La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La komenca esperanto-movado en Katalunio
Els inicis del moviment esperantista a Catalunya

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tri libroj pri historio de Esperanto en Katalunio

La historio de la Esperanto-movado en Katalunio estas mirinde interesa, faktoplena kaj multflanka. Eblas legi ĝin preskaŭ kiel aventur-romanon, kun interbatalantaj roluloj kaj ekstermovadaj eventoj decide influantaj la sorton de la okazaĵoj. Tial, post dekoj da fakaj artikoloj, pluraj broŝuroj pri lokaj Esperanto-grupoj, detala kronologio kaj nacilingva biografio pri elstara Esperanto-aktivulo (kaj atentinda pioniro de socilingvistiko), nature alvenis la tempo, kiam eldoniĝas tutaj libroj: eĉ tri en tri jaroj.
La unua el la serio, El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938) [La Esperanto-movado en Majorko (1898-1938)] estas la doktoriĝa tezo de la aŭtoro, Xavier Margais. Jen solida volumo, verkita surbaze de multjara esplorado fare de kompetenta eksperto kaj aktiva Esperanto-movadano.
La verko unue studas la serĉadon de internacia lingvo kaj poste fokusiĝas pri la ekesto de Esperanto kaj kiel ĝi atingis Iberion kaj la Katalunan Landaron, kaj precize Majorkon. La aŭtoro detale analizas la vojojn, per kiuj diskoniĝis tiuj ideoj, kiaj homoj interesiĝis pri ili, pro kiuj kaŭzoj, kaj kiel ili poste influis siajn mediojn. Estas interese vidi, kiel Esperanto eniris en Balearojn kiel signo de progreso, kiel rimedo por internacia komerco kaj eĉ por la tiam naskiĝanta turismo. Tial la internacia lingvo estas aparte ligita al la Ĉambro de Komerco kaj Industrio, en kiu la Esperantista Klubo Palma havis la sidejon dum deko da jaroj, aŭ la organizo Disvolvo de Turismo, kies prezidanto de 1919 al 1925, komercisto Ferran Alzamora, estis membro de la Klubo, aŭ la Ruĝa Kruco, kies ĝenerala sekretario de 1918 ĝis 1920 estis la aktivulo Gabriel Alomar, aŭ la Asocio por la Kulturo de Majorko. Ĝuste diversaj elstaruloj en socipolitikaj kaj ekonomiaj rondoj aktivis en la Klubo, kiel la urbestro de Palma inter 1919 kaj 1921, Francesc Barceló (poste estrarano de la Ruĝa Kruco kaj sekretario de la Ĉambro de Komerco), aŭ la sekretario de la Brita Konsulejo kaj poste fama sanskritisto, Joan Mascaró, aŭ la industriisto Narcís Bofill – unu el la ĉefaj motoroj de la movado.
La aŭtoro detalas ankaŭ la partoprenon de aliaj homgrupoj, kiel pastroj (kaj aparte la kverelema figuro de Bartomeu Font) kaj armeaj oficiroj. Ilia partopreno estas grava, sed en Majorko ĉefe et-burĝaj komercistoj plej elstaras en la gvidaj organoj de la asocioj. Certe ankaŭ laboristoj partoprenis la movadon, kaj ili ricevis la plej grandan subpremon post la faŝisma puĉo de 1936: la esperantistoj Joan Matas, Josep Salom, Antoni Coll kaj Sebastià Crespí estis murditaj de la armeanoj. Aliaj estis malliberigitaj aŭ estis ekonomie aŭ administracie reprezaliitaj. Per tio la Esperanto-movado en Majorko estis praktike neniigita por 25 jaroj.
La verko estas detalplena, kaj en ĝi amasiĝas nomoj. Eblas legi eĉ listojn de membroj de lokaj kluboj (kaj iliajn profesiojn kaj adresojn), aŭ de ricevataj Esperanto-gazetoj, aŭ de Esperantaj gastoj, aŭ citaĵoj de internacia korespondado ktp. Tio igas ĝin juvelo por esploristo, sed tro pene legebla por normala interesito pri Esperanto: eblus eltiri el ĝi plurajn libretojn pli alireblajn por la publiko. La Esperanto-historio en Majorko montriĝas surprize interesa kaj certe meritas pli vastan diskonigon.
