La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kiel akvo de l' rivero

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiel akvo de l' rivero


2010
Kiel akvo de l' riveroKiel akvo de l' rivero estas la plej signifa romano originale verkita en Esperanto de la franca aŭtoro Raymond Schwartz (1894–1973) kaj publikigita unuafoje en 1963. Ĉi tiu verko troviĝas sur la listo de bazaj legindaĵoj. kompilita de William Auld, kio interalie signifas, ke ĝia kono kaj kompreno estas deviga en Esperanto-kursoj kaj -ekzamenoj. La libro estis plurfoje reeldonita (Danlando 1977, Iltis 1987, Edistudio 1991).

Raymond Schwartz lernis Esperanton jam antaŭ la unua mondmilito, en 1912 li publikigis siajn unuajn poemojn kaj en 1913 fondis Esperanto-klubon en sia naskiĝurbo Metz. En 1920 Schwartz, kiu elpaŝis ankaŭ kiel humuristo-satiristo, fondis la Esperanto-kabaredon La Verda Kato, kiun li gvidis ĝis 1926, kaj en 1949 li retroviĝis inter la kunfondantoj de la grupo Tri Koboldoj, kiu ekzistis ĝis 1956. En 1933 li eldonis la satiran revuon La Pirato. Al liaj ĉefaj verkoj apartenas krome Anni kaj Montmartre (romaneto, 1930), La Stranga Butiko (poemoj, 1931), La Ĝoja Podio (poemoj, 1949), Vole… Novele (noveloj, 1971), Kun siaspeca spico (eseoj, 1971).

Kiel akvo de l'rivero estas historia romano kun aŭtobiografiaj elementoj, kiu traktas la vivspertojn de juna franco Pierre Touchard, kiu vivas komence de la dudeka jarcento en Alsaco-Loreno, pli precize en Autrecourt, vilaĝo en la eksfranca provinco aneksita de Germanio post la milito de 1870/71, do en la kamparo sude de la urbo Metz, kie ankaŭ la romanaŭtoro Schwartz mem havas siajn radikojn.

Post la nekutima geedziĝfesto de la pli aĝa frato, Pierre forlasas sian familion por konatiĝi kun la vasta mondo. Tra Parizo, kie li partoprenas en adiaŭa festeno de abiturientoj, li trafas Berlinon, kie lin volonte akceptas iu familio Geist, kie regas la ordema prusa reĝimo, Pierre perfektigas sian germanan scipovon kaj eĉ laboretas per franclingva instruado. Lia aperta karaktero permesas renkonti multajn novajn geamikojn, precipe junaĝajn. Neeviteble aldoniĝas amaj aventuroj kun iuj damoj kaj fraŭlinoj, dum kun la burŝoj trejniĝas sofistikaj ritoj kaj ekzerciĝadas ekscesaj studentaj ceremonioj kiel la arto trinki bieron.

Kiel franco en Berlino Pierre estas preskaŭ ekzotulo, sed ŝajnas, ke li pli kaj pli forgesas sian traŭmaton vekitan pro la specialaj sentoj akiritaj en la limzono, kie ambaŭflanke vivas parencoj, kiuj bone scias kion limo signifas. Meze de la amuza berlina diboĉado kaj senzorga bonvivado subite eksplodas la Granda Milito (t.e. la unua mondmilito), la idilio de la Kaiser-epoko rompiĝas, Germanio kaj Francio estis puŝitaj en la militon kaj Pierre fuĝas el Berlino, dum li ankoraŭ sigelas la reciprokan kaj eternan amon kun Annemarie, kaj reiras hejmen al Alsaco-Loreno, en la fifaman limzonon, kie li konatiĝos kun alispecaj spertoj — tiuj kun la milito. La fadeno ŝiriĝas kaj nia protagonisto reaperas dudek jarojn poste, kiam eksplodas nova milito, kiun li devas partopreni en soldata uniformo, kvankam kontraŭ sia propra volo.

En ĉio tio Pierre devas lerni, ke vide al la sorto la homo estas tute malgrava estaĵo, fakte nur guteto en la akvo de l'rivero, kiu ne mem elektas la propran fluadon, kaj neniu povas iri kontraŭ la fluado… Komenciĝas la pri- kaj kontraŭ-milita filozofio. La amrakonto finiĝas tiel, ke Pierre revidas en Marsejlo, kie sub la pseŭdonomo Bouchardelle li partoprenas la rezistan movadon, Annemarie Balkenwirth, nuntempe sinjorinon Bastrow, pri kiu mankis al li informoj dum longaj tri jardekoj, kaj kiu havas filon, kiu estas ankaŭ la filo de Pierre. Kiel Pierre ankaŭ ŝi konfliktis kun la nova politika reĝimo kaj fuĝis de ĝi al suda Francio. Malfeliĉe, Annemarie estas kaptita de Gestapo, dum ŝia propra filo, kiu estas ĝisosta nazio, organizas ŝian ekspedon en la koncentrejon, kie ŝi pluvivas. Kaj post nova paso de jaregoj Pierre kaj Paul, patro kaj filo, renkontos ŝin en mizerula hospitalo, kie ŝi laboras kiel flegistino.

Pli malpli detalajn recenzojn aperigis inter alie Edward Ockey en Esperanto (11/1963), Poul Thorsen en Norda Prismo (4/1963), Oldřich Kníchal en Panoramo/Starto (1980), William Auld en sia Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), kaj kompreneble ankaŭ Geoffrey Sutton mencias ĝin plurloke en sia brilega anglalingva literatur-enciklopedio de la jaro 2008.

