La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Konciza etimologia vortaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Longe atendata ĉefverko


2004

Se oni konsiderus verkon laŭ denseco de informoj, Konciza etimologia vortaro de A. Cherpillod certe rompus rekordon. En precize duonmilo da paĝoj troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-, tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko laŭ diversaj riveroj kaj eĉ nur simplaj rojoj al pli modernaj lingvoj.

Ĉiuj esperantistoj bedaŭris, ke ne ekzistis dum longega tempo etimologia vortaro, ĉar unu el la plej fruaj sindemandoj de lernanto ĉe renkonto kun esperanta vorto estas: de kie Zamenhof prenis ĝin? Respondon al tiu demando klopodis doni jam en 1907 la Naŭlingva etimologia leksikono de L. Bastien, kiu celis nur pruvi la internaciecon de la Esperanto-vortoj, sed nenion diris pri la praa deveno de la radiko, kiu donis originon al la esperanta formo. Tamen tiu leksikono kontentigis tiun elementan bezonon; kiam la ĉefa akuzo al Esperanto estis pri artefariteco, la trafa respondo estis: jen Esperanto bone sidas ene de la eŭropa lingvofamilio, ĝiaj vortoj ne estis arbitre elpensitaj, sed sekvas lingvistikan vojon same kiel en la aliaj lingvoj. Tiusignife la termino „etimologia” estis misgvida, sed tiam, kaj en tiu kunteksto, tio ne gravis.

Vera etimologia vortaro estas tiu de Vilborg, aperinta en kvin volumoj dum dek du jaroj (1989-2001); en ĝi estas ekzamenitaj nur la oficialaj vortoj, kaj pri ili estas ne nur menciita la unuanivela etimo (ekzemple el la latina), sed ankaŭ estas prezentataj la veraj aŭ supozataj kaŭzoj de la elekto de Zamenhof por la koncerna vorto. Iagrade do tro multe da informoj, el kiuj parto nur por profundaj esperantologoj (ekzemple, la unuafoja apero de la koncerna vorto), aliflanke tro malmulte da vortoj ekzamenitaj. Alia etimologia vortaro, sed celanta specife japanan publikon, estas tiu de Yamasaki, kun multe pli da vortoj ol tiu de Vilborg, sed rilatiganta ofte Esperanto-vorton nur al la angla, kvazaŭ vere Zamenhof estus preninta ĝin el la angla: male, simple la angla prenis el la sama fonto kiel Zamenhof.

Akademiano Cherpillod havas alian celon: li instruas, ne nur de kiu(j) lingvo(j) la vorto devenas, sed de kiu(j) lingvo(j), eventuale pralingvo(j) devenas ĝia radiko: do li ne haltas je la unuanivela etimo (ofte la latina), sed li retroiras al la greka (fakte helena), al la hebrea, al la hindeŭropa; kaj li montras kiel iu komuna radiko poste generis diversajn vortojn en la aliaj „filaj” lingvoj.

Nur kiel ekzemplo: ĉe „acero” oni trovas la jenajn informojn: ke ĝi estas fundamenta, ke ĝi venas el la latina acer, ke tiu venas el la hindeŭropa aker, kaj ke el tiu hindeŭropa radiko devenas la germana Ahorn, la nederlanda kaj la dana ahorn; kaj ke el la latina venas la itala acero, la hispana ácere, la portugala ácer, la romanĉa aschêr, la angla acer kaj la rumana arţar. Ĉiuj ĉi informoj en unu linio kaj duono.

Kaj por „kokso” ni lernas en tri linioj, ke ĝi estas fundamenta, venas el la latina coxa, kiu venas el la hindeŭropa koks (= korpoartiko), kaj ke el la hindeŭropa venis la sanskrita kakŝa (= akselo), la gaŭla koksa (= kruro), la irlanda cos (= piedo); kaj el la latina venis la franca cuisse, la itala kaj korsika coscia, la okcitana cueissa, la kataluna cuixa, la portugala coxa, la rumana coapsa (= femuro), la hispana cojo kaj la portugala kaj galega koxo (= lama). Kaj verŝajne por plejmulto de la legantoj estos malkovro ke la nomo de la planto „kobeo” venas el la scienca latina cobaea, venanta siavice el la hispana cobea el la nomo de botanikisto B. Cobo, hispana jezuito. Kaj la apuda vorto „kobajo”, same venanta de la hispana cobaya tra la scienca latina, havas kiel originon tupian (de gento el Sud-Ameriko) radikon mise transskribitan.

