La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Jurgen

  • Verkinto: James Branch Cabell
  • Tradukinto: William Auld
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €18.00
  • Priskribo: La Usona verkisto James Branch Cabell (1879-1958) publikigis pli ol 50 romanojn, kaj Jurgen (1919) estas la plej konata el ili. Ĝian sukceson akcelis tio, ke en Novjorka juĝejo ĝi estis akuzita pri maldeco kaj obsceno. Sed ne serĉu tiujn en la libro!...
    Jurgen estas lombardisto en imagita lando, iama poeto, kiu regajnas sian junecon, retenante la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj Infero kaj Paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koŝĉej (kiu „faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas”) kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.
    Interalie, Jurgen estas la plej ŝatata libro de William Auld, kiu majstre tradukis la majstroverkon de Cabell.
  • Paĝoj: 240
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2001
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo


2008/01, p. 13
monato.be/2008/009390.php -

Jurgen estas la plej bone konata romano en la 18-voluma serio Biografio de la vivo de Manuel, verkita de James Branch Cabell. Cabell (1879-1958) estis tre filozofiema usona verkisto. La romanon majstre tradukis en Esperanton nia literaturisto William Auld. Pri la traduko mem, menciindas nur, ke mi ne trovas kritikindaĵojn en ĝi. Ĝi estas klara, belsona, kaj fidele redonas la guston de la originala stilo de la romano, aperinta en 1919.

Fantaziaĵo diferencas de sciencfikcio laŭ tio, ke ĝi ne pretendas esti versimila, ĝiaj eventoj kaj rolantoj estas neeblaj, pli ĝuste, ofte maleblaj, kion rimarkas pri si kaj siaj spertoj la rolantoj en ĉi tiu romano mem. En Jurgen troviĝas amaso da legenduloj, mitologiuloj, kaj uloj plene elpensitaj de la aŭtoro mem. Plejofte, kiam Cabell konigas tian ulon al ni, li ebligas, ke ni vidu ne nur ĝian publikan aspekton, sed ankaŭ ĝian privatan „realan” karakteron. Ĉu iam vi volis koni pli intime Helenan de Trojo, aŭ Koŝĉej la Senmorta-n? Nu, vi trovos multon, pri kiu klaĉi, dum via legado.

Jurgen estas lombardisto, edziĝinta al tre ordinara, nebela, kritikema, kaj amoplena virino. Kompreneble, li revas pri aliaj pli idealaj kunulinoj, ekzemple, lia unua amatino, kiun li multe amis, kiam ŝi estis 17-jara, sed kiu poste edziniĝis al riĉa malplaĉulo. Dum mistera ekskurso li vagas en kavernon, kaj tie renkontas Kentaŭron, kaj ekde tiu momento ĉio ŝanĝiĝas. Li eniras la universon de iluzioj, mondo kiu ekzistas, ĉar dum vivas iluzioj en la homaj mensoj, tiuj iluzioj ekzistas ankaŭ metafizike; kaj ili mortas, kiam ili forgesiĝas inter la homoj. Do la 17-jara knabino, kiun iam li amis, ankoraŭ vivas, sed ŝi ne rekonas lin, ĉar li aĝiĝis, dum liaj imagoj restis neŝanĝiĝintaj.

Li renkontas la mitologian estrinon de la tempo, kiu redonas (kontraŭ prezo) al li lian junecon, kaj li decidas ŝanĝi la historion. Li sukcesas pri tio, sed tre fuŝe. Seniluziiĝinte pri sia iama amatino, li komencas serĉi kaj sperti siajn aliajn amatin-figurojn, kaj tion farante, li ekkomprenas, kiel iluziaj estas oniaj iluzioj. Li trairas Inferon, poste Ĉielon, renkontas la konserv-kristanan Dion, eĉ la plej superan superdion Koŝĉej la Senmorta, kiu faris la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Ĉie la realo montriĝas multe malpli alloga, ol oni supozus.

Demetinte la romanon, post la legado, oni havas multajn ideojn pripensindajn. Do sukcesa verko, kaj nova gemo por nia literaturo.

