La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kompendio de la Esperanta gramatiko
Por superaj ekzamenoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vitraj ŝuoj de gramatiko


esperanto.be/fel/mon/rec/kegr.html

La unua eldono de ĉi tiu studlibro estis eldonita en 1958 de Kroata Esperanto-Ligo. Ĝi celas esti facile konsultebla, sufiĉe detala priskribo de la gramatiko de Esperanto, bazita sur Plena analiza gramatiko de Esperanto de Kalocsay kaj Waringhien. Kvankam kelkfoje ĝi varias de la preskriboj de PAG (ĉiam kun atentigo pri tio), ĝi plejparte restas fidela al sia inspirverko. Konsekvence, la enhavo estas la konvencia, tradicia latin-greke bazita priskribo (oni parolas, ekzemple, pri gerundioj, distingas inter diversaj specoj de prefiksoj, sufiksoj, prepozicioj, kc.), kaj - miaopinie - la verkintoj konfuzas semantikon (signifo de vorteroj), morfologion (konstruformo de vortoj), kaj kategoriojn de verboj, ne ĉiam atentante, ke tiuj tri fakoj de lingvoanalizo povas kontraŭi unu la alian (eĉ en Esperanto!).

La rezulto - ankoraŭ miaopinie - estas iom simila al la epicikla teorio pri la strukturo de la universo: teorio konstante fariĝanta pli kompleksa, kun pli kaj pli da specialaj esceptoj kaj novaj subreguloj, ĝis ĝi preskaŭ superfortas la menson.

Zamenhof ja bazis Esperanton sur la tradiciaj lingvoj jam konataj de li.

Sed estas malpli evidente, ke li senkonscie plene antaŭsupozis la vastan analizoskemon de orienteŭropaj lingvoinstruistoj. Ke li konstruis Esperanton sole laŭ la baza skemo de la hindeŭropaj lingvoj, estas tre dubinde, ĉar li ja estis eksperta pri la hebrea lingvo. Al mi multo en Esperanto memorigas gramatikelementojn semidajn multe pli ol hindeŭropajn, kaj tio necesigas, ke ni liberiĝu el la vitraj ŝuoj en kiujn niaj tradiciaj gramatikistoj penis kaj plu penas enŝovi nian cindrulinan Esperanton. Sed tian liberigon oni ne trovas en ĉi tiu Kompendio.

Eĉ forpuŝante tiujn konsiderojn, ni rajtas demandi, ĉu la detalega analizado de specoj de substantivoj, specoj de pronomoj, specoj de adjektivoj (kvalitaj, cirkonstancaj, kvantaj, determinaj, artikola, numeralaj), simplaj tempoj, kunmetitaj tempoj, kc., kc. vere estas studenda de niaj superaj-ekzamenoj-kandidatoj. Ni pripensu: ĉu povas esti, ke tiu tro rigora katalogado blindigas ilin al la kerna karaktero de Esperanto? Mi elkore kredas, ke sub la nomo de gramatikinstruado niaj gramatikinstruistoj senintence detruas la esencon de Esperanto. Kian grandegan multmilionbrikan gramatikan strukturon ili faris el la dekkvar bazaj brikoj de Esperanto: -a, -e, -i, -o, -u, -j, -n, -as, -is, -os, -us, -a(n)t-, -i(n)t-, -o(n)t-, kaj kelkmil radikoj!

Formetinte tiun konsideradon, mi tamen diru, ke la Kompendio ja estas facile konsultebla, plejparte klare prezentita, kaj plejparte fidinda prezento de sia enhavo. Kelkaj tajperaroj povas konfuzi la studanton, kio bedaŭrindas. Malpli plaĉas al mi la fonologia parto. Iom duba estas la instruo ke:

"En Esperanto validas la regulo, ke ĉiam la antaŭa konsonanto konformiĝas al la posta. Do, la vorto ABSOLUTE estas elparolata kiel APSOLUTE, OKDEK kiel OGDEK, EKZISTI kiel EGZISTI, ktp. ... Oni neniam forgesu, ke la ĉefa regulo de la prononcado estas la natureco kaj ne la absoluta korekteco." Ankaŭ la reguloj donitaj pri longeco kaj mallongeco de vokaloj ĝenas min.

Aliflanke, la aŭtoroj (Manner-Mamuĵiĉ kaj Ivo Boroveĉki, la redaktoro de la "2a ŝanĝita eldono") tre laŭdinde inkluzivas detalan liston de landnomoj, laŭ la listo eldonita antaŭ pli ol jardeko de la Akademio de Esperanto); kaj mencias senpartie la -ata/-ita-batalon, kvankam sen klara ekspliko de la oficiala decido de la Akademio pri tio.