Atenta uzado de mallongigoj kaj sigloj permesas teni tiom da sciigoj en tre malgranda spaco. Sed ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko. Okcidentanoj, eĉ kleraj, atingas la legadon de la grekaj kaj de la rusaj tipoj, eble de la hebreaj kaj arabaj, sed Cherpillod skribas siajn vortojn per aŭtoktonaj alfabetoj, do li provizas nin ankaŭ per signoj japanaj, ĉinaj, koreaj, siriakaj, sanskritaj, hieroglifaj, koptaj, fenicaj, runaj, etruskaj, slavonaj ktp: entute 20 (mi ripetas: dudek) malsamaj alfabetoj aŭ silabaroj. Por la neeŭropaj estas donita ankaŭ la proksimuma latinlitera transskribo. Entute estas envolvitaj 110 (ne estas tajperaro: cent dek) lingvoj, inkluzive de Volapuko en ĝia pli moderna versio de De Jong (ne mankas la versio de Schleyer, se malsama). Tial eŭropanoj lernas pri aziaj lingvoj, kaj azianoj pri la eŭropaj, kaj ĉiuj pri la pralingvoj. Kaj kiam, ĉe fino de unu litero kaj aliro al nova, duonpaĝo restus malplena, Cherpillod plenigas ĝin per interesaj informoj, aŭ alfabetoj, aŭ silabaroj de ne multe konataj lingvoj; tiel eĉ ne unu linio estas malŝparita! Kaj, ni aldonu, ke ĉi tiu verko entenas nur duonon de la enhavo de la 25 000 slipoj kuŝantaj ĉe la aŭtoro ...

Cherpillod tre pacience dum monatoj desegnis mem la diversajn neeŭropajn karaktrojn, kaj entute la vortara laborego daŭris tridek jarojn. Kompreneble, intertempe la komputiko ŝanĝiĝis, tiel ke certan laboron li devis dufoje fari, ĉar bedaŭrinde pli novaj komputiloj ne kapablas legi ĉion skribitan per malnovaj, malgraŭ la pompaj asertoj de la komputilproduktantoj (mi mem spertis tion ĉe la verkado de mia vortaro itala-esperanta). Sed la aŭtoro pacience rekomencis, kaj alvenis al la fino antaŭ ol ankaŭ la tria generacio de komputiloj fariĝis eksmoda. La rezulto estas absolute unuaranga, kaj rekomendinda al ĉiuj glotologoj kaj lingvistoj pri ĉiu ajn lingvo: ni fieru, ke ĝi aperis en Esperanto!

La Antaŭparolo priskribas la verkon, kion ĝi havas, kaj kion oni ne serĉu en ĝi. Abundaj klarigoj instrukcias, kiel utiligi la vortaron kaj kiel kompreni ĝiajn tre sintezajn, sed ekstreme klarajn signojn. Tamen, kiel ankaŭ en aliaj antaŭparoloj al siaj verkoj, Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj kaj eĉ ne leveblaj, kiel ekzemple manko de bibliografio aŭ de specifaj citaĵoj, kutime troveblaj en vortaroj verkitaj de famaj sciencistoj. Ĉu necesis tia sindefendo? Faro farinton rekomendas: ne nepras havi universitatan katedron por esti fakulo, kaj Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio: jam de li estis aperinta NePIVaj vortoj, kolekto de 6800 vortoj ne troviĝantaj en PIV („el kiuj kelkaj povus esti utilaj”, kiel diras la humura kovrilpaĝa surskribo). Kaj same de li estis aperinta Mil ekzotaj vortoj, kolekto de 1250 vortoj nomataj „ekzotaj” kio tie signifas „ne devenantaj el hindeŭropaj lingvoj aŭ priskribantaj konceptojn el ekster Eŭropo”. Kaj tuta aro (pli ol dudeko) da aliaj verkoj lingvistikaj kaj lingvohistoriaj, en Esperanto kaj en la franca, kie reliefiĝas lia kompetenteco, krom pri religio kaj pri multo alia, pri la Esperanto-vortfarado: do li prave sidas en la Akademio. Kaj ni ankoraŭ menciu lian gajnon en ortografia konkurso pri la franca. Sed ne plu laŭdoj; legu kaj konstatu mem: por vino bona ŝildo ne bezona.