Donald Broadribb

Studindas ĉiu paĝo, ĉiu frazo


2001. № 12 (86)
esperanto-ondo.ru/R-jurgen.htm

Evidente mi ne konas la ĝustajn homojn. Neniu, kun kiu mi parolis, aŭdis pri la usona verkisto James Branch Cabell (1879–1958); pri li, en mia universitata biblioteko estas neniu spuro. Nekredeble — des pli, kiam oni konsideras, ke Jurgen restas (laŭ la Auld-a enkonduko) unu el la plej ŝatataj libroj de la tradukinto. Tamen memorindas, ke skotoj tradicie ĝuas pli altan klerecon ol iliaj sudaj najbaroj, la angloj; eble pro tio anglaj kolegoj miaj ne estas aŭdintaj pri Cabell.

Aŭ eble ŝanĝiĝis la modo. Kvankam ĉiam plaĉas fantaziaĵoj (aktuale furoras en Britujo libroj — kaj furoros la filmo — pri juna sorĉisto Harry Potter, pri kiu prelegis en Zagrebo Marjorie Boulton), povas esti ke la ja imagoplena Jurgen tro intelektas, ja tro fidele spegulas homan malforton, homan falemon, por komforte kongrui kun nuntempa eskapemo.

Kaj kia eskapemo (kiu fakte — potterece — povus filme furori)! Ne ĉiu, kiel la lombardisto Jurgen, sukcesas eskapi edzinon, mezaĝon kaj profesion por eniri i.a. inferon, paradizon kaj ĉielon. Samtempe Jurgen, serĉante sian edzinon, retenas maturecon kaj saĝon, kiu ebligas al li prikomenti kaj prijuĝi sian ĉirkaŭaĵon kaj sian foje malmoralan, tamen honeste homan konduton:

“Nun mi estas pli saĝa, ĉar mi scias, ke neniu memoro malpli kontentigas, ol memoro pri tento, kiun ni rezistis... Kaj tiel okazu kio ajn, mi ne bedaŭros ĉiam, ke mi ne profitigis al mi la amon de tiu ĉi junulino” (pĝ. 39).
Do pruduloj ne legu; sed tiuj, kiuj ŝatas vivi, ĝissate frandu — ne nur la rakonton mem sed principe la kvazaŭ flankajn rimarkojn de Cabell, kiuj efektive neniel flankas kaj verdire kernas en la romano kaj riĉigas ĝin per aparta spirito. Ekzemple, kiam Jurgen loĝas en infero, la aŭtoro informas, ke tie malestas akvo (pro ebla bapto-uzo). Tamen estas maro, kiu “konsistas el la sango elverŝita de pieco por disvastigi la regnon de la princo de la Paco, kaj estas laŭfame la plej granda oceano ekzistanta” (pĝ. 177). Satiro pli suka apenaŭ eblas.

Aŭ alia ekzemplo. Jen Sankta Petro, kiu “aŭdis, ke dummilite preĝoj estas suprensenditaj, ke la Disinjoro subtenu Siajn preferatojn kaj partoprenu la murdadon. Mi ne kredus — diris la bona Sanktulo haste — ke eĉ kristana episkopo kapablus tian blasfemadon ...” (pĝ. 201). Tiel oni komencas kompreni, kial Cabell estis akuzita en juĝejo en Novjorko pri maldeco kaj obsceno (la proceso kolapsis).

Tamen eble eĉ pli alloga ol la romano estas la lingvo, kiun adoptas Auld por kapti en sia traduko la stilon de la Cabell-a originalo. Studindas — sen troigi — ĉiu paĝo, ĉiu frazo. Jen flua, eleganta, imitinda Esperanto: dancas la dialogoj — kiuj multas en la romano — nature kaj senpeze; nenio torditas, nenio artefaritas. Kaj ĉio ĉi en fortike bindita formato, kiel oni atendas ĉe Sezonoj. Do resume: se Jurgen estus pentraĵo, ĝi estus vasta, grandskala; kaj eĉ se oni emus malaprobi, malaprezi la temaron, eĉ se oni emus retiriĝi, ŝokite, rekoninte sin mem, oni nepre admiru la kolorojn, per kiuj aŭtoro kaj tradukinto sian majstroverkon kunkreis.

Paul Gubbins

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.