La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Katrina malfruas
Facila rakonto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Interesa rakonto, tre facila


2004
monato.be/2004/008443.html -

Temas pri la tria en serio de libroj pri instruistino, nomata Katrina, verkitaj por novaj lernantoj de Esperanto. La antaŭaj estis La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.

La verko uzas nur 464 morfemojn, kaj novaj gramatikaj formoj estas enkondukataj po unu en ĉiu el la 20 ĉapitretoj. Kiel oni devas anticipi, la unuaj ĉapitroj estas iom tedaj, plejparte pro la malgrandeco de la nombro de vortoj, konataj de la ĵuskomencinto, kaj pro la simplegeco de la gramatikaj formoj. Sed iom post iom la intereso kreskas, kaj jam en la sesa aŭ sepa ĉapitro la intrigo komencas fascini. Tie la verktalento de la bone konata verkisto komencas konigi sin, kaj kvankam la karaktero de la intrigo estas pli-malpli konata, tamen ĝi estas tre interese prezentata al la leganto, tiom, ke oni ĉe la fino de ĉiu ĉapitro volas plu legi.

Ĉe la fino de ĉiu du- aŭ tri-paĝa ĉapitro estas glosoj de vortoj, kiujn la komencanto eble ne konas. Tiurilate, elstaras grava manko en la eldonaĵo: la terminoj, uzataj en la klarigaj glosoj, estas ofte tiom nekonataj, eĉ konfuzaj, ke verŝajne la lernanto sukcesos kompreni nenion. Ekzemple, la gloso por „televidi” tekstas: „vidi programon per malproksima elektromagneta dissendado”, eble teknike ĝusta difino, sed apenaŭ komprenebla por komencanto! Alia ekzemplo: la gloso por „kliniko” diras „flegejo, parto de malsanulejo”. Mi demandas al mi, ĉu difini unu nekonatan vorton per nova nekonata vorto „flegejo” aŭ per malfacile penetrebla morfemkombino „malsanulejo” vere helpas. Aŭ ĉu estas supozate, ke la kompatinda komencanto ekscitite elserĉos tiujn novajn vortojn por pliampleksigi sian vortoscion?

Tamen ensume la libreto estas tre havinda kaj leginda por komencanto, ĉu kadre de klaso, ĉu memstare.

Donald Broadribb

Recenzo: Katrina malfruas / Review: Katrina Is Late


esperanto-usa.org/en/node/971

Ĉi tiu estas la tria, kaj verŝajne (sed ne certe) fina, en la serio de tri facillegaj romanetoj pri la problema vivo de Katrina, juna sveda instruistino en Gotenburgo, la dua urbo de Svedio.

This is the third, and probably (but not certainly) the last, in the series of three easy novellas about the problematic life of Katrina, a young Swedish teacher in Gothenburg, Sweden's second city.

La romaneto komenciĝas per la morto de la patrino de Katrina, kio ne nur malfeliĝigas ŝin kaj lasas ŝin tute sola en la mondo, sed ankaŭ lasas ŝin kun tute nenia informo pri la eventuala identeco de ŝia iama patro; do Katrina havas nenian familion. Dum somera ferio ŝi iras al Esperanto-kunveno en Bretonio, kaj en Bretonio ŝi renkontas kaj enamiĝas al juna turisma gvidisto kies fako estas la keltaj restaĵoj de la regiono (starŝtonoj, menhiroj, k.s.). Li tamen, kiel antaŭaj amantoj, perfidas ŝin, kaj ŝi revenas al Svedio, kie baldaŭ evidentiĝas, ke ŝi ne longe restos sen ia ajn familio. Cetere, ŝi trovas malnovan foton de la patrino kaj nekonata viro, kaj komencas spuri tiun homon, kiun ŝi (ĝuste) supozas esti ŝia patro ...

The novella begins with the death of Katrina's mother, which does not only make her unhappy and leave here quite alone in the world, but also leaves here with no information at all about the possible identity of her sometime father; so Katrina has no family. During a summer vacation she goes to an Esperanto meeting in Brittany, and in Brittany she meets and falls in love with a young tourist guide whose specialty is the Celtic remains in the region (standing stones, menhirs etc.). But he, like previous lovers, betrays her, and she returns to Sweden, where it soon becomes obvious that she is not going to remain long without any kind of family. In addition, she finds an old photograph of her mother and an unknown man, and begins to trace that man, whom she (correctly) supposed to be her father ...

Kiel la ceteraj romanetoj en la serio, ĉi tiu celas ne nur distri sed ankaŭ instrui; la libro enhavas nur 464 diversajn morfemojn, el kiuj la verkinto kreis 8 478 vortojn. Ĉiu ĉapitro uzas relative simpla lingvaĵo (ekz-e mankas participoj), kvankam la lingvaĵo fariĝas malpli simpla dum oni progresas tra la libro. La plimultaj ĉapitroj havas nur du paĝojn — la plej grandaj havas nur tri — kaj fine de ĉiu ĉapitro estas glosaro kun la malplej konataj vortoj, kiuj havas difinojn en Esperanto kaj ekvivalentojn en la angla kaj japana lingvoj.

Like the other novellas in the series, this one aims not only to please but also to teach; the book contains only 464 different morphemes, from which the author has created 8,478 words. Every chapter uses relatively simple language (e.g. there are no participles), although the language becomes less simple as you advance through the book. The majority of chapters have only two pages — the longest have only three — and at the end of every chapter there is a glossary with the least known words, which have definitions in Esperanto and equivalents in English and Japanese.