Kiam la romano Kiel akvo de l'rivero reaperis en 1991 ĉe Edistutio, Sten Johansson relegis ĝin kaj verkis atentindan kompozician strukturkritikon. Laŭ la opinio de la svedo la plej sukcesa parto de la romano de Schwartz estas la komenca epizodo, kiu ludas en Loreno: “Jen oni rimarkas, ke Schwartz estis en sia hejma medio. Lia humuro aldonas tre plaĉan spicon al bona kaj suka sceno el iama vilaĝa vivo”. Laŭ la recenzanto ankaŭ la rakonto pri Berlino estas plejparte bona kaj interesa, tamen oni tie rimarkas, ke kvankam la aŭtoro ja konis la medion, tamen ĝi ne estis vere lia propra: “Ĉi tie en Berlino Schwartz farĉas la rakonton per sterilaj vortludoj, kio post nelonge iĝas terure teda, kvankam li prezentas ilin kiel la ĵargonon de iuj rolantoj en la rakonto”. Poste oni saltas trans dudek kvin jarojn ĝis la komenco de la nova milito, la dua mondmilito, kaj tiu ĉi drasta salto tamen kaŭzas al la aŭtoro iom da problemoj por konstrui kredindan intrigon, sed ankaŭ tion li mastras pli-malpli kontentige, konkludis la recenzanto. En la lasta kvarono de la verko komenciĝas ĝiaj gravaj mankoj, Johansson taksis, ĉar temas pri la problemo kiel kunnodi ĉiujn fadenojn: “Schwartz tre domaĝe faras tion per serio da ekstreme malprobablaj koincidoj [sekvas ekzemploj, — A.K.]. La lasta kaj plej draste stulta de tiuj koincidoj okazas nur tri paĝojn antaŭ la librofino. Oni vere sentas, ke Schwartz post ege ambicia kaj lerta laboro jam plene malesperis pri kiel fini ĝin, kaj fatale decidis fini ĝin tuj, je ĉiu ajn kosto”.

Sed malgraŭ tiu malsukcesa fino, Kiel akvo de l' rivero restas laŭ Sten Johannson grava, interesa kaj legebla kun granda ĝuo: “Ĝi havas tiom da bonaj ecoj, belajn, detalriĉajn kaj buntajn priskribojn kaj scenojn el malsamaj medioj, ankaŭ ĉarman etoson el la epoko antaŭmondmilita. Ĝia temo devus esti plej grava al ĉiu esperantisto. Kaj ĝia lingvaĵo estas tutsimple modela. Legu ĝin!”

Andreas Künzli

Anstataŭ recenzo

Publikigita ĉe
Stokita vino, 1995

Poul Thorsen

Raymond Schwartz: Kiel akvo de l’ rivero

Publikigita ĉe
Monda Kulturo, 1963

William Auld

Baniĝi en riveroj

Raymond Schwartz estis unu el la plej konataj verkistoj Esperantaj. La plej multaj esperantistoj sendube konas lin pro liaj spritaj vortludoj. Li estis kabaredisto, verkanto de amuzaj kaj fojfoje maldecetaj poemoj kaj noveloj. Sed Schwartz estis ankaŭ romanisto. En 1962 aperis lia ampleksa verko Kiel akvo de l’ rivero, romano sur kies preskaŭ 500 paĝoj li disvolvis la vivon de Pierre Touchard, franco kun la radikoj en Loreno, limregiono inter Francio kaj Germanio, kie ankaŭ Schwartz naskiĝis.

Jam komence de la verko oni tute nature montras al ni la german-francan landlimon, kaj iom poste ĝi denove aperas en sceno tre simbola:

"Mi babilas, babiladas kaj forgesis atentigi vin, ke jam ni renkontis la landlimon. Jen, de kelka tempo ĝi sekvas nin, ĉi tie, dekstre de la ŝoseo. [...]"

"Tre interese", konstatis Pierre, "mi ne sciis... kaj tamen, se oni pripensas, ja ne povas esti alie inter landoj, kiujn disigas nek rivero, nek kruta montovando. Mi komprenas, ke ne estas eble, per iu kalko desegni linion kiel sur sportterenoj". Dum li tiel parolis, li flankeniĝis kaj jen staris unu momenton kun kruroj larĝe disetenditaj, unu piedon ĉiuflanke de l' ĉevoja fosaĵo, kvazaŭ rajde super la landlimo.

"Mi agas kiel idioto", li ridetis, "sed jukis min la deziro havi samtempe unu piedon en Francujo kaj la alian sur germana grundo. Verdire, mi sentas neniun specialan sensacion. Kaj pro tia linio la homoj batalas..." (p. 77-78)

Efektive la libro temas pri tio, ke Pierre klopodas stari diskrure inter la du najbaraj sed malamikaj landoj. La rakonto komenciĝas en 1913 kaj finiĝas en 1946 (kun epilogeto pli malfrua), kaj ĝi okazas plejparte en du lokoj: en la kamparo sude de Metz en Loreno, kaj en Berlino. Krome, pli mallongaj partoj okazas en Parizo kaj Marsejlo.

La plej sukcesa parto de la romano estas la komenca restado en Loreno. Tie ni partoprenas en vilaĝa edziĝfesto kaj krome en ekskurseto trans la landlimon, el kiu estas ĉerpita la supra citaĵo. Jen oni rimarkas, ke Schwartz estis en sia hejma medio. Lia humuro aldonas tre plaĉan spicon al bona kaj suka sceno el iama vilaĝa vivo. Sen ajna urĝo li iom post iom, lerte kaj preskaŭ nerimarkate, kondukas la rakontofadenon antaŭen. Preskaŭ la samo direblas pri la sekva ĉapitro en Parizo, kie ni partoprenas en adiaŭa festeno de abiturientoj. Kaj post tio ni akompanas la protagoniston en Germanion.

Ankaŭ la rakonto el Berlino estas plejparte bona kaj interesa, tamen oni tie rimarkas, ke kvankam la aŭtoro ja konis la medion, tamen ĝi ne estis vere lia propra. Krome, ankaŭ ĉi tie ni devas kuniri al festenoj, kaj nun oni jam komencas iom ŝtopiĝi de tio. Des pli ĉar la Berlina etoso ĉe Schwartz ŝajnas pli multe influita de studentaj kaj militistaj ceremonioj ol de la klasike berlinana "kora krudeco". En Loreno ni spertis tre plaĉan, milde ironian sed bonvolan humuron. Sed ĉi tie en Berlino Schwartz farĉas la rakonton per sterilaj vortludoj, kio post nelonge iĝas terure teda, kvankam li prezentas ilin kiel la ĵargonon de iuj rolantoj en la rakonto. Tamen, kiel kontrasto al la kampara vivo en Loreno, ĉi ampleksa parto - pli ol triono de la libro - bone funkcias. En ĝia fino enpleksiĝas ankaŭ du novaj temoj - la militkomenco en 1914 kaj amafero de Pierre, kiu iĝas decida por lia plua vivo - kaj io tia estas bezonata por konservi la koncentriĝon.