Por amantoj de la PAG-speca gramatikanalizado, la Kompendio de la Esperanta gramatiko (por superaj ekzamenoj) estas utila kaj havinda konsultlibro.

Donald Broadribb

Grava por la mezgradaj scipovantoj

Okaze de la UK en Fortalezo oni prave plendis pro la nekritikeco de la Esperantaj recenzoj. Sed aliflanke, tiu nekritkeco estas objektive klarigebla, almenaŭ parte, per la malvasta presospaco en la periodaĵoj publikigantaj recenzojn. Konsiderante tiujn ambaŭ aferojn kiel kontraŭstarajn faktojn, mi provos ĉi tie, en la malvaste postulita spaco, objektive kaj samtempe kritike prezenti la legitan libron.
Temas pri verko kies unua eldono aperis en 1958. La aŭtoro, la hungardevena kroatiano Mirko Manner-Mamužić (1928-1998), estis laŭfake maŝin-inĝeniero, kaj lia oklingvaneco pravigis lin verki gramatikon de Esperanto, des pli ke li estis ano de la Ekzamenkomisiono de KEL, apoginta sin sur la Plena Analiza Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien, atente esplorita, sed kun esprimo de ankaŭ propraj opinioj. Ĉi tiu dua eldono aperis postmorte de la aŭtoro kaj estas prizorgita kaj antaŭparolita de Ivo Borovecki. Dekomence mi devas substreki, ke la libro fontas el medio vaste konata en Esperantio pro la plurflankaj valoraj atingaĵoj rilate la Intemacian Lingvon – medio, kiun oni nomas Zagreba Skolo.
La kompendio, post la enkonduko (p. 5-9) klariganta la bazajn konceptojn kaj la respondajn terminojn (t.e. parol- kaj frazelementoj, vortkategorioj kaj vortfunkcioj), estas dividita en ses grandaj ĉapitroj, kaj nome: la fonetiko (p. 10-11), la ortografio (p. 12-16), la vortfarado (p. 17-33) – unu el la du pli ampleksaj ĉapitroj de la libro, la afiksologio (p. 34-52), la morfologio kaj sinetio (p. 53-94), ĉapitro kies amplekso klariĝas per la pritrakto de du kunplektitaj aferoj: unuflanke, la morfologio striktasence, aliflanke, la sinetio, t.e. la studo de la gramatikaj.kategorioj (genro, nombro, kazo ktp), fine, la sintakso (p. 95-104), limigita, interalie, pro la fakto, ke iuj sintaksaj aferoj estas jam pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj.
Aparte substrekinda estas la fakto, ke la aŭtoro komparas kelkfoje la esperantlingvajn strukturojn kun la respondaj strukturoj en variaj naturaj lingvoj (p. 13-14, 68, 70, 86) kaj precipe en la slavaj, inter kiuj distingiĝas la kroata (p. 62, 81, 84), denaska lingvo de la legantoj, al kiuj la aŭtoro sin turnas speciale. Spite la lastan rimarkon, oni devas agnoski, tamen, la utilon de la lemolibro por ĉiuj ajn mezgradaj esperantistoj, indiferente de ilia denaska lingvo. Ne mankas en la libro eĉ la normiga vidpunkto: multloke (p. 41, 45, 50, 54, 56, 78, 80, 82, 84, 90 k.a.), la aŭtoro atentigas pri la nekorektaj, eraraj esprimoj, kompare al la rekomendindaj aŭ almenaŭ tolereblaj, kelkfoje kun resendoj al la iniciatinto (p. 26, 50, 94), ĉu kontraŭstarante la Plenan Gramatikon (p. 36, 44, 48) ĉu aprobante ĝin (p. 6, 8, 39, 104), aŭ klarigante la distingon inter la komunuza parolo, unuflanke, kaj la poezia esprimo, aliflanke (p. 47, 72), inter la uzo de variaj sencproksimaj vortoj, – kiel tio kaj ĝi (p. 61), inter elegantaj kaj neelegantaj esprimmanieroj (p. 68).
