La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kisa malsano

  • Verkintoj: Sándor J. Bako, Claude Piron
  • Speco: por komencantoj
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €13.20
  • Priskribo: La dua volumo de la rakontaro "Tiaj ni estas" kunigas novelojn de la hungaro Sándor J. Bako kaj la sviso Claŭde Piron. En la facile legebla kaj humura novelo "La kisa malsano" stranga emo kisi, rekisi, kisadi aperas nekompreneble ĉe multaj anoj de urba lonĝantaro kaj poste epidemie disvastiĝas tra la tuta lando kaj perturbas la vivon. La aŭtoritatoj ne scias, kiel reagi.
  • Specimeno: La ministro pri publika sano estis tute necerta pri si. Li estis politikisto, ne fakulo pri medicino. Li akceptis iĝi ministro nur por plezurigi siajn amikojn en la partio. Kaj ankaŭ ĉar... nu, ministro estas grava homo, kaj estas agrable senti sin grava. Krome la funkcio estas bone pagata. Kaj fine, oni diris al li, ke ministro ne bezonas vere kompreni la aferojn. Kiel malsamas la realo! Jen, apenaŭ kelkajn semajnojn post la formiĝo de la nova registaro, ekaperas tute nova malsano, kiu disvastiĝas je nekredebla rapideco.
  • Paĝoj: 119
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 230 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Pezo: 230 g
  • ISBN: 3-901752-17-X
  • Recenzo:
    • De Sergej Lokis: La kisa malsano
    • De Sten Johansson: Kretenaĵo
    • De Probal Daŝgupto: Pensoveka kunapero
    • Amuza rakonto, favora al Esperanto, malfavora al la angla - do iel tipe esperantista. (Sunjo)
    • Kisa malsano: La kisa malsano estas verkita de Claude Piron kaj dediĉita al progresantoj. Mi estas progresanto, tamen mi preferas pli seriozajn legaĵojn. Tiu ĉi noveleto estas iom naiva (?), atribuanta al Esperanto eĉ sanigan potencon. Miaopinie ĝi naive varbas? reklamas? Esperanton. Mi komprenas, ke la aŭtoro enkondukas per ĝi novajn vortojn, sed ĉu nepre en tiom naiva stilo?
      La alia aŭtoro - Sandor J. Bako verkas por mi pli plaĉe, kvankam liaj rakontoj ne glorigas ĝojon de la vivo. Sed ja vivo ne ĉiam estas ĝoja, ĝi estas kia estas - jen ĝoja, jen apenaŭ eltenebla. (Dorota - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La kisa malsano


2018
retpaĝo

Tio estas  ne tre granda instrua romaneto. En la postnoto al ĝi la aŭtoro skribis: “Tiu ĉi romaneto estas destinita  al la ĝenerala esperantista publiko. Tamen mi konfesas, ke, pliafoje, mi speciale atentis, verkante, la bezonojn de la progresantoj. Mi provis eviti malsimplajn frazojn, kaj uzis kiel eble plej multe vortojn el la baza vortaro”. La romaneto estas plena de ekscitaj eventoj, vi komencas ĝin legi kaj jam ne volas halti ĝis la momento, kiam ĉio definitive  klariĝas.  Do, Claude Piron  sukcese kreis  en sia verko veran atentokaptan intrigon. Jam el la titolo de la verko la legantoj  komprenas, ke en ĝi temas pri malsano. Tiu virusa malsano transdoniĝas per kisoj kaj en sia komenca etapo elvokas eksciton kaj ankaŭ kisemon de infektitaj homoj, sed pli poste ili iĝas senfortaj kaj eĉ ne kapablaj moviĝi kaj ion fari. Kaj sola kuracilo kontraŭ tiu malsano estas bonodora kano, kreskanta sur Kariba insulo.  Estas ankaŭ aparta enhavlinio  de la verko, laŭ mi ne senhumura, ligita kun Esperanto: ĉiuj homoj facile infektiĝas per kisoj kaj ekmalsanas  krom esperantistoj,  kiuj  ial estas imunigitaj kontraŭ ĝi. Ĝuste tial oni supozas, ke esperantistoj kulpas  en la kaŭzado  de tiu ĉi malsano. Sed baldaŭ klariĝas, ke veraj kulpintoj estas tamen politikistoj  kaj eĉ fine de la libro fiuloj fin-fine boniĝas, lerninte Esperanton  :)

