La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Memoro pri la Nakbo: ĉu la libro de la jaro?

Publikigita ĉe
"Esperanto", oktobro 2010
En 2007 aperis la franclingva originalo de tiu ĉi libro, nun tradukita de Vilhelmo Lutermano. Verkis ĝin la franca historiisto kaj ĵurnalisto Dominique Vidal, mem de sefarda familio, regula kunlaboranto de la revuo Monde Diplomatique (kun interreta eldono en esperanto ĉe eo.mondediplo.com/).

Anstataŭ proponi novan tezon, Vidal prezentas la kontribuojn de la t.n. “novaj historiistoj” israelaj, kiel Benny Morris, Ilan Pappé k.a. Ekde la mezo de la 1980aj jaroj, ĉi tiu generacio de judaj historiistoj sukcesis malkonstrui la tabue oficialajn mitojn pri la fondo de la ŝtato Israelo kaj pri la milito unue inter la judoj kaj la araboj de la britmandata Palestino (tiutempe la vorto “palestinanoj” kunsignifis ilin ĉiujn), poste inter Israelo unuflanke kaj la palestinanoj kaj arabaj regnoj najbaraj aliflanke, dum la periodo 1947-1949.

Kiel diras la enkonduko, “inter la plano de divido de Palestino adoptita de la Ĝenerala Asembleo de [UN] la 29an de novembro 1947 kaj la armisticoj de 1949 sekve al la unua israela-araba milito komencita per la invado de la 15a de majo 1948, plurcent miloj da palestinanoj, kiuj vivis sur la teritorioj fine okupotaj de Israelo, forlasis siajn hejmojn.” Laŭ la tradicia israela historiografio, la rifuĝintoj (ĝiatakse maksimume 500.000) plejparte fuĝis libervole aŭ sekvante alvokojn de gvidantoj promesintaj rapidan revenon post la venko; por la historiistoj arabaj kaj palestinaj, la granda plimulto (700.000-900.000) estis elpelitaj pere de masakroj en la kadro de politika-milita plano. Konsultinte dokumentojn, arĥivojn, taglibrojn ktp de la israela armeo kaj aŭ de israelaj gvidantoj kiel David Ben-Gurion, la “novaj historiistoj” pruvas la ekziston de tiuj mature pripensitaj plano kaj elpelo.

Vidal prezentas la rezultojn de tiuj esploroj kronologie. Unue tiujn de Morris, al kiu li dediĉas la plej grandan parton de la verko, ĉar li la unua detale analizis i.a. la planon Dalet, la masakron en Dajr Jasin aŭ la ĉefrolon de Ben-Gurion en tiu “elpuriga”, popolforŝova politiko. Per tio klariĝas la kialoj de la fenomeno, ke la palestina popolo transformiĝis al popolo de rifuĝintoj. Poste legeblas la kontraŭaj argumentoj de la t.n. ortodoksaj historiistoj (same judaj aŭ israelaj), subtenantaj la oficialan version pri la israela historio. Trans la mezo de la verko, la prezento de la nunaj ekstremdekstraj politikaj ideoj de Morris ne kiel historiisto sed kiel individuo transformas la libron kvazaŭ en romanon. Vidal, ne senpartia, komunikas al ni sian ŝokiĝon kaj tiun de aliaj esploristoj.

Sekvas i.a. Pappé, politike ekstremliva, kaj tiurilate radikale malambigua ankaŭ kiel historiisto. Liaj verkoj relegas la periodon jam studitan de Morris el ankoraŭ pli nova, nemiskomprenebla perspektivo. Fine, la emocia postparolo de Sébastien Boussois unue rakontas skize la viv-itinerojn de tiuj du kaj de ceteraj similliniaj aŭtoroj, ekde Simha Flapan ĝis Avi Ŝlaim, Tom Segev aŭ Akiva Eldar, kaj poste traarkas la historion de la israela okupado de Palestino ĝis la plu opresa kaj sanga nuntempo.

Legeblas en la antaŭparolo de Yehuda Lancry ke “la renaskiĝo de Israelo kaŭzis nacian katastrofon por la palestinanoj”. Laŭ la araba lingvo, oni povas nomi tiun katastrofon la Nakbo. Samkiel ni ekdisponas en esperanto komune verkitajn librojn pri la historio de Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo antaŭ kaj dum la dua mondmilito, Vilhelmo Lutermano faris grandan servon tradukante ĉi imponan verkon. La 350-paĝa traduko legeblas flue, tamen oni permesu al mi parentezon kun lingvaj kaj stilaj atentigoj.

