La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Inferio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Eĉ se bona, tio ne sufiĉas


1992

Hindrik Jan Bulthuis (1865-1945) estas unu el la historie gravaj Esperantaj verkistoj. Apud amaseto da lernolibroj, tradukoj kaj originalaj teatraĵoj li aŭtoris kvar originalajn romanojn, kiujn siatempe oni multe laŭdis pro modela stilo, sufiĉe simpla kaj senornama, por ke ankaŭ malpli spertaj legantoj povu ĝin mastri. Bulthuis eĉ konscie verkis por tia publiko: tial fine de La vila mano li listigis ĉiujn vortojn de la verko kiuj ne estas en la Ŝlosilo de Ĉefeĉ.

Laŭdire la romanoj de Bulthuis estis popularaj, kaj estas facile kredi tion. Ne nur la komforteco de la lingvo sed ankaŭ la felietone fluanta rakontado, kiu ne streĉas la cerbon de la leganto, povis kontribui al tio. Strange tamen, ke neniu el liaj romanoj aperis en dua eldono pli frue ol nun, post paso de pli ol duona jarcento. Samtempaj romanoj de Julio Baghy atingis eĉ plurajn represojn. En tio ĉi ne temas nur pri eldonistaj decidoj. La tempo juĝis, ke Baghy estas pli bona verkisto kaj pli bona stilisto, ankaŭ se temas pri facileco.

Estas afero de persona ŝato, ĉu La vila mano estas la plej bona romano de Bulthuis. Mi emas aliĝi al William Auld, kiu enlasis en sian bazan legoliston de Esperanta literaturo nur Idoj de Orfeo (1923). Nu, se oni ŝatas unu, ankaŭ la alia plaĉas, ĉar en ambaŭ oni trovas tion kion Bulthuis vere sukcesis fari bone: bildigi la nederlandan kamparan vivon. Li estis enamiĝinta al la regiono de sia infanaĝo en la norda parto de Nederlando. Sendube ankaŭ La vila mano dankas sian scenejon kaj la vivecajn rolulojn ne tiom al la fantazio de la aŭtoro kiom al liaj rememoroj. Tion konfirmis ankaŭ lia filo Rico, mem fekunda verkisto, en intervjuo por Literatura Foiro (februaro 1983). Certe ankaŭ la kuntena elemento, la superstiĉo pri la vila mano, ne estas elpensaĵo de la aŭtoro sed de liaj iamaj samvilaĝanoj. La vila mano estas simbolo de la konscienco. Ĝian malagrablan tuŝon oni sentas, kiam oni cedas al ŝtelo aŭ alia friponaĵo, kaj oni eĉ imagas vidi tiun timigan manon. Eble pro la meritoj en priskribo de la kampara vivo de la lando La vila mano aperis ankaŭ en la nederlanda. Sed kiel atestas Rico Bulthuis, unu el la tradukintoj, ĝi malbone vendiĝis.

Julio Baghy iam skribis, ke li tre atendas de sia kolego la unuan porjunularan romanon en Esperanto. Bulthuis certe havis talenton por tia verko; li ja redaktis i.a. koncizan version de Robinsono Kruso. Tiun esperon li tamen ne plenumis, kaj la unua ampleksa romano por junularo ankoraŭ atendas aŭtoron. En la alia represita verko, Inferio el 1938, Bulthuis tamen provis novajn ĝenron kaj medion. Inferio estas lia lasta kaj plej malbona romano, stumbla provo de sciencfikcio, kiu celis redoni lian abomenon kontraŭ la hipokriteco kaj senmoraleco de kapitalismo.

Tri junuloj el insulo, kie ĉiuj loĝantoj estas blindaj, ricevas per simpla operacio vidkapablon kaj vizitas la mondon de vidantoj, Inferion. Tie ĉio estas superevoluinta, maŝinoj plifaciligas la vivon ktp., sed tie ankaŭ disfloras krimoj kaj pro merkataj spekulaĵoj oni bruligas duonon de la rikolto, dum amaso da popolanoj malsatas. En la lando de blinduloj ĉio estas simpla kaj neevoluinta, sed neniu malsatas kaj krimo estas nekonata vorto. Bedaŭrinde la rakonto estas tro ŝablona, nekomplika kaj deklara.

Do, ĉu valoris reeldoni la du librojn? Ne. Ja estas esceptoj, sed se dum pli ol duona jarcento iu verko ne estis represita, ĝi ankaŭ ne meritas represon. Bulthuis estas grava nomo de nia literaturo, sed sufiĉas ke li estu reprezentita en antologioj kaj krestomatioj. La vila mano apartenas al la pli bona duono de Esperantaj romanoj. Ĝi tamen estas tro eksmoda por la nuna legantaro, tiel ke ĝi neniel povas trovi sufiĉe da aĉetantoj. Tiuj kiuj vere volas studi la evoluon de nia romanarto, sufiĉe facile trovas ĝin inter brokantaĵoj. Inferio simple estas malbona. Se vere necesis represi ion de Bulthuis, kial ne lian teatraĵeton Malriĉa en spirito, kies malgranda amplekso ne postulus grandan investon? Kial perdi monon en represoj kiuj malbone vendiĝas, dum valoraj manuskriptoj ŝimas en tirkestoj? Eĉ se ankaŭ ili ne vendiĝus, per ilia aperigo oni almenaŭ pliriĉigus nian literaturon.

Osmo Buller

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.