La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Karnavale

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Maskerado ĉirkaŭ kulturo


aprilo 1999
esperanto.net/literaturo/uea/karnavalrec.html

Ni ĉiuj rolas klaŭne ĉe uzado de lingvo. Vole-nevole, deve-devigate ni lernas la gepatran, la anglan, Esperanton... "ni travivas senfinan kulturan maskeradon, unuavice truditan sed poste senkonteste akceptitan".

La lingva kaj kultura problemo starigas la alternativon de tradicio kaj racio. Konservi tradicion iafoje postrestigas nacion kaj damaĝas popolanajn korpon kaj spiriton, ĉar tradicioj ofte evoluis el malscienco. Ni heredu bonajn tradiciojn de niaj pragepatroj, sed forlasu tiujn kiuj pruviĝas jam malbonaj. Koncerne lingvon, iam ŝajne mankas kriterio, kaj ekfunkcias nur la racio de profito.

La titolo Karnavale unuavide pensigas pri la tempo "dediĉata al amuzaĵoj, kiu iras de la festo de l" Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo" (PIV). Kaj je eklego laŭvica, ekde la unua paĝo, la enhavo ja ŝajnas poezi-forma priskribo de veraj karnavalscenoj okazintaj en Katalunio antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. Plastikaj bildoj montras la vervan etoson de tia festo. Sed kiam vi tralegis la pli grandan libroparton, la poezian, vi ekkonscios ke ĉi tiu temas ĉefe pri "volonta forlaso de la propra lingvo", kaj la sekva parto proza pri "nekomprenado je la alikultureco kaj alilingveco de popolo fare de najbaro, ĉi-okaze prezentita per la arĥetipo Don Kiĥoto". Kun ponto-funkciaj postnotoj, glosoj kaj intervortoj malbobeniĝas ĉi tiu libreto pri la komplekso de kulturo, precipe pri lingvo.

Lingvo: ĉiam problemo delikata, dilema!

Montagut, admirata, kuraĝas tuŝi la problemon, sed kiel aliaj li ne elmetas solvan programon; li nur liveras pri la temo "lingva identeco" du kontraŭajn vidpunktojn -- internan kaj eksteran. Lia propra sinteno montriĝas dilema. Unuflanke, li sentas ŝokon ĉe onia indiferento al reuzebleco de la kataluna lingvo: jen naci-ama konservemo. Duaflanke, "intervorte" li agnoskas sin "praktika internaciisto, lingve kaj vojaĝe". Sendube, nia samideano Montagut tute ne estas ŝovinisma.

Rilate heredon kaj evoluigon Montagut staras en la mezo. Enhave Karnavale estas kuniĝo de historio kaj adapto. Lingve la libreto ŝajnas neŭtrala -- nek avangarda nek malavangarda; ĝia lingvaĵo estas fundamente bona.

Fine, mi devas mencii la preskvaliton. Ĉiam bona estas preskaŭ ĉio de IEM. Ĉi-okaze mi eltrovis nur unu misvorton: car en p. 17 eble estas mispreso de ĉar.

Mao Zifu

Nekutima verko releginda


n-ro 172/aprilo 1998
esperanto.net/literaturo/lf/karnavalrec.html

Abel Montagut konaĝis al mi per la majstroverka epopeo "La poemo de Utnoa", kiu markis mejloŝtonon en tiuĝenra poezio kaj plue rivelis poezilingvon altgrade kulturitan kaj emociplene vibrantan. La sama aŭtoro nun aperigas 60-paĝan volumeton "Karnavale - maskita rakonto", iaspecan mozaikon de versoj, prinotaĵoj, versklarigoj kaj du "Don Kiĥoto"-noveloj. La tuto, priskribante karnavalfestadon en katalunlingvaj landoj, iel primaskas alegorion pri alilingvigo de difinita kulturo. Kion fakte celas la aŭtoro per tiu "maskita rakonto"?