Post Berlino sekvas ekscita ĉapitro okazanta dum la unua mondmilito, denove en Loreno. En tiu fazo la aŭtoro trovas rimedon lerte enŝovi kiel moton la titolon de la verko, esprimatan de la onklo de Pierre: "Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero. Ĉiu guto en la Rodano fluas alsude, ĉiu guto en la Rejno alnorde. Kiel malproksimaj, malsimilaj unuj de la aliaj estas la akvoj de tiuj riveroj ĉe iliaj enfluejoj en la maron! Kaj tamen kiel proksimaj, kiel parencaj, kiel samaj en siaj naskiĝlokoj." (p. 341)

Jen ne nur titolo, sed efektive ĉeftemo de la verko, kiu obstine ripetiĝas ekde komenco ĝis fino, kiel muzika gvidmotivo: Eĉ se oni vole-nevole devas sekvi unu riveron, tamen indas koni kaj ŝati ankaŭ aliajn, eĉ baniĝi en ili.

Poste ni saltas trans dudek kvin jarojn ĝis la komenco de nova milito. Tiu drasta salto tamen kaŭzas al la aŭtoro iom da problemoj por konstrui kredindan intrigon, sed ankaŭ tion li mastras pli-malpli kontentige, ĝisplue.

Nun ni jam eniris en la lastan kvaronon de la verko, kaj ĉi tie bedaŭrinde komenciĝas ĝiaj gravaj mankoj. Temas pri la problemo kiel kunnodi ĉiujn fadenojn. Schwartz tre domaĝe faras tion per serio da ekstreme malprobablaj koincidoj. La afero ekas per tio, ke en la dua mondmilito, kiam la armeoj de Hitler konkeris Francion, la franca oficiro Pierre Touchard estas kaptita de la germanoj. Kaj la respondeca germana oficiro montriĝas esti lia plej bona amiko el la Berlina epoko, la reĝo de kontraŭknaloj, kiu tuj liberigas sian francan amikon. Nu, bone, unu tian koincidon la leganto ja povus toleri, kvankam tiel facilanima konduto de germana oficiro almenaŭ estas iom surpriza. Bedaŭrinde, la fabelo nur komenciĝis. Sekvas dua, tria, kvara, kvina koincidoj, pli kaj pli malprobablaj, pli kaj pli oftaj. La lasta kaj plej draste stulta okazas nur tri paĝojn antaŭ la librofino. Oni vere sentas, ke Schwartz post ege ambicia kaj lerta laboro jam plene malesperis pri kiel fini ĝin, kaj fatale decidis fini ĝin tuj, je ĉiu ajn kosto. En la unua duono de la verko li havis senfinan paciencon kaj fidon, ke iom post iom disvolviĝos la trankvila sinsekvo de aferoj. Sed ju pli alproksimiĝas la fino, des pli elĉerpiĝas lia pacienco kaj prudento, kaj kun ĝi ankaŭ la kredindeco de la intrigo. Domaĝe! Vere domaĝe! Tiel belega laboro, tiel valora verko, efektive unika en la originala literaturo Esperanta, ja meritus pli akcepteblan, realisman, malstultan finon!

Malgraŭ tiu bedaŭrinda fino, la verko Kiel akvo de l’ rivero restas grava, interesa kaj legebla kun granda ĝuo. Ĝi havas tiom da bonaj ecoj, belajn, detalriĉajn kaj buntajn priskribojn kaj scenojn el malsamaj medioj, ankaŭ ĉarman etoson el la epoko antaŭmondmilita. Ĝia temo devus esti plej grava al ĉiu esperantisto. Kaj ĝia lingvaĵo estas tutsimple modela. Legu ĝin!

Sten Johansson

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
Kiel ni ĉiuj scias, la jaro 1914 efektive dividas du sociojn kaj enkondukas la mondon modernan, en kiu ni mem vivas. En tiu jaro Schwartz iĝis 20-jara, do lia nostalgio vere havas duoblan motivigon. Tamen se mi parolas pri nostalgio oni ne supozu, ke temas pri romano terure sentimenta aŭ dolĉece sopira. Tiun antaŭmilitan mondon Schwartz priskribas vigle, kvazaŭ la okazaĵoj okazintus nur hodiaŭ: maloftaj estas tiel freŝaj tekstoj en nia lingvo, kaj la konata sekeca temperamento de la kabareta artisto Schwartz malhelpas lian sentimentaliĝon. Male, eĉ tie, kie la intrigo efektive permesus ian patoson, li tion evitas kaj tiel lerte aranĝas siajn esprimojn, ke la vera patoso nur subsentiĝas al ni, la legantoj, tute ne trudite. Liaj rolantoj - precipe en la unua, pli longa parto - estas "vivrealaj", kaj ni tute kredas je ili.

La intrigo koncernas francan junulon, kiu pasigas la antaŭmilitan jaron - kompreneble, oni ne scias, ke ĝi estas antaŭmilita - en Germanujo, kie li formas amikajn rilatiĝojn kun siaj germanaj kolegoj ŝajne daŭrontajn eterne. La neatendita eksplodo de la mondmilito tempeste forblovas tiujn amikecojn. [...]

En la dua parto, kiu titoliĝas "...Kaj oni rekomencis...", la milito rekomenciĝas en 1939 kaj ni sekvas la karieron de Pierre dum tiu dua katastrofo. Unu grava temo de tiu ĉi brila romano estas kompreneble la militabomeno kaj la valoro de individuoj super naciecoj, almenaŭ naciecoj blindaj kaj senrezonaj.

