La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Interkona mateno

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: teatro
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro vinktita ±€5.00
  • Priskribo: Kvar teatraĵoj kun dialogo viva kaj situacioj burleskaj, tamen iel rekoneblaj. En la titola dramo Interkona mateno la leganto trovos intiman rilaton al aferoj konataj de ĉiuj esperantistoj, sed sub vualo el komiko kuŝas grava mesaĝo. Nepo benita estas farso spicita per nur grajno da angoro. Ankaŭ en la du ceteraj dramoj komiko kaj seriozeco kunfandiĝas. Du el la teatraĵoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA.
  • Specimeno: Jennifer: - Problemo? Pri kio? Mi ne rimarkis problemon. (Kun ŝajnigita ofendiĝo) Ĉu vi havis problemon? Ĉu vi ne estas kontenta?
    Mateo: - Jes-jes-jes. Sed... Mi pensas pri... Mi ne memoras ĉu mi... ĉu mi havis... ĉu ni... uzis...
    Jennifer: - Ĉu ni uzis? Ĉu ni uzis? Vi estas amuza! Certe ni uzis! Kion vi pensas? Mi ne estas kamikaza kandidato! Stultulo! Ĉu vi nenion rimarkis?
    Mateo: - Nu, bone. Mi nur pensis... ke mi ne kunhavis...
    Jennifer: - Ne zorgu, ne zorgu! Vi kunhavis pli gravan aferon. Sed mi kompreneble havis. Mi ne iras tute senprotekta al kongreso! Ĉu vi ne scias, kion signifas UK?
    Mateo: - UK? Universala...
    Jennifer: - Tute ne, tute ne! Ĝi signifas - Uzu Kondomon!
  • Paĝoj: 51
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1996
  • Pezo: 65 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Interkona mateno


esperanto.net/literaturo/dram/libr/interkonrec.html

La verkisto Sten J. ricevis premiojn plurfoje en belartaj konkursoj. Sten menciis pri motivoj de siaj unuaj dramoj: Ekzerci sian esprimkapablon estis unu motivo laŭ lia humila esprimo.

Simplaj frazoj kun abunda vortstoko kaj humuraj esprimoj estas la karakterizo de Sten Johansson. La frazoj ofte aktivigas cerbumadon de legantoj. La enhavo estas ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj kaj aktualaj nuntempaj tendencoj. Lia ŝerco kutime donas rideton ĉirkaŭ mia buŝo. Se mi aplikas lian manieron en Interkona Mateno, mi proponas uzi la mallongigon UEA por "Uzi Esperanton Amike". Estas ĉarme!

Ĉu estas hazardo aŭ sorto? Tia demando estas eterneca. Laŭ propra volo oni povas decidi aŭ emfazi ĉiujn okazaĵojn por si mem. Nia vivo aspektas problemoplena, sed kiam oni legas dramojn de Sten, tiam oni povas rimarki optimismon de nia vivo. Do ni renkontas "NEPO BENITA"-n.

Je la fino de la 80-aj jaroj komunisma muro forfalis. De tiam la orienta popolo direktas sin okcidenten por serĉi liberecon kaj bonfarton de la vivo, post longa suferado de "kruela subpremado de humanisma valoro". Oni jam aere sentis la skuon kaj tremon de la ŝanĝiĝo en ismoj. Kiam mi legis SAVBOATO-n, tiam mi kapjesis pro la trafeco de historia fluo.

La personoj en la libro ne forgesas ŝerci en seka kaj nervoza situacio. Ili sur la savboato pripensas solvon de komunika problemo. Internacian lingvon SOPIRANTO-n unu proponas, kaj la alia imagas "sup-iranto"-n. Libera imago, pensado fantazie kaj esperante eble necesas por ilia aŭ nia filozofiumado.

"Ĉia politiko estas blago kaj trompo", unu el ili elbuŝigas, sed B estas optimisto kaj mencias pri la partio: "... pure idealisma, honesta movado, kiu agos sole por la bono de la homaro." Kaj li daŭre, komike emfazas: "Ni solvos ĉiujn problemojn en paco, konkordo kaj interkompreniĝo. Dio donos tagon, Dio donos konsilon."

Nia vivstilo ŝanĝiĝas laŭ modernaj iloj sinsekve, ankaŭ nia pensmaniero. Tamen bedaŭrinde multaj restas en kutimaj pensmanieroj: Oni prefere transdonas kulpojn de si mem al aliaj, oni volas argumenti pli simpatie por tiri aŭ gajni zorgemon, intereson de aliaj, eble por superregi aliajn.

