapablan instigi lingvan agadon internaciskale. Ni havas teneblan internacian lingvon en Esperanto, sed kun tio ni ne aŭtomate havas teneblan ideon pri la homa lingvo. La imperiestredzino ankoraŭ estas en la vestoĉambro.

Jens Stengaard Larsen

Imperiaj ambicioj


Marto 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2018.html
Dialoga esearo inter Noam Chomsky kaj David Barsamian. Noam Chomsky estas konata kiel usona lingvisto kaj filozofo. Li rakontis pri la historio de Usono ĉefe pri ĝia invadema aŭ konkereca nome imperia karaktero ekz. al la komenca perioda indiĝeno kaj sekve al Latinaj Amerikoj, sekve al Vjetnamio, Irako k.a. Interalie li multe parolis pri la Iraka milito.
Plie li menciis multe pri usona sistemo de Socia Sekureco. Hospitaloj multe profitas pro ke kuraci riĉulojn kaj inverse ne emas kuraci malriĉulojn. Ja ekstrema diskriminaciata socio estas usona socio, li komdamnas.
Mi volas prezenti impresplenan frazon de la libro (jene citas):
"Kiu deziras ŝanĝi la mondon, tiu bezonas faradi tagon post tago la enuigan, simplajn taskojn: kolekti kelkajn homojn, kiuj interesiĝas pri unu ideo, konstrui pli kaj pli grandan organizaĵon, efektivigi la sekvantan etapon, sperti malsukceson, kaj fine atingi ion. Tiel ŝanĝas la mondo.
Tiel oni forigas sklavecon, tiel oni protektas la rajtojn de laboristoj. Ĉiu notinda gajno deveins de tia klopodo."

Samo (Japanio)

Imperiaj ambicioj


Novembro 2017
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2017.html
La gvida principo de la usona historio estas ke la nura vojo por gajni sekurecon estas per ekspansio.
De la Dua Mondmilito Usono strebas estri la tutan mondon. Ĝi ne eltenas, ke iu lando malobeas ĝian politikon. Kiam tio okazas, ĝi grave malobservas la homajn rajtojn . Pro timo, ĝi pli kaj pli celas estri la tutan mondon, kaj eĉ la kosmon. Je la demando al Noam Chomsky: Kion ni povas fari por plibonigi la mondon? Li respondas :"Kiu deziras ŝanĝi la mondon, tiu bezonas faradi tagon post tago la enuigajn simplajn taskojn: kolekti kelkajn homojn, kiuj interesiĝas pri unu ideo, konstrui pli kaj pli grandan organizaĵon, efektivigi la sekvantan etapon, sperti malsukceson, kaj fine atingi ion. Tiel ŝanĝiĝas la mondo".

Shanjo (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.