William Auld 2

Kontraŭmilita literaturo en Esperanto

Enkonduke

Fruprintempe en la jaro 2010a la flandra televido elsendis la 6-partan francan dokumentaĵo-serion Apokalipso (2009) pri la dua mondmilito. Ĝin kompilis per arĥivbildoj el 17 landoj internacia kunlaborantaro: Isabelle Clarke, Jean-Louis Guillaud, Henri de Turenne kaj Daniel Costelle. Konsistanta el la epizodoj Agreso (1933-1939), La invado (1939-1940), La ŝoko (1941), La ekbrulo (1941-1942), En la vajco (1942-1943) kaj La infero (1944-1945), ĝi formas – post la diversaj milit-revuaj rememorigoj de la lastaj jaroj kaj la apoteoza filmo Der Untergang (2004, Hirschbiegel, La pereo) pri la finaj tagoj de Hitlero kaj la Tria Regno (surbaze de la samtitola verko el 2002 de Joachim Fest (1926-2006) – imponan kvanton da nova bildmaterialo. Fest, kies patro Johannes, lerneja direktoro, devigis sian familion vivi dek du jarojn laŭ la devizo: "Etiam si omnes – ego non." (Eĉ se ĉiuj, mi ne.)

Ankaŭ en nia esperanta literaturo militado, aŭ ĉu diri: kontraŭmilitaj libroj, ne estas for. Koncerne la unuan mondmiliton ni disponas precipe tradukojn, sed jam ankaŭ pri du originalaj romanoj. Pri la dua milito nin bele dorlotas nia originala beletro. Ĉu relegi tiujn verkojn? Ĉu valoras?

Kontentiga ja estas la nombro. Menciindas, almenaŭ el historia vidpunkto, jenaj tradukitaj volumoj:

– Bertha von Suttner (1843-1914), For la batalilojn! – 1889 (1914, el la germana, Armand Caumont)

– Andreas Latzko (1876-1943), Homoj en milito (1917, el la hungara, Charles Minor);

– Erich Maria Remarque (1898-1970), En Okcidento nenio nova (1929, el la germana, J.F.Berger)

– Bruno Apitz (1900-1979), Nuda inter lupoj – 1958 (1974, el la germana, Karl Schulze)

– Imre Kertész (1929), Sensorteco – 1975 (2002, el la hungara, István Ertl)

– Jaroslav Haŝek (1883-1923), Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk 1921 (2004, el la ĉeĥa, Vladimir Vána) – satire humura verko.

Sed pli interesaj por ni, el literatura vidpunkto, estas la originalaj Esperanto-verkoj. Pri la du klasikaj romanoj de Julio Baghy (1891-1967), Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933), ni referencas al freŝdata artikolo de Sten Johansson en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, 2 / 2010. Ankaŭ la romaneto La verda koro (1937) priskribas la vivon de la militkaptitoj en Siberio, sed ĝi estas konceptita kiel didaktika legaĵo. Johansson memorigas pri tio ke "Baze la Siberiaj romanoj de Baghy ne temas pri Siberio, pri milito kaj revolucio, sed pri la internaj dilemoj kaŭzataj de homaj rilatoj."

En La granda aventuro (1945) de Ferenc Szilágyi (1895-1967) jam troviĝas neforgesinda novelo: Sennome. Kaj la hungaro Teodoro Schwartz (1894-1968) – Tivadar Soros –, liveris aŭtobiografian nefikciaĵon: Maskerado ĉirkaŭ la morto (1965).

Sekvis du ĉefverkoj: Kiel akvo de l' rivero (1963) de Raymond Schwartz (1894-1973) kaj La granda kaldrono (1978) de John Islay Francis (1924). Pritraktas ilin en La Ondo 6 kaj 7 respektive Andreas Künzli kaj Sten Johansson. Al ili ni revenos aparte.

Miyamoto Masao (1913-1989) pritraktis konsekvencojn de la mondmilito en Naskitaj sur la ruino: Okinavo (1976). Kaj, poemaron post poemaro, Julius Balbin (1917) destilis poezion el militaj teruraĵoj: Imperio de l' koroj (1989), Damnejoj (1992), Inter vivo kaj morto (1996) kaj pli fruaj, dulingvaj.

Spomenka Ŝtimec (1949) verkis pri eŭropa milito (inter serboj kaj aliaj popolgrupoj eksjugoslaviaj) la novelaron Kroata milita noktlibro (1993). Sed, krom kelkaj poemaj aludoj plume de Camacho kaj Giŝpling, daŭras silento pri la fiaj Bush-militoj.

Riĉe kontribuis en la kontraŭmilita kampo Trevor Steele (1940), unu el niaj plej gravaj aŭtoroj, per Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994) kaj ties reverkita kaj plivastigita versio Neniu ajn papilio (2000); krome eĉ per Kvazaŭ ĉio dependus de mi (2009). La du antaŭaj traktas pri sekvo de la milito; la lasta temas pri ĵurnalista kontraŭfaŝisma rezistado dum la nazia periodo. Sojle al la milito, kontraŭulo de la nazia reĝimo aktivas, verkas, avertas. Dum la tumulta epoko de Germanujo inter la du mondmilitoj – furoras la leviĝanta movado de Hitler – fervora ĵurnalisto Kurt Lenz estas honesta kaj kapabla defendanto de demokratio. Li diras sentime sian opinion pri la nazioj, sed la korupta registaro ne toleras oponanton. La fajra raportisto daŭrigas publike ataki ŝovinismon kaj akuzi barbarecon. Li ne volas fuĝi, kredante ke li devas agi kvazaŭ ĉio dependus de li.

Kaj la ĵusa verko de Steele, Flugi kun kakatuoj (2010) — ĉu ne ankaŭ rakonto pri milito, tiu inter eŭropaj blankuloj kaj aŭstraliaj aborigenoj? Specimene:

"Billy sopiris al milda angla pejzaĝo.Li ridetis amare-ironie al si mem: se la klimato estas tia ĉi, kial ni ne simple redonu la teron al la nigruloj kaj reiru al nia propra lando? Nu jes, sed kial ni entute havas imperion? La imperio estas historia necesaĵo. Ĝi alportas multan bonon al la mondo. Kiel angloj rezignu pri sia glora historia rolo? Tiel devas esti, kaj iom da ŝvitado estas la kosto." (162)

Memkomprene, la kosto estas ne nur ŝvito, sed ankaŭ vivoperdo. Precipe alikampe, kie ĉiaj kostoj alte sumiĝas.

