La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kronprincedzino

  • Verkinto: John Francis
  • Speco: originala verko, romano, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: €16.00, ePub €8.41, Mobipocket €8.41, PDF €8.41
  • Priskribo: Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras, ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj? Nova rakonto pri intrigoj, miskomprenoj kaj sekretaj bataloj en mezepoka etoso atendas vian legadon.
    La verko aperis kelkajn tagojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Tamen John Francis neniam vidis sian lastan romanon. La libroj survojis al li en la poŝto, en la momento, kiam li forpasis.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 189
  • Daŭro: 135 min
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2011
  • Pezo: 211 g
  • ISBN: 978-90-77066-47-8
  • Recenzo:
    • De Stefan MacGill: Bonvena aperigo en malkutima ĝenro
    • De Valentin Melnikov: Pri kavaliroj kaj damoj de pasinta tempo…
    • De Paul Gubbins: Rakonto neniel mezepoka
    • En Nederlando, Imperestrio vivas en kastelo kun sia familio, korteganoj kaj lakeoj. Temas pri lojaleco de lakeoj, intrigoj de tiuj, kiuj volas regi anstataŭ la Imperestrio. Tiu libro estas simplstile verkita sed havas grandan vortprovizon. Ĝi estas interesa por mezbona nivelo de esperantisto. (Ludino (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2018)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bonvena aperigo en malkutima ĝenro


2013/07, p. 18
monato.be/2013/010739.php -

Jen historia rakonto, kiu disvolviĝas en fikcia landaro el iu mezepoka aŭ praepoka erao – kun kasteloj, nobeloj, popolanoj kaj servantoj. La karakteroj vivas por ni kaj estas kredeblaj. Tamen, kiel ofte en tia ĝenro, la leganto iel devas havi enciklopedian kapablon distingi kaj memori diversajn rolulojn, kiuj gamas tra generacioj, kune kun la motivoj kaj planoj – tiu sekvokapablo tiom pli necesas, se vi ne ĝuas la lukson konsumi la verkon unupafe.

La centra rolulo estas junulo, kiu fariĝas lakeo en la servo de reĝaro, specife de kronprincino. La rakonto sekvas lian kreskon el juneco al matureco, en kiu li lernas la arton fariĝi efika lakeo, ne nur sklavece obeanta, sed ruze plenumanta la bezonojn de la gemastroj, taksante situaciojn kaj animstatojn, eltrovante necesajn informojn, sed ĉiam provante (ne ĉiam sukcese) respekti la ekstremajn (kaj fojfoje kontraŭdirajn) postulojn de kortuma etiketo: „Liveru sukajn informojn, sed ne trudu vin arogante, ne kontraŭdiru; parolu nur kiam alparolata ...”

Intrigoj

La eventoj densiĝas apud la fino, kun tiom da intrigoj kaj kontraŭskemoj, tiel ke ili ironie kolizias, fine oni apenaŭ imagas, kiu fakte superruzas kiun. Pli da detaloj pri la lasta kvindeko da paĝoj mi ne fordonos.

Francis bone regas sian ĝenron, kaj esprimas sin per bonstila, matura Esperanto. Ne eblas spuri kun certeco la verko-jaron, sed ni imagas ĝin unu el la pli fruaj verkoj de tiu kvaropano. Sed jes, tiu bona lingva stilo reliefigos sin pli klare en liaj postaj verkoj – elstare La granda Kaldrono.

Vi do kaptiĝos en triparta historia romano, en mondo de kavaliroj, reĝaj kortegoj, regantoj, regatoj kaj servantoj. Svarmas intrigoj, komplotoj, suspektoj kaj strategio, ĉio pene realigita en pra-teknologia epoko.

Lingvaj juveletoj

La verko ja postulas regon de ampleksa vort-trezoro; svarmas historiaj vortoj: livreo (p. 26), repso (p. 28), devanci (p. 28), krabli (p. 38), ektikis (p. 43), panegiro (p. 47), laŭbo ktp. Troveblas lingvaj juveletoj, kiaj lakefrajo (p. 56), nervojnskuaj (p. 120), scifiero (p. 162) kaj (p. 48) „tutrutine nazalnazas”.

Apenaŭ influas la anglalingveco de la aŭtoro: nur kelkfoje tio vidiĝis: „Kiel okazas” por esprimi As it happens, kie „Hazarde” pli trafus la idiomon (p. 70), „enketi” anstataŭ „demandi” (p. 129), „oportuno” anstataŭ „okazo” (p. 135) kaj „lokigis” anstataŭ „lokis”.

