La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Informado praktike bitlibro azw3

  • Verkinto: Ziko van Dijk
  • Speco: bitlibro, movado, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.88
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €15.00, ePub €7.88, PDF €7.88
  • Priskribo: La verko estas manlibro por ĉiuj, kiuj volas informadi pri Esperanto. Verki informilon, deĵori en standoj, krei retpaĝon, kolekti monon ... La emfazo estas je la praktika flanko. Sed necesas ankaŭ kompreni la funkcimanieron de ĵurnalistoj, kiuj estas niaj plej gravaj - kredu aŭ ne - partneroj en informado.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Utila libro

Al la publiko ĝenerale malfacilas klarigi niajn iom komplikajn objekton kaj idearon. Nun tia praktika manlibro finfine estas farita, kaj ni profitu el ĝi! El ĉiuj eblaj anguloj de niaj agoj ni povas rekoni nin. Grandaj temoj kun subtitoloj kaj kromaj marĝenaj notoj prezentas ordon. Dum 4 jaroj la libro estis ampleksigita kaj polurita.

Jen citaĵo: "Konservi spertojn. Precipe en amatora laboro la risko grandas ke scioj kaj spertoj perdiĝas, ke aktivulo forlasas postenon sen sufiĉe informi la posteulon. La nova aktivulo devas denove lerni farante, lerni per propraj eraroj. Tio estas malŝparo de energio kaj elĉerpas la homojn. Ĉu vi deziras transpreni postenon? Ne, dankon, neniam denove!"

Kiel krei retpaĝon, kolekti monon ktp., "sed necesas ankaŭ kompreni la funkcimanieron de ĵurnalistoj, kiuj estas niaj plej gravaj - kredu aŭ ne - partneroj en informado".
Ĵurnalisto kiel "partnero". Kiamaniere kontakti la ĝustan, citaĵe: "En redakcioj la unuopaj membroj kutime laboras pri malsamaj temaj terenoj. Por esperantistaĵoj plej taŭgas terenoj kiel "lokaj aferoj" kaj "kulturo", aŭ ekzemple "familio" kiam vi informas pri familia Esperanto-renkontiĝo. Kiam vi planas kontakti redakcion, provu informiĝi pri la ekzistantaj terenoj kaj la koncernaj kunlaborantoj. Tiel vi pligrandigas la ŝancon ke via komunikaĵo estos legata de la ĝusta redakciano".

En la alineo Oftaj demadoj de ĵurnalistoj estas listigitaj 20 diversaj ekzemploj, unu el ili: Kiom da homoj parolas Esperanton? - Tie estas klarigo pri la ebla intenco de la demandanto kaj propono kiel respondi.

Verkistaj teknikoj, subtitola Frapfrazo jen citaĵo: "Se via gazeto estas ne nur por esperantistoj, tiam vi konsideru kompreneblecon aŭ almenaŭ prononceblecon por neesperantistoj (ekzemple, ne aperu supersignoj). Tial TEJO nomis sian nacilingvan informilon Dialog' ".

Kelkaj temoj estas spicita per epizodoj, en ĉapitro pri standumi Kreu simpatian bildon, marĝena noto: Perdita ŝanco. "Iam en germana eklezia foiro venis al nia stando iom aĝa damo, kiu diris kun rideto: "Mi jam aŭdis multon pri Esperanto, ĉar en mia loka paroĥo ekzistas esperantisto, kaj pro li mi tute ne ŝatas Esperanton". Subite kvar standumantoj kiel ŝarkoj ĉirkaŭis ŝin, alparolante ŝin preskaŭ ĉiu samtempe por "kontraŭbatali" tion, dirante ke Esperanto tamen estas ŝatinda, kaj kiujn belejn aferojn oni povas fari per ĝi. Mi bedaŭris tion. Tiu sinjorino ja ne povis esti vere "kontraŭ Esperanto", ĉar alikaze ŝi ne estus veninta al nia stando. Kaj oni povis rimarki, ke ŝi malgraŭ malagrabla sperto kun unuopa esperantisto tamen scivolemas, kaj pretas aŭskulti. Per demandoj la standumantoj estus povintaj mem ekscii, kial la sinjorino "ne ŝatas Esperanto". Jen bonega ŝanco por ni, lerni pri la publika bildo kiun havas Esperanto. Sed ne, tiuj esperantistoj ne interesiĝis pri tio: ili aŭtomate "rebatis"."

Verki informilojn: Enhavo kaj proporcioj de la enhaveroj. Marĝena noto: Lingvo. - "Ne provu prezenti la tutan lingvon, ne veku la impreson ke vi faras tion. Sed kompreneble en Esperanto-informilo io pri la lingvo ne povas manki. Rezignu pri frapfrazoj kiuj ĉielen-laŭdas iujn mitajn, nepruvitajn kvalitojn de la lingvo, sed provu iomete klarigi la diferencojn disde aliaj lingvoj. Se vi ekzemple atentigas ke ĉiuj substantivoj finiĝas je -o, kaj komparas tion al via nacia lingvo, ne necesas montri ĉiujn aliajn finaĵojn de Esperanto, sed diri ĝenerale ke tiu reguleco validas ankaŭ por multo alia".

Ziko van Dijk (denaske Sikosek) estas historiisto kaj okupiĝas interalie pri la historio de UEA.

Jen aliaj de liaj verkoj: ”Esperanto sen mitoj”, ”Sed homoj kun homoj”, ”VIKIPEDIO por vi” kaj ”La Asocio”. Jytte Sunekær

Jytte Sunekær

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.