Manuel de Seabra (1932) publikigis la romanon La armeoj de Paluzie (1996), membiografieca familia romano (bedaŭrinde ne dece lingve korektita), kaj Ĉu vi konas Blaise Cerndrars? (2007), mallonga romano pri milito en tropika lando.

La romano de Schwartz

Touchard, juna franco, iras vivi en Berlino por perfektigi sian konon de la germana. Li tie loĝas ĉe gastfamilio kaj enamiĝas al junulino, kiu vizitadas la filinon de la dommastro. Ties filo invitas la francan samaĝulon al studenta drinkvespero. Jam tie, inter la studentaro, percepteblas la popolkaraktero kaj spureblas la ĝermoj de sintenoj kondukontaj al malamikeco. Post unu jaro komenciĝas la unua mondmilito, kaj la franco devas reatingi sian propran landon. Afero ne simpla dum ĉiea mobilizado. Dudek jarojn poste, Hitlero akiras politikan povon kaj puŝas la germanan popolon en novan militon. Touchard hazarde rerenkontas la amatan virinon. De ŝi, la iama fianĉino, li ekscias ke li estas la patro de ŝia intertempe plenkreskinta filo, oficiro en la germana armeo. Kaj... li ŝin denove perdas.

Raymond Schwartz dividis sian rakonton pri amo, daŭranta inter franco kaj germanino dum la furiozado de du mondmilitoj, en tri partojn: I. Facila vivo ; II. La uragano leviĝas ; III. ...kaj oni rekomencis... Li bele pentras la homan psikologion per la agado, jam ekde la unua ĉapitro: per la paroloj kaj la konduto de du ĝendarmoj. Ofte ia humuro penetras eĉ en la stilon, jene en priskribo de manĝo: "Ĉe la bovaĵo oni transiris al la ruĝaj vinoj, senproteste, kiel konvenas inter homoj denature malinklinaj al gastronomiaj herezoj." Aŭ post vizito al farmo de kamparano: "He, he!" li komencis, "mi ne eraras. Io estas ŝanĝita en Chanzy [pro germanaj ordonoj en tiu franca vilaĝeto]. Kien, paperlipopet', vi malaperigis viajn sterkojn?"

Fojfoje sufiĉe francece la paŭsoj fariĝas: kaŝkaŝo; tutproksima; "Bando da falĉitoj!" insultis la dika matrono post ili. Sed eĉ plej konkretaj priskriboj estas amuze, preskaŭ malobjekte, esprimitaj: "Dekstre de la pordo dormetis iu meblo biblioteksimila, kiun oni nur malofte vekis." Bildoplenas la vortumoj: [personoj] ŝprucas el diversaj ĉambroj ; li sukcesis sin ŝraŭbi tra l' amaso ; vi devas alfariĝi al la realeco.

La studenta drinkvespero funkcias kiel antaŭsigno de interpopolaj malamikaĵoj: "La uragano leviĝas": ŝovinismo, naciismo, paroloj pri revenĝo. Rasismo kaj diskriminacio: "Li [la franco] konsciis; ke ĉiuj rigardoj rendevuis sur lia vizaĝo."

Jen kiel Schwartz prilumas la titolon de sia libro: "Kio ni estas entute? Nur guteto en granda riverego. Neniu povas iri kontraŭ la fluado. Ni estas kuntirataj.(340) Tio estas la komuna destino de l' homaro. Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero. Ĉiu guto en la Rodano fluas alsude, ĉiu guto en la Rejno alnorde." (341) Sur paĝo 412 ni legas: "Homoj estas nur homoj. La grandega pliparto naĝas kun la fluo. Tiuj, kiuj povas kaj kuraĝas pensi per si mem, estas esceptoj." Kaj la temo revenas ankoraŭ: "Rivero ne povas ne sekvi sian fluejon." (434) Post la drinkvespero, neeviteble venu la postebrio: "Kaj la vekiĝo en la realecon, post la patriotaj ekstazoj, fariĝis tro abrupta. Nun ankaŭ la trupoj sur ĉiuj frontoj sciis, ke el la uraganoj semitaj de Hitler kreskis neniu rikolto bonvena." (457)

La romano de John Francis

La teksto de La granda kaldrono estas pli seka, senhumura, kvazaŭ pene verkita. La lingvaĵo impresas pli rigide. Ŝajnas esti iu neakordigeblo inter ĝia beletra stilo kaj la simplaj okazaĵoj kaj dialogoj pri ĉiutagaj aferoj, ekzemple pri portataj vestoj. Kompare kun la varma vivo kaj homeco eksponitaj en la romano de Schwartz, pezas ia flegmeco en la skota priskribo. La realismo estas alimaniere, malpli sukstile, foje ĵurnalisme kaj statistikeme dismetita. La milito, ĝia frapforto kaj mortiga efiko, estas ĉi tie priskribitaj "ĉe la fronto", dum la bataloj. Venkojn kaj perdojn Schwartz nur menciis, neniam detaligis surloke. Francis intencas kaj celas malsame: li montras la kirladon en la kaldrono, la boliĝon kaj molkuiriĝon mem. Ĉu iom tro maldensa supo, tro lante kaj ĝisdetale disfadeniĝa rakontomaniero? Sed eble ĝuste tio liveras multajn beletre bonegajn paĝojn; simplajn, simple antologiindajn.

Interese percepti kaj sperti la naturon kaj karakteron de tiuj homoj, malkleraj kamparanidoj kaj apenaŭ finstudintaj junuloj, mobilizataj kaj soldatiĝontaj sufiĉe senprepare. Interese vidi la funkcion kaj influon de propagando kaj la sekvon de tio ke oni kalkulas je volontuloj, je patriotismo; rimarki la kredigon ke Anglujo, insulo, estas netrafebla, nevenkebla. Regas senlaboreco. Estas kriza tempo. Sed...