La rakontoteksaĵo

Karnavalo estas laŭdifine la periodo inter Kristnasko kaj Karesmo. Laŭkutime ĝi startas ĉe Epifanio kaj finiĝas la mardon antaŭ la cindromerkredo, t.e. la karesmokomenco. Tiuperiode preskaŭ ĉiuj landoj kun kristandevenaj kulturfonoj festas karnavalon per distraĵoj, maskeradoj, ludoj, ŝercoj, diboĉoj pli malpli ĝuigaj; sed karnavalo oni nomas plurlande ankaŭ tiun homgrandan pupon, kiu personigas burleske la emojn kaj malvirtojn homajn, laŭ specifaj trajtoj de apartaj landtradicioj. Abel Montagut, kompreneble, fokusigas sian atenton ĉe la karnavalritoj okazantaj en katalunlingvaj teritorioj, de Andoro, tra Hispanio kaj Francio, ĝis la Algero-regiono en la itala Sardinio. Sed, pri tio ni nur ekscie legas en la "postnotoj", ĉar la rakonton teksas blankaj kaj rimitaj versostrofoj, kiuj disfadenigas la rolon de la karnavalorganizaj komitatoj, de ties ĉefroluloj, de la karnavalpupo kun popolaj dancoj kaj kantoj, sed ne laste kaj eĉ ĉefe, substrekas la gravecon de la karnavalperioda alilingvigo de la popolo. Jes ja, alilingvigo: ĉirkaŭ tiu koncepto pivotas la tuta versrakonto priskribanta la bizaran festadon. La karnavalestro ordonas senapelacie, ke la popolo forlasu sian tradician, barbaran lingvon kaj tuj alprenu kaj parolu la noble universalan lingvon Balibalo, plej konatan kiel Pŝkibalo. En ĉi lasta idiomo eĉ aperas tuta poemo pri kies signifo vi ne demandu, ĉar certe mi ne kompetentas pri misteraj kriptolingvoj. Etimologie analizinte la lingvonomon Balibalo, ĉu ne aperas, almenaŭ sone, la etimo "babelo", do iu konfuza intermikso de lingvoj, iu volapukaĵo burleska, ja kunagorda al la burleskaĵoj karnavalaj?

La aŭtoro, tamen, sur la vibroj kaj vojturnoj de burlesko intencas nin konduki al pli serioza prikonsidero de popolkultura alilingvigo, kiu fakte okazas pli malpli rimarkate, kaj verŝajne pli videble, en katalunlingvaj landoj. La karnavalpupo, aŭ karnavalulo, bruligota aŭ enterigota festofine simbolas la nacion, kiun la festanta popolo primaskas kaj banaligas eĉ per ŝajnigo de kompleta alilingvigo. En la nuna kunteksto de agoniantaj lingvoj kaj kulturoj, "Karnavale" reprezentas la volontan forlason de propra lingva identeco fare de senzorge maskita popolo. Dum la karnavalaj ritoj nur la sorĉisto, la vere homa karnavalulo, defendas la nacian idiomon kaj kulturon. Sed kiel la karnavalpupo estos destinita al enterigo aŭ forbruligo, tiel la defendanto de sia nacia kulturo fiaskos aŭ pereos ĉe sia entrepreno, dum la cetera popolo akceptos senzorge maskigon de siaj lingvaj kutimoj. Kontraste kun la temoj pri alilingvigo en la vers-rakonta parto, volumfine aperas du noveloj pri "Don Kiĥoto", kiu tute ne komprenas la alikulturecon kaj alilingvecon de najbara popolo - kion li konsideras sorĉaĵo.

Tiamaniere la du ĉefideoj enlibraj: alilingvigo de iu popolo kaj nekompreno pri la specifeco de alilingva popolo - kontrastiĝas kaj meditigas pri iu rolo de la internacia lingvo.

La rakonta poezilingvo

Abel Montagut bone regas sian poetmetion kaj liveras ĝuindajn versojn, ĉu kiam li blankverse variigas ritmon kaj prozodion, ĉu kiam li per rimitaj versoskemoj kaptas la leganto-atenton kaj nin entrenas en sian poezimondon. De aleksandro al dekunusilabo, de naŭsilabo al libera verso, li ekspluatas riĉan metrikan gamon por enetosigi la karnavalpriskribojn de la kataluna tradicio. Li pledas, ke

"Necesas, do, paroli inde,
nian loklingvon foriginte."

ĉar

"babilos ni en l' idiomo
(odora je matura pomo),
kiu nomiĝas Balibalo
kaj, plej konate, Pŝkibalo."

Ŝerce sed senrefute la aŭtoro mergigas nin en lingvan sorĉaĵon. La tekstobeligaj komparoj, tiom eminente kaj vervstile ekspluatitaj en lia "Poemo de Utnoa", reaperas, foje, ankaŭ ĉivolume por svinge plisonorigi la poemcitron, kiel ĉe ero (278):

"aŭ kiel homo kiu ne protestis
transplanton de la lango ĝisradike,
pri kio li fieras kokerike...
same al ni neniom devas ĝeni
elradikigi nian lingvon tute,
senplende ĝin forgesi absolute..."

Hoj, jen! Denove vorticumas prilingva karnavaltemo! Sed la poeto eĉ kapablas alsori al pli intima kunvibro kun la elementoj kaj kanti pri la ĉirkaŭmondaj fenomenoj laŭ tropoj freŝlingve simplaj, sed des pli efikaj:

"Mateno multemana,
multevoja, hele kanta.
Mi amas vin! Se vi
spilos mian koron
por elfluigi sangon,
vi trovos sole fangon."

El la poeta sorĉistmaniko magie plu elbobeniĝas la kvazaŭ galimatie simplaj popolkantoj, kiuj envortigas fabelojn kaj legendojn de verŝajne pratempaj popolbardoj. Ili kutime priskribas la testamenton de l' karnavalulo kaj ties detruon per taŭgaj kornobatoj aŭ forbruligo. Sed la aŭtora lerto ĉiam sukcesas enplekti verse sian personan poettembron, sian apartan vortsonoron, foje cizelante fajnan juvelon.