Kontraste, Esperanto en Katalunio de Antonio Marco montriĝas ekstreme supraĵa verko. Same kiel li faris en sia pli longa kaj same senenhava Analoj de la Esperanto-movado en Hispanio, la aŭtoro kopiis unu post la alia longegajn raportojn pri preskaŭ ĉiuj Esperanto-aranĝoj ĝis la jubilea jaro 1987. Se vi volas scii pri la menuo de la bankedoj aŭ la koloro de la vestaĵoj de la reĝinoj de la Floraj Ludoj, jen la libro por vi. Sed se vi eventuale interesiĝas pri grava diskuto okazinta en unu el tiuj kongresoj, bedaŭrinde vi trovos preskaŭ nenion en ĝi. Krome, se vi eventuale interesiĝas pri aferoj ekster la kongresa kadro, vane vi serĉos preskaŭ ĉion ajn. Krome la aŭtoro preferas laŭeble kaŝi ĉiajn disputojn... kaj per tio li flankenpuŝas, eĉ kaŝas, esencajn faktojn, kiuj malhelpas kompreni la okazaĵojn. Unu el la multaj ŝokaj neglektoj de la libro troveblas en la mejloŝtona kongreso de Vinaròs en 1928, kiun la aŭtoro mem taksas “vere malfacila”. Ni ekscias, ke “la 22-an de aŭgusto, t.e. du semajnojn antaŭ la kongreso programita por okazi en Vinaroz [Vinaròs] (Castellón [Castelló]), la prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, s-ro Dalmau, devis demisii post ricevo de ordono de la Barcelona Provincestro s-ro [generalo] Milán [Milans] del Bosch, kiu sugestis al li ŝanĝojn en la statuto de KEF kaj ĝian aliĝon al Hispana Esperanto-Asocio, kaj oficiale fermis lian profesian laborejon Liceo Dalmau”. La aŭtoro forgesas mencii, ke Delfí Dalmau ricevis ankaŭ fortegan monpunon. En aliaj verkoj eblas legi pli precize, kiujn ŝanĝojn “sugestis” generalo Milans del Bosch: la aŭtoro taksis negrava detali ilin. Fakte, en la sep paĝoj da detalplena kongres-raporto, li eĉ konsideras neoportuna mencii la decidon malfondi KEF atende de pli favoraj politikaj cirkonstancoj... kio vere igas la sekvajn paĝojn enigmoplenaj por nekonantoj de la okazaĵoj. Kaj, tute kompreneble, li eĉ ne rimarkigas, ke en la enmiksiĝo de la aŭtoritatoj en la aferojn de KEF eĉ lernej-knabo povas fortege suspekti pri denunco de alitendaraj esperantistoj. La termino mem “sugesti” en rilato al ordono de generalo dum armea diktaturo, akompane de altega monpuno kaj fermo de entrepreno, estas ekstreme ŝoka.
Jen okazo inter senfino da aliaj. Kiel leganto mi ekzemple aparte elreviĝis, trovante nur tri paĝojn pri la ege atentinda rolo de Esperanto dum la interna milito (1936-1939). Ĉar la aŭtoro partoprenis tiun periodon ankaŭ kiel esperantisto, tio estas ege bedaŭrinda: jen maltrafita okazo ion interesan kaj novan diri.
La citaĵo montras ankaŭ alian ege malfortan flankon de la libro: ĉiupaĝe oni renkontas mise skribitajn proprajn nomojn. Plej ofte ili aperas en ŝajn-kataluna, t.e. en iu kataluna lingvo kun hispana ortografio. Simile okazas kun loknomoj. Neniu katalunlingvano reviziis la tekston. Kaj bedaŭrinde oftas eraroj ankaŭ en Esperanto, same kiel tajperaroj abundas.
La libro malhavas eĉ la plej etan analizon, kio igas la verkon ne libro pri historio, sed tede longa kongresa anekdotaro. Eĉ ne por momento la aŭtoro haltas por iom vidi kiom kaj kiaj estis esperantistoj: kiel ili aliĝis al Esperanto; kiamaniere ĝi disvastiĝis; inter kiuj soci-tavoloj? Ni eĉ ne scias, konkrete kiuj bultenoj aperis, kiom longe, dum kiom da numeroj; kiuj grupoj fondiĝis, kiom longe ili aktivis, en kio konsistis ilia agado, kun kiuj kolektivoj (esperantistaj aŭ ne) ili rilatis kaj kiamaniere. Ĉar ĝi ne kongresis, la laborista Esperanto-movado estas tre neglektita. La aŭtoro ŝajne ne scias, ke ekz. ekzistas doktora tezo pri la katalunia laborista gazetaro antaŭmilita, kiu pritraktas ankaŭ la Esperanto-gazetaron. Fakte multloke leviĝas fortaj suspektoj, ke la aŭtoro malbone konas la rimarkinde multajn esplorojn pri la Esperanto-movado en Katalunio (i.a. de Fluvià, Margais, Solé Camardons kaj Amouroŭ). La graveco de diversaj esperantistoj en la kataluna kulturo aŭ socio estas nerimarkita: kiel eblas kompreni la rolon de Pujulà i Vallès, se oni ne konas lian ekstermovadan gravecon? Nur Fernández Jurado estas iom priatentita ĉi-flanke (kvankam en librofina noto).