Francis elstarigas la naivecon de la junaj soldatoj: "Ne estos milito. La konferenca tablo estas la areno de la dudeka jarcento. Malgraŭ ĉiu minacado kaj ĉiu blufo oni tro civiliziĝis por fari la finan paŝon." Kaj tiam:

"Vere," Mat anoncis, "mi ne atendis militon tian. Mi bedaŭras, ke mi ne aliĝis al la kavalerio."

Dunkan suspiris: "Ankaŭ mi."

"Vi ŝatas la ĉevalojn, Dunkan?" demandis Georgo.

Kaj post rakontado de anekdoto (far Dunkan), la demandinta Georgo, ridetante:

"Pli bone vi ne estu en la kavalerio. Vi tro amas ĉevalojn." (p.76-77)

"La Mondmilito estis katastrofo, [...] sed tiu nepriskribebla tagedio havis finfine bonan rezultaton: ĝi certigis, ke la Mondmilito fariĝis la Milito, kiu ĉesigos militadon. (50) Jano, instruite de plej juna aĝo pri la teruraĵoj de milito, [...] skuiĝis. La nova milito ŝokis lin, kiel sakrilegio." Tamen: "Kiel li sentas sin rilate sian akceptiĝon en la aerarmeo?" (51) Fiera, kiel heroo! En sia uniformo parade antaŭ knabinoj. [Francis, kiel Auld, estis armea piloto dum la milito.]

La soldatoj duboplene pridemandas la kompetenton de siaj generaloj koncerne modernan militadon en la tranĉeoj:

"Kiam ili ĉesos batadi la fruntojn kontraŭ granito? Ĉu ili kapablas lerni?"

"Supozeble jes," Dunkan kontraŭis, "sed kiam? Ili studadas mapojn kaj certigas al la politikistoj ke ni sukcesas, kaj la politikistoj sciigas tion al la publiko rezulte ke, se iu eĉ kritiketas la gvidadon de la milito tie hejme, oni rigardas lin kiel ŝtatperfidulon."

"Oni povus rigardi la militon kiel naskotrombon de nova, pli bona mondo," diris Fawn.

"Adoleska naivo," ridetis Kafre. "Sociaj konvulsioj eble alportas ŝanĝojn, sed tiuj ne estas blanke bonaj." (256)

Francis traktas ambaŭ mondmilitojn. Kaj intence miksis ilin, ĉar ja... unu milito similas alian: kadavroj, ruinoj, kruelo... Sed tia subita salto de unu generacio (tio estas: de unu milito) al la alia – beletra artifiko de la aŭtoro – postulas de la leganto viglan atenton dum la legado. Vidu:

"Ne estos milito," ripetis Dunkan. (Tri monatojn poste li legos, ke la Ĉefduko de Aŭstrio vizitis Sarajevon.)

"Ne estos milito," protestis Donald Maclean. "Almenaŭ ne granda: tia stultegaĵo ne povas reokazi post la Mondmilito."

La aludita ŝajnmaldensa, iom lante detaliga rakonto (preskaŭ 580 paĝoj da teksto) povus doni tedan aspekton al la romano. La libro de Francis postulas de la leganto efektive pli da peno kaj elteno, pli da pacienco, ol la romano de Schwartz, sed la verko valoras tiun fortostreĉon pro la psikologio kaj pensoj de la roluloj.

Francis skribas pri militado, pri marŝoj kaj bataloj, pri spertoj sub pafado, sub eksplodoj; pri kanonado kaj bombado. Li montras la 'vivon' en tranĉeoj sub pluvo. Li donas ankaŭ faktojn, faras bildon de la animpista inkubo de malamikaj atakoj. Antaŭokule ŝoviĝas vortoj kiel: divizioj, batalionoj, regimentoj. Kaj: korpuso, taĉmento, plotono. Schwartz pritraktas periferiajn spertojn, la militminacon, la batalrezultojn, kaj la postmilitajn sekvojn. Tamen ambaŭ pentras la dramojn en la vivo de siaj protagonistoj. Ĉefroluloj ĉe Schwartz estas nur malmultaj, la samaj en la du militoj; ĉe Francis estas pli da, kaj diversaj, ĉar el du generacioj. Krome, lia rakontado ne estas kronologia kiel tiu de Schwartz. Lia romano, kies ĉeftemo estas (la granda kaldrono) de militado, estas sekciita en subtemoj. Nur unu ĉapitron mi trovis ete teda (Taktikoj: pri la klasbatalo kaj socialisma agado.)

Francis majstras en scenoj kaj dialogoj kun psikologio interpersona; aŭ individua (mensa monologo); ekzemple la ĉapitro: Inspiroj. Per diversaj epizodoj el la militaj jaroj li montras, ke speco de frenezo ekregas la publikan opinion. Kaj la rekrutojn.

La firmao de Donald proponas favoran aranĝon por volontuloj (119):

"Mi estis en la lasta [milito]," lia oficejestro diris. "Sed ni ne finis ĝin. Nun... nu, estas por vi knaboj fini ĝin." (117) Sed Donald ne emas al militservo, ne deziras esti volontulo. (114) Li ne kunludos 'la patriotan blagon'. (115) Ni aŭdas la konsciencan rifuzanton defendi sian starpunkton: "Vi ne komprenas, sinjoro Mangan." (275) "Sangoverŝon povas sekvi nur venĝemo." (305) "Venko generas malamon." (308)

La ĉefroluloj anas en du generacioj de unu familio, kiu spertas du modernajn militojn kun interspaco de dudek jaroj. Ili ĉiuj havas siajn kamaradojn, siajn amikojn kaj amatojn, siajn revojn kaj iluziojn, esperojn kaj konsciiĝojn. Donald, militrifuzinta, bonvenas por distri la invalidan amikon; sed tiu Bob, patriota filo kaj do 'heroo' por sia patro, en ties okuloj tro kontrastas kun li, la sana 'malkuraĝulo'. (475)

Kvazaŭ simbole, kvazaŭ spegule al la konduto de plenkreskuloj: "Sed infanoj prenas, prenas, kaj kiam unu maloftulo cedas, ili nur prenas des pli rabeme. Sed ne; prediki estas senutile – pli ol senutile; necesas kompreno interna." (349)

Kiam kompreno interna malebligos militojn?