Lasta plezuriga rimarko. Ĉiuj aliaj verkoj de Cherpillod estis aperintaj ĉe la aŭtoro mem, inkluzive de iu (parta) provizora eldono de ĉi tiu verko, ne publike surmerkatigita; tio kaŭzis, ke la libroj, ne subtenataj de forta eldonejo, riskis resti lamaj en la distribuado. Feliĉe, ĉi tiu vortaro estas eldonita de UEA, kaj estas do la espero, ke ĝi rapide atingos ĉiujn interesiĝantojn pri la lingvo, pri ĉiuj lingvoj.

Carlo Minnaja

Nova libro de produktema amatoro


marto 2004

Jen nova libro de la produktema Cherpillod, kiu rangos kun tiu de Vilborg kiel unu el LA du etimologiaj vortaroj de Esperanto. Rimarkinde estas ke tiu verko estis aŭtorita de "amatoro". Oni ĝenerale fidas nur profesiajn instruitojn, t.e.

profesorojn: tiu banala vero ne validos post Cherpillod. Oni subite konsciiĝas ke Markso mokis profesorojn, kaj ke Markso kaj Ricardo kaj Quesnay estis amatoroj, en lingvistiko ankaŭ Benjamin Wharf estis tia.

Unu el la karakterizaĵoj de tiu ĉi vortaro estas ke la etimoj estas donitaj en siaj originalaj literaj kostumoj, kaj la aŭtoro mem pri tio fieras. Tio tamen ne estus saĝa, la Esperanta leganta publiko ne estas tiel vasta; kiom estus kiuj sentas sin komfortaj pri tiuj esoteraj signoj? Kiuj scias kompreni ilin, povas facile diveni la originajn se vestite latine. La efiko ne justigas la koston. Ties alia kvalifiko estas ĝia koncizeco, kiel la titolo montras: el kio la denseco de ĝia enhavo, aŭ informokvanto.

Ĉiuj ne povas ne admiri la erudicion de la aŭtoro, sed malicaj legantoj pensus ke tio ne necese signifas kreemon kaj ke temas nur pri fizika streĉado. Ne, ne, tio estus sakrilegio.

Erudiciuloj ekspozicias kion ili elĉerpis el miloj kaj dekmiloj da libroj. Tiaj libroj estas oportunaj en tio ke ili ŝparigas la penon de ordinaraj homoj: kompreneble tio estas jam grandega atingo kaj meritas la dankon de la publiko. Tiu ĉi recenzanto estas unu el tiuj dankantoj. La promena foliumado estas vera ĝuo simila al la gastronomia.

Oni ofte neglektas la neceson de la serĉo pri la enirvojoj de tiuj etimoj en Esperanton. Pensu pri la pionira klopodo de la aŭtoroj de la oksfordaj vortaroj. Ili ne vane portas la ŝildon "sur historiaj principoj": oni precize povas scii kio estis la plej malnova dokumenta spuro de iu ajn angla vorto - "ajn" estas kompreneble troigo, mi prolepse aldonu. Ankaŭ Esperantujo bezonas sian oksfordan. La Oksforda ne estas etimologia vortaro, ĝi estas ĝenerala vortaro, ne por specialistoj sed por ĉiuj kleraj amatoroj, kiel estas Ŝekspiro, kiu ne estas por ŝekspirologoj.

Rememorante tion, oni ekscias la taŭgecon de la aserto de Cherpillod ke vortaro sen etimologio ne estas vortaro. Jes tio estas Robert kaj Brockhaus, se ne paroli pri Grimm. En Esperantujo aperas konkurence pli kaj pli grandaj naciaj- Esperantaj vortaroj kaj inverse, sed ili nur trumpetas pri la nombro de kapvortoj: pli grava kaj interesa estus la progreso de la metodo (la recenzanto opinias ke la metode vere progresinta vortaro estus la Esperanta-japana vortaro redaktata de komitato de dek lingvo-sciencistoj kaj -uzantoj, sed bedaŭrinde post atendado de dek jaroj ni eksteruloj ne scias kiam ĝi estos preta nek, pro la japana tradicio eviti nomi la kulpintojn, kio kaŭzas la prokraston - tiu komitato severe ekskluzivas etimologion, cetere). La elstara efikeco de leksikografiaj atingoj de Cherpillod konsistas en tio ke li laboras kiel sola lupo, ne ĝenate de komitato.

