La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

jOmO okcitanas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

JoMo invitas al la okcitana karnavalo


marto 2018, №3
sezonoj.ru/2018/03/recenzo-84

Jean-Marc Leclercq (konata ankaŭ kiel JoMo) verŝajne ne bezonas eĉ mallongan prezenton por la esperantistoj. Multaj konas kaj ŝatas lin pro liaj brilaj prezentoj de plej diversstilaj kaj diverslingvaj kantoj, per kio li akiris la famon de siaspeca “pop-stelulo” de Esperantujo. Tamen lin interesas ne nur la populara kant-arto, sed ankaŭ la relative malmulte konataj kantaj kulturoj de diversaj popoloj. En sia antaŭa disko JoMo slavumas li jam donis multe da atento al la jida, cigana, ukraina kaj rusa kantaj tradicioj, jen do venis la tempo por turni sin al la okcitana.

Necesas diri, ke la tradiciaj okcitanaj kantoj estas bone prezentitaj en la Esperanto-mondo: sufiĉas rememori nur pri la belegaj albumoj de la grupo Kaj Tiel Plu aŭ pri la antaŭnelonga albumo Okcitanio de Patric. Mi do havis ioman antaŭtimon, ĉu JoMo sukcesos digne konkurenci kun la jam ekzistantaj ekzemploj. Feliĉe, talento al JoMo sufiĉas; krome, por sia nova albumo li utiligis originalan allogaĵon – la uzon de la tradicia okcitana muzikilo bodego, pri kio al li helpis la membroj de la grupo Brankabodegaires (Bodegistoj). Bodego estas la okcitana speco de sakŝalmo, farata el kaprina ledo; ĝi preskaŭ malaperis en la unua duono de la dudeka jarcento, sed estis renaskita kaj repopularigita en la 1970aj jaroj per la penoj de multaj entuziasmuloj. Ĝuste tiu ĉi instrumento donas la ĉefajn sonon kaj fonon por la nova albumo, kreante la etoson de karnavalo kaj diversaj surstrataj festoj.

La enhavo de la albumo estas facile antaŭvidebla: plej diversaj okcitanaj muzikoj kaj plej variaj tekstoj. Bedaŭrinde, la informoj pri la muzikoj kaj la tekstoj en la tekstolibreto ege magras (foje evidente temas pri pli-malpli modernaj kantoj; ekzemple, la kanto La valso de ministoj mencias la francan politikiston Jean Jaurès, murditan en 1914); ankaŭ ne estas konate, kiu tradukis la tekstojn. La temaro de la kantoj tre buntas: jen temas pri la okcitana dancemo kaj festemo, jen pri la vinaj tradicioj, jen pri la familiaj aferoj (veraj pri-amaj kantoj mankas), jen pri la ŝato al rugbeo, jen pri la socia lukto (ankaŭ pri la batalo por la okcitana lingvo). La tekstoj estas pli-mapli facilaj, kvankam ne tute senriproĉaj de la lingva vidpunkto. Aparte agacas la kelkfoja mispozicio de “ne” post la negata verbo (kiel, ekz., “Se kontakton vi ŝatas ne” anstataŭ la celita “Se kontakton vi ne ŝatas”) – la miso nur kelkfoja, sed ja ege bedaŭrinda. La tekstolibreto foje provizas kelkajn historiajn kaj kulturajn komentojn, sed mi preferus, ke ili estu pli vastaj.

La muziko impresas forte: la abundo de la bodeg-sonoj faras ĝin originala kaj karnavale “vivsona”. Mi tamen notas, ke foje tio faras eĉ iom misan efikon (la densa sono de bodegoj iom plumpigas la aldonajn muzikilojn kaj kaŝas la voĉon de la kantisto), sed entute la muzika parto de la albumo prezentiĝas kiel ege bona. La okcitanaj melodioj belegas kaj ofte instigas danci. La elparolo de JoMo estas tradicie bona kaj klara, tamen la virina voĉo (de Rita Macedo) suferetas je iom misa prononco. Bedaŭrinde, la ĉefkantisto foje kantas tro base, kio senvalorigas lian belan voĉon. Malgraŭ tio, ke mi restis plene kontenta pri la albumo, mi ne povis forsvingi la impreson, ke la disko estis preparita iom haste kaj senzorge, ĉar multaj misetoj kaj ĝenerala sona misekvilibro inter la bodegoj kaj ĉiuj ceteraj partioj ja eĉ se ne frapas, do almenaŭ gratetas la orelon. La disko do apenaŭ povas servi kiel impresa reprezentanto de la Esperanta muzika kulturo, sed la rolon de gvidilo pri la okcitana muzika kulturo ĝi ja plenumas plej bone.

Resume: la albumo apenaŭ sukcesos atingi la popularecon de la antaŭaj albumoj de JoMo, sed kiel regionstuda kaj regionmalkovra muzikaĵo ĝi nepre meritas intereson kaj aŭskulton.

Paŭlo Moĵajevo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.