La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kunvojaĝu

  • Verkinto: Paul Gubbins
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €18.00
  • Eldonjaro: 2006
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Internacia, ne aŭtodidakta lernilo por studentoj kaj plenkreskuloj, kun pleja emfazo pri komerco kaj praktikaj utiloj de Esperanto.
  • Paĝoj: 239
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 430 g
  • ISBN: 9788870360721
  • Recenzo:
    • De Oksana Burkina: Kunvojaĝu per “Kunvojaĝu”
    • Mi legis manlibron por lerni Esperanton. Ĝi estas tute en Esperanto. Estas "Kun vojaĝu" de Paul Gubbins. Estas tre bona libro sed, por mi, ne por veraj komencantoj. Ĉar ĝi estas tute en Esperanto. La gramatiko mem. Estas la historio de la turismo firmao "Kun vojaĝu". (Tits (Belgio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2017)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kunvojaĝu per “Kunvojaĝu”


2007. №6 (152)

La recenzata internacia kurso, aperinta unuafoje en 1993, estas bona ekzemplo de (rara en la Esperanto-mondo) lernolibro, orientita al reala komunikado. Tia estas la pozicio de la aŭtoro mem: “ĝi ne estas lernolibro por aŭtodidaktoj”. Tio signifas, ke jam de la komenco subkompreniĝas, ke ekstudinto ne sidos sola antaŭ mistera foliaro, sed akiros lingvaĵon el neevitebla interkomunikiĝo, tuj provos kontakti aliajn per la nova komunikilo. (Ne malkomprenu min pri aŭtodidakteco kaj mistera foliaro — ankaŭ tion mi trovas bona kaj interesa sialoke). El tiu praktiko sekvas plia memfido en parolo, ne ekzistas kutima granda baro por salti de skriba-lega posedo al la buŝa.

Kroma kontribuo al estonta komunikpovo de studantoj estas la dialoga formo, en kiu la lingvo estas ĉefe prezentita — temaj dialogoj, rolludoj, demandoj k.s. Krom la dialoga formo prezentiĝas ankaŭ variaj funkciaj stiloj: oni legas varbaĵojn kaj veterprognozon, deklaraĵon kaj kuirrecepton, oni skribas vivresumon kaj kontrakton, oni plenigas aliĝilon kaj mendilon…

Aparta avantaĝo estas la elektita temaro. Tute subtenindas la penso de Paul Gubbins, ke unu el la kialoj de malmulta praktika uzado de Esperanto povus esti la enuiga temaro de klasikaj lernolibroj, kiu malfacile ligiĝas kun praktika vivo — klasike oni diskutas plumamikojn, historietojn pri lernantoj, hobiojn… Paul Gubbins prave proponas temojn pli proksimajn al la vivo: komercaj interparoloj, pertelefonaj interparoloj, interparoloj en oficejo, interparoloj por surstrata orientiĝo, interparoloj en hotelo, kafejo, flughaveno ktp.

Krom komunika aliro la libro enhavas iom da aliro struktura — ĝi havas apartan malgrandan prigramatikan parton fine de la libro, al kiu oni povas referenci. Malmultaj gramatikaj rimarkoj estas ankaŭ pozicio de la aŭtoro — “gramatiko nature elmergiĝu el la lingvo mem”, t.e. el la praktiko. Tio apenaŭ estas malavantaĝo de la libro, ĉar en Esperanto ne mankas gramatikaj teoriemaj libroj. Mankas ĝuste komunik-orientitaj lernolibroj — kaj tiun mankon Kunvojaĝu parte kovras.

Oksana Burkina

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.