Resume, jen facile digestebla junul-aventura rakonto kun amplekso kaj kvalito malofta en la esperanta literaturo. Ni devas laŭdi la eldonintojn pro la konigo kaj sekve eternigo de ĉi tiu verko; ĝuste en la jaro antaŭ la forpaso de la aŭtoro.

Stefan MacGill

Pri kavaliroj kaj damoj de pasinta tempo…


2013, №4-5 (222-223).
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-franc3.htm
Kronprincedzino, la lasta romano de John Francis, aperis kelkajn tagojn antaŭ la morto de la aŭtoro. “Tamen John Francis neniam vidis sian lastan romanon. La libroj survojis al li en la poŝto, en la momento, kiam li forpasis”, – skribas FEL, prezentante ĝin.

Ĉio okazas en fikcia lando Juglando (nomo jam konata laŭ plifruaj libroj de John Francis) kaj ties ĉefurbo Kerno. Ankaŭ ĉiuj aliaj nomoj de personoj kaj lokoj estas fikciaj, sen ia simileco kun iu ajn nacio. Ne estas menciataj teknikaĵoj: ĉio povus okazi kaj antaŭ jarcento, kaj antaŭ jarmilo. Iom similstilajn rakontojn – ekstertempajn, eksterspacajn, romantikismajn – krom John Francis verkis en Esperanto ankaŭ David Jordan kaj Tim Westover, same anglalingvanoj. Do, kredeble, ekzistas konvena tradicio en la angla literaturo.

Dorskovrila rekomendo asertas: “Estas nur simpla, amuza, distra rakonto sed en modela natura lingvo”. Mi tamen hezitus konsenti. Longaj komplikaj frazoj ofte ne tuj kompreneblas, oni devas relegi por plene kapti la sencon. Do malgraŭ la leĝera enhavo la libro legiĝas nerapide. Plie agacas gramatikaj misoj – “sia” anstataŭ “lia”/"ties", iom strangaj vortoj – “aktivoj” (= agoj), “kapunue” (= kap-antaŭen)… kaj simplaj komposteraroj. Miskompostaĵoj povis kaŭzi erarojn pri akuzativo k. s., sed aperas eĉ tute fuŝaj vortoj kiel “rojala palaco” (p. 138), “robusta” (imuna/fortika, p. 143), “porto” (haveno, p. 148), neĝustaj formoj kiel “kamparino”. Tiaj misoj plioftiĝas al la libro-fino. Plie, dorskovrile la libro estas anoncita kiel triĉapitra, sed reale ĝi konsistas el du partoj, la dua duoble pli longa ol la unua. Do ŝajnas, ke la libro ne estis zorge provlegita, almenaŭ ne ĝis la fino.

Entute ne tre klaras, kiajn legantojn unuavice celas la libro. Ĉu knabojn? Sed por plena kompreno bezonatas multaj “fonaj scioj” el Esperanto-kulturo, jam ekde la titolo, probable ne hazarde elektita: unu el nemultaj pure Esperantaj radikoj “-edz-” ja aperis per malmuntado de ĝuste la vorto “kronprincedzino”… Cetere, ankaŭ la verkoj de jam menciitaj David Jordan kaj Tim Westover same por adekvata kompreno postulas seriozajn sciojn pri Esperanto-kulturo.

Nepre laŭdindas freŝaj trafaj esprimoj: “kribri orbuletojn de informo – el la skorio de ilia konversacio” (p. 15); “eĉ … kaj eĉ pli eĉece” (p. 23); “uzante esprimojn en kiuj iu belo limiĝis al la sono” (temas pri fiaskinta instruado de belparolo al kampulino, p. 95). Ankaŭ vortludoj – “al ido nur ioto necesas” (p. 25), “iklo-ulo” (p. 79, en la antaŭa paĝo estis komparataj “kunulo” kaj “kuniklo”).

Tamen aliaj dorskovrilaj frazoj pravas: “Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj kaj levebla ponto antaŭ la kirasita pordego? – Jen la libro por vi! […] Ne atendu filozofion! Ne atendu sciencon! Ne atendu pasiajn amaferojn!” La intrigo estas plurloke vere streĉa, atentokapta, detektiveca.

En la centro de la rakonto troviĝas ne la kronprincedzino mem, sed ŝia fidela lakeo Jakto, kaj poste – ties nevo Ĉosto, ambaŭ tre saĝaj, singardaj, sukcese plenumantaj eĉ riskajn taskojn. Probable, tiomgrada lojaleco kaj fideleco tre malofte aperas en realo… La kronprincedzino estas sagaca kaj justa, sed ŝia filo – kapricema kaj malica, tio kreas pliajn problemojn. Estas priskribitaj pluraj aventuroj, kaj la fino de la tuta rakonto estas iel abrupta, eĉ sen klaraj ideoj, kio povos sekvi poste.