Nekutima verketo, re- kaj releginda por spirita ĝuo kaj meditinstigo.

Nicolino Rossi

Maskobalo ĉirkaŭ lingva identeco


n-ro 200 aŭgusto 1997
esperanto.net/literaturo/fo/karnavalrec.html

Stranga libreto, belege prezentita sur iom diketa papero, kun ĉarmaj bildoj. Sed ho, kiel oni legu tiaĵon?

Se mi iome komprenis, la aŭtoro mem, alivestite kiel figvendisto, nin legantojn persone preterpasas je paĝo 37, kie li informas nin ke loka bardo (s-ro Ŝarĝisto Ĉerivera, - ĉu alia el la iberianoj?) intencis verki plurajn lajojn kun multaj veaj ajoj...

Eble plorinde ke tiajn kantojn li ne enmetis. La tuto fariĝus ankoraŭ pli bunta.

Sed stop! - nepre mi devas malforgesi, ke nia revuo estu legata: do certe kelkaj el vi intertempe venis al la prava demando: Kion temas ĉi tio? - Nu, temas libreton, kiu provas komuniki iomete la etoson de karnavalo. Vi ja scias: tia festo en kiu oni sin alivestas, kondutas iom nereale (surealisme?) kaj ne farante tion kvazaŭ psike malsaniĝinto, sed nur pormomente: ĝuste nur en la limoj de tiuj kelkaj tagoj.

Tial la verko disfalas en klare indikitaj eroj: je paĝo 7 "la anoncisto diras: estas dimanĉo" kaj sekvas poemoj, foje kun, foje sen rimoj, kiuj traktas diversajn okazaĵojn de l' disvolviĝanta karnavalo. Centra estas giganto - pupo - kiun la Oranĝa Vilaĝestro enkondukas:

la mondefama Duko de 1' Masko kaj Grimaco

Li el Balibalio ĵus venis, alŝoseis,
mirinda, granda lando, kiu feliĉe kreis
plej vastan Imperion sur tuta teroglobo
kaj li ĝin reprezentas, estante Ĉef' kaj Popo.

Ŝajne li estas iaspeca "Barono Karnavala", se uzi la terminon de 1' kvartalo Ginniken, kie mi foje kunfestas karnavalon.

Grande rolas ĉi-karnavale la Balibala Lingvo - senlima kaj tutmonda, kosma... kiu montriĝas farso. Ĝia himno suspekte multe similas je Volapük: menade bal, pŝki bal! (Kaj tiu ŝ ĉi tie ne estas eraro por ü! ).

Je paĝo 18 "diras nun la anoncisto: lundo komenciĝas". Nun enplektiĝas tre ĉarme legendaj popolrakontoj. Je paĝo 29 komenciĝas la decidiga lasta tago, mardo, kun i.a. ronda danco sub melodio de kanteto kiu listigas bestojn. Ĉiun reprezentas ludant(in)o, kiu eniras la rondon por kundanci, kiam oni mencias la beston. Kaj fine, okazas akuzo kontraŭ kaj forigo de la Granda Surimpamplo, la Imperiestro de l' Gapantoj..., do la Ĉefego de Pŝkibalio. Fine de tiu karnavala mardo oni enterigas lin, ĉe la Foraj Montoj, laŭ la Karnavala Pado... (Ankaŭ en Ginniken la Baronon festofine oni enterigas en dece funebra-gaja ceremonio.)

Kvazaŭ apendice finas la volumeton du apokrifaj rakontoj pri la inĝenia hidalgo Don Kiĥoto eksterlande...

Sed ĉu tio estas la nura enhavo de l' verketo? Tion nepre mi ne kredas. La aŭtoron ni ja konas kielmulte pli profundan*. Al legontoj mi rekomendas, komenci ĉe la intervortoj je paĝo 49-52: tie malkaŝiĝas la funda temo: kio estas lingva identeco, kaj ĉu la homoj niamonde ankoraŭ interesiĝas - sin identigas je kulturaj valoroj? Temo ŝajne valida pri Katalunio, la patrio de amiko Montagut (sed ho: nepre ankaŭ pri Nederlando kun ĝia malfido je la propra lingvo! ), sed certasence ni legu la tekston ankaŭ pri nia internacia idiomo. Entute: legu - relegu - kaj meditinte agu!

Ankaŭ la bildoj, kiel dirite, estas vere bonaj. Unu speciale trafis min: tiu kiu akompanas dancon de du viroj: unu kaŭre preskaŭ eksidas surgrunde, tamen ne tuŝante ĝin, dum la alia unupiede starante turniĝas piedostreĉe super lia kapo.

-------------------

*Originale: Poemo de Utnoa, iom sciencfikcia epopeo pri la kultura senco de nia mondo. En la Kataluna aperis prozoversio: La Gesta d'Utnoa. Traduke el la Kataluna: Amkantoj de Aŭsias March, 60 poemoj el la 15a jarcento.

Gerrit Berveling

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.