La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Porte(b)la Ilustrita Vortaro


2008

Ĉi tiu nova esperanta vortaro de Luiz Portella havas difinojn nur en Esperanto kaj ankaŭ bildojn. Ĝi similas do iomete al PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Tamen, ĝi estas A6-formata kaj havas nur 98 paĝojn, kaj multe malpli kostas ol PIV. Ĉu Poŝa Ilustrita Vortaro? Ĉu Pagebla Ilustrita Vortaro? Fakte oni nomas ĝin „Ilustrita OREL (Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto)”.

Kion ĝi celas? Laŭ la Antaŭparolo, ĝi servu kiel instruilo: lernante Esperantan vorton per Esperanta difino, „oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko”. Mi trovas tiun teorion tre kredinda – ankaŭ mi kredas, ke oni klopodu pensi en la lernata lingvo – sed restas la problemo, kiel oni difinu la plej oftajn vortojn de la lingvo, uzante nur tiujn oftajn vortojn, tiel ke lernanto efektive komprenu la difinojn. Ĉu la aŭtoro sukcesis en tiu malfacila tasko?

Sed antaŭ ol provi respondi tiun demandon, mi volas starigi alian demandon, kiu estas kvazaŭ kvizo por vi, la leganto, por kontroli viajn „ĝeneralajn sciojn”: kiu gvidis la atakojn en Nov-Jorko je la 11a de septembro 2001? Notu vian respondon sur slipon; poste mi donos la ĝustan respondon, kaj vi povos vidi, ĉu vi scias pli bone ol la aŭtoro de ĉi tiu vortaro!

Ilustrita OREL havas 2656 kapvortojn (PIV2002 havas 46 000). Ĝuste la plej oftaj vortoj estas ofte ankaŭ la plej malfacile difineblaj, speciale kiam oni disponas nur tiujn vortojn por verki la difinojn. Do, kaŝu per via mano la postan alineon kaj provu diveni, kiujn vortojn oni celas per jenaj difinoj:

1. agema, laborema.
2. eta botelo por kelkaj celoj.
3. firme certigi.
4. grado de grandeco.
5. grava societo.
6. libervola, senkontrola.
7. miri pro beleco aŭ supereco.
8. precizaj indikoj por atingi iun aŭ ion.
9. sin vidigi.
10. societo pri iu temo.
11. taŭgigi ion.
12. uzi la orelojn.

Jen la solvoj:
1. aktiva.
2. ampolo.
3. aserti.
4. amplekso.
5. asocio.
6. arbitra.
7. admiri.
8. adreso.
9. aperi.
10. akademio.
11. adapti.
12. aŭdi (ne aŭskulti).

Se vi trovis tion facila, verŝajne, vi estas sperta pri enigmoj. Pripensu, tamen, ke lernanto de Esperanto devus kompreni la difinon, ne jam konante la celitan vorton.

Per tiuj ekzemploj mi ne volas montri, ke la aŭtoro fuŝe difinis; mi eĉ ne pretendas, ke eblas plibonigi la difinojn. Mi volas nur montri, ke priskribi la signifon de vorto estas malfacile.

Krom priskribi la signifon per vortoj, la aŭtoro disponas du aliajn ĉefajn rimedojn. Unu estas la ĉirkaŭ 520 bildoj. Nu, bildo tre taŭgas por klarigi kelkajn vortojn, ekzemple „araneo”, sed preskaŭ tute ne helpus por klarigi aliajn, ekzemple „aperi”. Alia rimedo estas la uzado de „scienca nomo”. Ekzemple, la difino de „alaŭdo” estas „birdo (Alauda)”.

Cetere, ĉi tio ne estas la unua provo krei unulingvan Esperantan vortaron surbaze de la Baza Radikaro Oficiala: en 2001 aperis Baza Esperanta Radikaro de Wouter Pilger. Avantaĝoj de Ilustrita OREL super tiu libro estas la eta formato, la favora prezo kaj la bildoj.

Mi apenaŭ trovis erarojn en Ilustrita OREL, sed mi notas, ekzemple, ke „ŝi statas laca” (p. 8) ne estas normala lingvaĵo, kaj ke „la tuto de armiloj” ne estas bona difino de „armo”. Cetere, en la ĝenerala uzado la objekto de „adopti” malofte estas homo, do eble ne sufiĉas difini nur la sencon „alpreni iun kiel sian propran filon aŭ filinon”.

Dum temas pri eraroj, mi respondu la kvizdemandon: la atakojn en Nov-Jorko je la 11a de septembro 2001 gvidis Muhamad Atta, kaj mi mencias tiun ŝajne tute senrilatan fakton, ĉar sur paĝo 10 de Ilustrita OREL oni klopodas klarigi la korelativojn (nomante ilin tamen „pronomoj”) per aro da respondoj al KI-demandoj: Kie? En Usono. Kiel? Per aviadiloj. Kiom? Ĉ. 3000 mortoj. Ktp. Rimedo tre originala, sed eble malbongusta aŭ eĉ ofenda por iuj. Por mi la ĉefa problemo estas, ke ĉe „kiu” staras „Osama bin Laden”. Nu, estas vere, ke la usonaj amaskomunikiloj kulpigis lin tuj post la atakoj, sed Osama mem asertis, ke li eĉ ne estis informita pri la atakoj. Li ne havis motivon por mensogi, kaj oni ne havas motivon por ne kredi lin. Efektive, en 2006, reprezentanto de la usona federacia polico FBI diris publike, ke FBI havas „nenian bonan atestaĵon por ligi Bin Laden kun 9/11”. Osama ja estas en listo de homoj serĉataj de FBI, sed pro atakoj en Afriko en 1998, ne pro „9/11”; kontrolu mem ĉe fbi.gov, se vi volas. Ĉu la aŭtoro de Ilustrita OREL intence disvastigas miton, aŭ ĉu li mem estas viktimo?

Resume, mia opinio pri Ilustrita OREL estas, ke ĝi estas bela libreto, kiu verŝajne bone vendiĝos, ankaŭ pro la favora prezo, kaj verŝajne entuziasmigos kelkajn lernantojn, sed ĝia utilo kiel vortaro estas limigita, ne ĉar la aŭtoro malbone faris ĝin, sed ĉar la uzado de unulingva vortaro kun komencantoj estas malfacila afero.

Se la kreintoj de Ilustrita OREL volas plu okupiĝi pri leksikografio, kaj mi ja instigus ilin daŭrigi, mi humile proponas jenajn konsilojn. Unue, oni facile povus forigi kelkajn vortojn. En tia vortaro apenaŭ necesas ekzemple: adepto, akrido, alaŭdo, ankro, aperturo, apro, asembleo, ... Due, oni pripensu duobligi aŭ triobligi la grandon per aldono de multaj ekzemploj. En la nuna versio preskaŭ tute mankas ekzemploj. Mi havas tamen teorion (averto: mi estas nenia spertulo pri instruado de lingvoj!), ke ofte estas pli facile lerni frazeron aŭ tutan frazon ol unuopan vorton. Lernante frazon, oni lernas plurajn vortojn kaj ankaŭ la manieron uzi ilin. (Ekzemple, kiel oni uzu la verbon „aparteni”? La difino en la nuna verko tute ne mencias la prepozicion „al”.) Do, se oni donus multajn trafajn ekzemplojn (sed ili devus esti trafaj), eble oni multe helpus lernantojn. Trie, kaj laste, ... oni forigu la mencion pri la kara Osama!

Edmund Grimley Evans

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.