La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La knabo frenezeta

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vivu la frenezetaj knaboj de la mondo!


esperanto.be/fel/mon/rec/kfren.html

La titolo de la libro vere ne estis tre atentoveka por mi - mi ja pensas, ke ĉiu knabo estas iom frenezeta, do neniu surprizo por mi.

Malfermante la libron, mi, tamen, surpriziĝis pro la grandaj desegnaĵoj pri knabeto, kiu faras frenezetaĵojn. „Li estis tre saĝa, pri ĉio sciis li, la nura afero, pri kiu li ne sciis, estis kiel resti trankvila”.

Mi komencis legi la libron kaj mi ne povis flankenmeti ĝin. Post duonhoro mi atingis la lastan paĝon. Legante pri la frenezeta knabo, mi ĝuis esti denove infaneto, image petoli kun li, esti malordema, ventkapa, timigi per „bombo” aŭ „fantome” la gepatrojn kaj poste, tamen, serioze prepariĝi por la ekzamenoj. Kaj iom post iom mi ne plu komprenis la titolon, ja ĉio estis tiom normala kaj natura por mi.

Ĉu estas vere frenezeta la knabo, kiu en pluva vetero povis inventi la sunon; se li malvarmis, li havis rimedon varmigi sin; se li estis malplena, li inventis la ĉirkaŭbrakon, ĉar li sciis, kie estas la ĉirkaŭbrakoj kiujn li volas; ĉu riproĉendas, ke, se estis doloro, li inventis la kison? Mi pensas, ke ni ĉiuj ŝatus, sed ne kuraĝus esti tiom normale frenezaj.

Ĉu ni miru, ke li havis dek amindumantinojn, por kiuj li desegnis korojn sur la arbotunkojn, portis frandaĵojn, de kiuj li ŝtelis kisetojn, por kiuj li verkis poemetojn kaj faris kanzonojn?

Li havis siajn sekretojn, el kiuj la plej granda estis ludadi kun la tempo, kiu estis lia amiko, kiun li ĉiam havis por fari ĉion, kion li volis. Nur unu aferon li ne sukcesis: haltigi la tempon, kaj ĝuste pro tio ĝi rapide forpasis. Nia amiko kreskis ... kaj fariĝis tre bona homo, fakte la plej bona homo de la mondo, pri kio mi tute ne havis dubojn ĉe la librofino.

Krom la petolaĵoj, en la libro aperas kelkfoje ankaŭ seriozaj aferoj: mapo, historieto pri la malkovro de Brazilo. La lingvaĵo estas bona, komprenebla eĉ por komencantoj, kaj se tamen malklaras vorto, klarigo troviĝas librofine en la glosareto en infana lingvo (ekz. flugi: naĝi en la aero).

La libro estas belaspekta, kun grandaj presliteroj kaj multaj allogaj ilustraĵoj. Certe, en Brazilo multaj ŝatas la originalan verkon de Ziraldo, kaj nun ankaŭ esperantistoj povas ekkoni ĝin danke al Kristoĉjo Resende, kiu malgraŭ sia aĝo (tiam 10-jara frenezetulo) bonege tradukis la verkon.

Sur la dorsa paĝo troviĝas kelkaj rekomendaj frazoj de brazilaj famuloj, kiel la jeno: „Vivu la frenezetaj knaboj de la mondo!”. Kaj ankaŭ la knabinoj!

Petra Smidéliusz (14-jara knabino)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.