Post la fino de kapturniga, spion-detektiva intrigo, antaŭ ol lasi diskonigi ĉion al tuta sia popolo, la Kronprinco diras: “Jen rakonto por tuŝi la korojn kaj ŝprucigi la okulojn de sentimentalaj idiotoj tra la mondo, kaj kiuj estos la herooj? kaj kiuj la friponoj?” Ĉu tio estas ankaŭ vualita opinio de John Francis pri sia libro? Nu, tiakaze eble li estis iom tro severa en memkritiko…

Valentin Melnikov

Rakonto neniel mezepoka


2012
esperanto.net/literaturo/be/kronprincedzinrec.html

Dorsflanke de Kronprincedzino legeblas: 'Vi ŝatas legi bonstilan, simplan knabecan rakonton? Vi deziras ree senti vin transiri de knabeco al junuleco? – Jen la libro por vi!'

Honeste, kaj responde al tiuj senĉuaj demandoj, ne. Mi ne volas ree transiri de knabeco al junuleco (familianoj sendube dirus, ke mi neniam eliris mian knabecon). Sed jen bizara afero: legante Kronprincedzinon, mi neniam sentis, ke mi tenas en la manoj aparte knabecan aŭ junulecan 'transiran' rakonton.

Sendube eniras la leganto fantazian mondon – mondon de la jam pro aliaj Francis-rakontoj konata ŝtateto Juglando, de la rivala kaj malamika Gimdalo, de la alianca kaj paca Dalfunto. Sed fantazio ne nepre signifu porinfana legado.

Efektive la komploto mortigi la kronprincedzinon, la trukoj, la ruzoj ambaŭflanke aplikataj por protekti proprajn interesojn, memorigas pri ajna politika ludo kat-musa – ekzemple pri la sekretoj kaj la mensogoj, pri la provoj kaŝi, trompi, aktuale prilumataj dum la Levenson-enketo (noto por nebritaj legantoj de La Brita Esperantisto: enketo pri la fiagoj de la imperio amaskomunikila de Rupert Murdoch, la rolo de la polico, kaj la enplektiĝo de politikistoj). Ludiĝas do Kronprincedzino en fora, fantazia mezepoko, sed la etoso pleje modernas.

Modernas ankaŭ – bedaŭrinde – la kruele hierarĥia strukturo de la juglanda reĝo-palaco. Jen mondo for de porinfanaj feinrakontoj kun ridetanaj reĝidoj, pimpaj princinoj kaj kuraĝaj kavaliroj. Ĉiu ĉe la juglanda kortumo konas sian rangon, aŭ senrangon – kaj ve al la lakeolernanto, kiu ĝin eĉ dummomente forgesas. En Juglando la princedzino estas kvazaŭ diktatoro, marionetiste tirante ĉies fadenojn; ŝia filo, la princeto, estas monstro, kiu senpense kaj senkompate blindigas junan amikon.

Ĉu rakonto mezepoka? Neniel. Hodiaŭaj oficejoj, fabrikoj, do laborejoj ĉiaj kaj ĉieaj, konas ĉiuj siajn tiranojn, kiuj laŭvole ekspluatas, insultas, manipulas siajn 'lakeojn'. Jen do la genio de Francis: trompi per mezepoka infano-rakonto, brili per nuntempa plenkreskulo- alegorio.

Facile kaj flue legeblas la romano: ĝenas ie-tie nur kelkaj preseraroj (superfluaj citiloj frazfinaj). Cetere mi pledus por pliaj komoj: ekzemple eĉ al la komenca propozicio mankas du – '… ekde la tago kiam lia familio certis ke la infano …' (prefere post tago kaj certis). Eble tamen mi tro instruistece reagas.

Forpasis John Francis kelkajn semajnojn, antaŭ ol mi ricevis recenzocele Kronprincedzinon. Mi bedaŭras, ke ne eblis al mi esprimi al tiu ĉi homo modesta kaj bonkora, al tiu ĉi verkisto eminenta kaj unikvoĉa, mian plezuron pri – mi supozas – lasta romano lia.

Pri forpasintaj aŭtoroj eblas artikoli, prelegi, kaj tiel teni viva ties memoron. Multe pli bone, tamen, aĉeti, legi kaj, kiel mi, ĝui Kronprincedzinon – kaj tiel teni vivaj ne nur la memoron sed ankaŭ la vortojn de unu el niaj plej elstaraj verkistoj.

Paul Gubbins

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.