SONLETERE sonas la voĉo avare aŭ komike. Oni tute ne povas eskapi el la kategorio Vi kaj Mi. Inter ili okazas amara kaj amora dramoj. Ni povas scenigi ĉion en nia kapo laŭ propra fantazio, kaj povas havi eblecon kolorigi proprajn scenejojn laŭ niaj plenaj spertoj.

Simplaj kaj vortoriĉaj esprimoj eblas kontentigi legantojn. Humuro de la verkisto amuzas nin. Legantoj eble renkontos siajn najbarojn aŭ konatojn dum la legado de ĉi dramoj. Rekomendinda libro por komencantoj kaj progresantoj.

Boo Mee Kim-Lindblom

Tri rekomendoj


1998
esperanto.net/literaturo/roman/libr/johanssonrec.html

"Interkona mateno", "Mistero ĉe Nigra Lago", "Falĉita kiel fojno". Sten Johansson

La sveda aŭtoro Sten Johansson eldonas mem siajn verkojn sub la marko Al-fab-et-o. Antaŭ ol recenzi tri el ili mi menciu, ke, kiel okazas al la same valor-enhavaj mem-eldonaj libroj de André Cherpillod aŭ Gerrit Berveling, lia romano "Falĉita kiel fojno" (aŭ la drasta "La vojo de serpento sur roko", de Torgny Lindgren, tradukita kaj eldonita de Johansson) meritas aperi en pli luksa vesto. Vinktita kajero kun kolorkartona kovrilo, kvankam digna kaj certe leginda, tamen apenaŭ montreblas al neparolantoj de la lingvo aŭ en ekspozicio pri ĝia literaturo, se ne paroli pri la juĝkomisiono de la koncerna Nobel-premio.

Interkona mateno konsistas el kvar teatraĵoj originalaj, du el ili premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Johansson konfesas du motivojn por verki dramojn en esperanto: ekzerci sian esprimkapablon en tute aparta artbranĉo, kaj esperi iaman prezenton, ekzemple kasedan. La komenca unuaktaĵo, "Interkona mateno", okazas, en maniero sprita kaj amuza, dum Universala Kongreso (kio, en opinio de kelkaj, sufiĉus por ŝovi ĝin en la kategorion "Esperanta Kulturo"). Plej sukcesaj kaj interesaj mi trovas la duan kaj trian teatraĵojn, resp. "Nepo benita" (malgraŭ iom tro rapida transiro en la antaŭlasta dialogo) kaj "Savboato" (absurdeta, pli surpriza ol la antaŭa, kun subtile dozita angorigo). Resume, plia paŝo aŭ ŝtupo en la malabunda historio de nia teatro.

Ĉu "Mistero ĉe Nigra Lago" estas, kiel demandas sin kaj onin la dorskovrilo, la unua esperanta romaneto por kaj pri denaskuloj? Probable jes. La hazarda kuniĝo de ses denaskaj geknaboj (tri geparoj) en sveda urbeto same probablas, kiel renkonti madridan taksiiston kiu parolus volapukon, sed, nu, tiajn riproĉojn oni ne faris al la fama serio "La kvinopo", de Enid Blyton, multrilate pli fantazia. Kaj gravas, ke Johansson prezentas la aventurojn de sia plurgenta kaj plurlingva sesopo verŝajne, versimile. La intrigo, krom teni la atenton de la leganto, evitas la pekon de multaj infanlibroj, nome supozi infanojn stultaj. En stilo samtempe simpla kaj flua, ĝi ne ignoras aktualaĵojn, ekzemple rasismon kaj ksenofobion. Finas la romaneton glosaro kun vortoj bone konataj ("brovo"), ne tiom kutimaj ("riceli") kaj bezonataj en ĉiutaga lingvouzo ("terpomfrito", "haŭtkapulo").

