La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Komputika leksikono

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Valora konsultlibro

Jam de iom da tempo estas akirebla en Internet komputika leksikono de Sergio Pokrovskij. Nun ĝi aperis ankaŭ kiel libro ĉe Sezonoj en Jekaterinburg.

La papera versio estas fortike bindita kaj entenas 365 paĝojn. Komputika leksikono estas kombino de vortaro angla-esperanta kaj de enciklopedio kun esperantlingva klarigo kaj angla traduko. Kelkfoje aperas ankaŭ tradukoj en aliaj lingvoj, ekz. germana, franca kaj rusa. Ĝi entenas 1600 terminojn, kio unuavide aspektas malmulte. La praktiko tamen montras, ke oni trovas en ĝi ĉiujn ĉiutagajn nociojn de teoria komputiko, programado, mikrokomputiloj, surtabla tipografio kaj matematiko. Se pluraj terminoj estas konsiderinde ofte uzataj, ili ĉiuj aperas (ekz. disketo/diskedo).

La verko estas valora konsultlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri komputiko.

pp

Komputiko “laŭ Pokrovskij”


1996: №2 (27)

Pokrovskij, Sergio. Komputika leksikono. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1995. — 368 paĝoj.
Jen grava mejloŝtono de faka literaturo en nia lingvo. Konsiderante la senprecedence pliiĝantan rolon kiun havas komputiloj (kelkaj eble eĉ dirus ke ili trude uzurpas tian rolon) en nia kulturo kaj eĉ — finfine! — en nia ĉiutaga vivo, mi opinias, ke la recenzata libro estas pli ol nur bonvena, ĝi estas urĝe necesa!

Se mia aserto ne konvinkis vin, jen rapida testo por skeptikuloj:

Se vi estas sperta komputiluzanto, provu:

(a) klarigi en esperanto, kiujn tiparajn fasonojn, gradojn kaj pezojn vi uzas preparante dokumentojn;

(b) traduki en esperanton jenajn anglajn esprimojn, tre oftajn kaj tre gravajn en komputiko kaj komputil-uzado: built-in function, control character, default value, operating system, string, trailing character, zoom,

kaj fine, ni diru, Save the source file to the current directory on drive C and delete the executable.

Se vi estas “laika” komputile, vi supozeble tamen volus scii esperantajn ekvivalentojn de multi-media, microprocessor, (micro)chip, Windows, WWW, IBM compatible PC kaj — laste, sed ne malgrave! — hardware/software.

Se vi senstumble pasas tiujn du testojn, vi estas faklingva spertegulo, aŭ, ne malprobable, vi simple estas … Sergio Pokrovskij! Tian konkludon mi bazas sur multaj demandoj kaj vervaj diskutoj pri pluraj el la cititaj komputikaj terminoj. Ĉiukaze, mi esperas, ke tia simpla testo konvinkis vin, ke la komputika terminaro ne estas la plej triviala parto de esperanta faklingvo.

Laŭ la enkonduka informo en la libro mem, Komputika Leksikono entenas 1960 esperantajn terminojn (evidente temas nur pri kapvortoj) kun difinoj kaj klarigoj en esperanto kaj 2020 anglalingvajn terminojn. Ĉiuj terminoj estas ordigitaj laŭ la “kunfandita” esperanta-angla alfabeto, kio estas eble nekutima, sed tre oportuna maniero (similaj ambaŭlingve terminoj plejparte estas proksime unu de la alia), des pli ke ĉiu el la du lingvoj estas klare markita per karakteriza prestipa aspekto. Vi povas utiligi tiun ĉi eldonaĵon plurmaniere. Krom evidenta “vortara” uzo, la leksikono fakte estas per si mem enhavoriĉa prikomputika teksto, verkita en senprecedence unueca kaj kohera lingvaĵo. La aŭtoro plene komprenas tion: laŭ liaj propraj vortoj, li “prezentas provaĵon de la faka terminaro, provaĵon fakte provitan per la uzado en la klarigaj artikoloj de la Leksikono.” Tio estas tre prava — Sergio efektive (kaj skrupulege!) sekvas la termin-uzon kiun li prezentas kaj rafinas en la verko. Simple legi arbitre elektitan paĝon de la Leksikono estas ĝuo per si mem. Vi trovos trezorejon da terminologiaj, lingvistikaj kaj filologiaj rimarkoj malavare disŝutitaj sur ĝiaj paĝoj. Aparte interesaj estas multaj sobraj rimarkoj direktitaj al plua normigo kaj raciigo de la lingvo-uzado. Tipa ekzemplo: pripensinda estas la rekomendo uzi la Fundamentan vorton rubando anstataŭ la kvazaŭe teĥnika bendo (kiel en magneta bendo).