Christian Declerck

Kiel akvo de l' rivero


majo 2016
Mi legis la liberon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero. Ĝi tre plaĉis al mi. Vere rekomendinda libro ĝi estas. Kaj je la fino de libro mi tute ne plu povis ĉesi la legadon, ĉar ĝi estis tiom ekscitita kaj ĉiam aperis novaj ŝanĝoj en la vivoj:
Pierre, juna franco el Loreno, pasigis unu eksterlandan jaron en Berlino kaj tie en gastfamilio kaj sia ĉirkaŭaĵo trovas multajn novajn geamikojn, enamiĝas en berlina knabino, sed tiam, la mornaj antaŭsignoj de la 1-a mondmilito alproksimiĝas kaj li devas fuĝi. Ĉu li revidos Annemarie iam ajn?
Estas tre imprese, kiel la aŭtoro lumigas la diversajn flankojn, geedziĝfesto en Loreno, studenta vivo en Parizo kaj aliflanke en Berlino, la disvolviĝo de la milito, kiel estas la vidpunko de la germanoj, kiel de la francoj? Pierre povas kompreni ambaŭ flankojn. Sed montriĝas, ke la historiaj okazaĵoj multege influas la individuon, neniu povas eltiriĝi el ili. La tempo kaj la historio kunprenas nin - kiel akvo de l' rivero.
Nur sur paĝo 341 (486 ampleksas la libro entute) la onklo de Pierre en konversacio mencias la titolon de la libro - jen eltiraĵo:
"Kio ni estas entute? Nur guteto da akvo en granda riverego. Neniu povas iri kontraŭ la fluado. Ni estas kuntirataj. Fojfoje okazas, ke iuj gutoj, ĉeborde, malpli kunpuŝataj ol tiuj meze de l' rivero, kroĉiĝas al iu vegetaĝo aŭ sukcesas enflueti en flankan golfeton; kelkfoje pasanta boato remilŝprucigas gutojn sur kanospikojn aŭ ĉebordajn saliketojn. Tiam tiuj gutoj ĝuas la iluzion de sendependeco. Nur mallonge. Kia estos ilia sorto? Ili disvaporiĝas. Ogre soifa suno ensorbas ilin. Postrestas nenio. Tio estas la komuna destino de l' homaro. Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero."
Ankaŭ mi havas la privilegion vivi en vilaĝo apud rivero - la Vezero (Weser). Sidante ĉe ĝi kaj rigardante al ĝi, oni ne nur vidas la akvon fluantan, sed same ankaŭ la fluantan vivon.
Ĝuu la legadon de tiu ĉi bonega libro.

Muzikanta Hipopotamo

Kiel akvo de l' rivero

Publikigita ĉe
goodreads, 16a de majo 2019
** spoiler alert ** (Mi legis, fakte relegis, la unuan eldonon).
Mi trovas la komencan parton de la ĉapitroj pri nuptofesteno (p. 11 ĝis 65 el tuto de 480) peza kaj enhave kaj stile, tamen ja malpli (feliĉe!) ol la supertaksata prozo de Ribillard, kiu min vere tedas.
La rakontofadeno pri la proksima landlimo kun Germanujo kaj la scio fare de la leganto pri la baldaŭeco de la milito (la unua mondmilito, finiĝinta antaŭ cent jaroj!) igas la romanon multe pli interesa.
Vere legindas la ĉapitroj ĉirkaŭ la eksplodo de la unua mondmilito...
La 25-jara salto sur p. 355 iel konformas al la tempopasoj inter miaj vizitoj en Berlino kaj en Parizo (tri, du jardekoj) kaj inter miaj legoj de tiu ĉi romano (kredeble same jardekoj).
El rakontteknika vidpunkto, ĝi estas malbone konstruita kaj verkita romano. La finan serion de eventoj la aŭtoro nur fulme rakontas, sen dismeti ĝin iom post iom. Leganto devas simple igi sin mem kredi, gluti la tuton sendigeste.
En kurso pri verkado de romanoj, ĝi certe ricevus malaproban noton. La intrigo fine iĝas ekstreme neverŝajna.

Jorge Camacho

Tri Historiaj Romanoj

Publikigita ĉe
Kulturaj Kajeroj, decembro 2009

Raymond Schwartz estas konata en Esperantujo kiel humuristo, ĉar li verkis multajn novelojn humurajn, kaj estris kabaredon en Parizo. En Kiel akvo de l' rivero, ja estas ŝercoj, vortludoj, ktp., sed la libro estas tamen pli serioza ol liaj aliaj verkoj. Schwartz estis lorenano, li naskiĝis en urbo Metz en franca departemento Mozelo. Tiu parto de regiono Loreno plurfoje ŝanĝis sian naciecon. Tion li spertis dum sia vivo, li estis foje germano foje franco. Tion spertis ankaŭ lia popolo.

Komenciĝas la romano antaŭ la unua mondmilito, kaj ĝi finiĝas post la dua mondmilito. La juna heroo vivas en Parizo sed devenas de iu vilaĝo en Loreno. Tiu vilaĝo plurfoje revenas dum la rakonto, foje franca foje germana.

La junulo en Parizo festas sian bakalaŭriĝon kun la junuloj (kompreneble estas nur knaboj en tiu epoko), sed la festo estas fiaska. Poste la junulo iras al Berlino por plibonigi sian regadon de la germana. Li amikiĝas kun studentoj germanaj. Estas dua festo, sed en la germana stilo. Ni povas kompari la parizanojn, kiuj festas sian bakalaŭriĝon, kun berlinaj studentoj, kiuj estas multe pli rigoraj... Tion prezentas homo, kiu konis ambaŭ kulturojn, sed iom karikature tamen estas prezentata la afero.