Kelke da kritikaj rimarkoj, rilatantaj nurajn detalojn: La interjekcioj ne estas veraj helpvortoj, kion skribas la aŭtoro, sur la p. 6. „Esperanto estas fonetika lingvo“ (p. 12) estas tute nefakula esprimo, anstataŭ „Esperanto estas lingvo kun fonetika skribo“ (nur skribo, kaj neniel lingvo, povas esti aŭ ne esti fonetika). „(...) la sufikso NJO (...) esprimas virinajn karesnomojn“ (p. 48), anstataŭ „konstruas...“ aŭ „kontribuas al la konstruo de virinaj karesnomoj“. Kvankam la aŭtoro rekomendas (p. 67), ke oni uzu la strukturojn ĈI TIU, ĈI TIUJ, ĈI TIO, kun la „vorteto“ ĉi antaŭ la propre-diritaj pronomoj, li mem liveras kontraŭan ekzemplon: „Donu al mi TIUN ĈI libron“ (sampaĝe). La aŭtoro ne klarigas sian antaŭe implicite esprimitan preferon, pravigitan spite la unuatempan uzadon de la postmetita ĉi. La pravigo de la antaŭmeto estas la jena: la kombinaĵoj kun ĉi estas „fonetikaj vortoj“, trisilabaj, kun regula akcento sur la antaŭlasta silabo, kvazaŭ amfibrako; se oni postmetas ĉi al la pronomo, kiel en la unua tempo de la uzado de Esperanto (sendube laŭ la franclingva modelo, ĉar ĉi estas, etimologie, francdevena), tio kreas trisilabajn „fonetikajn vortojn“ kun la nekutima akcento sur la tria silabo kalkulita ekde la fino de la vorto, t.e. kvazaŭ daktilojn, utilajn ankaŭ nuntempe eble en la poezio, sed nekonformajn al la akcent-sistemo praktikebla en la komuna lingvouzo. Sur la paĝo 55, rilate la ekzemplojn OKULVITROJ kaj PANTALONO, ŝajne la aŭtoro konfuzas la koncepton kun la objekto.
Kritika rimarko rilate la duan eldonon de la libro tuŝas aferon parenca al la deikto (deixis), pli precize – al la tempa deikto. La aŭtoro tre bone klarigas la uzadon de la aktivaj kaj pasivaj participoj alvokante kronologiajn datojn koncernantajn la momenton de la unua eldono, 1958, kiam li ekzemplas per ,,La 10-an de majo 1948 Karlo, ESTIS skribanta leteron“ k.s. (p. 87), ,,La 10-an de majo 1968 Karlo ESTOS skribanta leteron“ k.s. (p. 88) kaj „Hodiaŭ la letero ESTAS skribata, skribita aŭ skribota“, „En 1948 la letero ESTIS skribata, skribita aŭ skribota“, „En 1968 la letero ESTOS skribata, skribita aŭ skribota“ (p. 90). La prizorginto de la dua eldono estus devinta, laŭ mia modesta opinio, aktualigi, ĝisdastigi tiujn ekzemplojn, laŭ pure filologia vidpunkto, por plifaciligi al la leganto la aliron al la sencoj de la kunmetitaj verbaj formoj, kaj konsideri, ekzemple, la datojn 2000 anstataŭ 1958, 1990 anstataŭ 1948 kaj 2010 anstataŭ 1968, kun eventuala precizigo en sia antaŭparolo pri tia tre pravigita interveno aŭ modifo en la originala teksto de la bedaŭrinde forpasinta aŭtoro.
Mi ne mencios eksplicite la preserarojn facile korekteblajn far la leganto, kiel tiuj sur la paĝoj 3, 4, 6, 8, 9, 10, 15, 21, 26, 28, 31, 34, 36, 38, 44, 58, 59, 60 kaj aliaj. Anstataŭe, mi mencios nur la malmultajn erarojn iom ĝenajn, povantajn okazigi miskomprenon aŭ ambiguaĵon en la mensoj de iuj legantoj: JU (p. 12; korekte: JH), plendas (P. 19; korekte: pledas), (hispana) Ciudad Mejico (p.50; korekte: Ciudad de Mejico), „Eĉ tutaj sintagmoj estas esprimataj per unu adjektivo: TRA LA FENESTRO = TRAFENESTRE, ktp“ (p. 84, kie la vorto adjektivo aperas, per probabla skriberaro, anstataŭ la vorto adverbo), FUMAS (p. 100; anstataŭ, probable, FULMAS).
Oni devas agnoski, iel ripete, ke la lernolibro de Manner-Mamužić meritas pli ampleksan kaj detalan pridiskuton, ĉar ĝi estas grava kaj tre utila por la perfektigo de la mezgradaj scipovantoj de Esperanto, do necesus pli da presospaco, eble en faka, lingvistika publicaĵo.

Constantin Dominte

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.