Interesa estas la maniero, en kiu Pokrovskij sisteme aplikas sufikson -em- kiel ekvivalenton de la angla -oriented: ekzemple, objektema programado. Enestas ankaŭ deklarema, ordonema, tipizema, strukturema, modulema programado! Kurioze, ĝuste tiu ĉi sufikso en la (kapvorta en la leksikono) “problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj” kun preskaŭ neevitebla nigra humuro elvokas la penson pri la sorto de Sokrato (ankaŭ pri la tradicia silogismo “Ĉiuj filozofoj estas mortemaj, Sokrato estas filozofo …”).

La leksikono enhavas ne nur strikte komputikajn, sed ankaŭ koneksajn matematikajn terminojn, inter kiuj estas tre bonaj, ekvilibraj proponoj, ekzemple, dis- sur-, kaj dissur-ĵeto anstataŭ la naturalismaj injekcio, surjekcio kaj bijekcio, kaj pseŭdoskemismaj enĵeto, surĵeto, biĵeto renkonteblaj aliloke. Nature, specialan atenton la aŭtoro donas al partoj de matematiko, kiuj senpere koncernas komputikon (algebro, matematika logiko, teorio de algoritmoj, grafeo-teorio). Mi menciu paron da karakterizaj ekzemploj: Svaga aro kaj svaga logiko estas bonegaj tradukoj de fuzzy set kaj fuzzy logic; empty set estas vakua aro aŭ simple vakuo, kiu lasta povas alikuntekste esti konciza nomo ankaŭ por vakua signoĉeno. La formo malfinia, kie mi uzus simple nefinia, inspiras leganton pensi pri la supozeble implicata, pure esperanta, kurioza ebleco distingi inter tri klasoj (finiaj, nefiniaj kaj malfiniaj matematikaj entoj, ha jes! — eblas ja ankaŭ nemalfiniaj!) anstataŭ kutimaj du (finiaj, nefiniaj).

Bonmezura estas la ekvilibro ĉe elekto de la kapvortoj, kiuj inkluzivas unuflanke komputike gravajn, tamen ne ekscese multajn terminojn el matematiko kaj teoria komputiko, aliflanke, terminojn el la praktiko de komputil-uzado. Mi ne povas ne diri kelkajn vortojn koncerne la malsamajn proponojn de terminoj por la sama nocio. Jam plurfoje tiaj diskutoj, speciale se temas pri gravegaj, bazaj nocioj de komputiko, kaŭzis skismojn en la komputika provinco de Esperantujo. Pokrovskij — kiel praktike ĉiuj fakuloj — prognozeble estas inter la subtenantoj de komputilo. Parenteze rimarko: mi ĝenerale havas la impreson, ke neniu fakulo konscie uzas la mortnaskitajn formojn komputoro, aŭ (PIVan) komputero. En la daŭra malvarma milito inter adeptoj de dateno kontraŭ tiuj de datumo, Sergio — same kiel la recenzanto — estas inter la datumanoj.

Ĉiu komputisto scias, kiel malfacile estas trovi esperantan ekvivalenton por gravaj kaj ofte uzataj nocioj, kiuj venis al ni pro obskuraj kaj nefacile tradukeblaj anglalingvaj metaforoj. Vi trovos en la leksikono tradukon por debugger (erarserĉilo, feliĉe neniu — laŭ mia scio — uzas la frivolan formon debugrilo — ĉu nur pro prudeco?), array (simple tabelo!), mode (reĝimo), cancel (malfari!), allocate (disponigi).

La vortaro sistemigas grandan rikolton de sukcesaj esperantaj ekvivalentoj de komputikaj (kaj ne nur!) nocioj. Sufiĉas nomi nur loka-malloka (A local-global), konsililo (A expert system), malapostrofo, malakuto (respektive, renversita apostrofo, spegula akuto), dosiero-dosierujo (A file-directory), datumaro (fizika dosiero), sed notu, ke ekzistas ankaŭ datumano, malvalidigi (Adisable). Eleganta kaj tamen kontestebla sugesto estas disa por A distributed en distributed data base, file system, processing aŭ — pli elvokiva — por A separate in separate compilation.