La junulo enamiĝas al berlinanino. Ili amoras, ŝi gravediĝas, sed li ne scias tion, ĉar li devas urĝe reiri al Francujo, pro la komenco de la unua mondmilito. Li lasas ŝin, kaj li sukcesas, en milito jam komencita, atingi Francujon, per la helpo de la vilaĝanoj de Loreno. La amatino estas graveda, sed ŝi estas amata ankaŭ de Berlina studento. Dum la festo de la germanaj studentoj estis konflikto inter la franco kaj tiu germano, kiu amas la saman junulinon. La germana studento estas morte vundita en la milito, kaj li proponas sur sia mortolito ŝin edzinigi. Ŝi pensas : « Kion fari? Mi havas bebon en la ventro, la patro estas franco, ni estas en milito. » Ŝi jesas.

Ŝi naskas filon, pri kiu ne tro interesiĝas la germana familio. Tiun filon oni edukas kiel en la spirito de prusa militarismo, ĉar oni supozas, ke li estas filo de heroo de la milito. Poste venas nazioj, kaj tiu filo fariĝas oficiro de Wehrmacht. Hazarde (sed hazardon regas la verkisto kompreneble), li militas en la regiono de tiu lorena vilaĝo. Li rezignas pri sia oficira rango kaj fariĝas simpla soldato. Fine de la milito li estas adoptita de franco, fakte de sia patro, kaj ili amikiĝas. Eĉ poste, li ne scias, ke li estas lia filo, ĉar ŝajnas ke li iom hontas pri sia pasinteco de prusa oficiro. Krom oficiro li estis inĝeniero, kaj li laboras en fromaĝ-fabriko de la franco en la lorena vilaĝo.

Fine iam la patrino venas al Parizo por zorgi pri malriĉuloj, kaj ili vidas ĉe la televido intervjuon pri ŝi. La junulo diras : « Jen ŝi estas mia patrino.» La franco diras : «Sed ŝi estas mia edzino. » (Kvankam lia edzino ŝi neniam estis.) Tiam ili komprenas, retrovas ŝin, la gepatroj vivas kune fine, kaj... fino bela, ĉio bela.

Kompreneble la konkludo estas pacista. Mi aldonas, ke mi vivis longe en regiono Alzaco, kaj tial la problemo de vilaĝoj, kiuj ŝanĝas sian naciecon, estas de mi konata. Mi memoras, ke la nazioj ŝanĝis la nomon de vilaĝoj kaj ankaŭ de homoj.

Tiu libro ne estas por komencantoj. En la stilo de Schwartz, mi memoras ke estas vortludoj, kaj ankaŭ tiaj vortludoj, kiuj estas pli bone komprenataj, se oni konas kaj la francan kaj la germanan lingvojn, sed tamen ili estas klarigitaj. En tiu libro celo ne estas la vortludoj, celo estas tamen la rakonto kaj, per la kazo de Loreno, prezento de la problemoj de paco kaj milito.

Mi diras la komenton de Marie-Thérèse Lloancy. Pasintsemajne ŝi diris, ke ĉe la unua legado ŝi ne ŝatis, ĉe la dua ŝi pensis : « Eble... » kaj ĉe la tria legado ŝi ŝategis. Do legu trifoje.

Jacqueline Lépeix

Kiel akvo de l'rivero


Marto 2014
La verko konsistas el tri ĉefaj ĉapitroj:
Facila vivo (kun tri subĉapitroj: a) Landlimo, b) Parizo kaj c) Berlino).
La uragano leviĝas (kun same tri subĉapitroj: a) Antaŭsigno, b) Disonancoj kaj akordo kaj c) Hejmen!).
Kaj oni rekomencis (kun la lastaj tri subĉapitroj: a) Tra la mondo iris forta voko, b) Marseille, kaj
c) Ebenaj akvoj).
Tiu ĉi mejloŝtono de nia literaturo, la unuan fojon aperis en 1962, ĉe J. Régulo, La Laguna.
Franca junulo veturis al Berlino por lui ĉambron ĉe familio Geist, kiu havis tri infanojn. Unu el ili estis jam fakte junulino, baldaŭ edziniĝonta, kaj du filoj, kiuj ankoraŭ frekventis lernejon. La du knaboj lernis la francan lingvon de tiu franca junulo Pierre Touchard, kiu alvenis el Parizo.
La aŭtoro kun tre bona stilo, humuro priskribas la tutan historion, kiel integriĝis Pierre ne nur al la familio, sed ankaŭ al la cirkonstancoj en la tiama Germanio, ene de ĝi de Berlino. La eventoj disvolviĝis inter 1913 kaj 1946. Fakte temas pri la 1a kaj 2a mondmilitoj, kaj pri la rilatoj inter Francio kaj Germanio. Kiel tra- kaj pretervivas Pierre la du mondmilitojn? Kio okazis kun la familio, ĉe kiu li instruis la francan al la du knaboj?

Mi varme rekomendas legi tiun ĉi romanon de Raymond Schwartz

Anjo

Kiel akvo de l'rivero


Majo 2015
Mi sekvis Pierre Touchard de Parizo al Berlino kaj poste ĝis Marseille dum paca kaj milita periodoj. Komence de la romano, Pierre, pariza studento, iras al Autrecourt (Lorena urbo) por ĉeesti al geedziĝo de sia frato.
Devenante el Loreno (same kiel la aŭtoro), por li, germanoj estas liaj najbaroj.
Freŝa abituriento, kies celo estas perfektigi sian scion de la germana lingvo, Pierre iras al Berlino. Tie li amikiĝis kun germanaj gejunuloj. Paca vivo similas inter la du landoj.
Sed kio okazos, kiam milito alvenos.
La romano, tra la vivo de Pierre, levas multajn demandojn.
Ĉu amikeco rezistas al milito? Ĉu propraj sentoj pli valoras ol patriotismaj sintenoj? Kie estas kulpo aŭ merito de iu popolo fronte al mensoga registaro? Kio pri la limlandoj? Kial, kiel fariĝis heroo? Kelkfoje eble nur pro cirkonstancoj,....
Agrabla kaj interesa romano

Vivjan

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.