Iu asertas ke Esperanto ne postvivos la jaron 2045. Restas tamen arĥeologia tasko dokumenti la historion de estiĝo kaj formorto de la fenomemo Esperanto, ĝuste kiel oni esploras kaj rekreas tiun de dinosaŭroj. La klopodoj de Esperantaj etimologoj tial ne estas vanaj.

Profesoroj rikanas la scivolemon de amatoraj legantoj Esperantaj, asertante ke post la vortaro de Vilborg restas nenio por diri, krom peano al Profesoro Vilborg, pri etimologio en Esperantujo kaj ke la tempo spezita pri ĝi estas komplete senutila, sed vidu, kiom granda estas la amaso da dinosaŭramantoj.

Tia hobio kontribuas multe pli al la eŭforio de la cirk-postulanta plebo ol instigado de militoj kontraŭ la imperioj de la malbono. Je la fascino de Volapuko, kiu altiras grandan nombron da eminentaj esperantistoj, la recenzanto nur gapas: Volapuko neniam estis o sociologia (tiu uzo de la vorto "o" estas de PIV2, Wŭster kaj aliaj), kio estas Esperanto, kaj ne meritas esti objekto de arĥeologio.

Ŝajnas ke oni pensas ke Esperantaj radikoj estis rekte enkondukitaj el la fontlingvoj kaj ne dubas la taŭgecon de tiu ĉi metodo en etimologio. Prenu tamen ekz. la vorton katedralo.

Ĉiu sentas ke tiu vorto havas parencecon kun katedro kvankam profesoroj malpermesas kredi alie ol ke ili estas sendependaj unu de la alia. Tiu sento de amatoroj estas sana kaj natura, kaj oni povus pensi ke la unua estas derivita de la dua per la sufikso -al/, kiu troviĝas jam en Wŭster, poste Karolo Piĉ (li diras ke li ne estas naturisto sed skemisto kaj ke Esperanto estas kibernetika lingvo, kiu reprodukas sisteme lingvajn formojn), kaj André Albault legitimis ĝin per civitaneco. Pensante tion, oni povus hipotezi ĝis ia grado memsufiĉecon de etimologio ene de Esperanto. Bagatelaĵoj (kvankam la supraj ne estas malbagatelaĵoj).

La aŭtoro ekzekutas Bastien per unusola svingo de glavo: nur kompara, ne etimologia. La recenzanto kore dankas la bonan generalon Bastien pro tio ke la lia restis longe la sola tia en la tuta Esperantujo, same kiel la Vortaro de Esperanto de Kabe plenigis la breĉon ĝis la alveno de PV. Estas ĝojige ke li konscience atentas pri la kvanto de la vokaloj: la recenzanto miris je la indiferento de eŭropanoj - ne profesoroj sed ordinaruloj - pri tiu punkto krom, eble, ĉe la germanoj kiuj havas longan kaj mallongan vokalojn foneme distingitajn (Robert kaj Webster ignoras ĝin). Pri la helena, li ne estas tiel asidua kiel pri latino, ekz. luo s.v., ne sub voce sed sub la vorto, paralizi. Kiel Homero li ankaŭ dormetas: ekz. omnes kun senmakrona e, s.v. omnibuso (makrono, longvokala signo, ne estas en PIV2 sed jes en la ŝerpijoda, aŭ ŝerpijoa). Ankaŭ bona estas markado de la akcento en la rusa, kaj distingo de la larĝa kaj mallarĝa e kaj o en la itala.

Sporade trovataj skatoletoj da notoj kiel homonimoj fine de la litero H estas oportunaj, kompreneble por ŝtopi la vakuon de restanta blanka spaco sur folioj, sed la hebrea alfabeto ne estas trovebla rilate al H sed ĉefine de F. Diablo scias kial.

Yamasaki Seikô

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.