Vera ĝuo estas trovi tre elegantajn proponojn, kiuj solvas multjaran mankon de komune akceptitaj esperantaj vortoj por gravaj komputikaj nocioj: on line (malaŭtonome), garbage collection (makulatur-traktado), WYSIWYG (faksimila redaktado), soft/hard page break (eventuala/nepra paĝofino), highlight (emfazi), prompt (invito), link (bindi, tamen kio estos la angla bind kiel datumbaza termino?), unit (peco).

Nemalofte la esperanta esprimo superas la originan, kutime anglan: poŝo, enpoŝigi, elpoŝigi (A clipboard, cut, paste) — kuraĝa sed elvokiva propono.

Konsiderante la amplekson de la laboro, kiun postulis verkado kaj prespretigo de tia verko, la kvanto de malpli sukcesaj terminoj elektitaj aŭ enkondukitaj en la leksikono estas neglektinda. Jen kelkaj ekzemploj (mi emfazu, ke temas pri mia subjektiva takso!): baĉo (A batch) — kial ne, ekzemple, fasko? Rastrumero (A pixel) — kial ne pli ĝenerala kaj klara bildero, kiu estas uzita en la klarigo, sed ne enestas kiel kapvorto?

Iuj solvoj estas iom artefaritaj (kio — nature! — ne nepre estas manko en la artefarita lingvo), sed ofte plaĉaj: ekzemple, radiko krementi uzebla en alkrementi (A increment) kaj dekrementi (A decrement), krita (anstataŭ kritika) por angla critical en krita risurco (A critical resource).

Malpli plaĉa ŝajnas al mi pelilo (A driver, Rdrajver) — kiu kiun pelas kaj kien en tiu metaforo? Mi plurfoje renkontis sendube pli logikan varianton adaptilo, cetere enestantan en la leksikono kun iom alia senco. Estas tamen klare, ke evidenta pli ĝenerala senco de adaptilo kovras ambaŭ signifojn. Tro arbitra ŝajnas elekto de superflugo (A browsing, view) — ĉu temas pri la flugiloj de facila vento aŭ de Pegaso?

Iuj el la enkondukitaj formoj estas arbitraj, sed post pripenso tamen ŝajnas al mi akcepteblaj: ruli (A to run a program), tial rultempa (A run-time), ekzemple, rultempa biblioteka funkcio, tipo-kontrolo aŭ eraro. Se vi ne samopinias, provu proponi ion pli akcepteblan! Ŝajnas, ke ankaŭ la neatendita, sed interesa, kaj gramatike pravigebla maniero distingi inter uzulo (homo) kaj uzanto (uzulo aŭ procezo, kiu uzas alian procezon), estas invento de la aŭtoro. Agaca ŝajnas la termino sterntabelo (A spreadsheet), sed mi ne havas pli bonan alternativon.

Malgraŭ la evidenta kaj impona pedanteco, kun kiu la aŭtoro zorgis eĉ pri la plej etaj detaloj, fojfoje tamen en la teksto de la leksikono renkonteblas iom strangaj esprimoj kiel “la firmao IBM estas notora pri …” (p.138). Laŭ mia scio neniu alia aŭtoro uzas notora, kiu supozeble signifas misfama, fifama. En la klarigoj sub la kapvorto majusklo estas uzita stranga esprimo “horizontalaj envelopoj” (envelopo nenie estas glosita. Mi memorigu, ke A envelope signifas koverto). Ankaŭ kelkaj aliaj ingliŝaj vortoj penetris en la leksikonon, ekzemple, codoromo — anemia vorto formita el literumado de la angla siglo CDROM. Ĝi signifas nenion alian ol nurlega kompakta disko, aŭ laŭ alies termin-uzo — pli kompakte — nurlega kompakt-disko, aŭ eĉ pli kompakte kaj eble eĉ nurlege nurlega KD. La formon codoromo mi povas akcepti nur kiel duonŝercan slangaĵon (nu, same, se iu diras ruse kompilni objektnyj yunit, bildani prodĵekt, zagruzi fonty!). Aliflanke, mi konscias, ke, plej probable, tute “normala” vorto Usono hejmiĝis en esperanto sammaniere (kiel asimilita siglo angla).