Bona libro por homo, kiu ĵus finis komencgradan kurson pri Esperanto.

A good book for a person who has just finished a beginner-level course in Esperanto.

Don Harlow

La komplikaĵoj de Katinjo


2005. №3 (125)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-johan6.htm

Unue ni konatiĝis kun Katarino krimfarante (en 2002), poste (en 2003) ni vojaĝis kun ŝi kaj jam tiam ni havis la certan dubon, ke ŝi ne estas eleganta heroino sur glacea papero, sed ordinara nuntempa persono kun teda profesio kaj kun normalaj revoj, kiujn averaĝa dungito do havas. Mi povas imagi, ke sen Esperanto la vivo de Katrina estus tute enua. Ŝajne tiu lingvo ne pliriĉigas ŝian vivon en hejma Gotenburgo, ĉar tie ŝi ne frekventas kunvenojn, sed ja estas konata — almenaŭ al mi — fenomeno, ke oni ne bezonas Esperanton en sia hejmurbo.

Post la subita morto de la patrino, Katrina bezonas novan orientiĝon en la vivo. Evidente ŝi ne tuj amikiĝas kun ajnulo, tiaj estas skandinavoj, fakte ŝi havas nur malmulte da sociaj kontaktoj kaj tiujn, kiujn ŝi havas ankaŭ ne estas tro kontentigaj. Nun ŝi faras ion tute surprizan, nome preskaŭ spontanan decidon vojaĝi al Esperanta renkontiĝo en Francio. Tie ŝi spertas ĉiujn nemalhaveblajn erojn de tia kunestado: prelegoj, kursoj, kantado kaj verŝajne ankaŭ popoldancoj, sed ŝi “ne vere trovis novajn amikojn” (pĝ. 17). Kaj nun ŝi falas en la manoj de franca gvidisto, kiu molas ĉion, eĉ la lingvon. Iun matenon Katrina vekiĝas apud li en la lito — kaj kio okazis poste, vi legu mem…

Katrina malfruas estas — kiel la du pli fruaj romanoj de tiu serio — didaktika romaneto. La lingvo estas tre baza, simpla. Tamen pli kaj pli progresas la denseco de strukturoj, ekde tre simplaj, kvazaŭ akvarele skizitaj situacioj ĝis pli fajne pentritaj situacioj. La arto estas, ne perdi la komencantojn kaj tamen teni la intereson de tiuj, kiuj jam konas la lingvon. Denove Sten Johansson brile sukcesas kaj kontentigas ambaŭ celgrupojn.

Ĉu ni rajtas esperi la grandan romanon pri nia nuntempo el la skribmaŝino de Sten? Ĉu mi nun estas tropostulema? Eble, sed foje recenzanto ja ankaŭ rajtas inciti verkistojn. En tiuj romanetoj (kaj ankaŭ en la “sezonaj krimoj”) ni jam vidis la semojn de io pli granda; mi volonte atendas la rikolton de tio.

Wolfgang Kirschstein

Facila, sed ne primitiva!


retpaĝo
Katrina malfruas estas la tria libro el la facil-ega serio pri Katrina. Tiuj libroj, tamen, neniel estas interligitaj – ili estas tute sendependaj, malgraŭ la sama ĉef-rolantino.

Same kiel en la antaŭaj libroj, la aŭtoro per simplaj vortoj kaj frazoj rakontas pri la aventuroj de 25-jaraĝa svedino. La libroj pri Katrina ne estas lernolibroj, sed legolibroj – bonegaj helpiloj por komencantoj kaj instruistoj. La aŭtoro uzas plej simplajn vortojn kaj frazojn, komprenatajn eĉ de tiuj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon kaj scias nur bazan gramatikon. La lingvaĵo tamen ne estas "tro" simpligita kaj "senvivigita" – male: ĝi estas plene viva kaj hodiaŭa Esperanto.

La libro estas dividita en 20 mallongajn ĉapitrojn, kio tre faciligas legadon. La plej facilaj partoj estas komence, poste la lingvaĵo iom malfaciliĝas (en la dua ĉapitro "aperas" la formo "-u", ekde la tria – "-us", ekde la sesa – "-iĝ" ktp.). Ĉiuj vortoj estas grupigitaj laŭ la simpleco (entute estas sep kategorioj). En la libro estis uzitaj 464 morfemoj, 388 el kiuj estas inter 724 plej oftaj morfemoj en Esperanto.

Sten JOHANSSON estas majstro de detalo: kaj el tiuj detaloj fariĝas mozaiko de la vivo de tute reala (almenaŭ tiel ni sentas!) persono, kiu ŝatas bieron, malŝatas piedpilkon, enamiĝas, travivas morton de la patrino kaj perfidon de amata homo, faras erarojn kaj serĉas sian personan feliĉon. Krom evidentaj lernigaj ecoj, la libro, laŭ mi, estas multrilate interkultura.

Mi tre rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj komencantaj gejunuloj kaj aparte al E-instruistoj – ja por ke la pensemaj kaj literaturemaj novicoj ne elreviĝu, necesas ekde la komenco provizi ilin per saĝa kaj bonkvalita literaturo. Kaj la rakontoj pri Katrina sendube estas tiaj!

Ĵenja Zvereva

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.