Novan kontraston prezentas la libreto de Francesc Poblet La komenca Esperanto-movado en Katalunio (1898-1908). Dum la verko de Margais estis en la kataluna kaj tiu de Antonio Marco en Esperanto, jen dulingva verko – en la kataluna originalo kaj Esperanta traduko. Ni alfrontas ĉi tie denove verkon de historiisto, akumulantan informojn kaj profunde analizantan la faktojn.
La verko estas mallonga kaj didaktika: ĝi evidente celas ne nur esperantistojn interesiĝantajn pri sia historio, sed homojn ĝenerale scivolemajn pri nuntempa historio kaj konkrete pri la rolo de sociaj movadoj en ĝi. Malgraŭ sia konsiderinda graveco, Esperanto estas neglektata de la kataluna historiografio, ĉar la plimulto de ĝiaj materialoj estas nealirebla por historiistoj pro la lingva baro; kaj kiam fojfoje esperantistoj verkas nacilingve, ili staras sub suspekto de partianiĝo. Jen la unua okazo, ke ekstermovada historiisto esplorcele lernas Esperanton.
La komencaj dek jaroj de la Esperanto-movado estas eksterordinare riĉaj kaj kontrastaj. Konverĝas en tiun periodon ĉefe tri homgrupoj: katolikaj pastroj, armeaj oficiroj (tre ofte ankaŭ framasonaj) kaj katalunistoj. Aperas ankaŭ ĝermoj de laborista movado, sed ĝi ankoraŭ ne disvolviĝas. La malsimileco kaj interkonfliktemo de la grupoj evidentiĝas i.a. en la denunco kontraŭ Pujulà i Vallès antaŭ la armeaj aŭtoritatoj, kiuj puŝis lin en ekzilon: la historio de la katalunia movado estas nemalofte makulita per akraj intergrupaj bataloj kaj eĉ denuncoj antaŭ la aŭtoritatoj.
La sinteza prezento de Poblet montras, kiel la ekscio pri Esperanto atingis Katalunion, plej verŝajne el Francio, kaj kiel nord-katalunoj elstare partoprenis en la starigo de la komenca organizita movado. Simile al tiutempa Pollando, Esperanto trovis aparte fekundan grupon inter la simpatiantoj en la naciliberiga movado. Imponas ankaŭ la kvanto de socie influaj homoj, kiuj fariĝis esperantistoj: tio akre kontrastas kun la nuntempa movado. Tiuj du faktoj baldaŭ donis al la kataluna esperantismo specifan gravecon (kun dekoj da samtempaj kursoj en Barcelono kaj pluraj magazenoj uzantaj la nomon “Esperanto”), sed ankaŭ klare apartigis sian vojon disde la franca kaj hispana movadoj, kie oni tiutempe konsideris la internacian lingvon ĉefe utila teknologia malkovro, analoga al la telegrafo kaj la metra sistemo.
Alia allogo de la libro estas ankaŭ interesa elekto de fotoj, en 23 centraj paĝoj. Same okazas en la libro de Margais, kun bildoj ne nur en la 16 centraj paĝoj, sed ankaŭ ie-tie en la tuta verko. Ni tiel pli rekte konatiĝas kun la aktivuloj, kun la periodaĵoj, kun la klubejoj, kun la aranĝoj kaj eĉ kun butikoj kun la nomo “Esperanto”, defilantaj tra paĝoj da klarigoj.
Entute, jen tri libroj ege malsimilaj: tre detala scienca esploro pri la ĝismilita movado en Majorko, en la kataluna; plene malsukcesa banalaĵo pri la katalunia movado, en Esperanto; kaj interesa kaj ege plaĉ-lega dulingva verketo pri la komenco de la Esperanto-movado en Katalunio.

Hektor Alos i Font

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.