La stilo de la romaneto estas sufiĉe simpla,  kaj ĝi estas facile legata. Claude Piron verkis ĝin laŭ kutimaj principoj de la verkado de similaj aliaj liaj lingvoinstruaj verkoj: komence tre simplaj, mallongaj frazoj, kutimaj vortoj kaj bazaj gramatikaj formoj, poste la verkisto aldonas pli da vortoj kaj formoj kaj krome ni renkontas multe da terminoj  de ekonomia kaj politika vivo, sed grandparte ili havas internaciajn radikojn (tiuj vortoj kiel : banko, demokratio, ekonomio, industrio, komerco, ministro, politiko, statistiko, strukturo, evolui, importi, regi k.t.p.) Al mi la legaĵo ŝajnis  alloga kaj instrue utila, kaj mi rekomendas ĝin nepre tralegi al la progresantoj en Esperanto.

Sergej Lokis

Kretenaĵo


retpaĝo

La kisa malsano estas romaneto destinita parte al la ĝenerala publiko, parte al lingvolernemaj progresantoj. Stile ĝi estas simpla kaj senartifika. Sendube ĝi sufiĉe facile legiĝas ankaŭ de leganto ne tre sperta.

Se temas pri ĝia enhavo, mi estas iom konsternita. Piron vere sukcesis tajli funkciantan intrigon, en kiu kelkaj partoj eĉ kaptas kaj tenas la atenton de leganto ne tro postulema. Sed el kiaj ingrediencoj? Evidente tute mankas al mi la necesa humursento por aprezi ĉi verkon, ĉar al mi ĝia enhavo ŝajnas plene kretena.

Kiel aludas la titolo, temas pri malsano, kaŭzata de viruso transdonata per kisoj. La malsano krome nerezisteble kisemigas la infektitojn. La sola kuracilo estas kariba bonodora kano. Ĉiuj homoj infektiĝas kaj iĝas ne laborkapablaj, krom la esperantistoj, kiuj ial imunas al la kisa malsano. Sekve oni kulpigas la esperantistojn pri kaŭzado de la malsano, kaj iuj plumpaj nekapabluloj kidnapas klason da esperantistaj infanoj, kiuj tamen montriĝas pli lertaj ol ili kaj malliberigas siajn malliberigintojn. La vera kulpinto estis... nu, eble mi respektu la legantojn kaj ne malkaŝu tion, kvankam la aŭtoro ja klarigis tion jam en paĝo 9.

Ĉi bazajn stultaĵojn la aŭtoro krome ornamis per amaso da egale stultaj akcesoraĵoj. Ekzemple ni renkontas hazardludan moneraparaton, kiu premie elvomas kelkajn tunojn da moneroj, mortigante la ludanton. Kaj kompreneble la fiuloj finfine boniĝas lerninte Esperanton. Mi ne komprenas la celon de ĉio ĉi. Ĉu la aŭtoro verkis ĉi kretenaĵon por kretenaj legantoj?

Ankaŭ en la verka tekniko troviĝas granda aro da plej fundamentaj, amatoraj fuŝoj kaj mallertaĵoj. Piron ekzemple volis rakonti per dialogoj - kio ja povas esti bona ideo, se oni mastras la arton krei konvinkajn dialogojn. Sed pri tio li tute kaj ripete malsukcesis. En paĝo 37 oni legas, post longa monologo:

Sed kial mi do rakontas pri tio, dum mi devus raporti al vi pri urĝa terura afero?

- Verŝajne, ĉar vi volis klarigi al mi, kial ili ne malsaniĝis.

Tiu respondo tamen ne veras. Vera klarigo estus: "Ĉar la aŭtoro misuzis vin por rakonti tion, kion li ne sukcesis montri alimaniere."

Li ankaŭ ripetas ĉi tie tute fiaskan ideon el Lasu min paroli plu, t.e. rakonti per telefona interparolo, kie la leganto ekscias nur la replikojn de unu parolanto, kiu sekve devas senĉese kaj malnature ripeti la ĵusan diraĵon de sia kunparolanto.

En postnoto Piron "esperas, ke la leganto ricevos el ĉi tiu rakonto tiom da plezuro, kiom mi havis verkante ĝin." Nu, mi bedaŭras diri, ke ĉi leganto tute ne ricevis plezuron.