La leksikono plenumas ne nur priskriban, sed ofte ankaŭ la preskriban kaj, ni diru, higienan, sistemigan funkcion. Tio estas neevitebla, konsiderante la eksplodan evoluon de komputiko kaj komplikecon, interplektiĝon kaj oftan redifiniĝon de ĝiaj nocioj kaj terminoj. Karakteriza ekzemplo: Pokrovskij konvinke pruvas, ke la klare difinitaj signo kaj kodono sufiĉas por ĉiuj uzoj de la monstra kreaĵo karaktro, kiun — plejparte nefakuloj! — uzas supozeble pro la mistika fascino, ligita kun vidigo de kodonoj en la formo de ekranaj signoj. Notindas, ke la plaĉa formo cifereca, uzata en la leksikono, entombigas ankaŭ la vorton diĝita, la adjektivan sozion de la kriplulo karaktro. Kiel nenecesa kaj evitinda estas markita la pretende teĥnika storo (= memoro), kaj ambigua stori (ĉu ĝi signifas registri aŭ konservi en memoro?).

La prespreparo de la verko estas preskaŭ senriproĉa. Mi rimarkis nur mizeran kvanton de preseraroj, kiujn la neekstermebla preseja koboldo eventuale semis dum la rearanĝo de la aŭtora teksto. Kelkloke la kursiva majuskla litero I transformiĝis; la germana litero es-cet iĝis iu el la formoj de manskribeska majuskla G (p.54), sampaĝe troveblas “ajektivo”. La angla equality estas tradukita kiel ekvacio, kaj equation kiel egalaĵo (p.99), dum devus esti male. Sur p.281, ĉe la kapvorto redakcio; terminara devus esti terminaro; Charles Pierce iĝis Peirce sur paĝo 313, ĉapelo super c konjekteblas sed forestas, ekzemple, en la vorto capitrotitolojn (p.53); ankaŭ sur pluraj aliaj paĝoj la supersignoj ne estas legeblaj. Cendanta sur p.332 devus esti sendanta; en devus esti ne en en nia Leksikono en estas uzata meze de p.344, Afont mutaciis al fount sube de p.144.

Estus strange, se mi konsentus kun ĉiuj termino-elektoj de la aŭtoro. Sed tio okazis pli ofte ol mi suspektis apriore. El la terminoj, kiujn mi kategorie malaprobas, mi nomu rejŝo. (Tiu termino estis proponita, se mi ne eraras, de Olav Reiersúl, kaj ĝi onidire reflektas la usonan prononcon de la angla ratio, R otnoŝenije. Se ni jam egale estas ene de parentezo, mi menciu do, ke dum mia, jam trijara, vivado en Usono mi neniam aŭdis tian prononcon.) Por mi, interalie profesia matematikisto, tute sufiĉas la jam ekzistantaj rilato, kvociento kaj — se vi bezonas pli! — rilatumo. Miaopinie, sur la skalo de terminologia monstreco rejŝo estas ie inter drajvo kaj lajklihudo.

Tre rapide la verko iĝis klasika. Mi jam rimarkis plioftiĝantajn referencojn “laŭ Pokrovskij” en diskutoj pri komputikaj terminoj. Tio povas soni tro aplombe, sed mia ĝenerala konkludo estas, ke tiu ĉi verko estas la plej bona fakvortaro, kiu ekzistas nun en la Internacia Lingvo (sendepende de la fako). Ĝi estas kvalite komparebla al aŭ pli bona ol similaj nacilingvaj vortaroj. La volumo mem aspektas tre bone (miaj komplimentoj al la eldonejo!), tamen en mia ekzemplero teksto sur kelkaj paĝoj estas malfacile legebla pro paleco (ĉu eble mi estas jam trodorlotita per bonaspektaj dokumentoj, kutimaj en Usono?). Kurioze, la solida (eterna) rigore nigra kovrilo kun oraj literoj igas min subkonscie atendi titolon similan al … nu, eble La Sankta Leksikono (kia Komputika Leksikono eventuale iĝos por tiuj, kiuj volas flue kaj klere paroli pri komputikaj temoj). Serioze, konsiderante la eldonkvanton (nur 300 ekzempleroj!), mi konsilas ne prokrasti la akiron de tiu ĉi valora kaj utilega verko.

Alexander Shlyafer

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.