La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kiam bestoj parolis
Rakontoj el Afriko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Afrikaj fabeloj tre plaĉaj


2004

23 mallongaj rakontoj, plejparte fabeloj, tradukitaj aŭ rerakontitaj el diversaj regionoj en Afriko. Laŭ la antaŭparolo, ĝi celas esti „bone redaktita kaj en fundamenta lingvo” por esti uzata „en Esperanto-kursoj, kie instruantoj ofte serĉas senespere facilan legomaterialon por la kursanoj”. Ĝi tre bone plenumas tiun celon. La rakontoj estas grandparte laŭ la stilo de Ezopo, facile kompreneblaj kaj plaĉe prezentitaj. Laŭaspekte la libro estas tre modesta, kio eble parte kaŝas la valoron de la enhavo. Ĉiuokaze, tre rekomendinda por kursanoj; kaj, cetere, ankaŭ por laŭtlego al infanoj.

Donald Broadribb

Kiam la bestoj estis kiel homoj


2002. №7 (93)
Karaj legemuloj, ĉu vi scias, ke en la komenco estis grandega guto de lakto? Kaj rezulte de multaj ŝtupoj de evoluo venis Gueno, kiu venkis morton? Ankaŭ mi ne sciis antaŭ ol legi la Rakontojn el Afriko.

En tiu ĉi libro kolektivo de afrikaj aŭtoroj prezentas al ni pli ol dudekon da afrikaj rakontoj, originalaj kaj tradukitaj, el la tempo, kiam la bestoj parolis. Temas jen pri legendoj, jen pri fabeloj, jen pri nuntempaj fantaziaĵoj, kiuj tra Afriko abundis ĉiam kaj ĉie, sed estas tre nemulte konataj al la alikontinentanoj.

El la antaŭparolo de Katelina Halo ni ekscias, ke en Esperanto kelkaj tiaspecaj verkaĵoj “aperis ekde 1992 en la bulteno La afrika reto, kiu kunigas afrikajn esperantistojn, kiuj deziras plibonigi siajn verkopovojn kaj kuraĝigi siajn kolegojn”. Sekvante la bonvenigon de Renato Corsetti, la Fondaĵo Afriko surprenis la eldonon kaj la du redaktorinoj — Katelina Halo kaj Anna Löwenstein — poluris la lingvaĵon, celante prezenti facilan legomaterialon por instruantoj kaj lernantoj de Esperanto-kursoj.

Antaŭ ol konkludi, kiomgrade la kontribuantoj sukcesis, ni trarigardu pli atente la enhavon.

La rakontoj estas distribuitaj je 4 temaj partoj: 1. Kiel la mondo ekestis, 2. Kial la mondo estas tia, 3. Ruzuloj kaj malsaĝuloj, 4. Kiam bestoj parolis kun homoj.

Konvene al la temaro, ni ekscias multon novan pri tio, kiel aperis la Tero kaj la Nokto, kiel la Brako iĝis servisto de la Buŝo, kial Gorilo reĝe marŝas, kial Hundo kaŝas la voston inter siaj kruroj kiam ĝi timas kaj kial Kapro timegas aŭton, sed Ŝafo tute ne, kaj ankaŭ kial bestoj ne parolas.

La libro malfermetas al ni la riĉan mondon de la afrika folkloro — respegulilo de arketipaj radikoj de l'popola animo. Viciĝas antaŭ ni la kuraĝa Lacerto (1.3), la ambicia kaj stulta Testudo (1.3, 3.3), la malica, sed simplanima Krokodilo (2.4, 2.7), la ruza Simio (1.6, 2.4) kaj la saĝa lerta Leporo (2.6, 3.1, 3.2) — ŝajne, favorato de la afrika folkloro. Absolute evidentas, ke afrikanoj multe pli senĝene samigas mondestaĵojn kaj la homon. Konduto de personoj neniel ligiĝas kun ties natura origino aŭ funkcio — ĉiuj (eĉ ĉio) agas kiel homoj. Fiŝeto uzas boaton por naĝi (2.7), Pantero ruĝiĝas pro kolero (2.2), Brako kaj Buŝo kune plugas kampon kaj sag-pafas bestojn (2.1), Koko kaj Elefanto amas la saman junulinon kaj volas edzinigi ŝin, Kapro kaj Ŝafo havas mon-problemojn kun konduktoro de aŭto ktp. Kaj en la rakonto el Kongo, por svati “la plej beletan inter ĉiuj virinoj de la vilaĝo”, la reĝidinon, kiun “multaj viroj deziregis”, venis “ĉiuj bestoj” — de Elefanto ĝis Leporo — pompe vestita, cetere. Kaj kiam Leporo venkis en la malfacila elprovo, la plenkontenta junulino ekmarŝis kun li man-en-mane, kaj “la homamaso digne malproksimiĝis kaj longe eligis kriojn de entuziasmo” (3.2).

Tra la vorttrikaĵo de la rakontoj videblas detaloj de ĉiutaga vivo, moroj kaj kutimoj de la popolo: kiel pasas festoj kaj bataloj (2.3), kiel oni akceptas gastojn (2.7), kio estas digne konduti (3.2), kaj ke la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo, revenanta post ĝua gastigado, kiun ŝi evidente ne partoprenis (2.7), kaj ke la pimenta supo estas tiom fajr-gusta, ke ne eblas ĝin manĝi sen konstante prononci “ĉit” (3.1)… Kaj ankaŭ ke speciale estimataj kaj atentataj estas la maljunuloj, pri kiuj popola proverbo diras: “Kiam maljunulo mortas en Afriko, biblioteko forbrulas” (2.7).

Tiun saĝon la aŭtoro de la rakonto el Kongo transdonas “por eduki ne nur la samideanojn de la mondo, sed ankaŭ la tutan homaron kies espero por la universala unueco kaj por la feliĉo troviĝas en Esperanto”. Senperan sinturnon al esperantistoj ni renkontas ankaŭ lastlinie de la sola en la libro fabelo pri homoj — La du orfoj el Kameruno: “Ĉu ankoraŭ ekzistas en nia tempo personoj, kiuj mistraktas orfojn kaj aliajn malfeliĉajn homojn? Ni esperantistoj devas fari ĉion por malhelpi tion inter ni kaj ĉirkaŭ ni”.

Jen estas momento transiri al la konkludoj. Ĉu ni rekomendu la libron kiel legaĵon por Esperanto-kursoj? Duoble — jes. Unue, la enhavo vastigas internacian horizonton de la legantoj, estante eta, sed tamen paŝo renkonten al la foraj afrikaj popoloj. Due, la lingvaĵo estas speciale taŭga por E-progresantoj; ĝi estas simpla, sed ne primitiva, mi dirus eĉ — freŝe neprimitiva. Por ekzemplo — frazo el la niĝeria rakonto: “La virino ankoraŭ restis demandema pri kiel ŝia edzo sole alportis ĉiujn bestojn ĝishejme”.

Fakte, al ajna esperantisto la legaĵo estas rekomendinda. Jen ankoraŭ unu nacia fonto por riĉigi nian lingvon per novaj bildecaj esprimoj. Kiel plaĉas al vi la eldiraĵo pri ebriiĝinta homo: li perdis sian sencon? Aŭ por emfazi etecon: la ĝirafo grimpis supren por bone vidi. Krome (aŭ — ĉefe?) — kial ankaŭ bonparolantaj esperantistoj ne faru la paŝon al Afriko, subtenante afrikajn samideanojn per intereso al la kulturo de ilia kontinento, per atento al ilia literatura kreado kaj per aĉetado de la libro?

Irina Gonĉarova

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.