Sten Johansson

Pensoveka kunapero


N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001
esperanto.net/literaturo/uea/kismalsanrec.html

Laŭ la eldonista "Antaŭrimarko" "Sándor J. Bako, hungaro spertis la gulagan vivon en Siberio. Li estis liberigita nelonge post kiam Ĥruŝĉov enoficiĝis. En 1956 li fuĝis de Hungario al Aŭstrio, de kie li daŭrigis sian vojon al Usono. Bedaŭrinde li ne plu trovis la tempon verki. Tiel unu el la literature tre gravaj voĉoj silentiĝis. Lia spuro perdiĝis. Li mortis tre frue iam en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento."

La tekstoj de Bako prezentitaj ĉi-volume estas gravegaj. "La vera signifo de la vortoj", ekzemple, "glosas" la vortojn panjo, Dio, Patrujo, soleco, eterneco, prezentante ĉiukaze kvietajn sed kontrastajn bildojn de vortuzanto - unue troviĝanta en naiva, supraĵa, kaj do abstrakta stadio de vortokono; kaj poste, pro la konkreta sperto de sufero, retrovanta sian vivon kaj do la veran vortosukon, post la malpleniĝo de la junaj vinujoj. Riĉe kanteskaj, ĉi tiuj tekstoj, kvankam sufiĉe diversaj inter si.

Ĉu la kunaperon de sia kiel kutime distra kaj samtempe pensoveka novelego aŭ romaneto "La kisa malsano" kun la tekstoj de Bako Piron konsentis por ke, lige kun la ĝenerala konateco de la akirindaĵoj Pironaj, la legantoj trafu koni ankaŭ tiun ĉi neglektitan klasikulon pri kiu ili alie (bedaŭrinde sed verŝajne) ne ekkonscius? Mi ne scias. Sed mi volus gratuli al Piron, al la eldonisto, kaj al la (laŭ la eldondetala paĝo) "kunlaborinta" Fundación Esperanto (Zaragoza), pro la pens- kaj sent-instiga kontrapunkta efekto kreita de la kunapero de tiuj aŭtoroj. Piron estas unu el la treege malmultaj aŭtoroj en iu ajn lingvo laborantaj, kaj laborantaj diafane, por estigi mondon sen tia merkato kia senkomente akceptas la plikonatecon de iu Piron kaj la malplikonatecon de iu Bako.

Kerna en la intrigo de la Pirona rakonto estas cirkonstanco kiun "gazetartikolo" esprimas jene "la 27an de oktobro": "En la tuta lando, dum la aŭtoritatoj ne scias, kion fari por haltigi la teruran malsanon, kiu igas la vivon ĥaosa sur pli kaj pli vasta terspaco niaŝtata, nur unu parto de la socio komplete restas ekster ĝia paraliza influo: la esperantistoj. Dum kreskanta nombro el niaj [parencoj kaj kunuloj] kuŝas sen ia povo agi, kaptite de la terura viruso, tiuj plu sanas kaj viglas. [...] Nur senkapulo malvolas kompreni, ke la tuta afero estis planita." Enestas ĉiuj ingrediencoj de streĉa rakonto. Ĝia vortelekto garantias la ĝuon ne nur de tre spertaj legantoj, sed ankaŭ de progresintoj en la lingvolerno. Aldoniĝas al la vortogamo de la similcela Gerda malaperis! nur iuj terminoj "de la ekonomia kaj politika vivo", esprimoj "kiel banko, demokratio, ekonornio, evolui, importi, industrio, investi, komerco, ministro, partio, politiko, publika, reg(istaro), salajro, statistiko, strukturo ktp." La rakonto, kun evidenta memkonscieco pri la strebo, respondece provas sendiskriminacie prezenti la efektivajn rilatojn inter unuamondaj kaj triamondaj landoj kaj landanoj, multe pli zorge ol estas kutime en la malpeza nacilingva legaĵaro, aŭ eĉ en la nuntempaj romanoj vaste estimataj kiel malnaivaj, de la unuamondaj landoj.

La kontrapunkton inter Bako kaj Piron akcentas iliaj kontrastaj aliroj al la fakto ke la vortoj estas diversgrade "facilaj" por homoj situantaj malsamstadie. Kiel elasta estas la nocio de "procezo"! Piron kaj Bako ambaŭ konstruas verkan mondeton ĉirkaŭ "stadioj" de "procezo", en tielege malsamaj "sencoj" de tiuj vortoj. Ne surprize ke la filozofioj de la procezo ne postlasis kohere skolajn prisekvantojn.

Probal Daŝgupto

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.