Unue ĝenas la ĥaoso aŭ la manko de sistemo transskribi hebreajn kaj arabajn nomojn. Kial uzi malsamajn formojn en apudpaĝaj mapoj? Kial prezenti en tabelo eĉ 4 nomformojn [Jenino, Ĝanin(o), Ĝinin(o), Ĝenin(o)] por unu sola urbo? Ĉu Jiŝuf , Jiĥuv kaj Jiŭv signifas la samon (la judan komunumon de Palestino antaŭ 1948)? Kial ne Jiŝuv(o)? Pli bone estintus prezenti tabelojn kun, unue, la transskribaj kriterioj kaj reguloj, kaj due la listo de transskribitaj nomoj, por konsulto (kaj por ne devi ripeti la klarigon plurfoje tra la verko). Ekzemple, sur tabelo oni povus vidi ke Ramlo = Al-Ramla [arabe] / Ramleh [hebree], aŭ ke Ĥalilo/Ĥebrono [ne *Hebrono] = Al-Ĥalil/Ĥebron, kaj poste en la teksto mem legeblus nur Ramlo kaj Ĥalilo/Ĥebrono (kvankam por plej multaj nomoj sufiĉas ne esperantigo sed transskribo).

Koncerne personnomojn, kial Theodor Herzl (kies verkon La juda ŝtato publikigis Literatura Mondo en 1934) meritu la strangan esperantigon “Theodoro [kun h!] Herclo”? Aŭ kial nur sur p. 326 ni eksciu ke la oftege uzata nomo Beni Moris estas transskribo de la bibliografie pli utila nomformo Benny Morris?

Due, ĝenas ankaŭ la uzado de la artikolo antaŭ nomoj jen de organizoj (*la Hagana, *la Irgun) jen eĉ de loknomoj (*la *Negevo, *la Jordano, *la Golano anst. Negebo, Jordano, Golano).

Trie, naci-lingvajn esprimojn kaj titolojn de verkoj prefere akompanu esperanta traduko.

Kvare, jen listo de misvortoj kaj aliaj eraroj: *konfiguraĵo (formaĵo), *amplifikita (amplifita), *kreskanto (lun-arko, krescento, kreskluno), *delokituloj (delokitoj), *milico (milicio; sed eble notinda en vortaroj kiel konkurenca formo?), *logistiko (loĝistiko), *bazoko (bazuko), *interferenco (interveno), *getoigo (getigo), *Rodoso (Rodo/Rodiso), *Birmanio (Birmo), *transfer[i] (transigi), *ĉerkaso (ĉerkeso), *ĥarisma (karisma), *Kambriĝo (Kembriĝo), *Levantio (Levantenujo?); “kaŭzo” anst. “afero” (“reprezentantoj de la palestina kaŭzo”), “granato” anst. “grenado”, “ŝerifo” anst. “ŝarifo”, “nuancigi” anst. “nuanci”, “koloniigo” anst. “koloniado”, “topografiisto” anst. “topografo”, “balanco” anst. “bilanco”, “venenigi” anst. “veneni”; “*haŝimia” apud “haŝimida” (foje eble sufiĉus “haŝima), “mukhtar-o” apud “muktar-o” (muĥtaro? t.e. araba vilaĝestro); *Gŭatemalo kaj *Urugŭajo (kontraste Lutermano foje transskribas la araban ŭ per v: Walid = Valid); transitiva misuzo de “indigni”; “post” kaj aliaj prepozicioj senpere antaŭ infinitivo (anst. “post kiam, post ol”); daŭra uzado de “komenci” anst. “komenciĝi”. Cetere, oni uzu “partizano” prefere nur en ĝia dua NPIVa signifo (militpreta armita civilulo) ol en la unua, ĉar por ĉi lasta ni jam disponas “partiano”. Kaj, krome, kion signifas ke “la gazetaro kovris aferon”? ĉu oni ĝin traktis aŭ kaŝis?

Kvine kaj fine, vortaristoj notu, krom la jam menciitan “milico”, la vortojn “intifado” (p. 47, 344), “Betlehemo” (p. 88; meza formo inter la zamenhofa “Betlehem” kaj la NPIVa “Bet-Leĥemo”), “ĝihado” (p. 99), “urĝoleĝo” (p. 109), “makartismo” (p. 280, 345), “legitima” (p. 344).

Ĉio antaŭa estas bagatelo kompare kun la graveco de ĉi verko, tiom valora por nia plukompreno de la mondo, ke mi nomus ĝin senhezite la libro de la jaro 2009. La jam menciita Eldar diris jenan frazon: “La rekono de tio kio okazis en 1948, kiel montris ĝin la ‘novaj historiistoj’, estas antaŭkondiĉo por la paco kaj por la intertraktadoj”. Kaj ilia ver-esplora laboro, en vortoj de Lancry “estas devo, morala devo”.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.