Sten Johansson faris (kaj faras plu) kolosan laboron, treege utilan por nia literaturo. Li prizorgas plej aŭtoritatan retejon "Originala Literaturo Esperanta", konatan por ĉiu serioza literaturŝatanto, ankaŭ mem verkis plurajn recenzojn kaj eseojn.
Nun tiuj valoraj tekstoj aperas libroforme. Kvankam paperaj libroj jam iom eksmodas, estas oportune kaj agrable havi tiun bonegan gvidlibron pri E-literaturo ... (Valentin Melnikov)