"Se la infanoj Schulze ne estus tiel lacaj kaj varmaj, eble Brian Jespersen neniam estus murdita. Aŭ eble - pensas Renate Schulze, ilia patrino, kvankam ŝi nenion diras - eble ankaŭ la infanoj estus buĉitaj kiel kunikloj." Jen kiel startas "Falĉita kiel fojno", krimromano realeca kiel la vivo mem. Germanaj, svedaj kaj alilandaj roluloj implikiĝas en enketon pri mortigo ĉe la bordo de sveda lago. Kiel dirus Piron, Johansson verkas en "la bona lingvo", kiun li mastras kun la esprimivo, elasto kaj eleganto de, kial ne?, Trevor Steele. La fakto, ke temas pri ĝenra verko, ne ambicia laŭ siaj amplekso aŭ profundo, ne lasas tro da spaco, por ke lia proza talento manifestiĝu plene. Ĝi tamen sin anoncas freŝe kaj impete. Tian impreson faras lia prezento de socio komplika kaj kompleksa, ofte pretervidata sub la bildkarta aspekto de "la kvieta, idilia Svedio". Ne senmotive, do, oni rajtas nun atendi de Johansson la romanon, kriman aŭ ne, kie disfruktos liaj potencialoj.

Du-vorte: tri rekomendoj.

Jorge Camacho

Kolekto kun ĝenra bunteco


n-ro 172/aprilo 1998
esperanto.net/literaturo/lf/interkonmatenrec.html

Sufiĉas nur mencii la aperintajn lastatempe dramkolektojn (Invento de l' jarcento de Julian Modest, Antaŭ la kulisoj de Bernard Golden, Kvar teatraĵoj de Ruto Culbert, Eduko danĝera kaj aliaj teatraĵoj de Harold Brown) kaj teatraĵojn aperintajn en revuoj, sur scenejo kaj sur vidbendoj (La vorta klaso de Giorgio Silfer, ekzemple) por konstati, ke la intereso al la dialoga formo en nia originala literaturo revenas. Ĉi tio ne estas hazardo: la bezono je dramaturgiaj verkoj renaskiĝas pro la nunmomenta lingvoevoluo, kiu postulas krei novajn modelojn por konfirmiĝo en la praktiko. Do la dialogoj estas plej taŭgaj por parolkomunumo, kia estas la nia. Kune kun la leksikografio, la dramaturgio estas la plej influhava al la esperantistaro.

Konsiderante ĉi tion, mi konstatis, ke la lingvaĵo en la dramkolekto de Johansson estas bona, fajna, interesa, do unuvorte - modela. Kaj la leganto kaj la spektanto ĝuos vere nian lingvon.

La lingvaĵo en teatro estas multo, por la esperanta teatro - eble eĉ pli multo, sed ĝi nek nuras, nek sufiĉas, nek lastas. La dramaturgio estas literaturo, tamen literaturo por teatro. Kaj la teatro estas arto, arto kun siaj, propraj "leĝoj". Sten Johansson ne nur konas, sed ankaŭ strikte aplikas tiujn leĝojn. Tial liajn porteatrajn tekstojn oni povas pritaksi kiel dramaturgion.

La situacio de "Interkona mateno" (doninta la titolon al la tuta dramkolekto) povus okazi ĉie ajn dum ĉiu ajn kongreso en ĉiu momento. Sed sub la plumo de Sten Johansson ĝi estas sprita komedio kun "peplo" el nia "interna" vivo. Interna, do esperanta: kiel hazarde oni povus trovi kongresedzinon. Ja fenomeno de niaj UKoj, konata jam de la tridekaj jaroj kaj registrita per la esperanta kabaredo...

Per la dua teksto "Nepo benita" Sten Johansson pliriĉigas la tradicion de la radio-teatro, fakte tereno tre malfacila eĉ por sperta dramaturgo. Tie la dialogo estas la nura esprimebleco: tial ĝi devas esti pli dinamika kaj stimulanta la pli rapidan disvolviĝon de la intrigo. "Nepo benita" metas antaŭ ni moralajn problemojn venintajn el la sango. Ili trovas sian solvon per la feliĉa fino.

Same moralajn problemojn traktas la teatraĵo "Sonletero". Je la fono de detruo en la socio, ni estas atestantoj ankaŭ de detruo familia, kaj de tie - de (sin)detruo enhoma. Sed kiu unuas?

Alia teatraĵo, "Savboato" metafore interpretas la sopirojn de millionoj da homoj, kiuj depost 1989 ekremis okcidenten. Ŝajnas al mi, ke la aŭtora mesaĝo estas kaŝita en la fina frazo de la teatraĵo: "Remu! Remu okcidenten!"

Laste mi ŝatus laŭde mencii ankaŭ la ĝenran buntecon en ĉi tiu dramkolekto, rezultita de serioza laboro kaj la senduba talento de Sten Johansson.

Ljubomir Trifonĉovski

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.